Nelson Mandela

eksprezidento de Sud-Afriko, kontraŭapartismano

Nelson MANDELA (naskiĝis la  18-an de julio 1918(nun 1918-07-18) en Mvezo, Transkejo, Sud-Afriko, mortis la 5-an de decembro 2013), vere Rolihlahla Dalibunga Mandela, estas iama prezidanto de la Sudafrika Respubliko de 1994 ĝis 1999, iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto kaj politikisto. Li estas tiel grava persono por la nigraj egalrajtigaj movadoj en Sud-Afriko kiel Martin Luther King en UsonoMahatma Gandhi en Barato.

Nelson Mandela
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Prezidanto de Sud-Afriko
Mandela en 1994.
Mandela en 1994.
Persona informo
Nelson Rolihlahla Mandela
Naskonomo Rolihllahla Mandela
Naskiĝo la  18-an de julio 1918(nun 1918-07-18)
en Flag of South Africa (1928-1994).svg Mvezo, Orienta Kablando, Unio de Sud-Afriko
Morto la 5-an de decembro 2013 (95‑jara)
en Flago-de-Sud-Afriko.svg Houghton Estate, Johanesburgo, Sud-Afriko
Mortis pro malsano de spira sistemo [#]
Tombo Qunu [#]
Religio Metodistoj [#]
Etno Thembu tribe [#]
Lingvoj angla kosa [#]
Loĝloko Houghton Estate [#]
Ŝtataneco Sud-Afriko [#]
Alma mater Universitato de Witwatersrand • University of Fort Hare • Universitato de Sud-Afriko • Universitato de Londono [#]
Partio ANK
Subskribo Nelson Mandela
Familio
Patro Gadla Henry Mphakanyiswa [#]
Patrino Nosekeni Fanny [#]
Edz(in)o Evelyn MaseWinnie Madikizela-MandelaGraça Machel [#]
Infanoj Makgatho Mandela • Makaziwe Mandela • Zenani Mandela-Dlamini • Thembekile Mandela • Zindzi Mandela [#]
Parencoj Ndileka Mandela [#]
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • advokato • politika aktivisto • politika malliberulo [#]
Verkado
Verkoj Long Walk to Freedom [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
1-a Prezidanto de Sud-Afriko
Dum 10-a de majo 199414-a de junio 1999
Vicprezidento Frederik Willem de Klerk
Thabo Mbeki
Antaŭulo Frederik Willem de Klerk (Ŝtata Prezidento de Sud-Afriko)
Sekvanto Thabo Mbeki
19-a Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado
Dum 3-a de septembro 199814-a de junio 1999
Antaŭulo Andrés Pastrana Arango
Sekvanto Thabo Mbeki
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis la unua sudafrika negra ŝtatestro, kaj la unua elektita en demokratia elektado. Lia regado fokusiĝis al malmuntado de la heredo de la sistemo de sudafrika apartismo kiu estis bazita sur instituciita rasismo, malriĉo kaj socia malegaleco, kaj al instigo al rasa reamikiĝo. Politike afrika naciisto kaj demokrata socialisto, li estis prezidento de la Afrika Nacia Kongreso (ANK) de 1991 ĝis 1997. Internacie, Mandela estis Ĝenerala Sekretario de Movado de Nealiancitaj Landoj de 1998 ĝis 1999.

Li pasigis sian infanaĝon ĉe la tribo de Thembu de la Kosoj, en ties reĝa familio kie li naskiĝis; studis jursciencon, estis advokato kaj pasigis multajn jarojn en prizono (27 jarojn kaj duono) pro politika agado. Loĝis en Johanesburgo, implikiĝis en kontraŭkolonia politiko, aliĝis al la partio ANC kaj iĝis fonda membro de ties junularo. Post kiam la Sudafrika Nacia Partio enpoviĝis en 1948, li elstaris en defia kampanjo de la ANC en 1952, ricevis postenon en la organizo de la provinco Transvalo kaj en 1955 de la Kongreso de la Popolo. Li laboris kiel advokato kaj estis ripete arestita pro kontraŭleĝaj aktivaĵoj kaj, kun la estratro de la ANC, estis sensukcese juĝata el 1956 al 1961. Influita de marksismo, li sekrete aliĝis al la Sudafrika Komunista Partio (SACP) kaj estis en ties Centra Kommitato. Kvankam dekomence li agadis per neviolenta protestado, en asocio kun la SACP li kunfondis la militan Umkhonto we Sizwe (MK) en 1961, kio kondukis al kampanjo por sabotado kontraŭ la reĝimo de apartismo. En 1962, li estis arestita pro konspirado kontraŭ la ŝtato, kaj kondamnita al porviva enprizonigo en la Rivonia Juĝado.

Infanaĝo, junaĝoRedakti

Infanaĝo: 1918–1934Redakti

Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis la 18an de Julio en 1918 en Qunu aŭ Mvezo proksime al Umtata, tiam en la Kabprovinco de la Unio de Sud-Afriko, nun en Transkejo.[1] Uzinte la personan nomon Rolihlahla,[2] a Kosa termino konversacie signifanta "problemiganto",[3] en postaj jaroj li estis konata laŭ sia klannomo, Madiba.[4] Lia patroflanka pra-avo, Ngubengcuka, estis reĝo de Temboj en la Transkejaj Teritorioj de la nuntempa provinco Orienta Kablando de Sudafriko.[5] Unu el la filoj de Ngubengcuka, nome Mandela, estis la avo de Nelson kaj la fonto de lia familinomo.[6] Ĉar Mandela estis la filo de la reĝo el edzino de la klano Ixhiba, nome "maldekstramana linio", la posteuloj de lia malgranda branĉo de la reĝa familio estis morganataj, neelekteblaj por heredi la tronon, sed restis agnoskitaj kiel heredaj reĝaj konsilistoj.[7]

Lia patro, Gadla Henry Mphakanyiswa Mandela (1880–1928), estis konsilanto kaj kanceliero de la tribestroj de Tembu. Li estis nomumita por tiu posteno en 1915, post lia antaŭulo estis akuzita pro korupto fare de reganta blankula magistro.[8] Ĉiuokaze li perdis en 1919 plimulton de sia posedaĵo (bovojn kaj agron) pro juĝa proceso. En 1926, ankaŭ Gadla estis elpostenigita pro korupto, sed al Nelson oni diris, ke lia patro estis perdinta sian laborpostenon pro kontraŭstaro al la neraciaj postuloj de magistro.[9] Adoranto de la dio Kamata,[10] Gadla estis poligamo kun kvar edzinoj, kvar filoj kaj naŭ filinoj, kiuj loĝis en diferencaj vilaĝoj. La patrino de Nelson estis la tria edzino de Gadla, nome Nosekeni Fanny, filino de Nkedama de la "dekstramana linio" kaj membro de la klano amaMpemvu de Kosoj.[11]

Mandela poste asertis, ke lia frua vivo estis dominata de la tradiciaj Tembu kutimoj kaj tabuoj.[12] Li kreskĝiskun du fratinoj en la kabanaro de sia patrino en la vilaĝo Kunu, kie li laborzorgis brutaron kaj pasigis multan tempon kun aliaj kolegaj knaboj.[13] Ambaŭ liaj gepatroj estis analfabetoj, sed lia patrino, estante kristana, sendis lin al loka metodisma lernejo kiam Nelson estis ĉirkaŭ sepjaraĝa. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon tiuaĝe. Tie li estis baptita kaj ricevis la anglan nomon Nelson fare de la metodistaj instruistoj.[14] Kiam Mandela estis ĉirkaŭ naŭjaraĝa, lia patro venis loĝi en Kunu, kie li mortis pro nediagnozigita malsano, kiun Mandela kredis pulma malsano.[15] Lia patro mortis en 1927 kaj Nelson vizitis poste proksiman misian lernejon.

La patrino de Mandela portis lin al la palaco de la "Granda Placo" de Mqhekezweni, kie li estis konfidita al la gardisto de la Tembu regento, ĉefo Jongintaba Dalindyebo. Kvankam li ne vidis san patrinon denove dum multaj jaroj, Mandela sentis, ke Jongintaba kaj lia edzino Noengland traktis lin kiel sia propra filo, edukante lin kun siaj propraj filo, Justice, kaj filino, Nomafu.[16] Ĉar Mandela venis al kirkaj servoj ĉiun dimanĉon kun siaj edukistoj, kristanismo iĝis grava parto de lia vivo.[17] Li venis al la metodisma misia lernejo apud la palaco, kie li studis anglan, kosan, historion kaj geografion.[18] Li disvolvis amon al la Historio de Afriko, kaj ŝatis aŭskulti la rakontojn fare de maljunaj vizitantoj de la palaco, kaj estis influita de la kontraŭimperiisma retoriko de vizitanta ĉefo, nome Joyi.[19] Tamen, en tiu epoko li konsideris la eŭropajn koloniistojn ne kiel subpremantoj sed kiel bonfarantoj kiuj estis alportintaj edukadon kaj aliajn profitojn al suda Afriko.[20]

Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo (kosoj). Justice kaj kelkaj aliaj knaboj veturis al Tyhalarha por trapasi la "ulŭaluko" cirkumcida ritaro kiu simbole markis ilian transiron el knaboj al viraj plenkreskuloj; poste li ricevis la nomon Dalibunga.[21]

Clarkebury, Healdtown, kaj Fort Hare: 1934–1940Redakti

 
Mandela ĉirkaŭ 1937.

