Vereeniging [verEneĥin] estas urbo en la sud-afrika provinco Ĥaŭtengo. Ĝi situas ĉe rivero Vaal kaj havas ĉirkaŭ 390.000 loĝantojn. Ĝi estis fondita en 1892 de buroj. Ĝia nomo en la afrikansa lingvo signifas "kuniĝo" aŭ "unuiĝo".

Vereeniging
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 1939 • 1930
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 40′ S, 27° 56′ O (mapo)-26.67361111111127.931944444444Koordinatoj: 26° 40′ S, 27° 56′ O (mapo) [+]
Alto 1 479 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Vereeniging (Sud-Afriko)
Vereeniging (Sud-Afriko)
DEC
Vereeniging
Vereeniging
Situo de Vereeniging

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vereeniging [+]
vdr

Apuda akvocentralo kun granda akvobaraĵo provizas la provincon per elektro. Krome gravas minado de karbo kaj fandado de fera erco.

Dum la brita-bura milito (1899–1902) britoj instalis koncentrejon ĉe la urbo. Je la 31-a de majo 1902 estis (en Pretorio) subskribita la Traktato de Vereeniging, kiu finis la militon.

Je la 21-a de marto 1960 en Sharpeville, nigrula kvartalo de Vereeniging, okazis masakro, kiam polico pafis al manifestaciantoj, kiuj ĉirkaŭis la policejon. Mortis dekoj da homoj (oni mencias 67, 69 aŭ 79). UNO deklaris la daton memortago pri la lukto kontraŭ rasa apartigo.

En 1984 en Sharpeville estis linĉita nigrula konsiliano. Tio kaŭzis internaciajn protestojn kaj eĉ sankciojn kontraŭ la sud-afrika registaro.