Kwame Nkrumah

Kwame NKRUMAH (naskiĝis la 21-an de septembro 1909, mortis la 27-an de aprilo 1972))[1] estis la unua prezidento de Ganao kaj ankaŭ ŝtatestro de la antaŭa politika ento nome Ora Marbordo de 1951 al 1966. Membro de la Britmonarka Privata Konsilantaro, li estis ankaŭ la unua ĉefministro de Ganao, konsiderinte la landan sendependecon for el la britia koloniismo en 1957. Kiel influa partiano de la 20a-jarcenta tutafrikismo, li estis fonda membro de la Organizaĵo por Afrika Unueco kaj ricevis la Leninan Pacpremion en 1963. Fakte li mem vidis sin kiel afrika Lenino.[2]

Kwame Nkrumah
Prezidanto de Ganao
The National Archives UK - CO 1069-50-1.jpg
Persona informo
Kwame Nkrumah
Naskiĝo 21-an de septembro 1909 (1909-09-21)
en Nkroful
Morto 27-an de aprilo 1972 (1972-04-27) (62-jara)
en Bukareŝto
Mortis pro haŭta kancero • prostata kancero [#]
Tombo Kwame Nkrumah Mausoleum [#]
Religio kristanismo [#]
Lingvoj akanaj lingvojNzimaojfanteaangla [#]
Ŝtataneco Ora MarbordoGanao [#]
Alma mater Lincoln University • Londona Lernejo de Ekonomiko • University of Pennsylvania Graduate School of Education • Achimota School • Lincoln University [#]
Partio Konvencia Popola Partio [#]
Familio
Edz(in)o Fathia Nkrumah [#]
Infanoj Gamal Nkrumah • Samia Nkrumah • Sekou Nkrumah [#]
Profesio
Okupo politikistoverkistodiplomatolektoroinstruisto [#]
Aktiva en Elmina • Axim [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis unu el la plej influaj partianoj de la tutafrikismo kaj unu el plej prestiĝaj gvidantoj de Afriko en la 20-a jarcento. Li komencis sian politikan karieron en Eŭropo kaj Usono, kie li fondis diversajn tutafrikismajn movadojn, en studentaj cirkloj, defendante la rajton de afrikanoj havi propran regadon. Post sia reveno al la teritorio tiam nomata Ora Marbordo, kontrolata de la brita potenco, li fondis la Partion de la Kunveno de la Popolo kaj komencis kampanjon de protestoj, kiuj kaŭzis lian plurfojan enkarcerigon.

Nkrumah defendis vojon de modera socialismo, memregado kaj senkoloniigo. Li estis elektita la unua prezidento de sia lando, kiun li renomigis kiel Ganao. En 1966 li suferis puĉon, dum li faris oficialan vojaĝon al Ĉinio kaj Vjetnamio, la 24-an de februaro 1966. Li neniam plu revenis al sia lando, kaj mortis ekzilite en Rumanio, kie li estis enhospitaligita.

Infantempo kaj edukiĝoRedakti

Nkrumah venis el la popolo Akan, kaj naskiĝis kiel Francis Nwia Kofi Ngonloma oficiale la 21-an de septembro 1909[3][4] en la vilaĝo Nkroful en sud-okcidento de nuntempa Ganao.[5][6] Li estis filo de or-forĝisto kaj etkomercistino.

Li frekventis katolikan misian lernejon kaj fariĝis, havante proksimume 17 jarojn, helpinstruisto. Ekde 1925 al 1935 li frekventis la kolegion Achimota en Accra[1][7] kaj poste tie ankaŭ instruis. Dum la venontaj kvin jaroj li laboris kiel instruisto en kelkaj lernejoj en Ora Marbordo kiaj ĉe katolika lernejo en Axim, dum li ŝparis monon por pluigi sian edukadon en Usono. En 1935, Nkrumah veturis el Takoradi, Ora Marbordo, al Liverpool, Anglio, kaj al Londono, kie li postulis kaj ricevis sian studentan vizon el la Usona Ambasadejo. Kiam li estis ankoraŭ en Londono fine de 1935 li aŭdis novaĵojn pri la Invado de Abisenio fare de la faŝisma Italio, okazaĵo kiu kolerigis la junan Nkrumah. Tio kondukis lin en sia politika kariero.

