Medicinscienca Universitato Sefako Makgatho
Medicinscienca Universitato Sefako Makgatho (afrikanse Die Mediese Universiteit van Suid-Afrika, angle Sefako Makgatho Health Sciences University, akronime SMU) estas medicina universitato en Ga-Rankuwa, nordokcidente de la urba kerno de Pretorio, provinco Ĥaŭtengo, Sud-Afriko [1]. Ĝi estis establita la 1an de januaro 2015. Antaŭe, ĝi estis konata kiel Medicina Universitato de Sud-Afriko (MEDUNSA) kaj poste kiel MEDUNSA universitatejo de la Universitato de Limpopo [2]. Ĝi estas nomita laŭ sud-afrika ANCa gvidanto Sefako Makgatho [3].
Medicinscienca Universitato Sefako Makgatho | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Knowledge for Quality Scio por Kvalito | |
Informoj | ||
fondodato | 2014 | |
Geografia situo | 25° 37′ 2″ S, 28° 0′ 59″ O (mapo)-25.6172666728.01651111Koordinatoj: 25° 37′ 2″ S, 28° 0′ 59″ O (mapo) | |
lando | Sud-Afriko | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
Organizo
redaktiLa centra trejnadinstalaĵo por medicina praktiko estas la universitathospitalo. Ĝi estas nomita Dr George Mukhari Hospital (antaŭe Ga-Rankuwa Hospital) kaj estas unu el la gvidaj instalaĵoj de sia speco sur la afrika kontinento. Ĝi estas la due plej granda hospitalo en Sudafriko.
Akademia universitata strukturo
redaktiLa akademia sektoro de la kolegio estas dividita en kvar ĉefajn areojn, similajn al fakultatoj , kiuj nomas sin Lernejoj de Medicino . Ĉi tiuj estas :
- Sciencoj pri Sano
- Patologio
- Antaŭ-Klinikaj Sciencoj (ekz. antaŭklinikaj sekcioj)
- Sciencoj pri Buŝa Sano
Referencoj
redakti- ↑ Medunsa to be split from University of Limpopo. Business Day Live. Arkivita el la originalo je 2020-07-11. Alirita 2015-04-10.
- ↑ SA: Sefako University to incorporate Medunsa Campus. africanbrains.net. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 2015-04-10.
- ↑ allAfrica.com: South Africa: Minister Blade Nzimande Launches Sefako Makgatho Health Sciences University, 14 Apr. allAfrica.com. Arkivita el la originalo je 2015-04-14. Alirita 2015-04-10.