Novjorko

urbego en Nov-Jorkio, Usono
(Alidirektita el Nov-Jorko)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en USA. Por subŝtato rigardu la paĝon Nov-Jorkio.

NovjorkoNov-Jorko (angle New York City, [njujoŭk siti] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, oficiale: City of New York) estas la plej loĝata urbo de Nov-Jorkio, nordorienta ŝtato de Usono kaj la dua plej granda aglomeraĵo de la kontinento[1]. Ĝi estas centro de la metropolita areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo.[2][3][4] Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio, kaj modo.[5] La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj[6][7][8][9][10][11].

Panoramo 360, Manhatano, prenita je aprilo 2005 de la Empire State Building
Panoramo 360, Manhatano, prenita je aprilo 2005 de la Empire State Building
Novjorko
angle New York City
urbo
Oficiala nomo: The City of New York
Kromnomo: La Granda Pomo, Gotham, La urbo, kiu neniam dormas
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Nov-Jorkio
Historia regiono Nova Nederlando
Kvartaloj
Konataj lokoj Statuo de Libereco, Stadiono Yankee
Rivero Hudsono
Situo Novjorko
 - koordinatoj 40° 43′ 00″ N 74° 00′ 00″ U / 40.71667 °N, 74.00000 °U / 40.71667; -74.00000 (mapo)
Areo 1 214,4 km² (121 440 ha)
 - de akvo 428,8 km² (42 880 ha)
 - de aglomeraĵo 8 683,2 km² (868 320 ha)
 - metropola regiono 17 405 km² (1 740 500 ha)
Loĝantaro 8 336 697 (2012)
 - de aglomeraĵo 18 223 567
 - metropola regiono 19 006 798
Denseco 6 864,87 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 099 loĝ./km²
 - metropola regiono 1 092 loĝ./km²
Fondita 1624
Urbestro Eric Adams (demokrata)
Horzono OT (UTC-5)
 - somera tempo OT (UTC-4)
Poŝtkodo 10001–14, 10016–41, 10043–45, 10055, 10060, 10065, 10069, 10075, 10080–81, 10087, 10090, 10101–26, 10128–33, 10138, 10150–79, 10185, 10199, 10203, 10211–13, 10242, 10249, 10256, 10258–59, 10261, 10268–82, 10285–86, 10301–14, 10451–75, 11101–04, 11106, 11109, 11120, 11201–26, 11228–39, 11241–43, 11245, 11247, 11249, 11251–52, 11256, 11351–52, 11354–75, 11377–81, 11385–86, 11405, 11411, 11413–36, 11439, 11451, 11690–95, 11697
Telefona antaŭkodo 212, 718, 917, 347, 646, 929
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
[[Image:Ŝablono:Geokesto lokumilo iso|256px|none| Situo de la Novjorko en Novjorkio ]]
<div style="position:absolute; z-index:2; left:Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “[”.px; top:Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “[”.px; padding:0;">
Situo de la Novjorko en Novjorkio
Vikimedia Komunejo: New York City
Retpaĝo: nyc.gov
Map

La urbo konsistas el kvin arondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo: Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, post Nov-Ĵerzejo, trans la rivero Hudson[12].

La urbo havas multajn kvartalojn kaj konstruaĵojn kiuj estas rekonataj en la tuta mondo[13]. Ekzemple, la statuo de Libereco, situanta ĉe la samnoma insulo, kaj la insulo Ellis, tra kiu sekvis milionoj da enmigrintoj, atingintaj Usonon fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a[14]. Wall Street estas unu el la ĉefaj tutmondaj centroj por la ekonomio kaj financo ekde la Dua Mondmilito kaj ĝi estas la sidejo de la Novjorka Borso. La urbo ankaŭ havas gravan koncentriĝon de multaj nubskrapuloj, inter kiuj troviĝas la fame konataj Empire State kaj la ĝemelturoj de World Trade Center, detruitaj en la atencoj de la 11-a de septembro 2001[15].

La urbo ankaŭ estas konata kiel lulilo de multaj usonaj kulturaj movadoj[16], kiel ekzemplo, la Harlema renesanco pri literaturo kaj vidarto, kaj la abstrakta ekspresionismo (ankaŭ konata kiel Novjorka Skolo) pri pentrarto, kaj hiphopo, punko kaj Tin Pan Alley pri muziko[17][18]. En 2005, oni parolis ĉirkaŭ 170 lingvojn en la urbo, kaj 36% de la loĝantaro naskiĝis ekster Usono.[19][20] Pro la metroo funkcianta 24 horojn diurne kaj la konstanta trafiko kaj moviĝado de homoj, Novjorko estas konata kiel «la urbo kiu neniam dormas»[21][22][23][24][25].

Historio redakti

En la antaŭkolumba epoko la areo kie nuntempe troviĝas la urbo Novjorko estis loĝata de pluraj tribaj grupoj el algonkenaj triboj de la indiĝenaj amerikanoj, inkluzive de lenapeoj, kies hejmtereno, konata kiel Lenapehoking, inkluzivis la Staten-Insulon, la okcidentan parton de Long Island inkluzive de la areo kie nun estas Broklino, okcidenta Kvinzo kaj malsupra Manhatano.[26] La ŭekvaeskikoj (Weckquaesgeek), membroj de la Ŭapingera (Wappinger) Konfederacio, loĝis en la regiono de nuna Bronkso kaj en la norda parto de insulo Manhatano,[27] kaj pluraj grupoj el Metoakoj, ĉefe el la tribo Rokaŭajoj, loĝis en partoj de la nuna okcidenta Kvinzo[28]

La unua dokumentita vizito de eŭropano estis farita en 1524 de Giovanni da Verrazzano, florenca esploristo je la servo de la Franca krono, kiu navigis sian ŝipon La Dauphine ĝis golfeto Alta Novjorko, kie li trapasis unu nokton en la ŝipo kaj navigis la sekvan tagon. Li postulis tiun areon por Francujo kaj nomis ĝin «Nouvelle Angoulême» (Nova Angulemo).[29] Jaron poste, en januaro, Esteban Gomez, afrikdevena portugalo esploris por la Imperiestro Karlo la 5-a de Hispanio, eniris la nunan havenon de Novjorko kaj esploris ĝis la elfluejo de la rivero Hudsono kiun li nomis Rio de San Antonio. Tamen, densaj glaciaj tavoloj baris la daŭran esplorvojaĝon.[30]

 
La Batalo de Long-Insulo, la plej granda dum la Usona revolucio, okazis en Broklino en 1776.

En 1609 angla esploristo Henry Hudson remalkovris la regionon kiam li navigis sian ŝipon Halve Maen (Duonluno) ĝis golfeto de Novjorko serĉante la Nordokcidentan Pasejon ĝis la Oriento por sia dungisto la Nederlanda Orient-hindia Kompanio. Li navigis tra la rivero kiun li nomis Norda Rivero (ankaŭ nomata rivero Mauritis), ĝis la nuna ĉefurbo de Novjorkio, Albany, kredante ke tie estus bona pasejo. Kiam la rivero mallarĝiĝis kaj li vidis ke ĝi ne estis sala, li rimarkis ke tio ne estis marpasejo kaj trairis la riveron malsupren. Li faris dektagan esploradon de la areo postulata por la Nederlanda Orient-Hindia Kompanio. En 1614 la areo inter Kabo Cod kaj Delavara Golfeto estis postulita de Nederlando kaj nomita Nieuw-Nederland (Nova Nederlando).

En 1614 okazis la interkonsento por komercado de nederlandaj ledoj en la suda ekstremo de Manhatano, kiu poste nomiĝis «Nieuw Amsterdam» (Nov-Amsterdamo) en 1625. La Ĝenerala direktoro de la nederlanda kolonio Peter Minuit aĉetis la insulon Manhatano al la kanarsioj, malgranda tribo el la lenapeoj,[31] en 1626 kontraŭ la valoro de 60 nederlandaj guldenoj[32] (ĉirkaŭ $1000 en 2006);[33] malakceptita legendo diras ke Manhatano estis aĉetita kontraŭ ekvivalento de nunaj 24 dolaroj donitaj kiel vitraĵoj al la surlokaj indiĝenoj.[34][35]

En 1664 Peter Stuyvesant, la Ĝenerala Direktoro de la kolonio Nova Nederlando, liveris Nov-Amsterdamon al la angloj sen sangverŝado. La angloj tuj renomis la urbon per la nomo Nov-Jorko pro la Angla duko de Jorko kaj Albany.[36] Post la fino de la Angla-Nederlanda Milito la nederlandanoj gajnis la regon super insulo Run (tiam strategie grava) kiel kompenso pro la angla rego super Nov-Amsterdamo (Nov-Jorko) en Nordameriko. Pluraj intertribaj militoj de la amerikaj indiĝenoj kaj kelkaj epidemioj alportitaj de la eŭropanoj kaŭzis konsiderindajn homperdojn por la lenapeoj inter la 1660-aj kaj 1670-aj jaroj.[37] En 1700, la lenapeoj malpliiĝis ĝis 200.[38] En 1702, la urbo perdis 10% el la tuta loĝantaro pro la flava febro.[39] Novjorko suferis ne pli ol sep gravajn epidemojn de la flava febro ekde 1702 ĝis 1800.[40]

 
Nov-Amsterdamo en 1664, jaro kiam ĝi estis prenita de la angloj kaj renomita "Nov-Jorko"

Novjorko kreskis kiel grava komerca havenurbo sub la regado de la Brita Imperio. La urbo estis sidejo de la influa John Peter Zenger en 1735, kiu helpis establi presliberecon en Nordameriko. En 1754, la Universitato Kolumbio estis fondita sub ĉarto de Georgo la 2-a de Britujo kiel Reĝa Kolegio en Malsupra Manhatano.[41] La Stamp Act Congress kunvenis en Novjorko en oktobro 1765 kiel la Filoj de Libereco organizita en la urbo, okazigante etmilitojn en la sekvaj jaroj kontraŭ la britaj trupoj de la urbo.

Dum la Usona milito, la plej granda batalo — la Batalo de Long-Insulo, okazis en aŭgusto 1776 entute en la nuna arondismento (angle borough) Broklino. Post la batalo, kie la usonanoj estis venkitaj, preterlasante pli malgrandajn konfliktojn, la urbo iĝis la brita militista kaj politika operac-bazo en Nordameriko. La urbo estis kvazaŭ paradizo por la lojalaj promonarkaj rifuĝintoj, ĝis la fino de la milito en la jaro 1783. La nura intenco trovi pacan solvon por la milito okazis en la Konferenca Domo en Staten-Insulo inter usonaj delegitoj inkluzive de Benjamin Franklin, kaj la Brita generalo Lord Howe la 11-an de septembro 1776. Iom post la brita okupado okazis la Granda Incendio de Novjorko, kiu detruis ĉirkaŭ kvaronon el la konstruaĵoj de la urbo, inkluzive de la Preĝejo Triunuo.[42]

La asembleo de la Kongreso de la Konfederacio deklaris Novjorkon kiel la nacian ĉefurbon en la jaro 1785, iom post la milito. Novjorko estis la lasta ĉefurbo de Usono sub la artikoloj de la Konfederacio kaj la unua ĉefurbo laŭ la Konstitucio de Usono. En 1789 la unua Prezidento de Usono, George Washington, estis elektita; la unua Usona Kongreso kaj la Supera Usona Kortumo kunvenis unuafoje, kaj la Leĝo de rajtoj estis redaktita, ĉio en la Federacia Halo en Wall Street.[43] En 1790, Novjorko superis la urbon Filadelfio kiel la plej granda urbo de tuta tiama Usono.