En oktobro de 1935 li translokiĝis al Usono (el Liverpulo), helpe de parenco kiu estis riĉiĝinta en la komerco pri diamantoj kaj oro. Li aliĝis al la Linkolna Universitato (Pensilvanio). Li atingis baĉelor-diplomon pri arto kaj nacia ekonomiko en 1939 kaj en teologio en 1942. Nkrumah faris ankaŭ sian sciencan gradon en edukado (pedagogio) el la Universitato de Pensilvanio en 1942, kaj poste sian M.A. en filozofio en 1943. Dum li prelegis pri politika scienco ĉe la Linkolna Universitato, li estis elektita prezidento de African Students Organization of the United States and Canada. Kiel subgrada studento ĉe la Linkolna Universitato, li partoprenis almenaŭ en unu studenta teatra produktado, kaj li publikigis eseon pri eŭropaj registaroj en Afriko en la studenta gazeto nome The Lincolnian.[8]

Dum sia estado en Usono, Nkrumah ankaŭ ĉeestis en la pornigrulaj presbiterianaj preĝejoj en Filadelfio kaj en Novjorkio.[9] Li legis librojn pri politiko kaj teologio, kaj tutorigis studentojn en filozofio. Nkrumah trafis la idearojn de Marcus Garvey kaj en 1943 trafis kaj ankaŭ komencis longan korespondadon kun la marksisto el Trinidado nome C. L. R. James, ekzilito el Rusio nome Raya Dunayevskaya, kaj la ĉin-usona Grace Lee Boggs, ĉiuj el kiuj estis membroj de la uson-baza grupo de la trockiismaj intelektuloj de la tendenco Johnson-Forest. Nkrumah poste agnoskis, ke James instruis al li pri "kiel funkcis subgrunda movado". La asocio de Nkrumah kun tiuj radikaloj vokis la atenton de la FBI, kaj li estis metita sub vigladon en la komenca parto de 1945.

Politika karieroRedakti

 
Kwame Nkrumah sur poŝtmarko de Sovetunio.

En Londono li pli kaj pli engaĝiĝis politike kaj publikige. En 1945 li kunorganizis la 5-an tutafrikan kongreson en Manchester. En 1947 denove en Ora Marbordo li iĝis ĝenerala sekretario de UGCC (United Gold Coast Convention). Dum la 1948-aj ribeloj li iĝis landfama heroo kaj malliberiĝis unuafoje. En 1949 li fondis la pli radikalan CPP (Convention People’s Party).

En marto 1952 li iĝis ĉefministro de la kronkolonio Ora Marbordo, al kiu li donis en 1957 la nomon Ganao. Samjare li edziĝis al la egiptino Fathia Helen Ritzk.

Prezidento de GanaoRedakti

Kiam Kwame Nkrumah fariĝis prezidento, li konfrontiĝis kun multe da problemoj. La ekonomio estis orientita precipe je la interesoj de la brita kolonia potenco. Li provis fari sian landon ne nur dependa de la kultivado kaj eksporto de kakao. Tiutempe Ganao estis la lando kun la plej altaj kvotoj de eksportado de kakao, sed ne havis propran industrion por plulaborigi kakaon. La registaro plibonigis la strataron kaj pligrandigis la havenojn. La agrikulturado fariĝis pli diverseca.

Nkrumah proklamis la unuecon de Afriko kaj alvokis la afrikanojn senkoloniiĝi, ankaŭ kontraŭ novkoloniismo.

Puĉo kaj elpostenigoRedakti

Dum Nkrumah en Februraro 1966 estis vizitanta Nordvjetnamion kaj Ĉinion, lia registaro estis elpostenigita per perforta puĉo fare de militistoj kaj policanoj.[10] Laŭ la puŝistoj, la registaro de Nkrumah estis gvidante Ganaon en ekonomian kaoson kaj Nkrumah estis trompinta la ŝtaton.

 
Kwame Nkrumah kun la usona prezidento John F. Kennedy, 8a de Marto 1961.

