Pluvrifuĝo estas trimonata praktiko okazanta ĉiujare dum la pluva sezono, observita de Teravadanoj kaj de kelkaj skoloj de Mahajano[noto 1] dum kiu bikŝuoj restas en unu loko, ordinare ĉe bikŝuejo,[1][2] kie ili dediĉas la tempon al intensa meditado.[1] En kelkaj tradicioj de Teravado estas kutino esprimi kiom da tempo oni estas bikŝuo kalkulante pluvojn anstataŭ jarojn.

Pluvrifuĝo
Tradukoj de
वर्ष (Varṣa)
Esperante Pluvrifuĝo
Palie वस्स (Vassa)
Sanskrite वर्ष (Varṣa)
Ĉine 雨安居 (Yǔānjū)
Japane 安居 (Ango)
Kmere វស្សា, ព្រះវស្សា (Vossa, Preah Vossa)
Koree 안거 (安居, Angeo)
Laŭe ພັນສາ ([pʰán sǎː]),
ວັດສາ (Watsa)
Tibete དབྱར་གནས། (dbyar gnas)
Birme ဝါတွင်း (Wàdwíɴ)
En S'gaw Karen ဝါတွ့ၤ (Wàdway)
Taje พรรษา (phansa [pʰān.sǎː])
วรรษา (Watsa)
Terminaro de Budhismo
vdr

Kelkaj budhismaj domanoj observas la pluvrifuĝon adoptante ŝramanajn praktikojn, kiel ne manĝi viandon, ne drinki, nek fumi.[3]

La pluvrifuĝo komenciĝas la unuan tagon de la malkreska luno de la oka luna monato, kiu estas la tago post la Darma tago, kaj finiĝas per kunvoko (Pavāraṇā),[4] kiam la samgo renkontiĝas kaj kompensas ĉiun pekon faritan dum la pluvrifuĝo. Ekzemple, en Birmo ĝi komenciĝas en la monato Waso (birme ဝါဆို) kaj finiĝas en la monato Thadingyut (birme သီတင်းကျွတ်).[noto 2][3]

Post la pluvrifuĝo, okazas la ŝtofofero (Kaṭhina),[5] festo dum kiu domanoj dankas la bikŝuojn per ŝtofoj por iliaj roboj kaj aliaj donacoj.[6][7][8]

Historio redakti

La tradicio ne vojaĝi dum la pluva sezono (Varṣa) por ne damaĝi la novajn kreskaĵojn kaj insektojn, kiuj abundis en tiu epoko, estis jam antikva moro de ŝramanoj en Barato en pluraj religioj[1] eĉ antaŭ ol la budho Gotamo ekzistis.[3] La bikŝuoj estis admonitaj de la budho observi tiun praktikon por eviti kritikon de aliaj religioj.[9]

En Mahajano redakti

Pluvrifuĝo estas celebrita ankaŭ en Nepalo kaj Tibeto. Ankaŭ en Ĉinio, Koreio kaj Japanio, kien ĝi estis transdonita kvankam tie ne estas pluva sezono, kaj estas celebrita laŭ la ĉina kalendaro. Ĝi komenciĝas la 15-an de la kvara monato kaj finiĝas la 15-an de la sepa monato, kiu en Japanio nun estas celebrita la 15-an de Aŭgusto kiel obon.[10][11][12]

Notoj redakti

  1. En Zeno kaj Tibeta budhismo.
  2. De Julio ĝis Oktobro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Lay Buddhist Practice - The Shrine Room, Uposatha Day, Rains Residence
  2. Was (Thai) Vassa
  3. 3,0 3,1 3,2 Vassa ĉe About.com
  4. https://www.wisdomlib.org/definition/pavarana
  5. https://www.wisdomlib.org/definition/kathina
  6. Vassa (Rains Retreat) and Kathina (Robe Offering) Ceremony
  7. Vassa, The Rains Retreat
  8. Kathina at BBC
  9. Dhammasukha, "The Rains Retreat Tradition"[rompita ligilo]
  10. 辛嶋静志 (2013). “「盂蘭盆」の本当の意味 ―千四百間の誤解を解く”, 大法輪 (ja), p. 185. 
  11. Karashima Seishi (2013). “The Meaning of Yulanpen 盂蘭盆 "Rice Bowl" On Pravāraṇā Day”, Annual Report of The International Research Institute for Advance Buddhology at Soka University for the Academic Year 2012 XVI, p. 293. 
  12. 辛嶋静志 (2014). “盂蘭盆之意-自恣日的“飯鉢””, 中華文史論叢 (zh), p. 286.