Pretorio

urbo en Respubliko Sud-Afriko

Pretorio (afrikanse kaj angle: Pretoria) estas la oficiala ĉefurbo de Respubliko de Sud-Afriko. (Cetere en Kaburbo troviĝas la sidejo de la parlamento same kiel la duonjara sido de registaro de januaro ĝis junio (tio estas iometa ĉefurba funkcio). La urbo situas en nordoriento de la lando en la provinco Gauteng ĉirkaŭ 56 km norde de Johannesburg kaj 260 km okcidente de Nelspruit. La urbo havas ĉirkaŭ 830.000 loĝantojn (en grandareo pli ol 2 mio. loĝantoj).

Pretorio
afrikanse: Pretoria
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Pretoria
Ŝtato Sud-Afriko Sud-Afriko
Provinco Ĥaŭtengo
Montaro Magaliesberg
Situo Pretorio
 - alteco 1 271 m s. m.
 - koordinatoj 25° 45′ 12″ S 28° 11′ 13″ O / 25.75333 °S, 28.18694 °O / -25.75333; 28.18694 (mapo)
Areo 1 644,0 km² (164 400 ha)
Loĝantaro 2 345 908 (2007)
Denseco 1 426,95 loĝ./km²
Biomo Subtropikaj herbejoj
Plataĵo Alta Veldo
Fondo 1855
Horzono ST (UTC+2)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 012
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Sud-Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Pretoria
Retpaĝo: www.pretoria.co.za
Map
Vido el Union Buildings

Je la 8-a de marto 2005 la urba parlamento decidis ŝanĝi la urbonomon al Tshwane (el la cvana kaj rilataj lingvoj, elparolo pli-malpli /chŭAne/). La ŝanĝo tamen bezonas la aprobon de la landa parlamento.

Pretorio estas sidejo de la registaro de julio ĝis decembro (ŝanĝe kun Kaburbo) same sidejo de Teleuniversitato UNISA (University of South Africa), kiu estas kun pli ol 100.000 studentoj unu el la plej grandaj Teleuniversitatoj de la mondo. Kiel Pretoria flughaveno funkcias la flughaveno Jan Smuts de Johannesburg: de tie oni povas per Impala-buso atingi Pretorion dum unu horo. Stacidomo de Pretorio situas ĉe la suda urborando.

Multaj stratoj estas borderitaj de – originale el Havajo venantaj – Jakarando-arboj (Jacaranda mimosifolia). Printempe (ekde oktobro) ili karakterizas la urbopejzaĝon per malvokoloraj floroj.

Historio redakti

La originala setlejo Potchefstroom ricevis la nomon Pretorio en 1855 laŭ Andries Pretorius, kiu venkis en batalo kontraŭ la zuluoj.
La urbo Pretorio konsistis en 1863 el ĉirkaŭ 50-60 konstruaĵoj kaj 300 loĝantoj. Post la malkovro de oro kaj diamantoj venis la metiistoj, aĉetistoj, entreprenistoj kaj inĝenieroj.


Kulturo, vidindaĵoj kaj servoj redakti

  • La placo "Church Square" kun statuo de iama prezidento Paul Kruger urbocentre
  • Reserve Bank kaj Justizpalast ĉe la norda flanko de Church Square
  • Republikeinse Raadsaal, en renesanca stilo, kiu servas hodiaŭ kiel urbodomo, antaŭe kiel sidejo de la registaro, sude de Church Square.
  • Union Buildings, registara sidejo de julio ĝis decembro, en klasicisma stilo el hela grejso, arkitekto: Sir Herbert Baker.
  • J. G. Strijdom Square: skulptaĵa grupo el baŭmantaj ĉevaloj kaj trodimensiigita brusto de iama ĉefministro (1954-58), laŭ kiu estis nomumata la placo kaj la skulptaĵo.
  • Ŝtata Teatro de Pretorio
  • Universitato de Sud-Afriko

Eksterurbe redakti

  • la Zoo
  • Botanika Ĝardeno
  • „Pioneer Open Air Museum”
  • ” Onderstepoort Nature Reserve”
  • „Wonderboom”

Muzeoj redakti

  • Transvaal Museum (Naturkoniga Muzeo)
  • Museum of Geological Survey (Geologia Muzeo)
  • Melrose House (Kontrakta subskribo pri fino de la Bura milito)
  • Voortrekker-monumento - Bura monumento pri epoko de blankula setliĝo/okupo

Klimato redakti

En Pretorio la suno brulas averaĝe 360 tagoj jare. La klimato varias inter subtropika kaj varmega, kun humida somero kaj relative agrabla, seka vintro.

Famuloj redakti

En Pretorio mortis:

Vidu ankaŭ redakti