La konspirintoj, estritaj de Joseph Arthur Ankrah, nomis sin Nacia Liberiga Konsilio kaj rgis kiel militista registaro dum tri jaroj. Nkrumah ne eksciis pri la puĉo ĝis li alvenis en Ĉinion. Post la puĉo, Nkrumah restis en Pekino dum kvar tagoj kaj ĉefministro Zhou Enlai traktis lin afable.[11][12]

Nkrumah aludis al usona impliko en la puĉo en sia memorlibro de 1969 Dark Days in Ghana (Malhelaj tagoj en Ganao); li eble bazigis tiun konkludon sur dokumentoj montrataj al li fare de KGB.[13][14] En 1978 tamen la spionestro John Stockwell, iama estro de la Angola Task Force de la usona Central Intelligence Agency (CIA), skribis, ke agentoj de la stacio de CIA en Accra "havis intiman kontakton kun la komplotistoj kiam la puĉo estis ekfunkcianta". Poste, "ene de la sidejoj de CIA en Accra ĝi estis bonvenigita, sed neoficiala kredito por la finfina puĉo. ... Nenio el tio estis taŭga respegulita en la skribitaj registroj de la agentejo."[15][16] Poste tiun saman jaron, Seymour Hersh de The New York Times, citante "unuamanajnn spionajn fontojn," defendis la rakonton de Stockwell, postulante, ke "multaj elementoj de CIA en Afriko konsideris la rolon de la agentejo en la elpostenigo de Dro. Nkrumah kiel ŝlosila."[17][18] Tiuj postuloj neniam estis verigitaj.[19][20]

Post la puĉo, Ganao refaris sian aligon internacie, fortranĉante siajn amikajn ligojn kun Gvineo kaj la Orienta Bloko, akceptante novan amikecon kun la Okcidenta Bloko, kaj invitante la partoprenon de la Internacia Monfonduso kaj de la Monda Banko por ke tiuj institucioj ludu estran rolon en la administrado de la ekonomio.[21] Per tiu renverso, pliigita per la forpelo de enmigrantoj kaj nova preteco negocadi kun Sudafriko kie hegemoniis apartismo, Ganao perdis sian bonan reputacion ĉe la konsidero de afrikaj naciistoj.[22][23]

Ekzilo, morto, omaĝoj kaj heredoRedakti

Nkrumah neniam povis revenis al Ganao, sed li plue defendis sian rigardon al la unueco de Afriko. Li vivis en ekzilo en Konakrio, Gvineo, kiel gasto de la Prezidento Ahmed Sékou Touré, kiu faris lin honora kun-prezidento de la lando.[24] Nkrumah legis, verkis, korespondis, ĝardenumis, kaj ricevis gastojn. Spite retiriĝon el publika politiko, li sentis, ke li estas ankoraŭ minacata de la okcident-usona spionaro. Kiam lia kuiristo mortis mistere, li timis, ke iu povus venenigi lin, kaj ŝajne komencis akumuli manĝaĵojn en sia ĉambro. Li suspektis, ke eksterlandaj agentoj estis spionante lian poŝton, kaj vivis en konstanta timo al kidnapo kaj murdo. Malsaniĝinta, li flugis al Bukareŝto, Rumanio, por kuractraktado en Aŭgusto 1971. Li mortis pro prostata kancero en Aprilo 1972 estante 62-jaraĝa en Rumanio.

 
Kwame Nkrumah Memorparko kaj Maŭzoleo.

Nkrumah estis entombigita en sia naskiĝvilaĝo, Nkroful, Ganao. Kvankam la tombo restis en Nkroful, liaj restaĵoj estis translokigitaj al granda nacia memortombejo kaj parko en Accra, Ganao.

Laŭlonge de sia vivodaŭro, Nkrumah ricevis honorajn doktorigojn el multaj universitatoj kiel Lincoln Universitato (Pensilvanio), Moskva Ŝtata Universitato (Sovetunio), Universitato de Kairo (Egiptio), Jagelona Universitato (Pollando) kaj Humboldt-Universitato en Berlino (Orienta Germanio).[9]

En 2000, li estis elektita Afrikano de la Jarmilo fare de aŭskultantoj de la Monda Servo de la BBC, estante priskribita de BBC kiel "Heroo de Sendependeco", kaj "Internacia simbolo de libereco kiel estro de la unua nigrafrika lando kiu forigis la katenojn de la kolonia regado."[25][26]

 
Tombo de Kwame Nkrumah en Accra.

Laŭ spionaj dokumentoj publikigitaj de la Oficejo de la Historiisto de la Usona Departemento de Ŝtato, "Nkrumah estis farante pli por subfosi la interesojn [de la usona registaro] ol ajna alia nigra afrikano."[27]

 
Statuo de Dro. Kwame Nkrumah en Owerri, Ŝtato Imo, Niĝerio.