Intence akiri kapablojn necesajn por iĝi privata konsilanto por la Tembu reĝa familio, en 1933 Mandela ekfaris sian mezan edukadon en la Metodisma Altlernejo de Clarkebury en Ngkobo, okcident-stila institucio, kiu estis la plej granda lernejo por afrikaj nigruloj en Tembulando.[22] Klopodante socialiĝi kun aliaj studentoj je egalema bazo, li asertis, ke li tie perdis sian "snoban" sintenon, kaj intimiĝis kun junulino por la unua fojo; li ekludis sportojn kaj disvolvis vivodaŭran amon al ĝardenado.[23] Li gradiĝis en du jaroj[24] kaj en 1937 kun 19 jaroj li translokiĝis al la metodisma lernejo Healdtown Comprehensive School en Fort Beaufort, kie studis multaj anoj de la Tembu-a reĝa parencaro, kiel Justice.[25] Tie li ekŝatis kaj bokson kaj logdistancan kuron, kaj en sia dua jaro li iĝis prefekto.[26] La studestro emfazis la superecon de la eŭropaj kulturo kaj regostiloj, sed Mandela iĝis pli kaj pli interesata en la indiĝena kulturo de Afriko, kaj faris sian unuan ne-kosan amikon, nome parolanto de sota, kaj venis sub la influo de unu el sia preferataj instruistoj, nome koso kiu rompis tabuon edziĝinte al soto.[27]

Li studis poste kun apogo de Jongintaba en la Fort-Hare-Universitato, institucio por elitoj de nigruloj kun ĉirkaŭ 150 studentoj, en Alice, ekde 1939, kie li eklaboris por akiri bakalaŭron. Tie li studis anglan, antropologion, politikon, "indiĝenan administracion", kaj nederlandan Romian juron en sia unua jaro, dezirante iĝi interpretisto aŭ oficisto por la Departemento de Indiĝenaj Aferoj.[28]

 
Oliver Tambo, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartismo.

Mandela loĝis en la internulejo Wesley House, kaj tie amikiĝis kun sia parenco, Matanzima, kaj kun Oliver Tambo, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartejdo.[29] Tie li lernis dancadon,[30] ludis en drama teatraĵo pri Abraham Lincoln,[31] kaj instruis Biblion en la loka komunumo kiel parto de la Studenta Kristana Asocio.[32] Kvankam li havis amikojn kiuj tenis konektojn kun la Afrika Nacia Kongreso (ANK) kiu deziris, ke Sudafriko estu sendependa el la Brita Imperio, Mandela evitis tiam eniron en la ĵus naskita movado,[33] kaj iĝis proparolanto de la britaj militklopodoj kiam eksplodis la Dua Mondmilito.[34] Li helpis establi hejman komitaton de studentoj de unua jaro kiu defiis la dominadon de studentoj de dua jaro.[35] Fine de la unua studjaro, li partoprenis en studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj partikulare pro la manĝokvalito; tial li estis forigita de tiu universitato, kien li ne revenis.[36] Li iris al Johannesburg, kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per dedistanca studado. Poste li ekstudos juron en la Universitato Witwatersrand.

En Johanesburgon: 1941–1943Redakti

Reveninte al Mqhekezweni en Decembro 1940, Mandela trafis, ke Jongintaba estis aranĝinta geedzecojn por li kaj Justice; konsternita, ili fuĝis al Johanesburgo tra Queenstown, kien li alvenis en Aprilo 1941.[37] Mandela trovis laboron kiel nokta gardisto en Crown Mines, nome lia "unua rigardo al la reala sudafrika kapitalismo", sed estis maldungita kiam la induna (laborestro) malkovris, ke li estas fuĝinto.[38] Li restis kun kuzo en George Goch Township, kiu prezentis Mandela al nemoveblisto kaj aktivulo de la ANK nome Walter Sisulu. Tiu lasta havigis al Mandela laborpostenon kiel jur-metilernanta oficisto en la jura firmao de Witkin, Sidelsky kaj Eidelman, kompanio estrata de Lazar Sidelsky, liberala judo simpatia al la idearo de la ANK.[39] En tiu firmao, Mandela amikiĝis kun Gaur Radebe — Hlubi membro de la ANK kaj de la Komunista Partio — kaj Nat Bregman, juda komunisto kiu iĝis lia unua amiko blankula.[40] Mandela ĉeestis en kunsidoj de la Komunista Partio, en kiuj li estis impresita ke eŭropanoj, afrikanoj, hindianoj, kaj koloruloj estis miksitaj kiel egaluloj. Li poste asertis, ke li ne aliĝis al la partio ĉar ties ateismo konfliktis kun lia kristana kredo, kaj ĉar li rigardis la sudafrikan lukton kiel bazita sur rasaj fundamentoj pli ol kiel klasbatalo.[41] Por pluigi sian pli altan edukadon, Mandela matrikuliĝis en la Universitato de Sudafriko por koresponda kurso, kaj laboris por sia gradigo nokte.[42]

 
Pritchard Street, Johanesburgo, ĉirkaŭ 1940.

Ricevante malgrandan salajron, Mandela luprenis ĉambron en domo de Xhoma familio en Alexandra; spite la enorman malriĉecon, krimon kaj poluadon, Alexandra ĉiam restis speciala loko por li.[43] Kvankam ĝenita pro sia malriĉeco, li por mallonge rendevuis kun Svazia virino antaŭ malsukcese maklopodi la filinon de sia ludonanto.[44] Por enspezi monon kaj esti pli proksima al la urbocentro de Johanesburgo, Mandela translokiĝis en la instalaĵojn de la Witwatersrand Indiĝena Laborasocio, vivante inter ministoj de variaj triboj; ĉar la instalaĵoj estis vizitita de variaj ĉefoj, li iam renkontiĝis kun la Regenta Reĝino de Basutolando.[45] Fine de 1941, Jongintaba vizitis Johanesburgon — kaj pardonis Mandela pro lia forfuĝo — antaŭ reveni al Tembulando, kie li mortis en la vintro de 1942. Mandela kaj Justice alvenis unutagon malfrue por la funebro.[46] Post li trapasis sijn ekzamenojn BA komence de 1943, Mandela revenis al Johanesburgo por sekvi politikan vojon kiel advokato pli ol iĝi privata konsilanto en Tembulando, kiel estis lia dekomenca plano.[47] Li poste asertis, ke li spertis neniun epifanion, sed ke li "simple trovis [sin mem] farante tion, kaj ne povis fari alimaniere."[48]

Politika aktivadoRedakti

Juraj studoj kaj la Junulara Ligo de ANK: 1943–1949Redakti

Li jam kiel jur-studento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politikaj, socialaj kaj ekonomiaj rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en 1942 al ANC (Afrika Nacia Kongreso) kaj fondis tie post du jaroj kun Walter Sisulu, Oliver Tambo kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANK.

Mandela ekstudis juron en la Universitato de Witwatersrand, kie li estis la nura nigrula afrika studento kaj frontis rasismon. Tie, li amikiĝis kun liberalaj kaj komunistaj eŭropdevenuloj, judaj kaj hindiaj studentoj, inter kiuj Joe Slovo kaj Ruth First.[49] Estante pli kaj pli politikigita, en Aŭgusto 1943 Mandela manifestaciis apoge al sukcesa bus-boikoto kontraŭ prezplialtigoj.[50] Aliĝinta al la ANK, li estis pli kaj pli influita de Sisulu, kaj pasigis tempon kun aliaj aktivuloj en la hejmo de Sisulu en Orlando, Soweto, kiel sia olda amiko Oliver Tambo.[51] En 1943, Mandela renkontiĝis kun Anton Lembede, membro de ANK aliĝinta al la "Afrikista" branĉo de Afrika naciismo, kiu estis arda opozicianto al la ras-unuiĝinta fronto kontraŭ koloniismo kaj imperiismo aŭ al alianco kun komunistoj.[52] Spite sia amikeco kun ne-nigruloj kaj komunistoj, Mandela sekvis la ideojn de Lembede, en la kredo ke nigraj afrikanoj povus esti tute sendependaj en sia luktado por politika mem-determinado.[53] Decidintaj pri la neceso de junulara branĉo por amas-mobiligi afrikanojn opozicie al ties subpremado, Mandela estis inter delegitaro kiu venis al prezidanto de ANK Alfred Bitini Xuma ĉe lia hejmo en Sophiatown kun tiu propono; la Junulara Ligo de la Afrika Nacia Kongreso (ANCYL) estis fondita en paska dimanĉo 1944 en la Socia Centro de Bantuaj Viroj, kun Lembede kiel prezidanto kaj Mandela kiel membro de ties plenumkomitato.[54]

 
Mandela kaj Evelyn en Julio 1944, en la nupto de Walter kaj Albertina Sisulu en la Socia Centro de Bantuoj.[55]

Ĉe Sisulu, Mandela ekkonis Evelyn Mase, zorgistino kaj aktivulino de la ANK el Ngkobo, Transkejo. Enirinte en amrilaton kaj geedziĝinte en Oktobro 1944, ili dekomence loĝis kun siaj parencoj ĝis translokiĝi al luprenita domo en la kvartalo Orlando, Soweto komence de 1946.[56] Ilia unua filo, Madiba "Thembi" Thembekile, naskiĝis en Februaro 1945; filino, Makaziwe, naskiĝis en 1947 sed mortis pro meningito naŭ monatojn poste.[57] Al Mandela plaĉis la hejma vivo, kaj foje gastigis siajn patrinon kaj fratinon, Leabie.[58] Komence de 1947, liaj tri jaroj de artikoloj finis en Witkin, Sidelsky kaj Eidelman, kaj li decidis iĝi plen-tempa studento, vivtenante el pruntoj el Bantu Welfare Trust (Bantua Bonfargrupo).[59]

En Julio 1947, Mandela urĝe portis Lembede, kiu estis malsana, al hospitalo, kie li mortis; li estis sukcedita kiel prezidanto de la junulara ligo de ANCYL fare de la pli modera Peter Mda, kiu konsentis kunlabori kun komunistoj kaj ne-nigruloj, kaj nomumis Mandela sekretario de la ANCYL.[60] Mandela malkonsentis kun la demarŝoj de Mda, kaj en Decembro 1947 subtenis nesukcesajn klopodojn elpeli komunistojn el la ANCYL, konsiderante ilian ideologion ne-afrika.[61] En 1947, Mandela estis elektita al la plenumkomitato de la branĉo de la ANK de la provinco Transvalo, kaj servis kun la regiona prezidanto C. S. Ramohanoe. Kiam Ramohanoe agadis kontraŭ la deziroj de la kommitato por kunlabori kun hindianoj kaj komunistoj, Mandela estis unu el tiuj kiuj devigis lin rezigni.[62]