 
Broadway ĉ. 1840

En la 19-a jarcento, la urbo transformiĝis pro la enmigrado kaj la disvolviĝo.[44] Vizia proprono por disvolviĝo, t.e. la Plano de komisaroj de 1811, etendigis la urban stratoreton por pliampleksigi ĝin ĝis tuta Manhatano, kaj la malfermo de la kanalo Erie komunikis la havenon ĉe Atlantiko kun la vastaj agrikulturaj marketoj de la interno de Nordameriko [45] Lokaj politikoj estis sub la regado de Tammany Hall, politikaĵo subtenita de la irlandaj enmigritnoj.[46] Pluraj literaturaj elstaruloj loĝis en Novjorko dum la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, inkluzive de William Cullen Bryant, Washington Irving, Herman Melville, Rufus Wilmot Griswold, John Keese, Nathaniel Parker Willis, kaj Edgar Allan Poe. Publike, membroj de la antikva komercista aristokrataro iniciatis la kreadon de Central Park, kiu iĝis la unua ĝardenparko en usona urbo en 1857. Grava komunumo de negroj ankaŭ loĝis en Manhatano kaj Broklino. La negroj de Novjorko atingis ĉirkaŭ 16,000 homojn en 1840.[47] La Granda malsatego en Irlando alportis amasegon da irlandaj enmigrintoj, kaj en 1860, ĉiu kvara el ĉirkaŭ 200,000 novjorkanoj, devenis el ĉi lando.[48]

 
Panorama vido al Manhatano kaj Novjorko, 1873.

Ĉagreniĝo pro la militservo dum la Usona Enlanda Milito (1861–1865) okazigis tutmultojn en 1863, unu el la plej gravaj civilaj incidentoj en la historio de Usono.[49]

En 1898, la moderna urbo Novjorko estis formita per la aldono de Broklino (ĝis tiam sendependa urbo), la Provinco Novjorko (kiu inkluzivis partojn de Bronkso), la Provinco Richmond, kaj okcidenta parto de la Provinco Kvinzo.[50] La malfermo de la metroo en 1904 helpis la unuiĝon de la nova urbo. Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la urbo iĝis monda centro por industrio, komerco, kaj komunikado. Tamen, tiu disvolviĝo ankaŭ havis malbonajn okazintaĵojn. En 1904, la vaporŝipo General Slocum forbrulis en la Orienta Rivero, mortigante 1,021 pasaĝerojn kaj skipanojn.

En 1911, la brulado de Triangle Shirtwaist Factory, okazigis la plej gravan industrian katastrofon, ĝis la atencoj de la 11-a de septembro 2001, mortiginte 146 laboristojn. Tiu evento inspiris la kreadon de la International Ladies' Garment Workers' Union por la plibonigo de laborkondiĉoj.[51]

 
Meza Manhatano, Novjorko, ekde la Rockefeller Center, 1932

La ne blanka loĝantaro de Novjorko estis kalkulata je 36,620 en 1890.[52] En la 1920-aj jaroj, Novjorko estis la unua urbo al kiu la afrikdevenaj usonanoj enmigris dum la Granda Migrado el la sudaj ŝtatoj de Usono. En 1916, Novjorko iĝis la plej granda urbo kun afrikdevena diasporo en tuta Nordameriko. La Harlema renesanco floris dum la Prohibicio, koincidante kun ampleksa ekonomia florado kiu spertis kaj la desvolviĝon de la nubskrapuloj kaj la konkuradon inter ties konstruistoj.

Novjorko konvertiĝis en la plej grandan loĝitan areon de la mondo en la 1920-aj jaroj, superante Londonon, kaj la metropolita areo havis pli da 10 milionoj da loĝantoj en la 1930-aj jaroj, iĝante tiel, la unua grandega urbo en la historio de la homaro.[53] Dum malfacilaj jaroj de la Granda Depresio okazis la elekto de la reformisto Fiorello LaGuardia kiel urbestro kaj la falo de Tammany Hall post okdek jaroj da politika dominado.[54]

Post la fino de la Unua Mondmilito ekfloris ekonomia bonfarto kaj la disvolviĝo de ampleksa domkonstruado oriente de Kvinzo. Novjorko eliris el la milito sen vundoj, kiel unu el la plej gravaj urboj de la mondo, kun Wall Street kiel la ĉefa usona kaj monda ekonomia centro. La sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (finkonstruita en 1950) emfazigis la influon de Novjorko. Ascendo de la abstrakta ekspresionismo tuj delokigis Parizon kaj Novjorko iĝis la nova centro de monda arto.[55]

 
Flugo 175 de la United Airlines frakasas kontraŭ la Suda Turo de la iama World Trade Center la 11-an de septembro, 2001.

En la 1960-aj jaroj, Novjorko eksuferis ekonomiajn problemojn kaj altiĝon de la krimeco, kio daŭris ĝis la 1970-aj jaroj.[56] Tamen, ĝi vidis la kreskantan pliboniĝon de la financa industrio kiu sanigis la ekonomion en la 1980-aj jaroj. La krimeco de urba vivo altiĝis dum la jardeko ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj.[57] En la 1990-aj jaroj, krimsituacio abrupte pliboniĝis pro la plimultiĝo de la polica ĉeesto kaj la pliboniĝo de la vivkondiĉoj, kaj multaj enmigrintoj venis el Azio kaj Latinameriko. Gravaj novaj sektoroj kiel Silicon Alley, naskiĝinta el la urba ekonomio kaj el la novjorka loĝantaro, atingis historiajn rekordojn dum la censo de la jaro 2000 kaj poste dum la censo de la jaro 2010.

La urbo estis unu el lokoj kie okazis la atencoj de la 11-a de septembro 2001, kiam ĉirkaŭ tri mil homoj pereis pro la detruado de World Trade Center.[58] La rekonstruado de nova komplekso sur la loko de World Trade Center inkluzivas One World Trade Center, Memorejon kaj Muzeon pri la 11-a de septembro, kaj tri oficejajn turojn, estis jam konstruataj. Laboro devas finiĝi en 2014.[59]

Geografio redakti

 
Metropolita areo de Novjorko

Novjorko situas en la Nordorienta Usono, en sudorienta ŝtato Novjorkio, duonvoje inter Vaŝingtono kaj Bostono. Ĝia situo en la elfluejo de la rivero Hudsono, kiu kreas grandan ŝirmitan havenon nome Novjorka Haveno ĉe la elfluo de Atlantiko, helpis ĝin kreski kiel grava komercurbo. La plejparto de Novjorko estas konstruita sur la tri insuloj: Manhatano, Staten-Insulo, kaj Long-Insulo, pro kio la tereno konstruebla estas malabunda kaj la loĝdenso altiĝas. Estas ankaŭ aliaj insuloj kiel Insulo Roosevelt.

La rivero Hudsono fluas tra la samnoma valo ĝis la golfeto de Novjorko. Inter Novjorko kaj Troy, Novjorkio, la rivero iĝas estuaro. La rivero Hudsono apartigas la urbon Nov-Ĵerzejo. La Orienta rivero fluas ekde la markolo de Long-Insulo kaj apartigas Bronkson kaj Manhatanon de Long-Insulo. La rivero Harlem, alia markolo inter la riveroj Orienta kaj Hudsono, apartigas Manhatanon de Bronkso. La rivero Bronkso, kiu fluas tra la distriktoj Bronkso kaj Westchester, estas la sola tute dolĉoakva rivero en la urbo.

La tereno de la urbo estis sufiĉe transformita pro homa interveno, kun konsiderinda terakirado ĉe la akvorandoj, jam ekde la fruaj nederlandaj koloniaj tempoj. Tio estas pli rimarkebla en la sudo de Manhatano, kie evoluis konstruplanoj kiel Battery Park City en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Kelkaj el la naturaj varioj en la topografio estis egaligitaj, precipe en Manhatano.

La kampara regiono de la urbo estas taksita je 831,4 kvadrataj kilometroj. La plej alta pinto en la urbo estas la monteto Todt sur la Staten-Insulo, kiu troviĝas je 124,9 metroj super la marnivelo kaj ĝi estas estas la plej alta pinto sur la orienta marbordo sude de Majno. La pinto estas plejparte kovrita de arbaro kiel parto de la verda areo de Staten-Insulo.

Klimato redakti

 
Neĝo ĉe statuo de Bronkso

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Novjorko havas humidan subtropikan klimaton, kaj uzante la sojlon 0 (32 ) ĝi estas la plej norda grava urbo sur la kontinento apartenata al tiaj kategorioj. La areo havas 234 tagojn kun almenaŭ ia ĉiujara sunbrilo, kaj averaĝas 58% el ebla sunbrilo ĉiujare, akumulante 2 400 ĝis 2 800 horojn da sunbrilo jare.

Vintroj estas malvarmaj kaj malseketaj, kaj domina ventado kiu blovas enmare minimumigas la moderigajn efikojn de la Atlantiko. Ankoraŭ la Atlantiko kaj la parta ŝirmado de Apalaĉoj konservas la urbon pli varma en la vintro ol enlandaj nordamerikaj urboj situantaj en similaj aŭ pli malaltaj latitudoj kiel ekzemple Pittsburgh, Cincinnati, kaj Indianapolis. La averaĝa temperaturo en januaro, la plej malvarma monato de la areo, estas 0.1 (32.1 ).

Tamen temperaturoj en vintro povas dum kelkaj tagoj atingi −12 kaj kiel maksimumo 10 . Printempo kaj aŭtuno estas neantaŭvideblaj, kaj ili povas varii de malvarmetaj al varmaj, kvankam ili estas kutime mildaj kun malalta humideco. Someroj estas tipe varmaj kaj humidaj kun julia mezumo de 24.7 . Noktaj kondiĉoj ofte estas pliseverigitaj pro la urba varmeca insulfenomeno, kaj temperaturoj superas 32 averaĝe dum preskuax 18 tagoj ĉiusomere kaj povas superi 38 ĉiun 4-6 jaron.

Medio redakti

 
Central Park estas la plej vizitata urba parko en Usono

La uzado de la publika transporto en Novjorko estas la plej alta en Usono, kaj benzinkonsumo en la urbo montras la saman indicon kiel tiu de la 1920-aj jaroj. La altnivela publika transporto de la urbo ŝparis 1.8 miliardojn da galonoj da petrolo en 2006; Novjorko ŝparas la duonon de la tuta petrolo ŝparita per trafiko tutlanda. La loĝdenseco de la urbo, malalta aŭtuzo kaj altkvalita publika transporto metas ĝin inter la plej energi-efikaj urboj de Usono. Ĝiaj gasemisioj estas 7.1 tunoj por persono kompare kun la landa averaĝo de 24.5.

Novjorkanoj respondecas pri 1% el la gasemisioj de la nacio kvankam ili konsistigas 2.7% de la enlanda loĝantaro. La mezuma novjorkano konsumas malpli ol la duonon de la elektro uzita de loĝanto en San Francisco kaj preskaŭ unu kvaronon de la elektro konsumita de loĝanto de Dallas.

En la lastaj jaroj, la urbo intencis malpliigi la median impakton. Grandaj kvantoj da densa poluo en Novjorko kondukis al alta nombro da malsanuloj je astmo kaj aliaj spiraj problemoj inter la loĝantoj de la urbo. La urbestro estas postulata aĉeti nur la plej energi-efikan ekipaĵon por uzo en urboficoj kaj publikaj ejoj. Novjorko havas la plej grandan kvanton da dizel-hibridaj busoj en la lando, kaj ankaŭ en 2010 la urbo havis 3, 715 hibridajn taksiojn kaj aliajn purajn dizelveturilojn, reprezentante ĉirkaŭ 28% el la taksiofloto de Novjorko, la plej granda en ajna urbo de Nordameriko.

La urbo estas provizita de trinkebla akvo danke al la Monto Catskill. Kiel rezulto de la integreco de la akvodislimo kaj neinfluita natura akva filtradosistemo, Novjorko estas unu el la nur kvar gravaj urboj en Usono kies trinkakvo estas sufiĉe pura kaj ne postulas purigadon por la homa uzado.

