La Defia Kampanjo kontraŭ maljustaj leĝoj (en angla: Defiance Campaign against unjust laws), konata pli mallonge kiel Defia Kampanjo, konsistis en serio de neviolentaj aktivecoj, kiuj defiis la leĝojn de la reĝimo de apartismo en Sudafriko. La Kampanjo estis lanĉita de la Afrika Nacia Kongreso (ANK) en sia kunsido de Bloemfontein de Decembro 1951 kaj de la Sudafrika Kongreso de Hindianoj de 26a de Junio 1952.[1]​ Tiuj pacemaj agoj inkludis: vojaĝi en trajnoj nur por blankuloj, eniri en publikaj oficejoj same rezervitaj nur por blankuloj kaj eniri en urboj kaj kvartaloj same malpermesitaj por nigruloj. La personoj kiuj faris tion estis volontuloj, kaj ne faris reziston kiam ili estis arestitaj fare de la policanoj; nur en la unua tago de la movado, estis arestitaj 250 manifestaciantoj, el kiuj kelkaj estis blankuloj kiuj simpatiis kun la idealo de la protesto.[2]

Apartisma signalo en Sudafriko; apartisma leĝaro tuŝis ĉiujn areojn de la vivo.

Tiu kampanjo estis planita por sekvi la vojon de neperforta rezisto influita de Mahatma Gandhi; kelkaj subtenis tion pro etikaj tialoj, sed Nelson Mandela anstataŭe konsideris tion praktike utila.[3] Dum manifestacio en Durban en 22a de Junio, Mandela diskursis al homamaso de 10 000 personoj, iniciate de la kampanjaj protestoj pro kio li estis arestita kaj por mallonge malliberigita en la prizono Marshall Square.[4] Tiuj okazaĵoj establis Mandela kiel unu el la plej bone konataj nigrulaj politikaj figuroj en Sudafriko.[5] Pro pluaj protestoj, la membreco de la ANK kreskiĝis el 20 000 ĝis 100 000 anoj; la registaro respondis per amasarestoj kaj aprobis la Leĝon de Publika Sekureco en 1953 por permesi la deklaron de militleĝo.

Notoj redakti

  1. Johnson, 2005, p. 267.
  2. Kallen, Stuart A. (2011). Open the Jail Doors - We Want to Enter: The Defiance Campaign Against Apartheid Laws, South Africa 1952. Twenty-First Century Books. ISBN 9780761363514.
  3. Benson 1986, pp. 44–46; Meer 1988, pp. 56–58; Mandela 1994, pp. 182–183; Smith 2010, pp. 77, 80; Meredith 2010, pp. 88–89; Sampson 2011, pp. 66–67.
  4. Mandela 1994, pp. 183–188; Lodge 2006, p. 52, 53.
  5. Lodge 2006, p. 47.

Bibliografio redakti

  • Benson, Mary (1986). Nelson Mandela. Harmondsworth: Penguin Books. ISBN 978-0-14-008941-7.
  • Johnson, R.W. (2005). Historia de Sudáfrica: el primer hombre, la última nación. Barcelona: Debate. p. 421. ISBN 84-8306-633-5.
  • Lodge, Tom (2006). Mandela: A Critical Life. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-921935-3.
  • Mandela, Nelson (1994). Long Walk to Freedom Volume I: 1918–1962. Little, Brown and Company. ISBN 978-0-7540-8723-6.
  • Meer, Fatima (1988). Higher than Hope: The Authorized Biography of Nelson Mandela. London: Hamish Hamilton. ISBN 978-0-241-12787-2.
  • Meredith, Martin (2010). Mandela: A Biography. New York: PublicAffairs. ISBN 978-1-58648-832-1.
  • Sampson, Anthony (2011) [1999]. Mandela: The Authorised Biography. London: HarperCollins. ISBN 978-0007437979.
  • Smith, David James (2010). Young Mandela. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-85524-8.