En la sudafrika ĝenerala balotado de 1948, en kiu nur blankuloj rajtis voĉdoni, la Afrikaner-dominata "Herenigde Nasionale Party" de Daniel François Malan enpoviĝis, tuj uniiginte al la Afrikanerparty por formi la Nacian Partion. Malferme rasisma, la partio kodigis kaj etendis la rasan segregadon per nova apartisma leĝaro.[63] Akirante pliigante influon en la ANK, Mandela kaj lia partiaj aliancanoj ekdefendis rektan agadon kontraŭ apartismo, kiel per bojkotoj kaj strikoj, influitaj per taktikoj jam uzitaj de la sudafrika hindia komunumo. Xuma ne apogis tiujn taktikojn kaj estis forigita el la prezidenteco per mocio de malkonfido, kaj anstataŭita de James Moroka kaj pli agema plenumkomitato en kiu estis Sisulu, Mda, Tambo, kaj Godfrey Pitje.[64] Mandela poste konfesis, ke li kaj liaj kolegoj estis "gvidantaj la ANK al pli radikala kaj revolucia vojo."[65] Dediĉinta sian tempon al politiko, Mandela malsukcesis sian finan jaron en Witwatersrand trifoje; li finfine ne ricevis sian gradigon en Decembro 1949.[66] Mandela poste estos ankaŭ la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANK de 1952 kaj ĉe la popola kongreso (Congress of the People) de 1955, kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartisma movado.

Defia Kampanjo kaj Prezidenteco de la Transvala ANK: 1950–1954Redakti

 
La trikolora flago de ANK; nigra pro la popolo, verda pro la tero, kaj orkolora pro la rimedoj de Afriko[67]

Mandela ekhavis la postenon de Xuma en la nacia komitato de la ANK en Marto 1950,[68] kaj tiun saman jaron li estis elektita nacia prezidanto de la junulara ligo ANCYL.[69] En Marto, okazis la Kongreso por la Defendo de la Libera Parolo en Johanesburgo, kunigante afrikajn, hindiajn, kaj komunistajn aktivulojn por alvoki majotagan ĝeneralan strikon proteste kontraŭ apartismo kaj la regadon fare de la blankula minoritato. Mandela opoziciis al la striko, ĉar ĝi estis mult-rasa kaj ne ANK-estrita, sed majoritato de nigrulaj laboristoj partoprenis, rezulte en pliigita polica subpremado kaj enkonduko de la Leĝo por Subpremado de Komunismo, 1950, kio malhelpis la agadon de ĉiuj protestantoj.[70] En la nacia kongreso de la ANK de Decembro 1951, li plue argumentis kontraŭ tutrasa unuigita fronto, sed li perdis la voĉdonon.[71]

Tiukadre, Mandela malakceptis la afrikisman sintenon de Lembede kaj aliĝis al idearo de mult-rasa fronto kontraŭ apartismo.[72] Influita de amikoj kiel Moses Kotane kaj de la apogo de Sovetunio al la Militoj de nacia liberigo, lia dekomenca malfido al komunismo ekvanuis kaj li eklegis literaturon de Karl Marx, Vladimir Lenin, kaj Mao Zedong, kaj finfine aliĝis al la marksisma filozofio de la dialektika materiismo.[73] Komentante pri komunismo, li poste asertis, ke li "trovis [sin] forte kredanta la ideon ke senklasa socio, en [sia] menso, estas simila al la tradicia afrika kulturo en kiu la vivo estis komuna."[74] En Aprilo 1952, Mandela eklaboris por la jura firmao de H.M. Basner, kiu estis posedo de komunisto,[75] kaj lia pliiĝanta engaĝiĝo al laboro kaj aktivismo signifis ke li dediĉis malpli da tempo al sia familio.[76]

En 1952, la ANK ekpreparis kunecan Defian Kampanjon kontraŭ apartismo kune kun hindiaj kaj komunistaj grupoj, fondante Nacian Korpuson de Voluntuloj por rekruti volontulojn. Tiu kampanjo estis planita por sekvi la vojon de neperforta rezisto influita de Mahatma Gandhi; kelkaj subtenis tion pro etikaj tialoj, sed Mandela anstataŭe konsideris tion praktike utila.[77] Dum manifestacio en Durban en 22a de Junio, Mandela diskursis al homamaso de 10 000 personoj, iniciate de la kampanjaj protestoj pro kio li estis arestita kaj por mallonge malliberigita en la prizono Marshall Square.[78] Tiuj okazaĵoj establis Mandela kiel unu el la plej bone konataj nigrulaj politikaj figuroj en Sudafriko.[79] Pro pluaj protestoj, la membreco de la ANK kreskiĝis el 20 000 ĝis 100 000 anoj; la registaro respondis per amasarestoj kaj aprobis la Leĝon de Publika Sekureco en 1953 por permesi la deklaron de militleĝo.[80] En Majo, aŭtoritatoj malpermesis, ke la prezidanto de la Transvala ANK nome J. B. Marks faru publikan aperon; malkapabla pluteni sian postenon, li rekomendis Mandela kiel sia sukcedanto. Kvankam afrikistoj opoziciis al lia kandidatiĝo, Mandela estis elektita kiel regiona prezidanto en Oktobro.[81]

 
Iama domo de Mandela en Johanesburga kvartalo de Soweto.

En Julio 1952, Mandela estis arestita laŭ la Leĝo por Subpremado de Komunismo kaj suferis proceson kiel unu el la 21 akuzitoj — inter kiuj Moroka, Sisulu, kaj Yusuf Dadoo — en Johanesburgo. Kondamnitaj pro "statuta komunismo", termino kiun la registaro uzis por priskribi la plej fortan opozicion al la apartismo, ilia kondamno al naŭ monatoj de punlaboro estis ŝanĝita al du jaroj de enprizonigo.[82] En Decembro, Mandela ricevis ses-monatan malpermeson partopreni en mitingoj aŭ paroli al pli ol unu individuo samtempe, faris sian Transvalan prezidantecon de ANK nepraktika, kaj dum tiu periodo la Defia Kampanjo vanuiĝis.[83] En Septembro 1953, Andrew Kunene legis la diskurson de Mandela "No Easy Walk to Freedom" (Ne estas facila vojo al libero) en la kunsido de la Transvala ANK; la titolo estis prenita el citaĵo de hindia sendependigestro Jawaharlal Nehru, grava influo al la pensaro de Mandela. Tiu diskurso planis agadplanon por scenejo en kiu la ANK estas malpermesita. Tiu plano de Mandela, aŭ M-Plano, postulis la dividon de la organizaĵo en strukturo de sekretaj ĉeloj kun pli centrigita estreco.[84]

Mandela eklaboris kiel advokato por la firmao Terblanche kaj Briggish, antaŭ veni al la pli liberala Helman kaj Michel, aprobinte la kvalifikajn ekzamenojn por iĝi plenrajta advokato.[85] En Aŭgusto 1953, Mandela kaj Tambo malfermis sian propran juran firmaon, nom Mandela kaj Tambo, funkcianta en urbocentro de Johanesburgo. Estante la nura afrikan-estrita jura firmao en la lando, ĝi estis populara inter ofenditaj nigruloj, ofte traktante kazojn de policbrutaleco. Malŝatata de la aŭtoritatoj, la firmao estis devigita translokigi al tro fora loko ĉar ilia oficeja permesilo estis forigita laŭ la Leĝo de Grupaj Areoj; kiel rezulto, ili klientaro dismuntiĝis.[86] Kiel advokato de aristokrata heredo, Mandela estis parto de la Johanesburga elita meza klaso de nigruloj, kaj ricevis multan respekton el la komunumo de nigruloj.[87] Kvankam dua filino, Makaziwe Mandela, naskiĝis en Majo 1954, la rilato de Mandela kun Evelyn malboniĝis, kaj ŝi akuzis lin pro adolto. Eble li havis amaferojn kun ANK-anino Lillian Ngoyi kaj sekretariino Ruth Mompati; variaj individuoj proksimaj al Mandela en tiu periodo asertis poste, ke tiu lasta faris el li filon.[88] Ĝenita pro la konduto de sia filo, Nosekeni revenis al Transkejo, dum Evelyn aliĝis al la Atestantoj de Jehovo kaj malakceptis la priokupado de Mandela kun politiko.[89]

Popolkongreso kaj Proceso de Perfido: 1955–1961Redakti

En 1956 Mandela estis akuzita kun 155 aliaj aktivuloj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis 1961 kaj finiĝis per liberigo de ĉiu akuzito. Origine Mandela estis konata reprezentanto de la senperforto, sed post kiam en marto de 1960 en Sharpeville oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANK kaj aliaj kontraŭ-apartismaj grupoj estis malpermesitaj, Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson de perforta batalo kontraŭ la apartismo. En 1961, li iĝis gvidanto de la armita alo de ANK, nome de Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio").