Urbaj karakterizoj redakti

Arkitekturo redakti

 
La Statuo de Libereco, simbolo de la urbo

La tipa konstruaĵo de Novjorko estas la nubskrapulo. La urbo Novjorko havas ĉirkaŭ 4.493 tiajn konstruaĵojn, pli ol iu ajn alia urbo de la mondo. La loĝdenseco de la urbo, ĉirkaŭata ĉefe de akvo, kaj la alta prezo de la tereno en la komercaj distriktoj aperigis la plej grandan kolekton de altaj konstruaĵoj por oficejoj kaj rezidejoj de la mondo.[60][61] Novjorko havas gravajn konstruaĵojn de diversaj arkitekturaj stiloj. Inter ili troviĝas la konstruaĵo Woolworth (1913), novgotiko. En 1916, municipa rezolucio markis minimuman devigan spacon inter la konstruaĵoj kaj la stratlinio, por ke la sunradioj atingu la stratojn[62]. La dizajno art déco de la konstruaĵo Chrysler (1930) montras tiujn novajn kondiĉojn. La konstruaĵo estas konsiderata de multaj historiistoj kaj arkitektoj la plej bone en la urbo, kun unikaj ornamaĵoj, konsistantaj el agloj kaj V-forma lumigado[63]. Aliflanke, grava ekzemplo de la internacia stilo en Usono estas la konstruaĵo Seagram (1957).

La grandaj loĝdistriktoj de Novjorko distingiĝas pro la elegantaj terasoj kaj "petit hôtel"-oj (tradicie konataj kiel brownstone pro la surkovrado de muroj per sablokoloraj ŝtonetoj), kiuj estis konstruitaj dum la ekspansia perido inter 1870 kaj 1930.[64] La ŝtono kaj la briko konvertiĝis en la plej ŝatataj konstrumaterialoj de la urbo, post la limigoj metitaj al la konstruado de domoj el ligno kiel konsekvenco de la granda incendio okazinta en 1835.[65] Male al Parizo, kiu ĉiam estis konstruata per sia propra ŝtonrezervo, Novjorko ĉiam akiris la ŝtonojn por la konstruado el diversaj ŝtonminejoj for de ĝi, kio donas al la konstruaĵoj grandan variecon laŭ koloroj kaj formoj.[66] Distingaĵo de multaj konstruaĵoj de la urbo estas la ĉeesto de la akvoturoj metitaj sur la tegmento. En la 1800-aj jaroj, la urbo postulis ĝian instaladon en konstruaĵoj el pli ol ses etaĝoj por preventado de la troe alta akvoforto, kio krevigus la municipajn akvotubojn.[67]

Parkoj redakti

 
Central Park.

Novjorko havas pli ol 113 km² da parkoj kaj 22 km da publikaj plaĝoj.[68][69] Inter ĝiaj ĉefaj verdaĵoj estas:

Central Park, el 3,41 km² (en rektangulo de 4 km x 800 m), situas en Manhatano. Ĝi estas la plej vizitata parko de Usono, kun 25 milionoj da turistoj ĉiujare[70], kaj ĝi aperas en multaj filmoj kaj televidprogramoj, pro kio ĝi estas unu el la plej famaj urboparkoj de la mondo.[71] La parko estas gvidata de Central Park Conservancy, privata neprofitcela entrepreno, kiu havas kontrakton kun la Novjorka Departemento de Parkoj kaj Distrado.[72] Central Park norde limas kun ka Strato 110, okcidente kun la strato Central Park Okcidente, sude kun la Strato 59 kaj oriente kun la Kvina Avenuo. La sekcioj de la stratoj kiuj ĉirkaŭas ĝin estas komune nomataj Central Park Nortde, Central Park Sude kaj Central Park Okcidente, respektive. La Kvina Avenuo, tamen, konservas sian nomon malgraŭ tio ke ĝi limas kun la parko en la orienta bordo.[73] La parko estis dizajnita de Frederick Law Olmsted kaj Calvert Vaux, kiuj pli malfrue kreis la Brooklyn's Prospect Park.[74] Dum la plejparto de la parko ŝajnas tute natura, ĝi havas plurajn artefaritajn lagojn, du glaciglitejojn, kaj herbejon por diversaj sportaj aktivaĵoj.[75]

 
Unisfero, 2010

La dua plej granda parko de la urbo estas Flushing Meadows–Corona Park, situanta en Kvinzo. Ĝi estis sidejo de la Universalaj Ekspozicioj de 1939 kaj 1964.

Prospect Park, en Broklino, estas publika parko el 2,1 km².[76] Ĝi estas prizorgata de la Novjorka Departemento de Parkoj kaj Distrado. Ĝi ankaŭ estis dizajnita de Olsmted kaj Vaŭ post la finkonstruo de Central Park. Inter ĝiaj allogaĵoj troviĝas: La Long Meadow, 36-hektara prato, la plej granda en usonaj parkoj, la Piknikdomo, sidejo de oficejoj kaj eventejo por 175 personoj, Litchfield Villa, antikva domo de la proprietulo de la suda parto de la parko, la bestparko Prospect kaj la lago Broklino, 24-hektara.[77] Ĝi antaŭ havas ilojn por praktikado de sportoj, kaj sep basbalejojn. Ĝi ankaŭ havas kvakeran tombejon en sektoro nomata Quaker Hill.

La kerno de la placo Madison Square estas la parko Madison Square Park, 2.5-hektara publika parko, kiu estas limigita oriente de Avenuo Madison (kiu startas ĉe la sudorienta angulo de la parko ĉe la 23a Strato); sude de la 23a Strato; norde de la 26a Strato; kaj okcidente de la Kvina Avenuo kaj Broadway ĉe la kruciĝo.

Ekonomio redakti

 
Meza Manhatano estas la financa distrikto plej granda de Usono

La urbo Novjorko estas tutmonda ligilo por la komerco kaj la internaciaj negocoj, unu el la neŭralgiaj centroj de la tutmonda ekonomio same kiel Parizo, Londono kaj Tokio.[78] La urbo estas unu el la ĉefaj centroj por la financoj, asekuroj, amaskomunikiloj kaj artaj organizoj de Usono. Ĝia metropolita areo havis en 2005 Malnetan Metropolitan Produkton (indico simila al la malneta enlanda produkto (MEP) sed situanta ĉe urba areo) de $952,6 mil milionoj, la regiona ekonomio estas plej granda en Usono.[79] La ekonomio de la urbo konsistigas la plej grandan parton de la ekonomia aktiveco de Novjorkio kaj Nov-Ĵerzejo. Multaj el la ĉefaj naciaj korporacioj sidejas en Novjorko, inkluzive de 44 el la 500 plej riĉaj, laŭ la revuo Fortune.[80] Novjorko elstaras en Usono pro la multnombraj eksterlandaj entreprenoj, kaj unu el dek postenoj de la privata sektoro venas de iu eksterlanda entrepreno.[81] Laŭ Cinco Dias, Novjorko regis 40% de la mondaj financoj fine de 2008, kio igas ĝin la plej granda financa centro de la mondo.[82][83]

 
Empire State Building estas unu el la ĉefaj ikonoj de la urbo.

La MEP de Novjorko en 2001 konsistis el 826.488 milionoj da usonaj dolaroj, ĉ. 8,2% de la totalo. Se Novjorko estus sendependa lando, ĝi troviĝus inter la 15 plej gravaj ekonomioj de la mondo.[84]

Novjorko ankaŭ havas kelkajn el la plej profitdonaj nemoveblaĵoj de la mondo. La numero 450 de Park Avenue estis vendita la 2-an de julio 2005 kontraŭ $510 milionoj, superante la rekordon de la antaŭa monato kiam estis vendita la numero 660 de la Madison Avenue.[85]

La Borso de Novjorko, situanta en Wall Street, kaj la NASDAQ estas la unua kaj la dua borsoj de la mondo, respektive, laŭ la kvanto da interŝanĝoj kaj ĝenerala kapitaligo de la merkato.[86] La negoco pri proprietaĵoj estas unu el la ĉefaj potencoj de la urba ekonomio, ĉar entute ĉiuj proprietaĵoj de la urbo atingis en 2006 $802.400 milionojn[87].

La kinindustrio kaj la televido de la urbo estas la dua de la lando, tuj post Holivudo.[88] La industrioj nomataj «kreivaj», kiel novaj amaskomunikiloj, reklamoj, modo, dizajno kaj arkitekturo, estas inter ĉefaj dungantoj, kaj Novjorko havas fortan konkurecon en tiuj industrioj.[89][90] La alt-teknologiaj industrioj kiel vivscienco, evoluigado de softvaroj, dizajno de videoludoj kaj interretaj servoj ankaŭ multe kreskis.[91] Inter aliaj gravaj sektoroj estas la esplorado kaj kuracista teknologio, NRO-j kaj universitatoj.

Turismo redakti

Turismo estas unu el la ĉefaj ekonomiaj aktivecoj de la urbo, akceptanta 40 milionojn da turistoj enlandaj kaj eksterlandaj ĉiujare.[92][93] Inter la ĉefaj turismaĵoj troviĝas la Empire State Building, la insulo Ellis, teatroj de Broadway, muzeoj kiel la Metropolita Muzeo de Arto, Central Park, Rockefeller Center, Times Square, la Bestoĝardeno de Bronkso kaj la Novjorka Botanika Ĝardeno. La luksaj butikoj ĉe la avenuoj Kvina kaj Madison ankaŭ estas grava allogaĵo por la plej riĉaj sektoroj[94]. Aliaj el la novaj allogaĵoj estas kvar impresigaj artefaritaj akvofaloj 30 kaj 40 metrojn altaj, verko de la dan-islanda artisto Olafur Eliasson. Ĉi tiuj akvofaloj situas en la Orienta rivero kaj eblas vidi ilin surtere aŭ de sur ŝipetoj[87].

 
Nokta Novjorko, vido ekde la Empire State Building.

Demografio redakti

Evoluo de la loĝantaro
Jaro Loĝantoj
1750 22.000
1790 49.400
1800 79.200
1810 119.700
1820 152.100
1830 242.300
1840 391.100
1850 696.100
1860 1.174.800
1870 1.478.100
1880 1.911.700
1890 2.507.400
1900 3.437.200
Jaro Loĝantoj
1910 4.766.900
1920 5.620.000
1930 6.930.400
1940 7.455.000
1950 7.892.000
1960 7.782.000
1970 7.894.900
1980 7.071.600
1990 7.322.600
2000 8.008.000
2003 8.085.700
2004 8.091.700
2005 8.143.200

Novjorko estas la plej loĝata urbo en Usono, kun loĝantaro kalkulata en 2005 je 8.213.839.[95][96] Tio estas ĉirkaŭ 40% de la tuta loĝantaro de la ŝtato kaj simila procentaĵo de la metropolita regiono. Dum la lasta jardeko, la urba loĝantaro kreskis, kaj la demografoj kalkulas ke en la jaro 2030 la urbo tre probable atingus inter 9,2 kaj 9,5 milionojn da loĝantoj.[95]

La du ŝlosilaj karakterizaĵoj de la demografio de la urbo estas la alta loĝdenseco kaj la kultura diverseco. Ĝi havas la plej altan loĝdensecon (10,194 loĝ/km²) el ĉiuj usonaj municipoj kun pli ol 100.000 loĝantoj.[97] La loĝdenseco de la arondismento Novjorko (25,846 loĝ/km²) estas la plej alta el ĉiuj arondismentoj de la lando.[98]

Novjorko estas tre diversa. Laŭlonge de ĝia historio, la urbo estis unu el la ĉefaj havenoj tra kiu amase venis la enmigrintoj. La termino melting pot estis farita por priskribi la kvartalojn de enmigrintoj, dense loĝataj, de Lower East Side. En la nuntempo, 36% el la loĝantoj de la urbo naskiĝis en la eksterlando, cifero superita en Usono nur de la urboj Los-Anĝeleso kaj Miami.[99] Tamen, dum la komunumoj de enmigrintoj el tiuj urboj estas ĉefe regataj de malmultaj naciecoj, en Novjorko neniu nacieco regas super aliaj. La dek plej gravaj landoj el kiuj la loĝantoj venas estas: Dominika Respubliko, Ĉinio, Jamajko, Gujano, Pakistano, Ekvadoro, Haitio, Trinidado kaj Tobago, Kolombio kaj Rusio.[100] En la urbo estas inter 170 kaj eĉ 800 malsamaj lingvoj parolataj.