En Septembro 2009, Prezidento John Atta Mills deklaris la 21an de Septembro (100a datreveno de la naskiĝo de Kwame Nkrumah) kiel Tago de Fondintoj, oficiala feritago en Ganao por celebri la heredon de Kwame Nkrumah.[28] En Aprilo 2019, Prezidento Akufo-Addo aprobis (Amendan) Leĝon 2019 pri Publikaj Feritagoj kiu ŝanĝis la 21an de Septembro el Tago de Fondintoj al Memortago por Kwame Nkrumah.[29]

Li ĝenerale havis nealiancitan marksisman perspektivon pri ekonomiko, kaj kredis, ke kapitalismo havas malicajn efikojn kiuj estos restantaj en Afriko dum mallonge.[30] Kvankam li klare distancigis sin el Afrika socialismo de multaj el siaj samtempuloj, Nkrumah argumentis, ke socialismo estas la sistemo kiu plej bone aranĝus la ŝanĝojn kiujn kapitalismo estis alportinta, kvankam respektante la afrikajn valorojn.[31] Li specife pritraktis tiujn temojn kaj sian politikon en 1967 en eseo titolita "Afrika Socialismo Revizitita":

Ni scias, ke la tradicia afrika socio estis fondita sur principoj de egalismo. En sia aktuala fukciado, tamen, ĝi havis variajn difektojn. Ties humanisma elano, tamen, estas io kiu plue pelas nin al nia tutafrika socialisma rekonstruado. Ni postulas, ke ĉiu homo estu celo en si mem, ne simpla rimedo; kaj ni akceptas la neceson garantii al ĉiu homo egalajn oportunojn por ties disvolvigo. La implicoj de tio por socipolitika praktiko devas funkcii science, kaj la necesaj socialaj kaj ekonomiaj politikoj devas esti plenumita rezolutece. Ajna grava humanismo devas komenciĝi el egalismo kaj devas konduki al objeltive elektitaj politikoj por protekti kaj elteni egalismon. El tio, socialismo. el tio, ankaŭ, scienca socialismo.[32]

Paulin J. Hountondji emfazis la elrompojn en la pensaro de Nkrumah. Dum la frua Nkrumah sentis la kontinuecon de socialismo rilate al la komunumismo de la tradicia Afriko, nome idealigita bildo de la antaŭkolonia Afriko (sen ekspluatado de jomo fare de homo) kaj estante li mem disĉiplo de Gandhi, li vidas en la malfrua Nkrumah neceson de violenta rompo el novkoloniismaj rilatoj, de lukto kontraŭ imperiismo kaj kontraŭ ties afrikaj aliancanoj. En Afrika Socialismo Revizitita Nkrumah tamen malakceptas la ideon de "Afrika socialismo" en la senco de Nyerere, nome "ideologio de kontinueco". En la fruaj verkoj de Nkrumah, li emfazis, ke en antaŭkolonia Afriko ne estis klasbatalo, kaj tial la malfrua Nkrumah malakceptas la fetiĉigon de antaŭkolonia Afriko. "Nkrumah neniam imagis Afrikon reen kiel speciala mondo, sed li akceptis, ke niaj socioj estas katenitaj al kelkaj leĝoj kiel neniu alia lando en la mondo, kaj ke Afrika revolucio, se propre komprenita, estas interplektite ligita al la monda revolucio." En Afriko devas unuiĝi (1963) Nkrumah alvokis al tuja formado de tutafrika registaro. Poste li postulis unuigan movadon kiu eliru el la bazo, argumentante, ke inter kontraŭ-imperiismaj registaroj kaj okcident-apogitaj "pup-reĝimoj" ne povas esti komuna grundo.