Post partopreni en la nesukcesa protesto eviti la devigitan translokigon de ĉiuj nigruloj el la ĉeurbo Sophiatown de Johanesburgo en Februaro 1955, Mandela konkludis, ke la violenta agado montriĝas necesa por finigi la apartismon kaj la regadon fare de la minoritato de blankuloj.[90] Je lia konsilo, Sisulu petis armilaron el la Popola Respubliko Ĉinio, kio estis malakceptita. Kvankam la ĉina registaro apogis la lukton kontraŭ la apartismo, ili kredis, ke la movado estas nesufiĉe preparata por gerila militagado.[91] Kun la impliko de la Sudafrika Hindia Kongreso, la Popola Kongreso de Koloruloj, la Sudafrika Kongreso de Sindikatoj kaj la Sudafrika Kongreso de Demokratoj, la ANK planis Kongreson de la Popolo, alvokante al ĉiuj sudafrikanoj sendi proponojn por la epoko post-apartiisma. Bazite sur la responfoj, estis redaktita la Ĉarto de Libereco skizita de Rusty Bernstein, alvokante al la kreado de demokrata, ne-rasisma ŝtato kun la ŝtatigo de la ĉefa industrio. La ĉarto estis adoptita en kongreso en Junio 1955 en Kliptown; 3 000 delegitoj partoprenis en la evento, kiu estis perforte fermita de la polico.[92] La enhavo de la Ĉarto de Libereco restis grava por Mandela, kaj en 1956 li priskribis ĝin kiel "inspiro por la popolo de Sudafriko".[93]

Post la fino de dua malpermeso en Septembro 1955, Mandela iris por feritempo al Transkejo por diskuti la rezulton de la Leĝo de Bantuaj Aŭtoritatoj de 1951 kun la lokaj tribestroj, kaj vizitis sian patrinon kaj Noengland antaŭ sekvi al Kaburbo.[94] En Marto 1956 li ricevis sian trian malpermeson de publikaj aperoj, kio limigis lin al Johanesburgo dum kvin jaroj, sed li ofte defiis tion.[95] La geedzeco de Mandela rompiĝis kaj Evelyn lasis lin, portante iliajn filojn loĝi kun sia frato. La proceso por divorco ekis en Majo 1956, kaj ŝi plendis, ke Mandela fizike perfortis ŝin; li neis tiujn akuzojn, kaj plendis por akiri la gardadon de iliaj filoj.[96] Ŝi retiris sian peton separiĝi en Novembro, sed Mandela petis la divorcon en Januaro 1958; la divorco estis oficialigita en Marto, kaj la filoj estis atribuitaj al la gardado fare de Evelyn.[97] Dum la divorcoproceso, li ekrilatis kun sociala laboristo, Winnie Madikizela, al kiu li edziĝis en Bizana, en Junio 1958. Ŝi poste eniris en la aktiveco de ANK, kaj pasigis kelkajn semajnojn en prizono.[98] Kune ili havis du filojn: Zenani, naskita en Februaro 1959, kaj Zindziswa (1960–2020).[99]

 
Apartisma signalo; apartisma leĝaro tuŝis ĉiujn areojn de la vivo.

En Decembro 1956, Mandela estis arestita kun plej el la nacia plenumkomitato de ANK, kaj akuzita pro "alta perfido" kontraŭ la ŝtato. Okazinta en la Johanesburga Prizono inter amasaj protestoj, ili suferis preparan prodemandadon antaŭ la atribuo de kaŭcio.[100] la refuto de la defendantoj ekis en Januaro 1957, estrita de defend-advokato Vernon Berrangé, kaj li pluis ĝis la kazo estis prokrastita en Septembro. En Januaro 1958, Oswald Pirow estis nomumita akuzisto, kaj en Februaro la juĝisto decidis, ke estas "sufiĉa tialo" por ke la akuzitoj iru al juĝado en la Transvala Suprema Kortumo.[101] La formala "Juĝo pro Perfido" startis en Pretorio en Aŭgusto 1958, kaj la akuzitoj sukcese forigis la tri juĝistojn — ĉiuj ligitaj al la reganta Nacia Partio — kiuj devis esti anstataŭitaj. En Aŭgusto, unu akuzo estis forfalita, kaj en Oktobro la akuzteamo retiris sian akuzdokumenton, metante reformulitan version en Novembro kiu argumentis, ke la estroj de ANK faris altan perfidon alvokante al violenta revolucio, akuzo kiun la akuzitoj neis.[102]

En Aprilo 1959, afrikistoj malkonsentaj kun la demarŝoj de la unuigita fronto de ANK fondis la Tutafrikisma Kongreso (TAK); Mandela malkonsentis kun la rase ekskludaj praktikoj de TAK, priskribante ilin kiel "nematuraj" kaj "naivaj".[103] Ambaŭ partioj partoprenis en kampanjo kontraŭ paspermesiloj komence de 1960, en kiuj afrikanoj bruligis paspermesilojn kiuj estis laŭleĝe devige portendaj. Unu el la TAK-organizitaj manifestacioj ricevis pafadon el la polico, kio rezultis en mortoj de 69 protestantoj en la nomita Masakro de Sharpeville. La okazaĵo ricevis internacian kondamnon de la registaro kaj rezultis en protestaj tumultoj tra tuta Sudafriko, kaj Mandela publike brulis sian paspermesilon solidarece.[104]

Responde al la maltrankvilo, la registaro plenumis la staton de urĝo, deklarante militleĝon kaj malpermesante la ANK kaj la TAK; en Marto, oni arestis Mandela kaj aliajn aktivulojn, enprizonante ilin por kvin monatoj sen jura akuzo en la sensanitaraj kondiĉoj de la Pretoria Loka prizono.[105] La enprizonigo okazigis problemojn por Mandela kaj liaj kunakuzitoj en la Proceso pro Perfido; iliaj advokatoj ne rajtis kontakti ilin, kaj tial oni decidis, ke la advokatoj retiriĝos proteste ĝis la akuzitoj estu liberigitaj el prizono kiam la stato de urĝo estis forigita fine de Aŭgusto 1960.[106] En la sekvaj monatoj, Mandela uzis sian liberan tempon por organizi Tut-Afrikan Konferencon apud Pietermaritzburg, Natalo, en Marto 1961, en kiu 1 400 kontraŭ-apartismaj delegitoj kunsidis, kaj interkonsentis al hejma striko por marki la 31an de Majo, nome la tago kiam Sudafriko iĝis respubliko.[107] La 29an de Marto 1961, ses jarojn post la komenco de la Proceso pro Perfido, la juĝistoj produktis verdikton de nekulpo, asertante ke estas nesufiĉa pruvaro por kondamni la akuzitojn pro "alta perfido", ĉar ili estis defendante nek komunismon nek violentan revolucion; tiu rezulto ĝenis la registaron.[108]

MK, SACP, kaj turneo tra Afriko: 1961–62Redakti

 
Kabano en la bieno Liliesleaf Farm, kie Mandela kaŝiĝis.

Maskita kiel ŝoforo, Mandela veturis tra la lando sekrete, organizante la novan ĉel-strukturon de la ANK kaj la planitan amasan hejman strikon. Referencata kiel la "Nigra Pimpernel" en gazetara referenco al la romano de Emma Orczy de 1905 nome The Scarlet Pimpernel — averto por lia aresto estis disvastigita de la polico.[109] Mandela tenis sekretajn kunsidojn kun ĵurnalistoj, kaj post la registaro malsukcesis eviti la strikon, li avertis ilin, ke multaj kontraŭ-apartismaj aktivuloj tuj turniĝos al violento pere de grupoj kiel la "Poqo" aŭ Azania Popola Liberiga Armeo de TAK.[110] Li kredis, ke la ANK formos armitan grupon kanaligante iome da tiu violento en kontrolita direkto, konvinkante kaj la estron de la ANK nome Albert Luthuli — kiu estis morale opozicia al violento — kaj aliancanajn aktivulajn grupojn pri ties neceso.[111]

Inspirita de la agadoj de la movado de Fidel Castro nome 26-a de Julio en la Kuba Revolucio, en 1961 Mandela, Sisulu, kaj Slovo kun-fondis Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio", mallongigite MK el Umkhonto). Estante proparolanto de la milita grupo, Mandela akiris ideojn el literaturo pri gerila militagado fare de marksistoj kiel Mao kaj Che Guevara same kiel el la milit-teoriulo Carl von Clausewitz.[112] Kvankam dekomence estis deklarita oficiale separata el la ANK por ne damaĝi ties reputacion, la MK estis poste amplekse agnoskita kiel armita branĉo de la partio.[113] Plej fruaj membroj de MK estis blankulaj komunistoj kiuj estis kapablaj kaŝi Mandela en siaj hejmoj; post esti kaŝita en la apartemmento de komunisto Wolfie Kodesh en Berea, Mandela translokiĝis al komunist-posedata bieno Liliesleaf Farm en Rivonio, kie li kuniĝis kun Raymond Mhlaba, Slovo, kaj Bernstein, kiuj kune preparis la konstitucion de la MK.[114] Kvankam poste Mandela neis, pro politikaj tialoj, esti iam membro de la Komunista Partio, historia esploro publikigita en 2011 klare sugestis, ke li estis aliĝinta fine de la 1950-aj jaroj aŭ komence de la 1960-aj jaroj.[115] Tio estis konfirmita kaj de SACP kaj de ANK post la morto de Mandela. Laŭ la SACP, li ne nur estis membro de la partio, sed ankaŭ servis en ties Centra Komitato.[116][117]

Funkciante tra ĉel-strukturo, MK planis agojn de sabotado kiu faru maksimuman premon al la registaro kontraŭ minimumaj eblaj perdoj; ili klopodis bombadi militistajn instalaĵojn, elektrajn centralojn, telefonliniojn, kaj komunikvojojn nokte, kiam civiluloj ne ĉeestu. Madela asertis, ke ili elektis sabotadon ĉar ĝi estas la malplej damaĝa agado, ne postulas mortigojn, kaj havigas la plej eblajn esperojn por rasa reamikiĝo poste; li neniam agnoskis, ke se tio estu estinta malsukcesa, tiam gerila militagado estus estinta necesa.[118] Tuj post la estro de la ANK Luthuli ricevis la Nobel-premion pri paco, MK publike anoncis sian ekziston per 57 bomboj en la afrikansa festotago de la "Geloftedag" (16a de Decembro) 1961, sekvita de pluaj atakoj en Novjaro.[119]