La metropolita areo estas la hejmo de la plej granda juda komunumo ekster Israelo. Fakte, la juda loĝantaro de Tel Aviv estas superita de la novjorkiaj judoj. Ĉirkaŭ 12% el la novjorkanoj estas judoj aŭ juddevenaj.[101] La urbo ankaŭ gastigas gravan komunumon el barata deveno,[102] kaj la negran komunumon plej granda en ajna urbo de Usono.

 
Festo de Sankta Gennaro, festo de la itala komunumo de Novjorko[103].

La kvin plej grandaj etnaj grupoj de la urbo estas la portorika, la itala, la antila, la dominik-respublika kaj la ĉina.[104] La portorika loĝantaro en Novjorko estas la plej granda ekster Portoriko.[105]

Novjorko havas grandan malegalecon rilate al enspezoj. En 2005 la mezuma enspezo por hejmo en la plej riĉa regiono estis $188.697 ĉiujare, dum en la plej malriĉa estis $9.320.[106] La urbo ankaŭ spertis unikan fenomenon inter la usonaj urboj. Ekde 2000, la nombro de infanoj kun malpli ol kvin jaroj en Manhatano kreskis ĝis 32%.[107][108]

Ĉirkaŭ 33% el la novjorkanoj estas la posedantoj de siaj proprietaĵoj kie ili loĝas, pli malalta cifero ol la nacia mezumo el 69%.[109] La libera luado estas kutime inter 3% kaj 4,5%, sub la 5% kiu difinas la regon de la luado fare de la urbo. Trovado de bonprezaj loĝejoj en Novjorko estas tre malfacila afero.[110]

Regado redakti

 
La arondismenta konstruaĵo de Manhatano estas sidejo de multaj agentejoj de la urbo, kaj estas unu el la plej grandaj administraj konstruaĵoj de la mondo.

Ekde sia konsolidiĝo en 1898, Novjorko estas metropola municipo, kun registara sistemo gvidata de Urbestro kaj Konsilio de la urbo[111]. La novjorka registaro estas pli centralizita ol tiuj de aliaj usonaj urboj. Ĝi okupiĝas pri la publika edukado, malliberejoj, bibliotekoj, publika sekureco, distrejoj, sano, akvoprovizado kaj sociaj servoj. La Urbestro kaj la Konsilio estas elektataj ĉiun kvaran jaron, reelekteblaj unu fojon. La Konsilio de Novjorko estas unuĉambra organo konsistanta el 51 membroj kies distriktoj estas difinitaj de la geografiaj limoj.

La nuna urbestro estas Michael Bloomberg, eksa demokrato kaj nuntempe sendependa, elektita kiel respublikano en 2001 kaj reelektita en 2005 kun 59% de la voĉdonoj.[112]

Li estas specife konata pro la gvidado de la eduksistemo fare de la ŝtato, la ekonomia disvolviĝo kaj pliampleksiĝo de la publika sansistemo. Dum lia dua regperiodo, la precipaj prioritatoj de la administracio estis la reformo de la lernejoj, la malpliiĝo de la malriĉeco kaj strikta kontrolo de la armiloj.[113]

Kune kun la urbestro de Bostono, Thomas Menino, li fondis en 2006 la Koalicion de Urbestroj kontraŭ la neleĝaj Armiloj, organizo kies celo estas «sekurigi la publikon forigante la neleĝajn armilojn el la stratoj».[114] La Demokrata Partio havas la plimulton el la publikaj postenoj. Ĉirkaŭ 66% de la registritaj voĉdonantoj estis demokratoj[115].

La politika geografio de la urbo Novjorko estas malkutima por Usono[116]. Ĝi konsistas el kvin arondismentoj, kaj ili ĉiuj koincidas kun la kvin provincoj de la urbo. Manhatano koincidas kun la Provinco Novjorko, Kvinzo kun la Provinco Kvinzo, Broklino kun la Provinco Kings, Bronkso kun la Provinco Bronkso kaj Staten-Insulo kun la Provinco Richmond. Post la konsolidiĝo de la urbo, ĉiuj antaŭaj registaroj estis nuligitaj kaj anstataŭitaj de la nuna centralizita kaj unuigita registaro. Tamen, ĉiu provinco havas sian propran fiskan distrikton, kaj la plejmulto el la kortumoj estas organizitaj laŭ provincoj[117]. Kiel sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko havas la plimultan kvanton da konsulaj institucioj, ĝeneralaj konsulejoj kaj oficejoj de honoraj konsulejoj.[118]

Distriktoj redakti

 
La kvin arondismentoj de la nukleo: Manhatano, Broklino, Kvinzo, Bronkso, Staten-Insulo

La urbo Novjorko konsistas el kvin arondismentoj, ankaŭ nomataj distriktoj aŭ komunumoj (angle Borough), malkutima registara sistemo uzata por la administrado de la kvin provincoj el kiuj la urbo konsistas.[119] Inter ĉiuj distriktoj ekzistas centoj da kvartaloj, multaj el ili kun identeco kaj pasinteco historiaj. Se ĉiu el la arondismentoj estus sendependaj urboj, Broklino, Kvinzo, Manhatano kaj Bronkso troviĝus inter la dek plej loĝataj urboj de Usono.

  • Bronkso (1.364.566 loĝantoj) estas la plej norda distrikto. En ĝi troviĝas la Yankee Stadium, stadiono de New York Yankees. Kun escepto de eta parto de Manhatano konata kiel Marble Hill, Bronkso estas la sola parto de la urbo kiu ne troviĝas sur insulo. Ĝi estas la sidejo de la Bestoĝardeno de Bronkso, la metropolita bestoparko plej granda en la lando, kun areo de 107,2 hektaroj kaj pli ol 6.000 bestoj.[120] Bronkso estas la lulilo de repo kaj de la hiphopa kulturo.[121]
  • Broklino (2.511.408 loĝantoj) estas la plej loĝata distrikto de la urbo kaj estis sendependa urbo ĝis 1898. Broklino estas konata pro la kultura, socia kaj etna diverseco, pro la sendependa arta sceno, buntaj kvartaloj kaj arkitektura heredaĵo unika. Ĝi ankaŭ havas longajn plaĝojn kaj la nunan duoninsulon Insulo Coney, kie establiĝis en la 1870-aj jaroj la unua amuzparko de la lando.[122]
  • Manhatano (1.593.200 loĝantoj) estas la distrikto plej dense loĝata kaj hejmo de la plejmulto de nubskrapuloj de la urbo, kaj ankaŭ de Central Park. La distrikto estas la ekonomia centro kaj en ĝi troviĝas la sidejoj de multaj gravaj korporacioj kiel Unuiĝintaj Nacioj, krome gravaj universitatoj; kaj multaj kultaraj allogaĵoj, inkluzive de muzeoj, teatroj de Broadway, Greenwich Village kaj la Madison Square Garden[123]. Manhatano dividiĝas en la regionojn Malsupro, Mezo kaj Supro[124]. Inter Manhatano kaj Kvinzo estas la Ponto Kvinzboro.
 
La tridek distriktoj de la urbego.
  • Kvinzo (2.256.576 loĝantoj) estas la distrikto geografie plej granda kaj la provinco etne plej riĉa kaj diverseca el tuta Usono[125] kaj ĝi povas superi Broklinon kiel la plej loĝata pro la naskalitĝo. Komence, ĝi estis kolekto de vilaĝetoj fonditaj de la nederlandanoj. En la nuntempo en ĝi estas la loĝejoj de la meza klaso. Ĝi estas la sola granda provinco de la lando en kiu la mezumaj enspezoj ($52.000 proksimume) de negroj estas pli alta ol tiu de blankuloj.[126] Kvinzo estas la hejmo de la Shea Stadium, domo de New York Mets, kaj ĉiujare ĝi gastigas la Malfermon de Usono de teniso. Krome, en la distrikto troviĝas la du ĉefaj flughavenoj, la Flughaveno LaGuardia kaj Internacia Flughaveno John F. Kennedy.
  • Staten-Insulo (475.014 loĝantoj) estas suburba distrikto. Ĝi estas konektita kun Broklino pere de la ponto Verrazano-Narrows kaj kun Manhatano tra la pramo de Staten-Insulo. Ĝis 2001 en la distrikto troviĝis la rubverŝejo plej granda en la mondo, kiu nuntempe reformiĝas kiel parko.[127] Staten-Insulo havas ĉirkaŭ la duonon de la areo protektita de la urbo. Triona parto el la distrikto estas arbara.

Krimoj redakti

 
Patrolo de la Departemento de Polico de Novjorko ĉe Times Square.

Esploro farita de la fama revuo Forbes en 2007 lokigas Novjorkon kiel unu el la plej sekuraj urbegoj de tuta Usono,[128] kun 7,3 murdoj por 100.000 loĝantoj, kio metas ĝin en la numero 50 el 72 urboj kun pli ol 250.000 personoj,[129] multe pli sube de la unua, Detrojto, kun 47,3 murdoj por 100.000 loĝantoj.

La krimaj organizaĵoj havis gravan disvolviĝon ekiĝante per Forty Thieves kaj Roach Guards en Five Points en la 1820-aj jaroj. La 20-a jarcento spertis la altiĝon de la mafio regata de la Kvin Familioj. Bandoj, inter kiuj troviĝas Black Spades ankaŭ kreskis dum la pasinta jarcento.[130]

La pinto de la krimado en Novjorko estis dum la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, pro la tiel nomata «krako-epidemio»[131] kiu forte batis la urbon. En 1990 la Polica Departemento de Novjorko adoptis la COMPSTAT kaj aliajn strategiojn por malpliigi la deliktadon[132]. La grandega falo de la krimoj en la urbo estis atribuita al la esploristoj de la krimoj, al la politikaj taktikoj, fino de la krakepidemio kaj la demografiaj ŝanĝiĝoj.[133][134]

Pro tiuj aferoj, la violentaj krimoj okazantaj en Novjorko draste malpliiĝis ĝis 75% en la lastaj dek du jaroj kaj la mezumo de murdoj en 2005 havis la plej malaltan nivelon ekde 1963[135][136].

Edukado redakti

 
La Universitato de Fordham, en Bronkso.

La sistemo de publikaj lernejoj dependas de la Departemento de Edukado de Novjorko, kaj ĝi estas la plej granda en tuta Usono. En la urbo ekzistas ĉirkaŭ 1,1 milionoj da studentoj disaj en pli ol 1.200 baz- kaj mezlernejoj.[137] Ekzistas aliaj 900 privataj lernejoj — laikaj kaj religiaj, inter ili kelkaj estas konsiderataj la plej prestiĝaj privataj lernejoj de la lando.[138] La sistemo de publikaj bibliotekoj de Novjorko konsistas el la Novjorka Publika Biblioteko, la Kvinza Publika Biblioteko, kaj la Broklina Publika Biblioteko.

Kvankam ĝi ne estas urbo kun tradicia studenta etoso kiel Bolonjo, en la urbo loĝas ĉirkaŭ 594.000 universitataj studentoj. En 2005, tri el kvin rezidantoj de Manhatano estis universitataj diplomiĝintoj, kaj unu el kvar havis postkarieran diplomon, formante unu el la plej grandaj en Usono koncentriĝoj de homoj kun superaj studoj.[139] Novjorko ankaŭ estas la sidejo de gravaj kaj prestiĝaj studcentroj, kiel Barnard College, la Kolumbia Universitato, la Universitato de Fordham, la Universitato de Novjorko, la Urba Universitato de Novjorko, la Universitato Pace, Berkeley College, Brooklyn College, Universitato St. John's, kaj la Universitato Yeshiva. Ankaŭ ekzistas dekoj da aliaj pli malgrandaj privataj universitatoj, inkluzive de multaj religiaj kaj fakaj, kiel Lernejo Juilliard, la Universitato Rockefeller kaj la Lernejo de Vidartoj[140].