Nkrumah estis bone konata politike ankaŭ pro sia forta engaĝiĝo al kaj promocio de tutafrikismo. Li estis inspirita de la verkoj de nigraj intelektuloj kiel Marcus Garvey, W. E. B. Du Bois, kaj George Padmore, kaj liaj rilatoj kun ili. Multo de lia kompreno kaj rilato al tiuj homoj estis kreita dum siaj jaroj en Usono kiel studento.[33] Kelkaj fakuloj asertas, ke lia plej granda inspiro estis Marcus Garvey,[34] kvankam li havis ankaŭ gravan rilaton kun C. L. R. James. Nkrumah rigardis al tiuj homoj por elpensi ĝeneralan solvon al la malsanoj de Afriko. Por sekvi laŭ tiu intelekta vojo Nkrumah intencis pluigi sian edukadon en Londono, sed trovis sin mem engaĝiĝinta en rekta aktiveco.[35] Tiam, motivita per konsiloj el Du Bois, Nkrumah decidis fokusiĝi al kreado de paco en Afriko. Li iĝis pasia defendanto de la "Afrika Personeco" enkorpiĝinta en la moto "Afriko por la afrikanoj" pli frue popularigita de Edward Wilmont Blyden kaj li konsideris politikan sendependecon kiel antaŭkondiĉo por ekonomia sendependeco.[36] La dediĉoj de Nkrumah al tutafrikismo en agado altiris tiujn intelektulojn al liaj Ganaaj projektoj. Multaj usonanoj, kiel Du Bois kaj Kwame Ture, venis al Ganao por aliĝi al li en liaj klopodoj. Tiuj du homoj estas entombigitaj tie nuntempe.[37] Lia gazetara respondeculo dum ses jaroj estis la Grenada kontraŭkoloniisto Sam Morris. La plej granda sukceso de Nkrumah tiukadre estis lia grava influo en la fondo de la Organizaĵo por Afrika Unueco.[38]

Nkrumah iĝis ankaŭ simbolo por la liberigo de nigruloj en Usono. Kiam en 1958 la Harlema Asocio de Advokatoj havis eventon en honoro de Nkrumah, diplomato Ralph Bunche diris jenon:

Ni salutas vin, Kwame Nkrumah, ne nur ĉar vi estas ĉefministro de Ganao, kvankam jam tio estas sufiĉa tialo. Ni salutas vin ĉar ni estas vera kaj viva reprezento de niaj esperoj kaj idealoj, de la rezoluteco kiun ni havas por esti akceptitaj tute kiel egaluloj, de la fiero kiuj ni havas kaj kiun ni nutras pri nia afrika deveno, de la libereco pri kiu ni estas kapablaj, de la libereco en kiu ni kredas, de la digneco necesa al nia alteco kiel homoj.[39][40]

En 1961, Nkrumah faris diskurson nomitan "Mi parolas pri libereco". Dum tiu diskurso li parolis kial "Afriko estu unu el la plej grandaj fortoj de bono en la mondo".[41] Li mencias kiel Afriko estas tero de "vastaj riĉoj" kun mineralaj rimedoj kiuj "gamas el oro kaj diamantoj al uranio kaj nafto".[41] Nkrumah diras, ke la tialo kial Afriko ne progresas estas ĉar eŭropaj potencoj estis forprenante ĉiujn riĉojn por si mem. Se Afriko estus sendependa el la eŭropa regado, diris li, tiam ĝi povus vere flori kaj kontribui pozitive al la mondo. En la finaj vortoj de tiu diskurso Nkrumah alvokis sian popolon agadi dirante "Tiu ĉi estas nia ŝanco.[42] Ni devas agadi nuntempe. Morgaŭ eble estos tro malfrue kaj la oportuno estos pasinta, kaj kun ĝi la espero de la survivado de libera Afriko".[41] Tio sendis la nacion en naciisman movadon.

Privata vivoRedakti

Kwame Nkrumah edziĝis al Fathia Ritzk, egiptikopta bankolaboristino kaj iama instruistino, la vesperon de sia alveno en Ganaon: Novjare de 1957–1958.[43] La patrino de Fathia malakceptis beni tiun geedziĝon, pro malpreteco vidi alian filon foriri kun eksterlanda edzo.[44][45]

Kiel geedzoj, la familio Nkrumah havis tri filojn: Gamal (1959), Samia (1960), kaj Sekou (1963). Gamal estas ĵurnalisto, dum Samia kaj Sekou estas politikistoj. Nkrumah havis ankaŭ alian filon, Francis, pediatro (1962).[46] Ŝajne estas alia filo, Onsy Anwar Nathan Kwame Nkrumah, naskiĝinta al egiptia patrino[47][48] kaj kroma filino, Elizabeth.[48] La postulo de Onsy esti filo de Nkrumah estas malakceptita de la aliaj gefiloj de Nkrumah.[49][50]

