Ĥaŭtengo (en la afrikansa kaj angla Gauteng) estas provinco de Sud-Afriko.

Ĥaŭtengo
Provinco
Blazono
provinco de Respubliko Sud-Afriko [+]

LandoSud-Afriko

Supermara alteco1 652 m [+]
ĈefurboJohanesburgo
- koordinatoj26° S, 28° O (mapo)-2628Koordinatoj: 26° S, 28° O (mapo)
Areo18 178 km² (1 817 800 ha) [+]

Loĝantaro15 099 422 [+] (2-a de februaro 2022)
Denseco830,64 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroDavid Makhura

HorzonoUTC+02:00 [+]
ISO 3166-2ZA-GP

Ĥaŭtengo (Tero)
Ĥaŭtengo (Tero)

Ĥaŭtengo (Ĥaŭtengo)
Ĥaŭtengo (Ĥaŭtengo)
DEC

Map
Ĥaŭtengo

Vikimedia Komunejo:  Gauteng [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Sud-Afriko vidigas la 6 distriktojn de Ĥaŭtengo

Historio redakti

La provinco estis formita en aprilo 1994 el parto de la malnova provinco Transvalo per la provizora sud-afrika konstitucio de 1994. La provizora nomo estis Pretoria-Witwatersrand-Vereeniging (aŭ PWV; la nomo estas kunmetita el la urboj Pretorio kaj Vereeniging kaj regiono Witwatersrand). Ĝin oni nomis Ĥaŭtengo en decembro 1994.

Ĥaŭtengo estas la plej malgranda provinco de lando kun 1,4 % de la areo, sed ĝi havas loĝantaron de 12 272 263 (censo de 2011).

Etimologio redakti

La nomo Ĥaŭtengo venas de Sesota-lingva vorto por "loko de oro". Efektive en la regiono troveblas oro, kies minado ek se 1886 donis al ĝi ekonomian prosperon.

Loĝantaro redakti

Post kiam la 12-a amendo de la konstitucio ŝanĝis la landlimojn de la provincoj, la loĝantaro pligrandigis al 9 180 242. Ĝi jene dividiĝas laŭ la gepatraj lingvoj:

Lingvo Loĝantaro %
Zulua 1 937 312 21%
Afrikansa 1 249 952 14%
Suda sota 1 152 796 13%
Angla 1 101 820 12%
Norda sota 1 024 937 11%
Cvana 910 803 10%
Kosa 642 715 7%
Conga 571 203 6%
Ndebela 209 684 2%
Vendaa 159 958 2%
Svazia 129 399 1%
Aliaj 89 663 1%
Sumo 9 180 242 100%

Distriktoj redakti

Distrikto Loĝantaro %
Johanesburgo 3 225 811 35%
Ekurhuleni 2 480 274 27%
Ĉvaneo 1 985 980 22%
Sedibeng 794 597 9%
Okcidenta Rando (West Rand) 533 669 6%
Metsweding 159 911 2%
Totalo 9 180 242 100%

Urboj redakti

Plej granda urbo estas la provinca ĉefurbo Johanesburgo, al kies aglomeraĵo apartenas Soweto. La sud-afrika ĉefurbo Pretorio apartenas al la aglomeraĵo de Ĉvaneo. Inter la du algomeraĵoj situas la komuna internacia flughaveno Jan Smuts. Aliaj urboj estas Midrand, Benoni, Centurion kaj Tembisa.