La plejparto de la scienca esploro de la urbo koncernas medicinon kaj biologion.[141][142] En la urbo troviĝas ĉ. 40.000 kuracistoj kaj 127 gajnintoj de la Nobel-premio havas ian rilaton kun la lokaj edukaj institucioj.[143]

La Novjorka Akademio de Arto, aŭ en angla New York Academy of Art, estas privata, neprofitcela arta altlernejo, situanta ĉe 111 Franklin Street en la manhatana borough Tribeca de Novjorko.

La Nova Lernejo (angle The New School) estas privata universitato en Novjorko situanta ĉefe en Greenwich Village.

Kulturo redakti

 
La Metropolita Muzeo de Arto estas unu el la plej grandaj muzeoj de la mondo.

La verkisto Tom Wolfe rilate al la urbo diris «[la] Kulturo simple ŝajnas esti en la aero, kiel plia parto de la klimato». Pluraj el la plej gravaj usonaj kulturaj movadoj ekiĝis en la urbo, kiel la Harlema renesanco, kiu enkondukis la afrikdevenan literaturon en la lando[144]. La urbo estis la epicentro de jazo en la 1940-aj jaroj, de la abstrakta ekspresionismo en la 1950-aj kaj la lulilo de la hiphopa kulturo en la 1970-aj jaroj. La punko kaj peza punko] pintis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Inter la bandoj de sendependa roko plej gravaj de la lastaj jaroj troviĝas The Strokes, Interpol, The Bravery, Scissor Sisters kaj They Might Be Giants. La urbo ankaŭ ludas gravan rolon en la nacia kaj tutmonda kina industrio. En ĝi filmiĝis Manhatta (1920), la unua avangarda filmo de la lando.[145] La urbo havas pli ol 2.000 kulturajn kaj artajn organizojn kaj pli ol 500 diversgrandajn artgaleriojn. La urba registaro financas la artojn per buĝeto pli alta ol tiu de la Nacia Fondaĵo por la Artoj. Riĉaj industriistoj de la 19-a jarcento konstruis reton da gravaj kulturaj institucioj, kiel la fama Carnegie Hall kaj la Metropolita Muzeo de Arto, kiuj nun havas internaciajn famon kaj prestiĝon. La evoluo de la elektra lumigado kondiĉigis la ellaboradon de teatraĵoj, kaj en la 1880-aj jaroj, la teatroj de la stratoj Broadway kaj 42 ekigis novan ĝenron nuntempe konata kiel muzikalo de Broadway[146].

 
La mondfama Metropola Operejo, vidaĵo ekde Lincoln Center.

Forte influitaj de la enmigrintoj de la urbo, produktaĵoj kiel tiuj de Harrigan kaj Hart, George M. Cohan kaj aliaj, uzis rakontojn en kantoj kiuj ofte bildigis esperon kaj ambicion. En la nuntempo, ĉi produktaĵoj troviĝas inter la precipaj eventoj de la teatra novjorka sceno. La 39 teatroj plej grandaj (kun pli ol 500 sidlokoj) estas komune nomataj Broadway, pro la avenuo kiu transiras la distrikton[147].

La Lincoln Center for the Performing Arts, kiu inkluzivas la Ĵazo ĉe Lincoln Center, la Metropolan Operejon, la Operon de Novjorko, la Novjorka Filharmonio, la Baleto de Novjorko, la Teatro Vivian Beaumont, la Lernejo Juilliard kaj la Halo Alice Tully, estas la plej granda en Usono centro de scenaj artoj. Central Park SummerStage senpage prezentas teatraĵojn kaj muzikalojn en Central Park kaj 1.200 eventojn pri muziko, danco kaj teatro en la kvin arondismentoj dum la somersezono.

La kuirarto de la urbo estas tre diversa kaj varia, precipe influata de la enmigrintoj kaj ties nutraĵaj kutimoj. La italaj kaj judaj enmigrintoj famigis la urbon pro iliaj bageloj, fromaĝkukoj kaj la pico novjorkstila. La manĝaĵ-ĉaroj sur strato estas alia karakterizaĵo de la loka kuirarto, kun pli da 4.000 surstrataj leĝigitaj vendistoj. Ĉi tiu kutimo faris de la azia kuirarto, kiel falafeloj kaj kebaboj gravan elementon en la dieto de la urbo, kvankam la hotdogoj kaj la brecoj ankoraŭ estas la precipaj nutraĵoj vendataj surstrate. Aliflanke, la urbo ankaŭ gastigas kelkajn el la plej luksaj restoracioj de la altnivela kuirarto de la lando.

Amaskomunikiloj redakti

 
La uzado de la publika transporto altigas la nombron de ĉiutagaj legantoj.

Novjorko estas monda centro por la industrioj kiaj la televido, reklamoj, muziko, preso kaj publikigado de libroj. Kelkaj el la amaskomunikiloj de la urbo estas Time Warner, News Corporation, Hearst Corporation kaj Viacom. Sep el la ok precipaj amaskomunikilretoj sidejas en la urbo, samkiel tri el kvar grandaj diskeldonejoj.[148] Triono el la usonaj sendependaj filmoj estas produktataj en Novjorko[146]. Pli ol 200 ĵurnaloj kaj 350 revuoj havas oficejon ĉi tie[146] kaj la eldona industrio dungas ĉ. 25.000 personojn.[149]

Du el la tri usonaj tagĵurnaloj estas novjorkaj[150]: The Wall Street Journal kaj The New York Times. Inter la ĉefaj tablojdoj de la urbo troviĝas The New York Daily News kaj The New York Post, fondita en 1800 de Alexander Hamilton. The New Yorker estas ĉiusemajna gazeto kiu aperigas ĵurnalismon, komentarojn, kritikismon, eseojn, fikcion, satiron, bildoliteraturon kaj poezion.

Ankaŭ estas eldonaĵoj dediĉataj al specifaj etnaj grupoj, inkluzive de 270 tagĵurnaloj kaj revuoj publikigitaj en pli ol 40 lingvoj.[151] El Diario La Prensa estas la hispanlingva tagĵurnalo plej grava kaj antikva en la lando.[152] Aliflanke, The New York Amsterdam News, publikigita en Harlem, estas tagĵurnalo cele al la afrikdevenaj usonanoj[153].

 
ABC Studios en Times Square.

La televido disvolviĝis en Novjorko kaj estas grava faktoro por la ekonomio de la urbo. La kvar ĉefaj televidĉenoj de la lando, ABC, CBS, FOX kaj NBC, sidejas en Novjorko, same kiel multaj perkablaj televidkanaloj, kiel MTV, Fox News, HBO kaj Comedy Central. En 2005, estis pli ol 100 televidprogramoj filmitaj en lokaj studioj.

La nekomercaj amaskomunikiloj ankaŭ ludas gravan rolon en la urbo[154]. La senpaga televidkanalo plej antikva de Usono estas Manhattan Neighborhood Network, fondita en 1971.[155] WNET estas la ĉefa publika televidstacio plej grava en la urbo kaj unu el la ĉefaj proviziantoj de la Nacia Servo de Publika Elsendado[156]. La publika radiostacio WNYC, kiu apartenis al la urbo ĝis 1997, havas la plej altan aŭskultantaron de la urbo.[157][158][159]

Novjorka akĉento redakti

La loĝantoj de novjorka areo havas distingitan intonacion komune nomata «novjorka akĉento», kvankam ankaŭ konata en la angla kiel BroklinaNovjorka. Ĝi estas ofte konsiderata la plej rekonebla akĉento el la usonangla.[160] La klasika versio de la dialekto centriĝas en la mezklasaj aŭ laboristaj loĝantoj de la eŭropa deveno, kvankam la ekloĝado de neeŭropanoj en la lastaj jardekoj ŝanĝis la parolmanieron[161].

Unu el la plej rimarkindaj karakterizoj de tiu ĉi dialekto estas la preterlasado de la litero r. La akĉento forigas la sonon [ɹ] fine de silabo aŭ tuj antaŭ konsonanto, pro kio la prononcado de kelkaj vortoj kiel park estus [pɔːk], butter estus [bʌɾə] kaj here, [hiə]. Aliaj karakterizaĵoj estas la pli alta entonacio kaj longigado de la vokalo [ɔ] de vortoj kiaj talk, law, cross, kaj coffee kaj kelkfoje la samsona [ɔr] de coremore.

En la plimulto de la plej antikvaj kaj ekstremaj variantoj de ĉi tiu akĉento, la vokalaj sonoj de vortoj kiel girloil iĝas diftongo [ɜɪ]. Ofte tio percepteblas inter parolantoj de aliaj akĉentoj kiel konfuziĝo de la sonoj er kaj oj, pro kio girl estas pronocata kiel goil kaj oil estas erl; tio karikaturigis novjorkanojn dirante Ĵoizej (Ĵerzejo), Tojdi-Toid Street (33rd Street) kaj terlet (toilet)[161].

Sportoj redakti

 
La nova Yankee Stadium estas la sidejo de New York Yankees ekde 2009.
 
La Malfermo de Usono en Kvinzo.

Novjorko havas teamojn en la kvar ĉefaj sportaj grandaj ligoj de Nordameriko, kaj ili ĉiuj sidejas en la urbo.[162]

Basbalo estas la plej populara sporto inter la loĝantoj. En ĝi okazis Mondaj Serioj disputitaj inter la lokaj teamoj. Novjorko estas unu el la kvin metropolitaj areoj de Usono (aliaj estas Ĉikago, Vaŝingtono-Baltimoro, Los-Anĝeleso kaj areo ĉe la golfeto de San-Francisko) kiu havas du basbalteamojn. La du teamoj kiuj nuntempe estas en la Grandaj Ligoj de Basbalo estas New York Yankees kaj New York Mets, kiuj havas rivalecon komparebla al tiu rivaleco inter la Jankioj kaj Boston Red Sox. La jankioj akiris 26 titolojn, dum la Mets-oj atingis ĝin nur du fojojn. La urbo ankaŭ estis hejmo de New York Giants (nun San Francisco Giants) kaj de la Brooklyn Dodgers (nuntempe konataj kiel Los Angeles Dodgers). Ambaŭ teamoj translokiĝis al Kalifornio en 1958. Ankaŭ estas du teamoj en la malgrandaj ligoj, ili estas la Staten Island Yankees kaj la Brooklyn Cyclones[163].

La urbo estas reprezentata en la National Football League pere de New York Jets kaj New York Giants, kvankam ambaŭ teamoj ludas loke en la Giants Stadium, en Nov-Ĵerzejo.

La New York Rangers estas la reprezentantoj de Novjorko en la National Hockey League.

En futbalo, Red Bull New York estas la teamo kiu reprezentas la urbon en la Granda Ligo Futbala. Ĉi tiu teamo ankaŭ loke ludas en la Giants Stadium. Krome, Novjorko kalkulis je aliaj legendecaj teamoj, jam malaperintaj, kiel MetroStarsCosmos, teamo en kiu ludis mondaj steluloj kiaj Pelé, Beckenbauer, Carlos AlbertoJohan Neeskens.

La teamo de la NBA de la urbo estas New York Knicks, dum en la WNBA estas New York Liberty.

La Novjorka Atletika Klubo, aŭ en angla New York Athletic Club (NYAC), estas privata societa klubo kaj atletika klubo en Novjorko. Fondita en 1868, la klubo havas proksimume 8,600 membrojn kaj du instalaĵojn: nome la City House ĉe 180 Central Park South en Manhatano kaj la insulo Travers en la Kantono Westchester ankaŭ en Novjorkio.