VerkojRedakti

  • Towards Colonial Freedom
  • What I mean by Positive Action, Accra 1949
  • Ghana. Autobiography of Kwame Nkrumah, 1957, nova eldono 1970
  • I speak of Freedom: a Statement of African Ideology, (Novjorko 1964)
  • Africa must unite (1963, reeldonita ĉe Panaf)
  • Consciencism. Philosophy and Ideology for Decolonization and Development (ĉe Heinemann 1964, kun gravaj ŝanĝoj en 1970 ĉe Panaf)
  • Neocolonialism, the last stage of Imperialism, 1965
  • Challenge of the Congo, 1967
  • Dark Days in Ghana, Novjorko 1968
  • Handbook of Revolutionary Warfare, 1968
  • The Big Lie, 1968
  • The Struggle Continues,1968
  • Two Myths enhavas African Socialism revisited kaj The Myth of the Third World

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 E. Jessup, John. An Encyclopedic Dictionary of Conflict and Conflict Resolution, 1945-1996, p. 533.
  2. Mazrui 1966, p. 9: "There is little doubt that, quite consciously, Nkrumah saw himself as an African Lenin. He wanted to go down in history as a major political theorist and he wanted a particular stream of thought to bear his own name. Hence the term 'Nkrumahism'—a name for an ideology that he hoped would assume the same historic and revolutionary status as 'Leninism'."
  3. Rulers - Appiah Kofi. Lists of heads of state and heads of government. Rulers.org. Alirita {{subst:FormatoDato|2007-03-24}}.
  4. Asante Fordjour (6a Marto 2006). Nkrumah And The Big Six. GhanaHomePage. Alirita 29a de Aŭgusto 2013.
  5. Kwame Nkrumah Biography. Ghana to Ghana The Place for Ghana News and Entertainment. Alirita 31a Julio 2011.
  6. Yaw Owusu, Robert. (2005) Kwame Nkrumah's Liberation Thought: A Paradigm for Religious Advocacy in Contemporary Ghana, p. 97.
  7. Susan Altman, The Encyclopedia of African-American Heritage, Chapter M, p. 179.
  8. special Collections and Archives, Lincoln University Arkivigite je 2009-08-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. 9,0 9,1 Education For Leadership: The Vision of Kwame Nkrumah. kwamenkrumahcentenary.orgm. Alirita 9a de Januaro 2012.
  10. (2014) “Backing the Bundeswehr”, Armed Forces & Society 41 (4), p. 742–755. doi:10.1177/0095327x14554278. 
  11. (1972) “On the Coup in Ghana”, The Black Scholar 3 (9), p. 23–26. doi:10.1080/00064246.1972.11431232. 
  12. The Confused Moments of Nkrumah in China After The Coup. modernghana.com. Alirita 19a de Aŭgusto 2018.
  13. "Keith Lamont Scott's Disability May Have Gotten Him Killed, and He's Not The Only One" American Civil Liberties Union, doi=10.1163/2210-7975_hrd-9970-2016059
  14. Andrew, Christopher. (2006) The World Was Going Our Way: The KGB and the Battle for the Third World. Basic Books. ISBN 978-0465003136. cf. C.I.A.: Maker of Policy, or Tool?; Survey Finds Widely Feared Agency Is Tightly Controlled. The New York Times (25a de Aprilo 1966). Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2016. Alirita 27a de Aprilo 2016., kiu citas "authoritative officials outside the CIA" kiel postulanta akuzojn de CIA en la elpostenigo de Nkrumah, komplotoj por murdi Jawaharlal Nehru, la indonezia Movado 30a de Septembro, kaj la murdo de Patrice Lumumba, inter aliaj, "are fabrications".
  15. Greece ::Implications of the Coup, December 7, 1973, Secret/NOFORN, CIA. Central Inteligence Agency doi=10.1163/9789004287648.useo_b07301
  16. Stockwell, John. (1978) In Search of Enemies: A CIA Story. New York: W.W. Norton & Company. ISBN 0-393-00926-2.
  17. Murisa, Tendai (2016-10-06), "Re-imagining Agency in Africa", Claiming Agency (Weaver Press): pp. 128–143, doi:10.2307/j.ctvh8r3dp.12, (ISBN 978-1-77922-302-9) 
  18. Hersh, Seymour (9a de Majo 1978), "CIA Said to Have Aided Plotters Who Overthrew Nkrumah in Ghana", The New York Times. Represita en: Ray, Ellen. (1979) Dirty Work 2: The CIA in Africa. Secaucus, N.J.: Lyle Stuart Inc., p. [htt://archive.org/details/dirtyworkciaafri00raye/e/n172 159]–162. ISBN 0-8184-0294-6.
  19. Dutfield, Graham (2017-11-27), "If we have never been modern, they have never been traditional", Routledge Handbook of Biodiversity and the Law (Routledge): pp. 276–290, doi:10.4324/9781315530857-18, (ISBN 978-1-315-53085-7) 
  20. John Prados, Safe For Democracy: The Secret Wars of the CIA (Chicago: Ivan R. Dee, 2006), p. 329.
  21. (Aŭgusto 2019) Guinea – Joint World Bank-IMF Debt Sustainability Analysis Update. World Bank. doi:10.1596/32560.
  22. (August 2007) “Governing the city? South Africa's struggle to deal with urban immigrants after apartheid”, African Identities 5 (2), p. 261–278. doi:10.1080/14725840701403556. 
