Muzikalo
Muzikalo (muzikteatraĵo, duonopero aŭ muzika komedio) estas tipo de teatraĵo aŭ filmo, kiu kombinas muzikon, kantojn, parolatan dialogon, kaj dancon. Ĝi konsideriĝas ĝenro de muzika teatro. La emocia enhavo de la verko – humuro, patoso, amo, kolero – plie la rakonto mem, komunikiĝas per la vortoj, muziko, movado, kaj teknikaj aspektoj de la amuzaĵo, kiel tuto.

Muzikaloj prezentiĝas tutmonde. Ili eble prezentiĝas ĉe grandaj teatroj, kiel multekostaj prezentaĵoj en la West End de Londono kaj Broadway de Novjorko, aŭ ĉe pli malgrandaj "franĝo-teatroj," "ekster-Broadway" aŭ regionaj teatroj, per turneantaj trupoj, aŭ per diletantaj grupoj ĉe lernejoj, teatroj, kaj aliaj prezentejoj. Krom Britio kaj Usono, estas vervaj muzikalaj okazejoj en Germanio, Aŭstrio, Filipinoj, Francio, Kanado, Japanio, Orienta Eŭropo, Aŭstralio, kaj aliaj landoj.
Iuj famaj muzikal-verkoj inkluzivas la jenon:
- My Fair Lady (Mia bela sinjorino)
- Oklahoma! (Oklahomo!)
- Die Dreigroschenoper
- The Sound of Music (La sono de muziko)
- Violonisto sur la tegmento
- The Fantasticks
- The King and I (La reĝo kaj mi)
- Gentlemen Prefer Blondes (1953)
- High Society (Alta socio, 1956)
- West Side Story (Rakonto de la Okcidenta Flanko, 1961)
- Joseph and the Amazing Technicolor Dreamcoat (Jozefo kaj la mirinda buntkolora revmantelo)
- Cats (Katoj)
- Hair (Hararo)
- Ĉikago
- The Phantom of the Opera (La fantomo de la operejo)
- Les Misérables (La mizeruloj)
- Jesus Christ Superstar
- Rocky Horror Picture Show
- Rent
- Grease
- The Producers (La prezentistoj)
- El hombre de La Mancha (La viro de La Manĉa, Don Kiĥoto)
- The Lion King (La liona reĝo)
- Beauty and the Beast (Belulino kaj la bestaĉo)
- Hamilton
En Esperanto Redakti
Venu Rapide Homoj Redakti
Ludita unuafoje en 1997 dum la IJK en Asizo (Italio), Venu Rapide Homoj estas traduko de la muzikalo "Forza Venite Gente" kiu rakontas la vivon de Francisko el Asizo. La muzikalo estis ludita ankaŭ la 23-an de aŭgusto de 1998 dum la 67-a Itala Kongreso de Esperanto en Frascati[1].
June kaj Kune Redakti
En 2022 TEJO decidis prezenti muzikalon kun la nomo "June kaj kune", kiu temas pri iu fikcia IJK, dum kiu okazas diversaj rakontoj kaj problemoj. Ne estas unu ĉefrolulo, ĉefrolas la kongreso mem. La skripto estas por muzikalo kiu daŭras 1,5 horoj. Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel Komencanto, Flirtemulo, Timemulo, Festulo, Vaganto kaj TEJO-Prezidanto. La muzikalo estas verkita de Rogier “Roĉjo” Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Benjamín Álvarez kaj Lauris Lepoix. Ĝi enhavas 16 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago). [2]
Por la realigo TEJO ricevas subvencion de 23445 eŭroj de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Kvin aliaj asocioj helpas realigi la projekton: Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, EUROKKA kaj Pola Esperanto-Asocio. TEJO anoncis ke la subvencion eblos pagi al 34 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel kostumoj. La muzikalo okazos dum la 78-a IJK en Westelbeers, Nederlando, inter la 20-a kaj 27-a de aŭgusto. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe jutubo. [3]
Ĉeĥaj muzikaloj Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
Notoj Redakti
- ↑ Registrita Venu Rapide Homoj dum la 67-a Itala Kongreso de Esperanto
- ↑ Libera Folio TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo la 4-an de majo 2022
- ↑ Muzikalo June kaj Kune