La Novjorka maratono aŭ en angla The New York City Marathon (markita kiel TCS New York City Marathon kaj antaŭ kiel ING New York City Marathon pro sponsorecaj tialoj) estas ĉiujara maratono (42.195 km aŭ 26.219 mejloj) kiu estas okazigata tra la kvin boroughs de Novjorko. Ĝi estas la plej granda maratono en la mondo,[164] kun 51,394 finintoj en 2016[165] kaj 98,247 kandidatoj por la konkurenco de 2017.[166]

Multaj sportoj havas rilatojn kun la komunumoj de enmigrintoj. Stickball, strata versio de basbalo, estis popularigita de la laboristaj junuloj en la italaj, germanaj kaj irlandaj kvartaloj de la 1930-aj jaroj. En la lastaj jaroj, aperis multaj amatoraj sportligoj de kriketo kiel konsekvenco de la alveno de enmigrintoj el Barato kaj Karibio.

Muzeoj redakti

 
Ĉefaj fasado kaj enirejo de Muzeo de Natura Historio

La Metropolita Muzeo de Arto estas la plej fama en Manhatano. Kun pli ol du milionoj da verkoj, ĝiaj 130.000 m² kaj 4,5 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj, ĝi troviĝas inter la plej grandaj muzeoj de la mondo. Aliaj muzeoj, disaj tra la tuta urbo, proponas ĝeneralajn kolektojn de arto (la Kolekto Frick, la Broklina Muzeo, la Kvinza Muzeo de Arto) aŭ fakaj (The Cloisters pri la arto en Mezepoko; la Muzeo de Usona Popola Arto kaj la Muzeo Whitney de Usona Arto pri la usona arto. La nuntempa arto estas reprezentita de institucioj kiel la Muzeo Solomon R. Guggenheim, la Muzeo de Moderna Arto aŭ la Nova Muzeo de Nuntempa Arto. Kaj pri moderna arto kaj pri judaĵoj temas la Juda Muzeo

En la areo de la sciencoj kaj teknologio, troviĝas la Novjorka Halo de Scienco, la Muzeo de Nubskrapuloj kaj ankaŭ la Instituto de Staten-Insulo de Artoj kaj Sciencoj. Tamen, la plej prestiĝa estas Usona Muzeo de Natura Historio kun 32 milionoj da specifaĵoj kaj objektoj, kaj planetario.

Krome estas la Novjorka Akademio de Sciencoj.

Transporto redakti

 
Centra Stacidomo de Novjorko.
 
La metroo de Novjorko estas unu el la plej grandaj de la mondo

La publika transporto estas ĉefa transportilo de la novjorkanoj. Novjorko estas la sola urbo de la lando kie pli ol la duono da hejmoj ne havas veturilon. En Manhatano, pli ol 75% de la loĝantoj ne havas propran veturilon; je nacia skalo, ĉi tiu procento estas 8%.

La metroo de Novjorko estas la plej granda en la mondo laŭ amplekso de ĉiuj fervojoj (1.062 km) kaj ankaŭ estas la metroo kun plej multaj stacioj (468). Krome, ĝi estas la kvara laŭ la kvanto de ĉiujaraj uzantoj, kun 1.400 miliono en 2005. Elstaras ankaŭ la 24-hora funkciado en la preskaŭ tuta reto (kvankam kun kelkaj hordiferencoj de la trajnoj en la diurno kaj nokto), en kontrasto kun la nokta fermado de la metroo en urboj kiel, Bonaero, Londono, Parizo, Vaŝingtono, Tokio, Madrido,[167] Meksikurbo kaj San-Paŭlo.

Tamen, Novjorko estas la usona urbo kie la loĝantoj plej malfrue atingas sian laborejon, kun mezuma tempo de 36,2 minutoj.

La vojreto estas la plej granda kaj kompleksa. Inter ili ankaŭ troviĝas la pendoponto plej longa en Nordameriko, la ponto Verrazano-Narrows; la Tunelo Holland, la unua tunelo por veturiloj mekanike ventumita, pli ol 12.000 taksioj kaj telfero kiu komunikas la insulon Roosevelt kun Manhatano. La Ponto George Washington — konata neformale kiel the GW — estas dunivela pendoponto spane super la rivero Hudson, konektante la neighborhood Washington Heights kun la borough Manhatano al Fort Lee (Nov-Ĵerzejo). Je 2015, la Ponto George Washington eltenas ĉirkaŭ 106 milionojn da vehikloj jare, kio faras ĝin la plej aktiva motorvehikla ponto en la mondo, laŭ la Havenaŭtoritato de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo, nome la duŝtata registara agentejo kiu posedas kaj funkciigas en la areo kelkajn pontojn, tunelojn, kaj flughavenojn.

La busaro kaj fervojreto estas la plej grandaj en tuta Nordameriko. Ĉi tiu fervojreto, kiu ligas la suburbojn de la limaj regionoj inter la ŝtatoj Novjorkio, Konektikuto kaj Nov-Ĵerzejo kun la urbo, havas pli ol 250 staciojn kaj 20 fervojojn. La sistemo kuniĝas en la du plej uzataj stacioj de Usono: Granda Centra Stacidomo kaj la stacidomo Pensilvanio.

La urbo estas ĉefa enirpordo de eksterlandaj vojaĝantoj. La areo havas tri gravajn flughavenojn: la Internacia Flughaveno John F. Kennedy, la Internacia Flughaveno Libereco de Newark kaj la Flughaveno LaGuardia. Nun estas planoj por akirado de nova flughaveno, la Internacia Flughaveno Stewart, proksime al Newburgh, kiu estus pligrandigita kaj kondiĉigita por mildigi la kreksantan kvanton da pasaĝeroj. Cent milionoj da pasaĝeroj uzis la tri flughavenojn en 2005 kaj la aera spaco de la urbo estas la plej ŝtopita en la mondo.

Krome, ekzistas ampleksa reto de aŭtoŝoseoj kiuj ligas la urbon kun la suburboj norde kun Nov-Ĵerzejo, la arondismento Vesĉestero, Long-Insulo kaj sudoriente de Konektikuto.

Famuloj redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Urbo Geografia situo Lando Ekde
Tokio Kanto-regiono (insulo Honshū)   Japanio 1960
Pekino Bohaj-regiono, Norda Ĉinio   Popola Respubliko Ĉinio[168] 1980
Kairo Provinco Kairo   Egiptio 1982
Madrido Madrida Regiono   Hispanio[169] 1982
Sankta Domingo Nacia Distrikto   Domingo 1983
Budapeŝto Pest (departemento)   Hungario 1992
Romo Lazio (Latium)   Italio 1992
Jerusalemo Distrikto Jerusalemo   Israelo 1993
Telavivo Distrikto Tel-Avivo   Israelo 1996
Londono Anglio   Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 2001
Johanesburgo Gauteng (provinco Transvalo)   Sud-Afriko 2003

Novjorko en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de Novjorko:

 
 
Fulmbrile li eksagas, antaŭ Utnoa gvidante.
Li montras konstruaĵojn de longestrataj urbegoj,
kaj en la pretertempo la vojaĝanta duopo
alvenas al Novjorko, kie statuo radia
svingas multflaman torĉon de la libero revata.
-Jen svarmaj nubskrapuloj, sur mondo pleje majestaj
faraĵoj homaj. Tie staras pintego cementa,
Ŝtatdomo Imperia, kiu dumnokte neonas
kvazaŭ lumturo ŝveba kaj ĝia pinglo lazuron
atingas, tiel, ke ĉe l'nubaj superaj etaĝoj
inverse pluvas. Jen ĉi la Gugenhajm-a Muzeo,
helicoide forma, elkonstruita betone,
kaj jen la Sigram-domo, nigre scintila vitraro.[170] 

Esperanto en Novjorko redakti

La urbo gastigis la landajn kongresojn de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Annual Estimates of the Resident Population for Incorporated Places over 100,000, Ranked by July 1, 2009 Population: April 1, 2000 to July 1, 2009 (SUB-EST2009-01). U.S. Census Bureau. Alirita 2011-04-26.
  2. World's Largest Urban Areas [Ranked by Urban Area Population]. Rhett Butler (2003–2006). Alirita 2011-04-26.
  3. Largest Cities of the World – (by metro population). Woolwine-Moen Group d/b/a Graphic Maps. Alirita 2011-04-26.
  4. Largest urban areas in the world: 2008 All Urban Areas 2,000,000 & Over. Wendell Cox Consultancy. Arkivita el la originalo je 2008-09-20. Alirita 2011-04-26.
  5. United Nations Visitors Centre. United Nations (2011). Alirita 2011-04-26.
  6. Consulate General of Iceland New York Culture. Consulate General of Iceland New York. Arkivita el la originalo je 2013-02-05. Alirita June 27, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-05. Alirita 2012-01-23.
  7. Introduction to Chapter 13: Culture. The Weissman Center for International Business, Baruch College/CUNY 2010. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita June 8, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita 2012-01-23.
  8. Cultural capital of the world. Jelsoft Enterprises Ltd (2000–2011). Alirita 2011-06-08.
  9. NYU’s Cultural Capital program. New York University (2011). Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita June 8, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita 2012-01-23.
  10. New York, culture capital of the world, 1940–1965 / edited by Leonard Wallock ; essays by Dore Ashton ... [et al.]. NATIONAL LIBRARY OF AUSTRALIA. Alirita 2011-06-08.
  11. New York: A City of Neighborhoods. New York City Department of City Planning. Arkivita el la originalo je 2012-09-15. Alirita April 30, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-15. Alirita 2012-01-23.
  12. Roberts, Sam, "Listening to (and Saving) the World's Languages", The New York Times, 2010-04-28. Kontrolita 2010-04-29.
  13. Welcome to the official New York City Web site. The City of New York (2011). Arkivita el la originalo je 2012-03-09. Alirita 2011-09-18.
  14. All Municipality Websites Listed Alphabetically. New York State. Alirita 2011-09-18.
  15. A 5-Borough Centennial Preface for Katharine Bement Davis Mini-History. Copyright © 1997 by Thomas C. McCarthy and the New York City Department of Correction. All rights reserved. Alirita 2011-10-26.
  16. How The Earth Was Made. © 1996-2011, A&E Television Networks, LLC. All Rights Reserved. Alirita 2011-09-19.
  17. NYC Profile (PDF). New York City Department of City Planning. Alirita May 22, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-24. Alirita 2012-01-23.
  18. Roberts, Sam. It's Still a Big City, Just Not Quite So Big. The New York Times (2008-05-22). Alirita 2008-05-22.
  19. NYC reaches goal of 50 million tourists. © 2011 North Jersey Media Group (2011-12-20). Alirita 2011-12-21.
  20. NYC Statistics (angle). NYC & Company. Arkivita el la originalo je 2016-03-29. Alirita la 8‑a aprilo 2016.
  21. Big Apple History Arts and Entertainment The Crossroads of the World. Thirteen/WNET New York 2005 Educational Broadcasting Corporation. Arkivita el la originalo je 2008-01-05. Alirita April 26, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-05. Alirita 2012-01-23.
  22. Crossroads of the world - Times Square the official website of Times Square. Times Square District Management Association, Inc. Alirita 2011-04-26.
  23. Times Square New York, NY Times Square. 2011 NYCTourist.com. Alirita May 10, 2011.
  24. Aditya Rangroo (October 14, 2010) Times Square Crossroads of the World New York City Info. (C) 1980 - 2010 TimesSquare.com A Dataware Corporation Company. Arkivita el la originalo je 2013-07-22. Alirita 2012-01-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-22. Alirita 2012-01-23.
  25. Allan Tannenbaum. New York in the 70s: A Remembrance. © The Digital Journalist. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2011-12-17.
  26. Evan T. Pritchard: Native New Yorkers: the legacy of the Algonquin people of New York, p.27 (2002);ISBN 1-57178-107-2
  27. Volo, James M.; Dorothy Denneen Volo. (2007) Family Life in Native America, ‑a eldono, Family Life through History (angle), Westport, Konektikuto, Usono: Greenwood Press, p. 150, 289–90. ISBN 978-0-313-33795-6.
  28. Allen W. Trelease: Indian Affairs in Colonial New York: The Seventeenth Century, p. 62; University of Nebraska Press (1997); ISBN 0-8032-9431-X
  29. Rankin, Rebecca B., Cleveland Rodgers. (1948) New York: the World's Capital City, Its Development and Contributions to Progress. Harper.
  30. Wpa Writer's Project:A Maritime History of New York, p.246;Going Coastal Productions (2004) ISBN 0-9729803-1-8
  31. Frederick M. Binder, David M. Reimers: All the Nations Under Heaven: An Ethnic and Racial History of New York City, p.4;(1996)ISBN 0-231-07879-X
  32. Pieter Schaghen Letter 1626: "[...]hebben t'eylant Manhattes van de wilde gekocht, voor de waerde van 60 gulden: is groot 11000 morgen.[...]"("[...]They have purchased the Island Manhattes from the Indians for the value of 60 guilders. It is 11,000 morgens in size[...])
  33. Value of the Guilder / Euro. International Institute of Social History. Alirita 2008-08-19.
  34. Letter describing purchase by Pieter Schaghen from Dutch National Archive, The Hague, with transcription. Nnp.org. Alirita October 28, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-23. Alirita 2012-01-20.
  35. (September 1986) “”, The Journal of American History 73 (2), p. 311–328. doi:10.2307/1908224. 
  36. Homberger, Eric. (2005) The Historical Atlas of New York City: A Visual Celebration of 400 Years of New York City's History. Owl Books, p. 34. ISBN 0805078428.
  37. "Native Americans". Penn Treaty Museum.
  38. "Gotham Center for New York City History" Timeline 1700–1800
  39. "Timeline of Yellow Fever in America". Public Broadcasting Service (PBS).
  40. "The Early History of Yellow Fever" (PDF). Pedro Nogueira, Thomas Jefferson University. 2009.
  41. Moore, Nathaniel Fish. (1876) An Historical Sketch of Columbia College, in the City of New York, 1754–1876. Columbia College, p. 8.
  42. Trinity Church bicentennial celebration, May 5, 1897 By Trinity Church (New York, N.Y.) p. 37
  43. The People's Vote: President George Washington's First Inaugural Speech (1789)”. Alirita September 1, 2008.. 
  44. Ira Rosenwaike (1972)."Population history of New York City". p.55.
  45. Bridges, William. (181 1) Map Of The City Of New York And Island Of Manhattan With Explanatory Remarks And References.; Lankevich (1998), pp. 67–68.
  46. Mushkat, Jerome Mushkat. (1990) Fernando Wood: A Political Biography. Kent State University Press, p. 36. ISBN 087338413X.
  47. "African-Americans in New York City, 1626–1863 by Leslie M. Harris" Arkivigite je 2021-03-14 per la retarkivo Wayback Machine. Department of History at Emory University.
  48. "Cholera in Nineteenth Century New York". VNY, City University of New York.
  49. Cook, Adrian. (1974) The Armies of the Streets: The New York City Draft Riots of 1863, p. 193–195.
  50. The 100 Year Anniversary of the Consolidation of the 5 Boroughs into New York City (el Retarkivo 20071011221627), New York City. Retrieved June 29, 2007.
  51. Cornell University Library: Triangle Factory Fire. Cornell University. Alirita 2008-09-01.
  52. Ira Rosenwaike (1972)."Population history of New York City". p.78.
  53. New York Urbanized Area: Population & Density from 1800 (Provisional). Demographia.com. Alirita 2009-07-08.
  54. Allen, Oliver E.. (1993) “Chapter 9: The Decline”, The Tiger – The Rise and Fall of Tammany Hall. Addison-Wesley Publishing Company. ISBN 020162463X.
  55. Burns, Ric (August 22, 2003) The Center of the World – New York: A Documentary Film (Transcript). PBS. Arkivita el la originalo je 2006-08-19. Alirita September 1, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-19. Alirita 2012-01-20.
  56. Allan Tannenbaum. New York in the 70s: A Remembrance. © The Digital Journalist. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2011-12-18.
  57. Christopher Effgen (September 11, 2001). “New York Crime Rates 1960–2009”. Alirita October 28, 2010.. 
  58. 2008 9/11 Death Toll (July 2008). Arkivita el la originalo je 2008-12-05. Alirita September 11, 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-05. Alirita 2012-01-20.
  59. Report: WTC Faces Up To 3-Year Delay. New York Post (June 30, 2008). Arkivita el la originalo je 2008-09-24. Alirita July 5, 2008. Arkivigite je 2008-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-24. Alirita 2012-01-20.
  60. Emporis Skyline Ranking. © 2000 - 2011 Emporis Corporation. All rights reserved. Alirita 2011-10-23.
  61. Emporis Skyline Ranking. © 2000 - 2011 Emporis Corporation. All rights reserved. Alirita 2011-10-23.
  62. Fischler, Raphael (1998). “The Metropolitan Dimension of Early Zoning: Revisiting the 1916 New York City Ordinance”, Journal of the American Planning Association 64 (2). 
  63. Favorites! 100 Experts Pick Their top 10 New York Towers. The Skyscraper Museum (2006-01-22). Alirita 2008-09-01.
  64. Plunz, Richar A.. (1990) “Chapters 3 [Rich and Poor] & 4 [Beyond the Tenement]”, History of Housing in New York City: Dwelling Type and Change in the American Metropolis. Columbia University Press. ISBN 0231062974.
  65. Lankevich (1998), pp. 82–83; Wilson, Rufus Rockwell. (1902) New York: Old & New: Its Story, Streets, and Landmarks. J.B. Lippincott, p. 354.
  66. Elliot, Debbie (2006-12-02). Wondering About Water Towers. National Public Radio. Alirita 2008-09-01.
  67. Hood, Clifton. (2004) 722 Miles: The Building of the Subways and how They Transformed New York. Johns Hopkins University Press, p. 175–177. ISBN 0801852447.
  68. Mayor Giuliani Announces Amount of Parkland in New York City has Passed 28,000-acre Mark. New York City Mayor's Office (1999-02-03). Alirita 2008-09-01.
  69. Beaches. New York City Department of Parks & Recreation. Alirita 2008-09-01.
  70. Workforce Diversity The Stonewall Inn, National Historic Landmark National Register Number: 99000562. National Park Service, U.S. Department of the Interior. Alirita 2011-04-30.
  71. Central Park en películas. Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 19-a de aprilo de 2007.
  72. Central Park Conservancy. Arkivigite je 2007-04-22 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 19-a de aprilo de 2007.
  73. Extremos del Central Park. Konsultita en la 19-a de aprilo de 2007.
  74. Diseñadores del parque. Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 19-a de aprilo de 2007.
  75. Partes del Central Park. Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 19-a de aprilo de 2007.
  76. New York State Office of Parks, Recreation and Historic Preservation, New York City Region. Nysparks.state.ny.us. Arkivita el la originalo je 2011-02-15. Alirita October 28, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-15. Alirita 2012-01-23.
  77. Bronx Zoo Animals & Exhibits. © 2012 Wildlife Conservation Society. Alirita 2012-01-07.
  78. Sassen, Saskia. (2001) The Global City: New York, London, Tokyo, 2‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 0691070636.
  79. Gross Metropolitan Product http://greyhill.com/gross-metropolitan-product Greyhill Advisors, konsultita en la 6a de oktobro 2011
  80. Fortune 500 website (New York state), retrieved July 20, 2011, and Fortune, Volume 163, Number 7 (May 23, 2011), page F-45
  81. London ranked as world’s six[th‑]largest city economy (angle). ITWeek (7‑a marto 2007).
  82. London vs. New York, 2005–06 (PDF). Cinco Dias. Alirita 2008-03-11.
  83. London may have the IPOs... (angle). MarketWatch (27‑a julio 2007).
  84. Komparu kun Landoj laŭ MEP
  85. Quirk, James. "Bergen offices have plenty of space", The Record, 5a de julio de 2007. Konsultita en la 5a de julio de 2007.
  86. Dubner, Stephen J., "Is New York Still the Financial Capital of the World?", New York Times, 2008-02-07. Kontrolita 2009-08-30.
  87. 87,0 87,1 Tentative Assessment Roll: Fiscal Year 2008 (angle) (PDF). New York City Department of Finance (15‑a de januaro 2007). Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita la 1‑a de septembro 2008.
  88. Market highlights for first half-year 2010 World Federation of Exchanges. Arkivita el la originalo je 2010-07-28. Alirita la 1‑a de majo 2011.
  89. Fortune 500 web site (cities), konsultita la 21an de Julio, 2011; Fortune, Vol. 163, no. 7 (23an de majo, 2011), paĝo F-45
  90. Wylde, Kathryn. "Keeping the Economy Growing", Gotham Gazette, 2006-01-23. Kontrolita 2008-09-01.
  91. Four Percent of Manhattan's Total Office Space Was Destroyed in the World Trade Center Attack. AllBusiness (2001-09-25). Arkivita el la originalo je 2011-07-28. Alirita 2008-08-05.
  92. Claessens, Stjin (septembro 2000). Electronic Finance: Reshaping the Financial Landscape Around the World (PDF). The World Bank. Arkivita el la originalo je 2008-08-04. Alirita 2008-09-01.
  93. Orr, James and Giorgio Topa (Volume 12 Number 1 January 2006). Challenges Facing the New York Metropolitan Area Economy (PDF). Current Issues in Economics and Finance – Second District Highlights. New York Federal Reserve. Alirita 2008-09-01.
  94. Quirk, James (2007-07-05). Bergen offices have plenty of space. The Record (Bergen County). Arkivita el la originalo je 2007-12-22. Alirita 2007-07-05. “On Monday, a 26-year-old, 33-story office building at 450 Park Ave. sold for a stunning $1,589 per square foot, or about $510 million. The price is believed to be the most ever paid for a U.S. office building on a per-square-foot basis. That broke the previous record—set four weeks earlier—when 660 Madison Ave. sold for $1,476 a square foot.”.
