Kopta muziko estas la koptaj himnoj kiuj la kopta eklezio uzas. Koptaj himnoj estas skribitaj en la kopta lingvo. La formo de liturgia ĉantado estas nur voĉkantado de bizancaj, ambroziaj, mozarabaj, gregoriaj ĉantoj. Ĝi estas plejparte elsendita tra voĉa tradicio samkiel hebreaj ĉantoj sen transskribo.

Klasifiko redakti

Jen multaj klasifikadoj de la koptaj himnoj. La plej fama klasifikas himnojn laŭ siaj uzoj en la preĝejo.

  • Anaj himnoj
  • Fastaj himnoj
  • Kiahka (nur ĉantitaj en Kiahk monato)
  • Malĝojaj himnoj (dum la semajno de doloro kiun la kopta eklezio nomas pasko)
  • Ĝojaj himnoj en festoj
  • Himnoj por la Dimanĉo de Palmoj

Historio de himnoj redakti

Bedaŭrinde, ne ekzistas propraj dokumentoj kiuj montras la historion de la muziko, sed la historio de la vortoj de la himnoj estas pli klare konstatebla. La plej malnovaj muzikaj transskriboj ekaperis dum la 18-a jarcento kaj poste. la plej famaj transskriboj estas la transskribo de Villoutaut, Blin, Badet, Ernst Nevlando Smito, Margit Tot, Marjan Robertson.