Tullio CIANETTI (Asizo, 20a de aŭgusto 1899 - Maputo, 8a de aprilo 1976) estis itala faŝisma politikisto konata pro sia laboro en la sindikatoj. En la 1920-aj jaroj li eniris en la ekkonstruo de la faŝismaj organizoj. En la 1930-aj jaroj li opoziciis al la registaro pere de la organizado de la faŝisma laborista movado, sed li ankoraŭ havis altajn postenojn en la faŝismo. Li laboris en kunlaborado kun Nazia Germanio ekzemple por sendi tien italajn laboristojn.

Tullio Cianetti
Persona informo
Naskonomo Tullio Cianetti
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1899 (1899-08-20)
en Asizo
Morto 8-an de aprilo 1976 (1976-04-08) (76-jaraĝa)
en Maputo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

La ascendo de Cianetti pluis kiam li eniris en la Granda Faŝisma Konsilantaro novembre 1934 kaj en 1939 li estis nomumita subsekretario de Socioj. Lia pinto venis en aprilo 1943, kiam li iĝis Ministro de Socioj. Kvankam li voĉdonis favore de la mocio de Dino Grandi por elpostenigi Mussolini, kiam Grandi rakontis al li ke oni faris tion laŭ ordono de la Reĝo por kunhavi la regadon kun Mussolini, li pardonpetis al la Duce. Tio savigis al li la vivon dum la proceso de Verono, kiu kondamnis al mortopuno aliajn 18 elpostenigintaojn, el kiuj kvin estis kaptitaj kaj ekzekutitaj.

Post la Dua Mondmilito, li ekziliĝis al Mozambiko, kie li mortis.