La kosa lingvo (isiXhosa) estas bantua lingvo kun ĉirkaŭ 7 milionoj da parolantoj en Sud-Afriko. Ekde 1994 ĝi estas unu el la 11 oficialaj lingvoj de Sud-Afriko.

Kosa lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Nguni • Zunda
Parolantoj 8 177 300
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Reguligita de Tut-Sud-Afrika Lingva Komitato
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 xh
  ISO 639-3 xho
  Glottolog xhos1239
Angla nomo Xhosa
Franca nomo xhosa
vdr

Oni taksas, ke ĉirkaŭ 15 % de la kosa vortaro devenas de kojsanaj lingvoj. Ankaŭ siajn klaksonojn la kosa pruntis de kojsanaj lingvoj. La vorto Xhosa [ᵏǁʰɔsa] komenciĝas per klako.

La kosa lingvo estas aglutina lingvo.

Nelson Mandela estas fama denaska parolanto de la kosa.

Inter internaciaj kulturaj verkoj en la kosa lingvo elstaras interalie la sudafrika filmo Karmen de Khayelitsha el 2005, kiu tiulingve prezentis adapton de la opero Carmen de Georges Bizet kaj kiu en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale de tiu jaro gajnis la kino-premion Ora Urso.