  95. 95,0 95,1 The Encyclopedia of New York City, ed. Kenneth T. Jackson (Yale 1995, ISBN 0-300-05536-6), page 923, citing "U.S. Department of Commerce, Bureau of the Census, Census of Population 1960 (vol.1, part A, table 28), 1970, 1980, 1990". After annexing part of the Bronx in 1874, the population of the then-New York City was 1,206,299 in 1880 and 1,515,301 in 1890.
  96. Greene and Harrington. (1932) American Population Before the Federal Census of 1790., as cited in: Rosenwaike, Ira. (1972) Population History of New York City. Syracuse, N.Y.: Syracuse University Press, p. 8. ISBN 0815621558.
  97. US-13S&-CONTEXT=gct United States -- Places and (in selected states) County Subdivisions with 50,000 or More Population; and for Puerto Rico Arkivigite je 2008-10-05 per la retarkivo Wayback Machine, United States Census Bureau United States Census, 2000. Accessed June 12, 2007.
  98. "Population Density" Arkivigite je 2007-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, Geographic Information Systems: GIS of Interest. Accessed May 17, 2007.
  99. Censo 2000
  100. Roberts, Sam, "City Population Barely Grew in the ’00s, Census Finds", March 24, 2011. Kontrolita March 24, 2011.
  101. Sam Roberts. "New York City’s Population Barely Rose in the Last Decade, the Census Finds", The New York Times, 2011-03-24. Kontrolita 2011-05-01.
  102. New York City Population Projections by Age/Sex and Borough, 2000–2030 (PDF). New York City Department of City Planning (December 2006). Arkivita el la originalo je 2007-01-12. Alirita March 27, 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-12. Alirita 2022-01-04. See also Roberts, Sam, , "By 2025, Planners See a Million New Stories in the Crowded City", New York Times, 2006-02-19. Kontrolita 2006-07-19.
  103. "New York City". 1911 Encyclopædia Britannica.
  104. New Jersey: Place and County Subdivision GCT-PH1. Population, Housing Units, Area, and Density: 2000. U.S. Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita May 1, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2012-01-23.
  105. Archive of the Mayor's Press Office, Mayor Giuliani Proclaims Puerto Rican Week in New York City, Tuesday, June 9, 1998.
  106. New York -- County GCT-PH1. Population, Housing Units, Area, and Density: 2000. U.S. Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2011-10-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2012-01-23.
  107. "On the Trail of the Immigrant Arkivigite je 2006-10-06 per la retarkivo Wayback Machine". Digital History.
  108. "Ellis Island strives to tell more complete immigration story". USA Today. September 24, 2008.
  109. Homeownership. Arkivita el la originalo je 2009-01-17. Alirita 2012-01-21.
  110. How to find a cheap apartment in New York City Arkivigite je 2007-11-11 per la retarkivo Wayback Machine; Housing Vacancy Survey
  111. About the Council. New York City Council. Arkivita el la originalo je 2007-12-08. Alirita 2007-06-06.
  112. Statement and Return Report for Certification: General Election 2005 (PDF). New York City Board of Elections (2005-11-08). Arkivita el la originalo je 2005-12-05. Alirita 2008-09-01.
  113. About Mike Bloomberg. The Official Site of Mike Bloomberg. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita September 1, 2008. Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2012-01-21.
  114. Jervey, Ben. (2006) The Big Green Apple: Your Guide to Eco-Friendly Living in New York City. Globe Pequot Press. ISBN 0762738359.
  115. A Fair Share of State Budget: Does Albany Play Fair with NYC?. New York City Finance Division (2005-03-11). Arkivita el la originalo je 2008-05-25. Alirita 2008-09-01.
  116. A Better Way to Go: Meeting America's 21st Century Transportation Challenges with Modern Public Transit (PDF). U.S. Public Interest Research Group (marto 2008). Arkivita el la originalo je 2008-05-16. Alirita 2008-04-23.
  117. Owen, David. "Green Manhattan", The New Yorker, 2004-10-18.
  118. 2006 Election Overview: Top Zip Codes. Opensecrets.org. Alirita 2008-09-01.
  119. Inventory of New York City Greenhouse Gas Emissions (PDF). New York City Office of Long-term Planning and Sustainability (aprilo 2007). Alirita 2008-09-01.
  120. Coburn, Jason, Jeffrey Osleeb, Michael Porter (June 2006). “Urban Asthma and the Neighbourhood Environment in New York City”, Health & Place 12 (2), p. 167–179. doi:10.1016/j.healthplace.2004.11.002. 
  121. DePalma, Anthony. "It Never Sleeps, but It's Learned to Douse the Lights", The New York Times, 2005-12-11. Kontrolita 2008-09-01.
  122. A Century of Buses in New York City. Metropolitan Transportation Authority. Arkivita el la originalo je 2006-05-25. Alirita September 1, 2008. Arkivigite je 2006-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-25. Alirita 2012-01-23. See also New York City's Yellow Cabs Go Green. Sierra Club (July 1, 2005). Arkivita el la originalo je 2023-10-21. Alirita September 1, 2008. Arkivigite je 2009-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-07. Alirita 2012-01-23.
  123. Newman, Andy, "Appeals Court Rejects Effort to Create Hybrid Taxi Fleet", New York Times, 2010-07-27. Kontrolita 31a de Julio 2010.
  124. Rachel Weinberger, John Kaehny, Matthew Rufo (2010) U.S. Parking Policies: An Overview of Management Strategies. Institute for Transportation and Development Policy. Alirita June 11, 2011. “New York City is the largest, densest and most transit- and pedestrian-oriented city in the United States. It is the only U.S. city in which a majority of households do not have a car. Despite this, New York City is very much an American city in the way it under prices and under uses curbside parking meters. Meter rates are far lower than in other leading world cities, and New York suffers from high levels of cruising and double parking (p 62)... Nationally 90% of households own automobiles. New Yorkers own fewer at 48% with only 22% of Manhattan residents owning automobiles (page 78)”.
  125. Pogrebin, Robin. "7 World Trade Center and Hearst Building: New York's Test Cases for Environmentally Aware Office Towers", The New York Times, 16a de Aprilo 2006. Kontrolita 1a de Septembro 2008.
  126. Current Reservoir Levels. New York City Department of Environmental Protection. Alirita 4a de Junio 2007.
  127. Lustgarten, Abrahm. "City's Drinking Water Feared Endangered; $10B Cost Seen", The New York Sun, 6a de Aŭgusto 2008. Kontrolita 9a de Aŭgusto 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-05-01. Alirita 2023-03-22.
  128. Arthur Prager Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine "Worst-Case Scenario," American Heritage, Februaro/Marto 2006.
  129. Don't tell New York, but crime is going up. Lib.jjay.cuny.edu. Arkivita el la originalo je 2021-10-23. Alirita 2011-08-20.
  130. Langan, Patrick A.; Matthew R. Durose. The Remarkable Drop in Crime in New York City. Istituto Nazionale di Statistica (21a de Oktobro 2004). Arkivita el la originalo je 2009-02-15. Alirita 8a de Februaro 2009.
  131. Oni konas kiel epidemio de Krakkokaino periodon de ses jaroj inter 1984 kaj 1990 en kiuj okazis granda eksplodo de la uzado kaj trafiko de Krakkokaino laŭlonge de Usono. Vidu DEA History Book, 1876–1990 (drug usage & enforcement), US Department of Justice, 1991,DoJ-DEA-History-1985-1990.
  132. "The color of murder and gun violence in New York". The Washington Post. 10a de Novembro, 2010
  133. Johnson, Bruce D., Andrew Golub, Eloise Dunlap. (2006) “The Rise and Decline of Hard Drugs, Drug Markets, and Violence in Inner-City New York”, Blumstein, Alfred, Joel Wallman: The Crime Drop in America. Cambridge University Press. ISBN 0521862795.; Karmen, Andrew. (2000) New York Murder Mystery: The True Story Behind the Crime Crash of the 1990s. NYU Press. ISBN 0814747175.
  134. Fewer Killings in 2007, but Still Felt in City's Streets, The New York Times, 1a de Januaro, 2008. Alirita la 21an de Junio, 2009.
  135. "Staying a beat ahead of crime". Theage.com.au. 5a de Novembro, 2002.
  136. "Livingstone to follow methods of the NYPD". Telegraph. 17a de Januaro, 2001.
  137. School Enrollment by Level of School and Type of School for Population 3 Years and Over (MS Excel). New York City Department of City Planning (2000). Alirita 2008-09-01.
  138. Private School Universe Survey. National Center for Education Statistics. Alirita 2008-09-01.
  139. (November 2003) “New York in Focus: A Profile from Census 2000” (PDF). Alirita 1a de septembro 2008.. 
  140. McGeehan, Patrick. "New York Area Is a Magnet For Graduates", The New York Times, 16a de Aŭgusto 2006. Kontrolita 27a de Marto 2007.
  141. RICHARD PÉREZ-PEÑA (2011-12-19). Cornell Alumnus Is Behind $350 Million Gift to Build Science School in City. © 2011 The New York Times Company. Alirita 2011-12-20.
  142. Anne Ju (2011-12-19). 'Game-changing' tech campus goes to Cornell, Technion. Copyright Cornell University. Alirita 2011-12-20.
  143. NIH Domestic Institutions Awards Ranked by City, Fiscal Year 2003. National Institutes of Health (2003). Arkivita el la originalo je 2009-06-26. Alirita 26a de Marto, 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-26. Alirita 2012-01-23.
  144. Tampa Bay 12th largest media market now. Tampa Bay Partnership (August 26, 2006). Arkivita el la originalo je 2008-09-28. Alirita September 1, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-28. Alirita 2012-01-23.
  145. Top 10 Consolidated Agency Networks: Ranked by 2006 Worldwide Network Revenue, Advertising Age Agency Report 2007 Index (April 25, 2007). Retrieved on June 8, 2007.
  146. 146,0 146,1 146,2 Request for Expressions of Interest (PDF). The Governors Island Preservation & Education Corporation (2005). Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita la 1‑a septembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-02. Alirita 2012-01-22.
  147. Media and Entertainment. New York City Economic Development Corporation. Arkivita el la originalo je 2008-01-28. Alirita September 1, 2008. Arkivigite je 2008-01-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-28. Alirita 2012-01-22.
  148. Top 10 Consolifechad Agency Networs: Ranked by 2006 Worldwide Network Revenue, Advertising Age Agency Report 2007 Index (25 de abril de 2007). Consultado el 8 de junio de 2007.
  149. Workforce Diversity The Stonewall Inn, National Historic Landmark National Register Number: 99000562. National Park Service, U.S. Department of the Interior. Alirita 2011-05-01.
  150. "Ethnic Press Booms In New York City", Editor & Publisher, July 10, 2002. Kontrolita September 1, 2008. Arkivigite je 2008-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-30. Alirita 2012-01-23.
  151. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-23. Alirita 2012-01-23.
  152. Toop, David. (1992) Rap Attack 2: African Rap to Global Hip Hop. Serpents Tail. ISBN 1852422432.
  153. el diario/La Prensa: The Nation's Oldest Spanish-Language Daily. New America Media (July 27, 2005). Alirita September 1, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-22. Alirita 2012-01-22.
  154. 2005 is banner year for production in New York. The City of New York Mayor's Office of Film, Theater and Broadcasting (December 28, 2005). Arkivita el la originalo je 2013-02-01. Alirita September 1, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-01. Alirita 2012-01-22.
  155. Community Celebrates Public Access TV's 35th Anniversary. Arkivita el la originalo je 2010-08-25. Alirita 2012-01-22.
  156. Community Celebrates Public Access TV's 35th Anniversary. Mnn.org. Arkivita el la originalo je 2010-08-25. Alirita October 28, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-25. Alirita 2012-01-22.
  157. capital. Dictionary.com, LLC. Copyright © 2011. All rights reserved. Alirita 2011-07-10.
  158. Free To Dance: About The Film. Copyright© 1995–2011 Public Broadcasting Service (PBS). All rights reserved. Alirita 2011-07-10.
  159. Group Visits. Copyright © 2011 Alvin Ailey Dance Foundation, Inc. All rights reserved. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2011-07-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2012-01-23.
  160. Newman, Michael (2005) "New York Talk" in American Voices Walt Wolfram and Ben Ward (eds). p.82-87 Blackwell ISBN 1-4051-2109-2
  161. 161,0 161,1 Sontag, Deborah. Oy Gevalt! New Yawkese An Endangered Dialect? (angle). The New York Times (14‑a februaro 1993). Alirita la 8‑a aprilo 2016.
  162. Postseason Overview. National Invitation Tournament. Arkivita el la originalo je 2008-07-24. Alirita 2008-09-01.
  163. Sas, Adrian (Producer). Arkivita kopio [TV-Series]. Elŝutita je 2012-01-25. Arkivigite je 2009-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-27. Alirita 2021-09-03.
  164. "AIMS - World's Largest Marathons". Aims-association.org. [1] Alirita la 10an de Junio, 2017.
  165. "TCS New York City Marathon". New York Road Runners. [2] Alirita la 10an de Junio, 2017.
  166. Kit Fox (March 2, 2017). "2017 New York City Marathon Entrants By the Numbers - Applications for the world’s largest race were at an all-time high for 2017". Runner's World - Rodale Inc. [3] Alirita la 10an de Junio, 2017.
  167. Horario de Metro de São Paulo. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2012-01-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2012-01-22.
  168. Sister Cities. Beijing Municipal Government. Arkivita el la originalo je 2017-07-16. Alirita June 23, 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-18. Alirita 2012-01-23.
  169. Mapa Mundi de las ciudades hermanadas. Ayuntamiento de Madrid.
  170. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 128.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti