Monaĥejo (aŭ monakejo) (latine monasterium) estas distrikto separita de la ekstera mondo, kiu estas destinita por vivo kaj kulto de monaĥoj. Ĉar monaĥoj parte vivas disigite laŭ seksoj, oni parolas pri monaĥejoj kaj monaĥinejoj.

Geografia disvastiĝo redakti

En la nekristanaj religioj klostroj disvastiĝis precipe en budhismo kaj en la tibeta lamaismo, sed eblas renkonti ilin ankaŭ en ĉina taoismo en la islama mistiko kaj en judismo. Ankaŭ la aztekaj pastroj en pra-Meksiko vivis en monaĥejosimilaj distriktoj.

Monaĥejoj en Kristanismo redakti

En la sfero de la kristanaj religioj oni povas distingi precipe inter klostroj de la ortodoksa (orienta) kaj roma (okcidenta) eklezioj.

La Dissolvo de la monaĥejoj en Anglio kaj Irlando (angle Dissolution of the Monasteries) estas la nomo donita en moderna historia esploro al serio de administraj kaj konstituciaj iniciatoj prenitaj fare de reĝo Henriko la 8-a de 1536 ĝis 1541, kadre de la reformacio en Anglio.

Monaĥejoj en budhismo redakti

La ekvivalento al monaĥejoj en budhismo estas bikŝuejoj, kie loĝas bikŝuoj, budhismaj monaĥoj. Bilŝuejoj ekestis kiel pluvrifuĝo dum la pluva sezono. En la komenca tempo de budhismo la bikŝuoj ĉiam estis migrantaj—same kiel la budho Gotamo vivis en ĉiama migrado ĝis sia elvekiĝo. Unue la domanoj donacis terenon por ebligi al la bikŝuoj starigi tie siajn portempajn restadejojn. Pli poste ili donacis firmajn ejojn. Dum paso de jarcentoj kelkaj bikŝuoj komencis loĝi daŭre tie, precipe dum budhismo disvastiĝis en malpli varmaj klimataj zonoj.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti