Koptoj

la tradicia kristana loĝantaro de Egiptio
Koptoj
StMarkcoptic.jpg
Kopta ikonografio de Sankta Marko.
Suma populacio

~18.000.000 [1]

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio 5 000 000
Usono Usono 1 000 000 - 1 500 000
Flago-de-Sudano.svg Sudano 550 000
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 75 000+
Flago-de-Kanado.svg Kanado 65 000+
Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto 65 000
Flago-de-Libio.svg Libio 60 000
Flag of the United Kingdom (3-5).svg Britio 25 000 - 30 000
Flago-de-Francio.svg Francio 24 000
Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko 15 000+
Lingvo(j)
kopta, araba
Religio
Kristanismo:
kopta ortodoksa, kopta katolika kaj kopta evangelia.
Parencoj
arabaj kristanoj
v  d  r
Information icon.svg

La esprimo koptoj (greka αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj) signifis origine la loĝantojn de Egiptio. Post kiam en la 7-a jarcento la islamaj araboj konkeris Egiption, la nocio aludis nur la tradicie kristanan loĝantaron de Egiptio.

La islamaj konkerantoj devigis ilin paroli arabe kaj pagi specifan religian imposton. Tio estis la kaŭzo, bazo pri la malrapida disvastiĝo de la islamo inter la egiptia loĝantaro. Tiel la kopta kristaneco iĝis religio de la malplimulto (verŝajne ekde la 13-a jc.).

Ankaŭ hodiaŭ suferas ili malavantaĝojn eĉ perfortojn.

Ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun islamanoj, tiel ili estas takseblaj kiel rektaj heredantoj de la praegiptianoj.

Laŭ kopta tradicio, la kristanecon kunportis al la Nilo la evangeliisto Sankta Marko en la 1-a jc. kaj tiel li estis la fondinto kaj la unua pastro de la Kopta-ortodoksa eklezio. Tiu apartenas al la plej malnovaj eklezioj de la mondo. Ĝi validas kiel eklezio de la martiroj kaj lulilo de la monaĥeco. Ĝi estas unu el la Malnovorientaj eklezioj.

Ĝis 1959 la kopta eklezio estis ne nur malplimulta religio en Egiptio, sed ankaŭ plimulta kaj ŝtata eklezio en Etiopio (kie ĝi estis multe pli potenca kaj multnombra, kvankam tie ĝiaj membroj ne estis etnaj koptoj). En tiu jaro, tamen, la Etiopia eklezio sendependiĝis, laŭ konsento inter la kopta papo kaj la etiopia patriarko.

Enhavo

HistorioRedakti

Fondaĵo de la eklezio de AleksandrioRedakti

 
Koptj monaĥoj

La militakiro de la faraona Egiptio fare de Aleksandro la Granda ĉirkaŭ 330 a.K. naskas originalan socion, la ptolemean dinastion, limigitan unue en la regiono de la Nilodelto de 323 ĝis 30 a.K., kaj poste ampleksigitan al la tuta Egiptio.

En la 30-a jaro antaŭ Kristo, Egiptio iĝas romia. Dum la unua jarcento, kristanismo vastiĝas ĉi tien, same kiel en la tutan mediteranean basenon. Tradicio konsideras ke Sankta Marko la evangeliisto estas la fondinto de la Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, ĉe jaro 42[2]. La egiptia kristanismo estas dinamika, kaj aparte dank'al sia monaĥismo, kun emblema figuro Sankta Antonio la Granda (alinome Antonio la Abato) eminenta sankto de kristanismo, kaj poste ŝatega subjekto por kristana arto.

En 328, Egiptio estas regita de bizanca imperio.

La kristanoj de Egiptio ne estis ŝparigitaj de multaj konfliktoj kaj herezoj, kiujn kristanismo spertis dum tiuj epokoj. Post kiam fondiĝis pentrarkio de kvin patriarkaj eklezioj, ĝi disiĝis per kreado de eklezioj, kiuj, pro kulturaj kaj politikaj kialoj, rifuzis la dogmajn formuladojn de la koncilio de Kalcedonio (451). Tial aperis, apud la imperia eklezio aŭ "melkito", kiu sekvis la koncilion de Kalcedonio, eklezioj, kiuj kontraŭe ne akceptis hegemonion de la bizanca pensado kaj sekvis la teologian skolon de Aleksandrio. Tiuj eklezioj[N 1], inter ili la Kopta-ortodoksa eklezio de Egiptio , ne konsistigis homogenan grupon, kaj nomiĝas Orientaj eklezioj ne-kalcedoniaj[3].

