Tiu ĉi artikolo traktas la italan urbon Asizo. Pri la jura termino asizo vidu la artikolon asiza tribunalo.

Asizo (itale Assisi; IFA: /asˈsizi/[1], loka prononco: /asˈsisi/) estas urbo en la itala regiono Umbrio.

Assisi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Umbrio
Provinco PG Peruĝo
Geografia situo 43° 4′ N, 12° 37′ O (mapo)43.06666666666712.616666666667Koordinatoj: 43° 4′ N, 12° 37′ O (mapo)
Alto super marnivelo 424 m
Areo 186 km²
Loĝantaro 27 605 (2023)
Loĝdenso 147 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bastia Umbra, Bettona, Cannara, Nocera Umbra, Perugia, Spello, Valfabbrica, Valtopina
Patrono Sankta Rufino
Festa tago 12-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj assisani
Poŝtkodo 06081
Imposta kodo A475
Kodo laŭ ISTAT 054001
Telefona prefikso 075
Retpaĝo http://www.comune.assisi.pg.it/
Loko en mapo
vdr

Ĝi situas proksime de la provinca ĉefurbo Peruĝo ĉe monto Subazio. La komunumo etendiĝas sur areo de 186 kvadrataj kilometroj kaj havis 27 605 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2023.

En Asizo estis fonditaj la katolikaj monaĥaj ordenoj de la franciskanoj kaj de la klaraninoj. La fondintoj, Sankta Francisko kaj Sankta Klara, estas entombigitaj en preĝejoj dediĉitaj al ili: la Baziliko Sankta Francisko kaj la Baziliko Sankta Klara. En 1756 la Baziliko Sankta Francisko nomumiĝis kvina granda baziliko de la Latina Eklezio, kaj en 1906 la la Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj en Asizo nomumiĝis sesa Granda Baziliko (ĉiuj aliaj kvar estas en Romo). Pro tiuj preĝejoj Asizo iĝis la dua plej grava pilgrimejo de katolikismo post Romo.

La Baziliko Sankta Francisko kun la du pliaj bazilikoj kaj aliaj franciskanejoj de la urbo ekde la jaro 2000 apartenas al la monda kultura heredaĵo laŭ UNESKO.

Esperanto redakti

En 1997 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj la kongresanoj spektis esperantlingvan muzikalon pri la vivo de Francisko de Asizo.

En 2016 la jara kongreso de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj estis en Asizo.

En 2020 la Itala Esperanto-Federacio okazigos la Italan Kongreson de Esperanto en Asizo.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti