Malnova vito

La malnova vito estas natura interesaĵo en la urobcentro de Maribor / Mariboro en Slovenio (en la kvartalo Lent, ĉe la suda fasado de la gastejo, apud la rivero Dravo). Ĉi vito je la skribitaj fontoj kaj ankaŭ pentraĵoj havas determinitan aĝon ĉirkaŭ 450 jaroj.

La plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" en urboparto Lent, en Maribor (Slovenio), en la jaro 2007
La aŭtoktona slovena vito „žametna črnina“, "Modra Kavčina" (velura bluino)

La esploroj pri la aĝo de la vito redakti

 
Malnova vito "Stara Trta" en urboparto Lent, en Maribor (Slovenio)

La pruvo de la aĝo de la vito estas du pentraĵoj el la jaroj 1657 kaj 1681, kiuj montras la fasadon de la gastejo kun tiu vito. Nun tiuj pentraĵoj troviĝas en la Regiona Arkivo de Stirio en Graco kaj en la Regiona Muzeo en Mariboro.

 
Malnova vito "Stara Trta" ĉe fasado de gastejo sur riverbordo de Dravo
 
La aŭtoktona slovena vito „žametna črnina“, "Modra Kavčina" (velura bluino) en la kvartalo Lent en Maribor.
 
Boris Sovič - la Urbestro de Maribor de la jaro 2002, kiu ege popularigis eksterlande la malnovan viton, i.a. li gvidis la delegacion de la urbo por planti la viton en la esperantista PARKO de la MONDO kaj en la Kastelo de Malbork (Pollando) kun la Urbestro de Malbork Jan Tadeusz Wilk kaj kun pola parlamentano, Ministro de Internaj Aferoj Marek Biernacki
 
Marek Biernacki – pola politikisto, juristo, parlamentano de la Pola Sejmo, eksministro pri internaj aferoj kaj administrado en la registaro de Jerzy Buzek kaj de la 6-a majo 2013 ministro de justeco en la registaro de Donald Tusk, favora por Esperanto
 
La Ĝardenoj de Vatikano kie kreskas la vito
 
Aerfoto pri Kastelo de Keszthely en Hungario, kie kreskas la vito
 
La terasoj de la Alta Kastelo de la Kastelo de Malborko kie kreskas la vito

En la jaro 1972 prof. d-ro Rihard Erker, dendrologo el la Universitato de Ljubljano, faris esplorojn pri la aĝo de la vito kaj konfirmis ke ĝi estas minimume eĉ 400 jaraĝa. La plej malnova vito en la mondo (laŭ la Guinness-libro de rekordoj, en kiu estas enskribita). La vito ornamas la sudan fasadon de la gastejo en Vojašniška ulica 8 kaj estas aŭtoktona slovena vito „žametna črnina“, "Modra Kavčina" (la traduko al Esperanto: velura bluino), CRNA KAVCINA (VIVC 6047), kiu nuntempe preskaŭ ne plu kreskas en la vinberejoj en la Drava vinregiono. La trunko de la vito havas diametron 25 cm, je la 2 metroj super la grundo kaj la plurjara ŝoso etendiĝas horizontale je la 15 metroj.

La multobligo de la greftobranĉoj kaj disvastigo en Slovenio kaj en la mondo redakti

Antaŭ kelkaj jaroj mag. Tone Zafošnik pere de greftobranĉoj multobligis ĝin kaj la greftobranĉoj ekkreskis en multaj vinberejoj en Slovenio kaj kiel oficialaj donacoj de la urbo Maribor ankaŭ eksterlande, ekz. persone transdonita al papo Johano Paŭlo la 2-a en la Ĝardenoj de Vatikano (vidu la suban foton), Nov-Jorko en Usono persone transdonita Prezidento de Usono William J. Clinton, Berlino en Germanio, Kopenhago en Danlando, en la Ĝardenoj de la Kastelo de Keszthely en Hungario (vidu la suban foton) kaj du idoj de la Malnova vito kreskas de la jaro 2003 en Malbork en Pollando, t.e. en la esperantista PARKO de la MONDO kaj en la suda teraso de la Alta Kastelo de la Kastelo de Malborko (vidu la suban foton). Ekzemple Boris Sovič - la Urbestro de Maribor en la jaro 2003, ege popularigis eksterlande la malnovan viton, i.a. li gvidis la delegacion de la urbo kun la inĝ. Jovan Mirković (esperantisto) por planti la viton en la esperantista PARKO de la MONDO kaj en la Kastelo de Malbork (Pollando) kun la Urbestro de Malbork Jan Tadeusz Wilk kaj kun pola parlamentano, la Ministro de Internaj Aferoj Marek Biernacki.

La 27an de oktobro 2018 Ambasadorino de Slovenio en Varsovio Maja Šegota kaj d-ro Marek Grabski - Direktoro de la Subĉiela Mizeo en Wygiełzów apud Krakovo kun Eduardo Kozyra - Prezidanto de EDE-Pollando ekplantis tie la greftobranĉon de la vito kreskanta en la Kastelo de Malbork ([1], [2]).

La malnova vito ĉiujare produktas 35 ĝis 55 kg da grapoloj da vinberoj el kiuj oni produktas eĉ 100 malgrandaj boteloj da ruĝa vino. Laŭ tradicia rito okazas vinberrikolto de la malnova vito kun festo estas ĉiujare interesa evento, fakte aspektas ĝi kiel festivalo en Mariboro.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Jože Zafošnik, Štiristo leto stare trte v Mariboru, Mariboro, 1996