La ANK decidis sendi Mandela kiel delegito al la kunsido de Februaro 1962 de la Movado de Tut-Afrika Liberigo por Orienta, Centra kaj Suda Afriko (PAFMECSA) en Adis-Abebo, Etiopio.[120] Elirinta el Sudafriko sekrete tra Beĉuanalando, survoje Mandela vizitis Tanganjikion kaj kunvenis kun ties prezidento, Julius Nyerere.[121] Alveninta en Etiopion, Mandela kunvenis kun la imperiestro Haile Selassie, kaj diskursis tuj post Selassie en la konferenco.[122] Post la konferenco, li veturis al Kairo, Egiptio, kie admiris la politikajn reformojn de la Prezidento Gamal Abdel Nasser, kaj poste iris al Tunizo, Tunizio, kie la Prezidento Habib Bourguiba donis al li 5 000 pundojn por armilaro. Li sekvis al Maroko, Malio, Gvineo, Sieraleono, Liberio, kaj Senegalo, kaj ricevis financojn el la Liberia Prezidento William Tubman kaj de la Gvinea Prezidento Ahmed Sékou Touré.[123] Li eliris el Afriko al Londono, Anglio, kie li kunvenis kun kontraŭ-apartismaj aktivuloj, ĵurnalistoj, kaj elstaraj politikistoj.[124] Reveninte en Etiopion, li komencis ses-monatan kurson pri gerila militagado, sed finkompletigis nur du monatojn antaŭ esti realvokita al Sudafriko fare de la estraro de la ANK.[125]

PrizonoRedakti

Aresto kaj proceso Rivonia: 1962–1964Redakti

La 5-an de aŭgusto de 1962 li estis arestita en Howick kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝaj eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de 1964 li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La mallibereja puno estis plenumita sur la prizona Insulo Robben, kiu situas en la Atlantika oceano antaŭ Kapurbo.

 
"Nelson Mandela – porlibera luktanto en Sudafriko" en rusa ĉe poŝtmarko de 1988 de la Soveta Unio date el la epoko de Gorbaĉov.

Mandela rifuzis en februaro de 1985 la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de 1990, kiam forta kampanjo de ANK kaj internacia premo rezultis en la liberigo de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtata prezidento F.W. de Klerk ebligis la liberigon kaj samtempe ordonis forigi la malpermeson de ANK. Mandela kaj de Klerk ricevis komune dum 1993 la Nobel-Premion pri Paco.

PrezidentoRedakti

En 1994 venkis ANK la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis fare de la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.

Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANK (julio 1991–decembro 1997) Mandela akiris internacian kaj enlandan estimon pro sia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziiĝintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaŭ ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ aidoso) kaj anoncis Konstitucio de Sud-Afriko en 1996.

Mandela estis kritikita ankaŭ pro siaj amikoj kiel Fidel Castro kaj Muamar Kadafi, kiujn li nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en 1998, sendi sudafrikajn soldatojn al Lesoto (por forbati puĉon) restas disputata.

Post sia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homrajtaj organizaĵoj.

En 2003 li akre kritikis la Irak-politikon de George W. Bush kaj Tony Blair.

Persona vivoRedakti

Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en 1957 post 13-jara geedzeco. Li disiĝis de sia dua edzino Winnie Madikizela post 38-jara geedzeco en 1992 kaj divorcis en 1996. Li geedziĝis je sia 80-jara naskiĝtago kun Graça Machel, vidvino de Samora Machel, iama prezidento de Mozambiko kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.

Politika ideologioRedakti

 
Mandela kaj Clinton.

Mandela identiĝis kiel kaj afrika naciisto, nome ideologia sinteno kiun li tenis ekde sia aliĝo al la ANK,[126] kaj kiel socialisto.[127] Le estis praktikcela politikisto, pli ol intelektula fakulo aŭ politika teoriulo.[128] Laŭ biografiisto Tom Lodge, "por Mandela, politiko temis ĉiam pri realigo de historioj, pri farado de rakontoj, pri morale ekzemplaj kondutoj, kaj nur duarange pri ideologia rigardo, pli pri rimedoj ol pri finaj celoj."[129]

La historiisto Sabelo J. Ndlovu-Gatsheni priskribis Mandela kiel "liberala afrika naciisto–malkoloniiga humanisto",[130] dum la politika analizisto Raymond Suttner avertis kontraŭ etikedigo de Mandela kiel liberala kaj asertis, ke Mandela montris "hibridan soci-politikan manieron".[131] Mandela adoptis kelkajn el siaj politikaj ideoj el aliaj pensuloj — inter kiuj hindiaj sendependigaj estroj kiel Gandhi kaj Nehru, aktivuloj de la afrik-usonaj civilaj rajtoj, kaj afrikaj naciistoj kiel Nkrumah — kaj aplikis ilin al la situacio de Sudafriko. Samtempe li malakceptis aliajn aspektojn de iliaj pensaroj, kiel la kontraŭ-blankuloj sento de multaj afrikaj naciistoj.[132] Farante tion li sintezis kaj kontraŭ-kulturajn kaj hegemoniajn konsiderojn, ekzemple skizante ideojn el la tiam dominanta afrikanera naciismo promociante ĝian kontraŭ-apartisman vidon.[133]

Lia politika disvolviĝo estis tre forte influita de sia juraj edukado kaj praktiko, partikulart pro sia espero atingi ŝanĝojn ne pere de violento sed pere de "jura revolucio".[134] Laŭlonge de sia vivo, li ekdefendis vojon de ne-violento, poste li turnis sin al violento, kaj poste finfine adoptis ne-violentan alproksimiĝon al negocado kaj reamikiĝo.[135] Kiam li turnis sin al violento, li faris tion ĉar ne vidis alternativon, kaj estis ĉiam pragmata prie, perceptante ĝin kiel rimedo por devigi la kontraŭon al negoctablo.[136] Li klopodis celi simbolojn de la superregado fare de blankuloj kaj de la rasisma subpremado pli ol la blankulojn mem kiel individuoj, kaj ege deziris ne malfermi rasamiliton en Sudafriko.[137] Tiu akcepto uzi violenton distingas Mandela disde la ideologio de Gandhismo, kun kiu kelkaj komentistoj klopodis asociigi lin.[138]

DemokratioRedakti

Nelson Mandela klarigas la koncepton de Ubuntu.

Kvankam li prezentiĝis ofte aŭtokratie en kelkaj diskursoj, Mandela estis arda kredanto en demokractio kaj akceptis majoritatajn decidojn eĉ kiam li tute malkonsentis kun tiuj.[139] Li montris engaĝiĝon al la valoroj de demokratio kaj de homaj rajtoj ekde almenaŭ la 1960-aj jaroj.[140] Li estis konvinkita ke "inkluziveco, respondeco kaj esprimlibereco" estas la fundamentoj de demokratio,[141] kaj klare kredis en la naturaj kaj homaj rajtoj.[142] Suttner argumentis, ke estas "du manieroj de estreco" kiujn Mandela adoptis. Unuflanke li aliĝis al ideoj pri kolektiva estreco, kvankam aliflanke li kredis, ke estas situacioj en kiuj estro devas esti decidiga kaj decidema kaj agadi senkonsule al aliuloj por atingi partikularan celon.[143]

Laŭ Lodge, la politika pensaro de Mandela montris tensiojn inter lia subteno de la liberala demokratio kaj la antaŭ-koloniaj afrikaj formoj de konsenta decidfarado.[144] Li estis admiranto de la brit-stila parlamenta demokratio,[130] kaj asertis, ke "Mi vidas la Britan Parlamenton kiel la plej demokrata institucio en la mondo, kaj la sendependeco kaj senpartieco de ties justica sistemo ĉiam okazigis mian admiradon."[130] Tiukadre li estis priskribita kiel engaĝiĝinta al "eŭrop-nordamerika modernisma projekto de emancipiĝo", io kio distingas lin disde aliaj afrikaj naciistaj kaj socialistaj estroj kiel Nyerere kiuj dubis aliĝi al stiloj de demokratia regomaniero kiuj estis okcidentaj, pli ol afrikaj, en origino.[130] Mandela tamen ankaŭ montris admiron por tio kion li konsideris indiĝenaj formoj de demokratio, priskribante la tradician socian regomanieron de Kosoj kiel "demokratio en sia plej pura formo".[130] Li parolis ankaŭ pri influa afrika etika tendenco, nome Ubuntu, kiu estas Ngnunlingva termino kun la signifo "persono estas persono tra aliaj personoj" aŭ "mi estas ĉar ni estas."[145]

Socialismo kaj marksismoRedakti

 
Floroj proponitaj antaŭ la Statuo de Nelson Mandela, Parliament Square, Londono, post lia morto.