Aparte, la jakobitoj (membroj de la Siria ortodoksa eklezio) konsideris ke dia naturo de Jesuo, iamaniere, "ensorbis" sian homan naturon, tiamaniere, ke Li havis nur dian naturon (monofizitismo). Kontraŭe la melkitoj restis en la agnosko de la tradicia eklezio, pri kiu Jesuo estas samtempe Dio kaj homo, kaj tute posedas la du naturojn, dian kaj homan. Eblas ke estas la politikaj kialoj, kiuj plivaloris por provoki la konflikton kaj la secesion: Egiptio, kiu estis subaro de la imperio de Konstantinopolo, malbone suferis tian dependecon, kaj la patriarko de Aleksandrio, kiu iĝis jakobito, estis sekvita de sia plej grandparta popolo.

Arabaislama superregadoRedakti

 
Biblio en kopta lingvo kun komentoj en araba lingvo.

De la 7-a ĝis la 11-a jarcento, Egiptio estas laŭvice dominita de Umajadoj, de Abasidoj kaj de Fatimidoj. Post la Tulunidoj (868-905) kaj post la Iĥŝididoj, regas la Fatimidojn (969-1171), kiuj ne agnoskas la aŭtoritaton de Abasidoj fonditan antaŭen (dum 750-1258) kaj nomas sin kalifoj. La dinastio de Ajubidoj (1171-1250) de Saladino estas sekvita de la turka gardo de Mamelukoj. Dum tiu tuta periodo, la koptoj, konsideritaj kiel "gento de la Libro", konservas siajn religiajn delegitojn (patriarkojn).

La traŭmato de la politika kaj religia deŝiro inter Konstantinoplo kaj Aleksandrio klarigas certe ke, du jarcentojn poste, egiptoj oponis malgrandan reziston kontraŭ penetrado de islamo: ilia deziro sin liberigi de kuratoro de Konstantinopolo estis ankoraŭ tiel forta, kiel antaŭe, kaj la eklezio estis ankaŭ tre malfortigita pro siaj internaj religiaj kvereloj. La amaso da egipta populacio iom post iom konvertiĝas al islamo, sed koptoj restas la plej multaj ĝis la 14-a jarcento[4]. La konvertiĝo de egiptoj al la islamo ne estas totala, malgraŭ kvazaŭ senĉesaj premoj kontraŭ la kristanoj. Post malpermeso de la uzo de la kopta lingvo por la profito de la araba, ekde la jaro 751, la kalifo imponis al la kristanoj, unu jaron poste, vestiĝi kun nigra turbano kaj kruco pli ol du kilogramojn peza ĉirkaŭ la kolo. Aliaj gravaj persekutoj okazis dum la 16-a jarcento sub la regado de la fatimidoj kaj de la turkoj. Iuj koptoj eliris en Etiopion, kie ili disvolvis Kristanan eklezion, partoprenis al komerco en Orientafriko inter Etiopio, Arabio, Barato, Indonezio kaj la lando de Himjaro (en Jemeno).

La konkero de Egiptio de mamelukoj fare de la otomana sultano Selimo la 1-a, en 1517, malfermas epokon de ekonomia malkresko, kaj kuntrenas elirperiodon de la koptoj. De iam kiel otomana provinco, Egiptio estas regita de paŝao, kiu estas nomita, ĉiujare, de Konstantinopolo.

Persekuto kaj diskriminacio en EgiptioRedakti

Religia libereco en Egiptujo estas malhelpita laŭ variaj gradoj per diskriminaciaj kaj restriktaj registarpolitikoj. Koptaj kristanoj, estantaj la plej granda religia malplimulto en Egiptujo, estas la pli malfavore frapitaj. Koptoj renkontis kreskantan marĝenigon post la puĉo de 1952, gvidita de Gamal Abdel Naser. Ĝis komenciĝo de la 21-a jarcento, kristanoj estis postulataj akiri prezidentan aprobon por eĉ riparetoj en preĝejoj. Kvankam la leĝo estis moderigita en 2005, per delegado malsupren de la aŭtoritato por aprobo al la guberniestroj; koptoj daŭre renkontas multajn malhelpojn kaj restriktojn pri enkonstruado de novaj preĝejoj. Tiuj restriktoj ne akzistas pri konstruado de moskeoj[5][6].