  23. Gebe, Boni Yao (Marto 2008). "Ghana's Foreign Policy at Independence and Implications for the 1966 Coup D'état" (PDF). Journal of Pan African Studies. 2 (3). Arkivita (PDF) el la originalo la 11an de Junio 2014.
  24. Schmidt, Elizabeth (2011-12-08), "Touré, Ahmed Sékou", African American Studies Center (Oxford University Press), doi:10.1093/acref/9780195301731.013.50129, (ISBN 978-0-19-530173-1) 
  25. “BBC World Service Network Africa”. doi:10.1163/1872-9037_afco_asc_853. 
  26. "Kwame Nkrumah's Vision of Africa" Arkivigite je 2022-05-26 per la retarkivo Wayback Machine, BBC World Service, 14a de Septembro 2000.
  27. Foreign Relations of the United States, 1964–1968, Volume XXVI, Indonesia; Malaysia-Singapore; Philippines – Office of the Historian. Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2015. Alirita 24 January 2016.
  28. Nkrumah's birthday declared a holiday. modernghana.com (4a de Septembro 2009). Arkivita el la originalo je 15a de Decembro 2013. Alirita 5a de Januaro 2013.
  29. President Akufo-Addo assents to Public Holidays Amendment Act 2019 (9a de Majo 2019). Alirita 23a de Septembro 2019.
  30. Catephores, George (1989), "Capitalism and crisis", An Introduction to Marxist Economics (London: Macmillan Education UK): pp. 127–146, doi:10.1007/978-1-349-19707-1_6, (ISBN 978-0-333-46102-0) 
  31. (2000) “If we had a theory of political ecology, what would it look like?”, Capitalism Nature Socialism 11 (2), p. 77–82. doi:10.1080/10455750009358916. 
  32. Kwame Nkrumah, "African Socialism Revisited", 1967.. Arkivita el la originalo je 2022-06-09. Alirita 2022-07-06.
  33. "In The Shadow Of His Father", S/He Created Them (Piscataway, NJ, USA: Gorgias Press): pp. 43–52, 2003-12-31, doi:10.31826/9781463209193-011, (ISBN 978-1-4632-0919-3) 
  34. Getachew, Adom. (2019) Worldmaking after Empire: The Rise and Fall of Self-Determination. Princeton University Press, p. 8. doi:10.2307/j.ctv3znwvg. ISBN 978-0-691-17915-5.
  35. "How, when he had besieged Chambly, another castle of the same Matthew, a sudden storm forced his host to flee, so that if Louis himself had not bravely fought back, the host would have nearly been destroyed; and how Matthew himself gave satisfaction to him with humility", The Deeds of Louis the Fat (Catholic University of America Press): pp. 32–34, 2012, doi:10.2307/j.ctt3fgq60.12, (ISBN 978-0-8132-2094-9) 
  36. Martin, G. (2012). African Political Thought. Palgrave Macmillan US. ISBN 978-1-137-06205-5.
  37. Afari-Gyan, Kwadwo. "Kwame Nkrumah, George Padmore and W. E. B. Du Bois", Research Review (NS) vol. 7 (1991): 1–5. Print.
  38. (1990) “Organisation of African Unity 25 years on: essays in honour of Kwame Nkrumah”, International Affairs 66 (2), p. 426. doi:10.2307/2621454. 
  39. "The More We Typed, the Better We Felt", Because You Have To (University of Notre Dame Press): pp. 103–106, 2012-09-15, doi:10.2307/j.ctvpj74n2.16, (ISBN 978-0-268-07984-0) 
  40. Obed Asamoah, "Nkrumah's Foreign Policy, 1951–1966", en Arhin (1992), The Life and Work of Kwame Nkrumah.
  41. 41,0 41,1 41,2 "Modern History Sourcebook: Kwame Nkrumah: I Speak of Freedom, 1961". Fordham University.
  42. (2018-12-01) “Words that Wound: Rethinking Online Hate Speech in South Africa”, Alternation: Interdisciplinary Journal for the Study of the Arts and Humanities in Southern Africa SP23, p. 108–133. doi:10.29086/2519-5476/2018/sp23a6. 
  43. Fathia Nkrumah by her son Gamal Nkrumah. Arkivita el la originalo je 2017-01-05. Alirita 2022-07-07.
  44. Here are all the First Ladies of Ghana since independence (en-US) (2a de Septembro 2019). Arkivita el la originalo je 10a de Junio 2020. Alirita 27a de Majo 2020.
  45. Fathia: The Rock Of The Nkrumah Family (angle). Alirita 30a de Majo 2020.
  46. . Africa must re-examine, implement Nkrumah's ideas – Francis Nkrumah. Multimedia Group Ltd (22 Septembro 2014). Arkivita el la originalo je 19a de Oktobro 2018. Alirita 19a de Oktobro 2018. Arkivigite je 2018-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
  47. Kwame Nkrumah's unknown son surfaces (4a de Aprilo 2012). Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2019. Alirita 19a de Oktobro 2018. Arkivigite je 2019-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
  48. 48,0 48,1 Confirmed! Onsy is Kwame Nkrumah's Son. Peace FM (31a de Julio 2015). Alirita 19a de Oktobro 2018.
  49. "My Father Would Not Have Denied Onsy"- Samia Nkrumah (31a de Julio 2015). Alirita 19a de Oktobro 2018.
  50. . Sekou Nkrumah threatens to throw 'brother' in jail. Pulse Ghana (24a de Septembro 2017). Alirita 19a de Oktobro 2018.

BibliografioRedakti

  • Paulin Hountondji: Das Ende des ‚Nkrumahismus‘ und die (Wieder-)Geburt Nkrumahs. In: ders., Afrikanische Philosophie. Mythos und Realität. Berlin: Dietz Verlag 1993.
  • Samuel G. Ikoku: Le Ghana de Nkrumah. Autopsie de la Ire République (1957-1966). (Traduko de: Mission to Ghana, far Yves Bénot). Maspero, Parizo 1971. 234 p.
  • Christian Kohrs: Nkrumah-Rawlings. Eine Annäherung an das politische Denken zweier ghanaischer Staatsmänner. Books on African Studies, 2001
  • Birmingham, David (1998). Kwame Nkrumah: The Father of African Nationalism. Athens: Ohio University Press. ISBN 0-8214-1242-6.
  • Davidson, Basil (2007) [1973]. Black Star: A View of the Life and Times of Kwame Nkrumah. Oxford, UK: James Currey. ISBN 978-1-84701-010-0.
  • Defense Intelligence Agency, "Supplement, Kwame Nkrumah, President of Ghana", 12a Januaro 1966. Supplement, Kwame Nkrumah, President of Ghana
  • James, C. L. R. (1977). Nkrumah and the Ghana Revolution. London: Allison & Busby. ISBN 0-85031-461-5.
  • Mazrui, Ali (1966). "Nkrumah: The Leninist Czar". Transition (26): 8–17. JSTOR 2934320.
  • Mwakikagile, Godfrey (2006). "Nyerere and Nkrumah: Towards African Unity". Nyerere and Africa: End of an Era (Third ed.). Pretoria, South Africa: New Africa Press. pp. 347–355. ISBN 0-9802534-1-1.
  • Poe, D. Zizwe (2003). Kwame Nkrumah's Contribution to Pan-African Agency. New York: Routledge. ISBN 0-203-50537-9.
  • Sanders, Charles L. (Septembro 1966). "Kwame Nkrumah: the Fall of a Messiah". Ebony (Usono). [1]
  • Tuchscherer, Konrad (2006). "Kwame Francis Nwia Kofie Nkrumah". In Coppa, Frank J. Encyclopedia of Modern Dictators. New York: Peter Lang. pp. 217–20. ISBN 0-8204-5010-3.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kwame Nkrumah en la angla Vikipedio.