Mandela defendis la finan establon de senklasa socio,[146] kaj Sampson priskribis lin kiel "malferme opozicia al kapitalismo, privata terposedeco kaj la povo de riĉuloj".[147] Mandela estis influita de Marksismo, kaj dum la revolucio li arde proponis sciencan socialismon.[148] Li neis esti komunisto en la Proceso pro Perfido,[149] kaj eltenis tion kaj poste parolante al ĵurnalistoj,[150] kaj en sia membiografio.[151] Laŭ la sociologo Craig Soudien, "kvankam simpatia Mandela al socialismo, komunisto li ne estis."[152] Kontraste, la biografo David Jones Smith asertis, ke Mandela "aliĝis kaj al komunismo kaj al komunistoj" fine de la 1950-aj jaroj kaj komence de la 1960-aj jaroj,[153] dum la historiisto Stephen Ellis komentis, ke Mandela estis asimilinta multon de la marksism-leninisma ideologio ĉirkaŭ 1960.[154]

Ellis ankaŭ trovis pruvaron, ke Mandela estis estinta aktiva membro de la Sudafrika Komunista Partio dum la fino de la 1950-aj jaroj kaj komenco de la 1960-aj jaroj,[115] io kio estis konfirmita post lia morto kaj fare de la ANK kaj fare de la SACP, kaj tiu lasta klarigis, ke li ne nur estis membro de la partio, sed ankaŭ servis en ties Centra Komitato.[117] Lia membreco estis kaŝita de la ANK, konscie ke la kono de iama aliĝo de Mandela en la SACP povus esti malprofita en iliaj klopodoj altiri subtenon el okcidentaj landoj.[155] La rigardo de Mandela al tiuj okcidentaj registaroj diferencis tamen el tiuj de Marksist–Leninistoj, ĉar li ne kredis, ke ili estas kontraŭ-demokrataj aŭ reakciaj kaj restis enĝaĝita al la demokratiaj sistemoj de regado.[156]

La Ĉarto de Libereco de 1955, kiun Mandela estis helpinta krei, alvokis por la ŝtatigo de bankoj, orminoj kaj tero, por sekurigi egalecan distribuadon de riĉeco.[157] Spite tijn kredojn, Mandela iniciatis programon de privatigo dum sia prezidenteco kongrue kun la tiamaj tendencoj en aliaj landoj.[158] Oni ripete sugestis, ke Mandela estus preferinta disvolvigi socialdemokratan ekonomion en Sudafrikon sed ke tio ne estis farebla kiel rezulto de la internacia politiko kaj la ekonomia situacio dum la komenco de la 1990-aj jaroj.[158] Tiu decido estis parte influita pro la falo de la socialismaj ŝtatoj en la Soietunio kaj en la Orienta Bloko dum la komenco de la 1990-aj jaroj.[159]

VerkoRedakti

Li mem verkis sian biografion: "Long walk to freedom", "Longa marŝado al libereco" kaj "Ubuntu".

