Maputo
Maputo estas ĉefurbo de Mozambiko kaj administra centro de provinco Maputo. La urbo kuŝas ĉe la Hinda Oceano kaj havas 1,2 milionoj da loĝantoj. La urbo estas katolika episkopa sidejo, anglikana episkopa sidejo kaj havas unu universitaton.
Maputo (Lourenço Marques, Cam Phumo) | ||
portugale: Maputo | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Maputo | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Provinco | Maputo | |
Rivero | Maputo | |
Situo | Maputo | |
- alteco | 47 m s. m. | |
- koordinatoj | 25° 58′ 01″ S 32° 34′ 59″ O / 25.96694 °S, 32.58306 °O (mapo) | |
Areo | 346,0 km² (34 600 ha) | |
Loĝantaro | 1 244 227 (2006) | |
Oceano | Hinda Oceano | |
Fondo | 1782 | |
Horzono | MAT (UTC+2) | |
- somera tempo | MAST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 0101-XX, 0102-XX, 0103-XX, 0104-XX, 0105-XX, 0106-XX, 0107-XX | |
Telefona antaŭkodo | (+258) 21-XX-XX-XX | |
![]() | ||
Retpaĝo: www.cmmaputo.gov.mz | ||
SituoRedakti
La urbo situas ĉe la okcidenta flanko de la Maputo-golfo, kiu longas 95 km larĝas 30 km. En Maputo alfluas la rivero Tembe la Hindan Oceanon. La rivero Maputo alfluas la oceanon ĉe la suda golfa parto. Grava havenurbo apuda estas Matola.
EkonomioRedakti
Maputo havas modernan havenon, tra kiu oni eksportas karbon, kotonon, sukeron, kromon, sisalon, kopron kaj durlignon.
En la urbo mem oni produktas cementon, potoproduktojn, meblojn, ŝuojn kaj gumon. Tie laboras ankaŭ granda aluminio-uzino kaj naftorafinejo.
HistorioRedakti
La urbon fondis en ?1544/45? portugalaj koloniistoj kiel Lorencomarko (Lourenço Marques), laŭ la nomo de portugala komercisto. En 1752 la ubo iĝis ĉefurbo de la kolonio.
En 1796 la urbon garve damaĝis francaj trupoj.
En 1887 ricevis la urbo urbajn rajtojn, en 1895 oni instalis la unuan fervojan linion al Pretorio en Sud-Afriko kaj tio antaŭhelpis pli rapidan kreskon.
Maputo portas sian novan nomon ekde la sendependiĝo de Mozambiko (1975).
Kulturo, vidindaĵojRedakti
En Maputo funkcias ŝtata Universitato de Mozambiko, nomita post liberecbatalanto Eduardo Mondlane.
- Historia Muzeo
- Milita Muzeo
- Portugala fortikaĵo el 1787
ServojRedakti
Universitato Eduardo Mondlane (portugale Universidade Eduardo Mondlane) estas la plej malnova kaj kaj la plej granda universitato en Mozambiko. Situas en Maputo. Estas ĉirkaŭ 8000 studentoj. Estas fondita en 1962 en Lourenço Marques, ĉefurbo de Portugala Mozambiko sub la nomo Ĝeneralaj universitataj kursoj de Mozambiko (portugale Estudos Gerais Universitários de Moçambique). En 1968 estis alinomita al Universitato de Lourenço Marques. Post sendependiĝo de Mozambiko ĝia ĉefurbo estis alinomita al Maputo, kaj la universitato ricevis la nomon de Eduardo Mondlane omaĝe al la estro de FRELIMO.
KlimatoRedakti
Maputo troviĝas ĉe limo tropika savana klimato kaj subtropika klimato. Jare pluvas po 761 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro-marto. La temperaturo varias averaĝe inter 24-30 °C. En januaro estas la plej varma, en julio la plej malvarma vetero.
Partneraj rilatojRedakti
Partneraj urboj estas
- Xangai (Ĉinio) kaj
- Lisbono (Portugalio)
La kvina urbodistrikto de Maputo krome havas partnerajn rilatojn kun
- la urbodistrikto Lichtenberg de Berlino en Germanio
Eksteraj ligilojRedakti
- bildoj pri Maputo Arkivigite je 2010-07-04 per la retarkivo Wayback Machine