La kopta komunumo estis la celo por hatokrimoj kaj fizikaj atakoj. La plej signifaj estis la 2000-2001 Ek Kosheh atakoj, dum kiuj islamanoj kaj kristanoj estis implicitaj per sangaj inter-religiaj kolizioj sekvante disputon inter islamano kaj kristano. "Dudek kristanoj kaj unu islamano estis mortigitaj, sekvante perforton, kiu okazis en la urbo de el-Kosheh, 440 kilimetrojn (275 milojn) sude de Kairo[7].

En 2005, kopta grupo kreis flagon kiel simbolon de la kopta identeco por prezenti tiamaniere koptajn komunumojn al la tuta mondo.

En 2006, International Christian Concern (usona ne-registara grupo kiu zorgas pri homaj rajtoj de kristanoj) raportis, ke, en februaro 2001, islamanoj bruligis novan egiptan preĝejon, kaj domojn de 35 kristanoj, kaj ke, en aprilo 2001, egipta kristana knabino, 14-an jaraĝa, estis forkaptita, ĉar ŝiaj gepatroj loĝigis homon, kiu konvertiĝis de Islamo al Kristanismo.

En majo 2010, la Wall Street Journal raportis pri kreskanta nombro da waves of mob assaults ("ondoj da hordatakoj") fare de islamanoj kontraŭ koptoj, trudante multajn kristanojn fuĝi el siajn domojn[8] Spite de viglaj alvokoj, polico tipe venis post kiam perforto estis finita.[8]. La polico ankaŭ devigis la koptojn akcepti "repacigon" kun siaj atakantoj por eviti procesigi ilin[8]. En Marsa Matrouh, hordo da 3000 islamanoj atakis la koptan populacion de la urbo, kaj 400 koptoj devis barikadi sin en sian preĝejon, dum la hordo detruis 18 domojn, 23 butikojn kaj 16 veturilojn[8].

Membroj de Usona Kongreso esprimis zorgon pri "homa fikomerco" de koptaj virinoj kaj fraŭlinoj, estantaj viktimoj de forkaptoj, malvolaj konvertiĝoj al islamo, seksa ekspluato kaj malvola geedziniĝo al islamana viro[9].

Boutros Boutros-Ghali estas kopto, kiu deĵoris kiel intertempa ministro pri eksteraj rilatoj de Egiptujo, dufoje sub prezidento Anwar al-Sadat (1977 kaj 1978-1979). Kvankam Boutros Boutros-Ghali poste iĝis la Unuiĝintaj Nacioj-generalsekretario, lia nomumo kiel nura intertempa ministro pri eksteraj rilatoj elmontris sisteman eliminon de koptoj de ĉiuj registraraj influaj pozicioj. Ĝis januaro 2011, nur du koptoj estis sur la registrara kabineto de Egiptujo: financministro Youssef Boutros Ghali kaj mediministro Magued George. Ekzistas ankaŭ kutime unu kopta guberniestro el 25, ekz. tiu de Qena en Supra Egipto. Krome, Naguib Sawiris, ekstreme sukcesa komercisto kaj unu el la 100 plej riĉaj homoj en la mondo, estas kopto. En 2002, sub la registraro de Hosni Mubarak, Kopta Kristnasko (la 7-a de januaro) estis agnoskita oficiala ferio[10]. Tamen, multaj koptoj daŭre plendas pri sia minimuma reprezentado en polico, ŝtatsekureco kaj ŝtatofico, kaj pri sia diskriminaciado en laborantaro sur bazo de sia religio[11][12]. La plejmulto da koptoj subtenas nek sendependencon, nek apartigomovadon de aliaj egiptoj[13].

Dum religia libereco estas garantiita de la egipta konstitucio, laŭ "Human Rights Watch" (Varto de Homaj Rajtoj), egiptoj povas konvertiĝi al Islamo ĝenerale sen malfacileco, sed islamanoj kiuj konvertiĝas al Kristanismo renkontas malfacilaĵojn, por ricevi identecpaperojn kaj iuj estis arestitaj pro supoza farado de falsaj dokumentoj[14]. Publikaj oficialuloj , estantaj konservativuloj, intensigas la kompleksecon de la laŭleĝaj procedoj por postuli eblon de religioŝanĝo. Sekurecagentejoj foje postulos, ke tiaj konvertiĝoj de Islamo al Kristanismo (aŭ foje inverse) povas origini socian agitadon, kaj tiel pravigas sin por maljuste halti la subjektojn, insistante ke ili simple prenas mezuron por malhelpi okazaĵojn de verŝajnaj sociaj problemoj[15]. En 2007, Kairo-administra tribunalo neis al 45 civitanoj la rajton akiri identecpaperojn dokumentantajn iliajn revenojn al Kristanismo post iliajn konvertiĝojn al Islamo[16] Tamen, en februaro 2008, la Supera Administra Tribunalo renversis la decidon, permesante al 12 civitanoj, kiuj revenis al Kristanismo, re-listadon de iliaj religioj sur iliaj identigiloj[17][18], sed ili precizigos, ke ili adoptis islamon dum mallonga tempodaŭro[19].