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Mandela 1994, p. 3; Boehmer 2008, p. 21; Smith 2010, p. 17; Sampson 2011, p. 3.
  2. Mandela uzis la literumadon Rolihlahla, vidu por ekzemplo la oficialan retejon. Peter Mtuze notas, ke la ortografio de Kosaj nomoj ŝanĝiĝis ekde la tempo de la lernejaj jaroj de Mandela, kaj ke ĝi estu nuntempe skribita Rholihlahla. (Mandela's Long Walk to Freedom: the isiXhosa translator's tall order. Southern African Linguistics and Applied Language Studies 2003, 21(3), 141–152.)
  3. Benson 1986, p. 16; Mandela 1994, p. 3; Smith 2010, p. 17; Meredith 2010, p. 2; Sampson 2011, p. 3.
  4. Mandela 1994, p. 4; Lodge 2006, p. 2; Smith 2010, p. 16.
  5. Meer 1988, p. 3; Guiloineau & Rowe 2002, p. 23; Meredith 2010, p. 1.
  6. Guiloineau & Rowe 2002, p. 26.
  7. Guiloineau & Rowe 2002, p. 26; Lodge 2006, p. 1; Mafela 2008, pp. 102–103.
  8. Smith 2010, p. 19.
  9. Mandela 1994, pp. 8–9; Smith 2010, pp. 21–22; Sampson 2011, p. 4.
  10. Mandela 1994, p. 17; Meredith 2010, p. 1.
  11. Benson 1986, p. 15; Mandela 1994, pp. 7–8; Smith 2010, pp. 16, 23–24; Meredith 2010, pp. 1, 3; Sampson 2011, p. 4.
  12. Mandela 1994, p. 15; Meredith 2010, p. 3.
  13. Benson 1986, p. 16; Mandela 1994, p. 12; Smith 2010, pp. 23–24; Meredith 2010, pp. 2, 4.
  14. Mandela 1994, pp. 18–19; Lodge 2006, p. 3; Smith 2010, p. 24; Meredith 2010, pp. 2, 4–5; Sampson 2011, pp. 5,7; Forster 2014, pp. 91–92.
  15. Mandela 1994, p. 20; Lodge 2006, p. 3; Smith 2010, p. 25; Meredith 2010, p. 5; Sampson 2011, p. 7.
  16. Benson 1986, p. 17; Meer 1988, p. 4; Mandela 1994, pp. 22–25; Lodge 2006, p. 3; Smith 2010, pp. 26–27; Meredith 2010, p. 5; Sampson 2011, pp. 7–9.
  17. Meer 1988, p. 7; Mandela 1994, pp. 27–29; Meredith 2010, pp. 8–9.
  18. Meer 1988, p. 7; Mandela 1994, pp. 27–29; Meredith 2010, pp. 8–9.
  19. Meer 1988, pp. 11–12; Mandela 1994, pp. 31–34; Lodge 2006, p. 3; Smith 2010, p. 18; Meredith 2010, p. 8.
  20. Mandela 1994, p. 43; Meredith 2010, p. 11.
  21. Benson 1986, p. 17; Mandela 1994, pp. 36–42; Lodge 2006, p. 8; Smith 2010, pp. 29–31; Meredith 2010, pp. 9–11; Sampson 2011, p. 14.
  22. Mandela 1994, pp. 45–47; Smith 2010, pp. 27, 31; Meredith 2010, pp. 12–13; Sampson 2011, p. 15.
  23. Mandela 1994, pp. 48–50.
  24. Sampson 2011, p. 17.
  25. Mandela 1994, p. 52; Smith 2010, pp. 31–32; Meredith 2010, p. 14; Sampson 2011, pp. 17–18.
  26. Mandela 1994, p. 56; Smith 2010, p. 32; Meredith 2010, p. 15.
  27. Mandela 1994, pp. 53–54; Smith 2010, p. 32; Meredith 2010, pp. 14–15; Sampson 2011, pp. 18–21.
  28. Mandela 1994, pp. 62–65; Lodge 2006, p. 9; Smith 2010, pp. 33–34; Meredith 2010, pp. 15–18; Sampson 2011, pp. 21, 25.
  29. Mandela 1994, pp. 62–63; Smith 2010, pp. 33–34; Meredith 2010, pp. 17–19; Sampson 2011, pp. 24–25.
  30. Mandela 1994, pp. 67–69; Smith 2010, p. 34; Meredith 2010, p. 18; Sampson 2011, p. 25.
  31. Mandela 1994, p. 68; Lodge 2006, p. 10; Smith 2010, p. 35; Meredith 2010, p. 18; Sampson 2011, p. 25.
  32. Mandela 1994, p. 68; Lodge 2006, p. 10; Meredith 2010, p. 18; Forster 2014, p. 93.
  33. Sampson 2011, p. 25.
  34. Mandela 1994, pp. 70–71; Lodge 2006, p. 11; Meredith 2010, p. 19; Sampson 2011, p. 26.
  35. Mandela 1994, p. 66; Smith 2010, p. 34.
  36. Benson 1986, p. 21; Mandela 1994, pp. 78–86; Lodge 2006, pp. 11–12; Smith 2010, pp. 34–35; Meredith 2010, pp. 19–20; Sampson 2011, pp. 26–27.
  37. Benson 1986, p. 21; Mandela 1994, pp. 73–76; Lodge 2006, p. 12; Smith 2010, pp. 36–39; Meredith 2010, pp. 20–22; Sampson 2011, pp. 27–28.
  38. Benson 1986, p. 23; Meer 1988, pp. 25–26; Mandela 1994, pp. 89–94; Lodge 2006, pp. 12–13; Smith 2010, p. 40; Meredith 2010, pp. 27–28; Sampson 2011, pp. 29–30.
  39. Mandela 1994, pp. 96–101; Lodge 2006, pp. 13, 19–21; Smith 2010, p. 41; Meredith 2010, pp. 28–30; Sampson 2011, pp. 30–31.
  40. Mandela 1994, pp. 104–105; Lodge 2006, pp. 22, 31–32; Smith 2010, pp. 43, 48; Meredith 2010, pp. 31–32; Sampson 2011, pp. 32–33.
  41. Mandela 1994, p. 106; Smith 2010, pp. 48–49.
  42. Mandela 1994, p. 100; Smith 2010, p. 44; Meredith 2010, p. 33; Sampson 2011, p. 34.
  43. Benson 1986, p. 23; Meer 1988, p. 26; Mandela 1994, pp. 99, 108–110; Smith 2010, pp. 44–45; Meredith 2010, p. 33; Sampson 2011, p. 33.
  44. Mandela 1994, pp. 113–116; Lodge 2006, p. 23; Smith 2010, pp. 45–46; Sampson 2011, p. 33.
  45. Mandela 1994, pp. 118–119; Lodge 2006, p. 24; Meredith 2010, p. 33; Sampson 2011, p. 34.
  46. Mandela 1994, pp. 116–117, 119–120; Lodge 2006, p. 22; Smith 2010, p. 47; Meredith 2010, pp. 33–34; Sampson 2011, p. 33.
  47. Mandela 1994, pp. 122, 126–27; Smith 2010, p. 49; Meredith 2010, p. 34; Sampson 2011, p. 34.
  48. Mandela 1994, p. 135.
  49. Meer 1988, pp. 33–34; Mandela 1994, pp. 127–131; Smith 2010, pp. 64–65; Meredith 2010, pp. 34–35; Sampson 2011, pp. 34–35.
  50. Mandela 1994, pp. 122–123; Lodge 2006, pp. 27–28; Smith 2010, p. 48; Meredith 2010, p. 44; Sampson 2011, p. 37.
  51. Mandela 1994, p. 136; Smith 2010, p. 53; Meredith 2010, pp. 36, 43.
  52. Mandela 1994, pp. 137–139; Lodge 2006, pp. 33–34; Smith 2010, p. 53; Meredith 2010, pp. 42–43; Sampson 2011, pp. 38–39.
  53. Benson 1986, p. 31; Meer 1988, pp. 34–35; Mandela 1994, pp. 142–143; Smith 2010, p. 54.
  54. Benson 1986, pp. 28–29; Mandela 1994, pp. 139–143; Lodge 2006, p. 35; Smith 2010, pp. 52–56; Meredith 2010, pp. 44–46; Sampson 2011, pp. 39–41.
  55. Smith 2010, p. fotoj.
  56. Benson 1986, p. 24; Meer 1988, pp. 39–40; Mandela 1994, pp. 144, 148–149; Lodge 2006, pp. 24, 25; Smith 2010, pp. 59–62; Meredith 2010, p. 47; Sampson 2011, p. 36.
  57. Meer 1988, pp. 40–41; Mandela 1994, pp. 149, 152; Lodge 2006, p. 29; Smith 2010, pp. 60–64; Meredith 2010, p. 48; Sampson 2011, p. 36.
  58. Meer 1988, p. 40; Mandela 1994, pp. 150, 210; Lodge 2006, p. 30; Smith 2010, p. 67; Meredith 2010, p. 48; Sampson 2011, p. 36.
  59. Mandela 1994, p. 151; Smith 2010, p. 64; Meredith 2010, pp. 48–49.
  60. Benson 1986, p. 36; Meer 1988, p. 43; Mandela 1994, pp. 153–154; Smith 2010, p. 66; Sampson 2011, p. 48.
  61. Mandela 1994, p. 154; Sampson 2011, p. 42.
  62. Mandela 1994, pp. 154–157; Lodge 2006, p. 37; Smith 2010, p. 66; Sampson 2011, p. 49.
  63. Benson 1986, p. 35; Mandela 1994, pp. 159–162; Lodge 2006, pp. 41–42; Smith 2010, pp. 70–72; Meredith 2010, pp. 76–78; Sampson 2011, pp. 51–52.
  64. Benson 1986, pp. 36–37; Mandela 1994, pp. 162–165; Lodge 2006, p. 44; Smith 2010, pp. 72–73; Meredith 2010, pp. 78–79; Sampson 2011, pp. 53–55.
  65. Mandela 1994, p. 165.
  66. Smith 2010, pp. 68–70; Sampson 2011, p. 35.
  67. Benson 1986, p. 26.
  68. Mandela 1994, p. 168; Lodge 2006, p. 44; Sampson 2011, pp. 55–56.
  69. Benson 1986, p. 41; Mandela 1994, p. 176; Lodge 2006, p. 47; Smith 2010, p. 78; Meredith 2010, p. 88; Sampson 2011, pp. 63–64.
  70. Benson 1986, pp. 38–40; Meer 1988, pp. 48–49; Mandela 1994, pp. 165–167; Smith 2010, pp. 74–75; Meredith 2010, pp. 81–83; Sampson 2011, pp. 61–62.
  71. Mandela 1994, p. 176; Smith 2010, p. 78; Sampson 2011, pp. 63–64.
  72. Benson 1986, p. 42; Meer 1988, p. 55; Lodge 2006, p. 48; Meredith 2010, p. 94.
  73. Mandela 1994, pp. 177–172; Lodge 2006, pp. 45, 47; Smith 2010, pp. 75–76; Meredith 2010, p. 87; Sampson 2011, pp. 64–65.
  74. Mandela 1994, p. 172.
  75. Mandela 1994, p. 165; Lodge 2006, p. 53; Smith 2010, p. 77; Meredith 2010, p. 92.
  76. Mandela 1994, p. 170; Smith 2010, p. 94; Meredith 2010, p. 103.
  77. Benson 1986, pp. 44–46; Meer 1988, pp. 56–58; Mandela 1994, pp. 182–183; Smith 2010, pp. 77, 80; Meredith 2010, pp. 88–89; Sampson 2011, pp. 66–67.
  78. Mandela 1994, pp. 183–188; Lodge 2006, p. 52, 53.
  79. Lodge 2006, p. 47.
  80. Mandela 1994, pp. 188–192; Sampson 2011, p. 68.
  81. Benson 1986, p. 51; Mandela 1994, pp. 194–195; Lodge 2006, p. 54; Smith 2010, p. 85; Sampson 2011, pp. 72–73.
  82. Benson 1986, pp. 50–51; Mandela 1994, pp. 195–198; Lodge 2006, p. 54; Smith 2010, pp. 83–84; Meredith 2010, p. 92; Sampson 2011, pp. 71–72.
  83. Meer 1988, p. 64; Mandela 1994, pp. 199–200, 204; Smith 2010, p. 86; Sampson 2011, p. 73.
  84. Benson 1986, pp. 58–59; Meer 1988, p. 60; Mandela 1994, pp. 205–207, 231; Lodge 2006, p. 58; Meredith 2010, pp. 107–108; Smith 2010, pp. 116–117; Sampson 2011, pp. 81–82, 84–85.
  85. Mandela 1994, pp. 209–210; Smith 2010, p. 87; Meredith 2010, p. 95; Sampson 2011, p. 7.
  86. Benson 1986, pp. 54–57; Meer 1988, p. 61; Mandela 1994, pp. 210–216; Lodge 2006, p. 73; Smith 2010, pp. 87–93; Meredith 2010, pp. 95–101; Sampson 2011, pp. 77–80.
  87. Lodge 2006, pp. 28–29, 75.
  88. Meredith 2010, pp. 103–104; Smith 2010, pp. 95–99, 105–106.
  89. Mandela 1994, pp. 293–294; Meredith 2010, pp. 104–105; Smith 2010, pp. 98–99, 105–106; Sampson 2011, pp. 76–77.
  90. Mandela 1994, pp. 218–233, 234–236; Lodge 2006, pp. 59–60; Meredith 2010, pp. 114–117; Smith 2010, p. 120–123; Sampson 2011, pp. 82–84.
  91. Mandela 1994, pp. 226–227; Lodge 2006, p. 60; Meredith 2010, pp. 108–109; Smith 2010, p. 118; Sampson 2011, p. 84.
  92. Benson 1986, pp. 64–67; Meer 1988, pp. 71–75; Mandela 1994, pp. 243–249; Lodge 2006, pp. 65–66; Meredith 2010, pp. 129–133; Smith 2010, pp. 118–120, 125–128; Sampson 2011, pp. 87–95.
  93. Meredith 2010, p. 134.
  94. Mandela 1994, pp. 253–274; Smith 2010, pp. 130–132; Sampson 2011, pp. 96–99.
  95. Mandela 1994, p. 275; Meredith 2010, p. 147; Sampson 2011, pp. 101–102.
  96. Meer 1988, pp. 79–80; Meredith 2010, pp. 143–144; Smith 2010, pp. 100–102; Sampson 2011, p. 110.
  97. Meer 1988, pp. 79–80; Mandela 1994, p. 296; Smith 2010, pp. 102–104; Sampson 2011, p. 110.
  98. Benson 1986, pp. 74–76; Meer 1988, p. 93; Mandela 1994, pp. 306–311; Lodge 2006, pp. 75–77; Meredith 2010, pp. 144–149; Smith 2010, pp. 104, 132–145; Sampson 2011, pp. 110–113.
  99. Meredith 2010, pp. 165, 186.
  100. Benson 1986, pp. 68, 71–72; Meer 1988, p. 83; Mandela 1994, pp. 283–292; Meredith 2010, pp. 136–141; Smith 2010, pp. 163–164; Sampson 2011, pp. 103–106.
  101. Mandela 1994, pp. 299–305; Meredith 2010, p. 142; Smith 2010, pp. 167–168; Sampson 2011, pp. 116–117.
  102. Mandela 1994, pp. 331–334; Meredith 2010, pp. 162, 165; Smith 2010, p. 167; Sampson 2011, pp. 122–123.
  103. Benson 1986, p. 79; Meer 1988, pp. 90–92, 141–143; Mandela 1994, pp. 327–330; Meredith 2010, pp. 167–168; Smith 2010, pp. 171–173; Sampson 2011, pp. 117–122.
  104. Benson 1986, pp. 83–84; Meer 1988, pp. 144–147; Mandela 1994, pp. 342–346; Lodge 2006, pp. 81–82; Meredith 2010, pp. 167–170; Smith 2010, pp. 173–175; Sampson 2011, pp. 130–131.
  105. Benson 1986, pp. 85–86; Mandela 1994, pp. 347–357; Meredith 2010, pp. 172–175; Smith 2010, p. 175; Sampson 2011, pp. 132–133.
  106. Mandela 1994, pp. 357–364; Meredith 2010, pp. 176, 184; Smith 2010, p. 177; Sampson 2011, pp. 134–135.
  107. Benson 1986, p. 98; Mandela 1994, pp. 373–374; Lodge 2006, pp. 83–84; Meredith 2010, pp. 187–188; Smith 2010, pp. 183–185; Sampson 2011, pp. 140–143.
  108. Benson 1986, p. 94; Meer 1988, p. 151; Mandela 1994, pp. 377–380; Lodge 2006, p. 84; Meredith 2010, pp. 188–189; Smith 2010, p. 178; Sampson 2011, p. 143.
  109. Benson 1986, p. 99; Mandela 1994, pp. 283–287; Meredith 2010, pp. 192–193; Smith 2010, pp. 186–188, 193; Sampson 2011, pp. 144–146, 154.
  110. Mandela 1994, pp. 289–291; Smith 2010, pp. 188–189; Sampson 2011, pp. 147–149.
  111. Mandela 1994, pp. 393–396; Meredith 2010, pp. 199–200; Smith 2010, pp. 206–210; Sampson 2011, pp. 150–151.
  112. Benson 1986, p. 107; Mandela 1994, pp. 397–398; Meredith 2010, pp. 197–198, 200–201; Smith 2010, pp. 209–214; Sampson 2011, pp. 151–154.
  113. Smith 2010, pp. 209–210; Sampson 2011, p. 151.
  114. Benson 1986, p. 107; Mandela 1994, pp. 397–409; Lodge 2006, pp. 92–93; Meredith 2010, pp. 201–204; Smith 2010, pp. 191, 222–229; Sampson 2011, pp. 154–156.
  115. 115,0 115,1 Ellis 2011, pp. 667–668.
  116. Ellis 2016, p. 1.
  117. 117,0 117,1 SACP statement on the passing away of Madiba (6a de Decembro 2013). Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2016. Alirita 29a de Junio 2016.; Marrian, Natasha, "SACP confirms Nelson Mandela was a member", 6a de Decembro 2013.
  118. Benson 1986, p. 108; Meer 1988, p. 171; Mandela 1994, pp. 411–412; Lodge 2006, p. 90; Meredith 2010, p. 204.
  119. Benson 1986, p. 110; Meer 1988, p. 170; Mandela 1994, pp. 413–415; Lodge 2006, p. 95; Meredith 2010, p. 206; Smith 2010, pp. 239–246; Sampson 2011, pp. 158–159.
  120. Benson 1986, p. 111; Meer 1988, pp. 171–172, 176; Mandela 1994, pp. 418–425; Lodge 2006, p. 95; Smith 2010, pp. 251–254; Benneyworth 2011, p. 81; Sampson 2011, pp. 160–162.
  121. Meer 1988, pp. 173–175; Lodge 2006, p. 97; Meredith 2010, p. 209; Benneyworth 2011, pp. 81, 84.
  122. Meer 1988, pp. 176–177, 180; Mandela 1994, pp. 427–432; Smith 2010, pp. 255–256; Sampson 2011, pp. 163–165.
  123. Meer 1988, pp. 185–194; Mandela 1994, pp. 432–440; Meredith 2010, p. 210; Smith 2010, pp. 256–259; Sampson 2011, pp. 165–167.
  124. Benson 1986, p. 114; Meer 1988, pp. 196–197; Mandela 1994, pp. 441–443; Meredith 2010, pp. 210–211; Smith 2010, pp. 259–261; Sampson 2011, pp. 167–169.
  125. Mandela 1994, pp. 443–445; Lodge 2006, p. 100; Meredith 2010, p. 211; Smith 2010, pp. 261–262; Benneyworth 2011, pp. 91–93; Sampson 2011, pp. 169–170.
  126. Benson 1986, pp. 25, 232; Lodge 2006, p. 220; Meredith 2010, p. 241; Sampson 2011, pp. 37, 584.
  127. Benson 1986, pp. 231–232; Smith 2010, p. 231.
  128. Boehmer 2008, p. 13; Barnard 2014, p. 14.
  129. Lodge 2006, p. ix.
  130. 130,0 130,1 130,2 130,3 130,4 Ndlovu-Gatsheni 2014, p. 907.
  131. Suttner 2007, p. 122.
  132. Boehmer 2008, p. 109.
  133. Boehmer 2008, p. 102.
  134. Lodge 2006, p. viii.
  135. Boehmer 2008, p. 107.
  136. Boehmer 2008, pp. 105, 108.
  137. Ndlovu-Gatsheni 2014, p. 914.
  138. Suttner 2007, pp. 119–120.
  139. Sampson 2011, p. 433.
  140. Ndlovu-Gatsheni 2014, pp. 906–907.
  141. Battersby 2011, p. 605.
  142. Kalumba 1995, p. 162.
  143. Suttner 2007, pp. 113–114.
  144. Lodge 2006, p. xi.
  145. Oppenheim 2012, pp. 369–370.
  146. Benson 1986, pp. 231, 232; Ellis 2016, p. 7.
  147. Sampson 2011, p. 298.
  148. Sampson 2011, p. 282.
  149. Mandela 1994, p. 365; Sampson 2011, pp. 135–138.
  150. Benson 1986, p. 232.
  151. Ellis 2016, p. 18.
  152. Soudien 2015, p. 361.
  153. Smith 2010, pp. 217–218.
  154. Ellis 2016, p. 7.
  155. Ellis 2016, p. 17.
  156. Smith 2010, p. 231.
  157. Kalumba 1995, pp. 164–165.
  158. 158,0 158,1 Freund 2014, p. 294.
  159. Sampson 2011, pp. 433–435.

BibliografioRedakti

  • Barnard, Rita (2014). "Introduction". En Rita Barnard (eld.). The Cambridge Companion to Nelson Mandela. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–26. ISBN 978-1-107-01311-7.
  • Battersby, John (2011). "Afterword: Living Legend, Living Statue". En Anthony Sampson. Mandela: The Authorised Biography. London: HarperCollins. pp. 587–610. ISBN 978-0007437979.
  • Benneyworth, Garth (2011). "Armed and Trained: Nelson Mandela's 1962 Military Mission as Commander in Chief of Umkhonto we Sizwe and Provenance for his Buried Makarov Pistol". South African Historical Journal. 63 (1): 78–101. doi:10.1080/02582473.2011.549375. S2CID 144616007.
  • Benson, Mary (1986). Nelson Mandela. Harmondsworth: Penguin Books. ISBN 978-0-14-008941-7.
  • Boehmer, Elleke (2008). Nelson Mandela: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-280301-6.
  • Ellis, Stephen (2011). "The Genesis of the ANC's Armed Struggle in South Africa 1948–1961". Journal of Southern African Studies 37 (4): 657–676. doi:10.1080/03057070.2011.592659.
  • Forster, Dion (2014). "Mandela and the Methodists: Faith, Fallacy and Fact". Studia Historiae Ecclesiasticae. 40: 87–115.
  • Freund, Bill (2014). "The Shadow of Nelson Mandela, 1918–2013". African Political Economy. 41 (140): 292–296. doi:10.1080/03056244.2014.883111. S2CID 153570087.
  • Guiloineau, Jean; Rowe, Joseph (2002). Nelson Mandela: The Early Life of Rolihlahla Madiba. Berkeley: North Atlantic Books. pp. 9–26. ISBN 1-55643-417-0. [1]
  • Herbst, Jeffrey (2003). "The Nature of South African Democracy: Political Dominance and Economic Inequality". En Theodore K. Rabb, Ezra N. Suleiman. The Making and Unmaking of Democracy: Lessons from History and World Politics. London: Routledge. pp. 206–224. ISBN 978-0-415-93381-0.
  • Mafela, Munzhedzi James (2008). "The Revelation of African Culture in "Long Walk to Freedom"". En Anna Haebich, Frances Peters-Little, Peter Read. Indigenous Biography and Autobiography. Sydney: Humanities Research Centre, Australian National University. [2]
  • Houston, Gregory; Muthien, Yvonne (2000). "Democracy and Governance in Transition". En Yvonne Muthien, Meshack Khosa and Bernard Magubane. Democracy and Governance Review: Mandela's Legacy 1994–1999. Pretoria: Human Sciences Research Council Press. pp. 37–68. ISBN 978-0-7969-1970-0.
  • Kalumba, Kibujjo M. (1995). "The Political Philosophy of Nelson Mandela: A Primer". Journal of Social Philosophy 26 (3): 161–171. doi:10.1111/j.1467-9833.1995.tb00092.x.
  • Lodge, Tom (2006). Mandela: A Critical Life. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-921935-3.
  • Mafela, Munzhedzi James (2008). "The Revelation of African Culture in Long Walk to Freedom". En Anna Haebich; Frances Peters-Little; Peter Read (eds.). Indigenous Biography and Autobiography. Sydney: Humanities Research Centre, Australian National University. pp. 99–107. Arkivita el la originalo en 24a de Julio 2013. Alirita en 15a de Junio 2013.
  • Mandela, Nelson (1994). Long Walk to Freedom Volume I: 1918–1962. Little, Brown and Company. ISBN 978-0-7540-8723-6.
  • Mandela, Nelson (2004) [1994]. Long Walk to Freedom Volume II: 1962–1994. London: BBC AudioBooks and Time Warner Books Ltd. ISBN 978-0-7540-8724-3.
  • Meer, Fatima (1988). Higher than Hope: The Authorized Biography of Nelson Mandela. London: Hamish Hamilton. ISBN 978-0-241-12787-2.
  • Meredith, Martin (2010). Mandela: A Biography. New York: PublicAffairs. ISBN 978-1-58648-832-1.
  • Muthien, Yvonne; Khosa, Meshack; Magubane, Bernard (2000). "Democracy and Governance in Transition". En Yvonne Muthien, Meshack Khosa and Bernard Magubane. Democracy and Governance Review: Mandela's Legacy 1994–1999. Pretoria: Human Sciences Research Council Press. pp. 361–374. ISBN 978-0-7969-1970-0.
  • Ndlovu-Gatsheni, Sabelo J. (2014). "From a 'Terrorist' to Global Icon: A Critical Decolonial Ethical Tribute to Nelson Rolihlahla Mandela of South Africa". Third World Quarterly. 35 (6): 905–921. doi:10.1080/01436597.2014.907703. S2CID 144338285.
  • Oppenheim, Claire E. (2012). "Nelson Mandela and the Power of Ubuntu". Religions. 3 (2): 369–388. doi:10.3390/rel3020369.
  • Sampson, Anthony (2011) [1999]. Mandela: The Authorised Biography. London: HarperCollins. ISBN 978-0007437979.
  • Smith, David James (2010). Young Mandela. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-85524-8.
  • Soudien, Crain (2015). "Nelson Mandela, Robben Island and the Imagination of a New South Africa". Journal of Southern African Studies. 41 (2): 353–366. doi:10.1080/03057070.2015.1012915. S2CID 143225875.
  • Suttner, Raymond (2007). "(Mis)Understanding Nelson Mandela". African Historical Review. 39 (2): 107–130. doi:10.1080/17532520701786202. S2CID 218645921.
  • Suttner, Raymond (2014). "Nelson Mandela's Masculinities". African Identities. 12 (3–4): 342–356. doi:10.1080/14725843.2015.1009623. S2CID 145448829.
  • Suttner, Raymond (2016). "'I Was Not Born With a Hunger to Be Free': Nelson Mandela's Early Journeys towards Political Awareness". Journal of Asian and African Studies. 51 (1): 17–31. doi:10.1177/0021909614541973. S2CID 144447985.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nelson Mandela en la angla Vikipedio.