DemografioRedakti

La egipta censo de 1897 anoncis ke la pocenton de ne-mulslimoj en urbaj provincoj estis 14,7% (13,2% kristanoj, 1,4 judoj). La egipta censo de 1986 anoncis ke la pocenton de ne-islamanoj de urbaj provincoj estis 6,1% (5,7% kristanoj, 0% judoj). La malkresko en la juda reprezentantaro estas interpretita tra la kreado de la stato de Israelo, kaj la posta elmigrado de la egiptaj judoj. Ekzistas neniu klarigo por 55% malkresko en la pocento de kristanoj en Egiptujo. Estis sugestita, ke egiptaj censoj, kiuj okazis post 1952, estis politigitaj por subreprezenti kristanan populacion.

NotoRedakti

  1. Ili estas la Siria ortodoksa eklezio, la Kopta-ortodoksa eklezio de Egiptio, la Etiopia ortodoksa eklezio, la Armena apostola eklezio, kaj la Maronita eklezio de Libano kiu, de post la 12-a jarcento, kunliĝis oficiale kun Romo

ReferencojRedakti

  1. Alarmo en Egiptio post atako dum ortodoksa krisnasko (la 7-a januaro 2011). Alirita la 5-a novembro 2011. (angle)
  2. Eŭsebio de Cezareo, aŭtoro de Historio de eklezio, dum la 4-a jarcento, deklaras ke Sankta Marko venis al Egiptio, la unuan kaj la duan jaron de la regado de la imperatoro Klaŭdio, "Du Jarmiloj da Kopta Kristanismo", Otto F.A. Meinardus p. 28
  3. Atlas des religions, Plon-Mame, 1994 (france)
  4. Foriro de egitaj koptoj. L'Express (24-a decembro 2008). Alirita 9-a januaro 2011.
  5. WorldWide Religious News Reguloj pri Konstruado de Preĝejoj Simpligitaj, 13-a decembro 2005. (angle)
  6. Compass Direct News. Reguloj pri Konstruado de Preĝejoj Simpligitaj, 13-a decembro 2005. (angle)
  7. “Egipta kortumo postulas reproceson de la kolizioj”. BBC News (30- julio 2001).
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 . Persekutitaj kristanoj de Egitujo. The Wall Street Journal (18-a majo 2010). Alirita 4-a junio 2010.
  9. . Kongresmembroj House premas Blankan Domon por Alerti Egiption pri Malvolaj Geedziniĝoj. foxnews.com (2-a aprilo 2010). Alirita 8-a novembro 2010. (angle)
  10. ArabicNews.com. Koptoj aprezas la prezidentanoncon pri la Ferio de Orienta Kristnasko, la 20-a de decembro 2002
  11. Freedom House. Egiptaj Kristanoj Endangerigitaj. (angle)
  12. Human Rights Watch. Egypt: Superrigardo pri probemo de la Homaj Rajtoj en Egiptujo, 2005 (angle)
  13. Kopta Faraona Respubliko (angle)
  14. Human Rights Watch. Monda raporto 2007: Egiptio. (angle)
  15. Egiptio arestas 22 islamanojn konvertitajn al Kristanismo., la 3-a de novembro 2003. (angle)
  16. Shahine, Gihan. Fraŭdo, ne Libereco. Ahram Weekly, 3-a/9-a majo 2007
  17. . Egipta Kortuma Permesas Reveni al Kristanismo.. The New York Times (11-a de februaro 2008, 2008). Alirita 2008-10-07.
  18. Associated Press. Egipta Kortuma agnoskas rajton pri konvertiĝintaj islamanoj reveni al Kristanismo, la 9-a de februaro 2009. (angle)
  19. AFP. Egiptio Permesas Reveni al Kristanismo sur Identeckarto., februaro 2008. (angle)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti