Laŭa lingvo

lingvo, oficiala en Laoso, kodoj "lo" "lao"

La laŭa lingvo (ankaŭ nomata laosa lingvo en kiu lingvo ĝi tekstas :  ພາສາລາວ - phasa lao, IFA:[pʰaːsaː laːw]) estas la oficiala lingvo de Laoso. Ĝi estas tona lingvo el la Kradaja lingvaro. Ĝi ankaŭ estas nomata laosa lingvo pro la oficiala lingvo de Laoso. Ĝi estas parolata en komunumoj de laŭoj aŭ laosanoj elmigrintoj en norda Tajlando, kie ĝi estas plej kutime nomata isarna lingvo. Ĝi estas baza lingvo de laŭoj kaj ankaŭ grava dua lingvo de multaj malgrandaj etnoj en Laoso kaj Isarno. Samkiel ĉiuj aliaj lingvoj de Laoso, la laŭa lingvo utiligas abugidan skribsistemon. Ofica standardo de literatura lingvo ne ekzistas, sed defakte standarda lingvo baziĝas sur vjentiana dialekto.

Laŭa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Kradaja lingvaro
Parolantoj 5 225 552
Skribo laŭa skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 lo
  ISO 639-3 lao
  Glottolog laoo1244
Angla nomo Lao
Franca nomo lao
vdr

Historio redakti

La laŭa lingvo devenas de tajaj lingvoj parolataj en teritorioj de nuna suda Ĉinio kaj norda Vjetnamio fare de malsamaj popoloj konataj kiel jŭe-popoloj. Pro invadoj de hanoj kaj mongoloj kaj ankaŭ pro serĉo de landoj pli taŭgaj por kultivado de rizo, la tajaj popoloj eventuale moviĝis al Barato, laŭ la valo de Mekongo kaj suden tra tuta Malaja duoninsulo. La historio de migrado de la tajaj popoloj estas konservita en eposa formo en legendoj pri Ĥun Borom. Tajaj popoloj en nuna Laoso elpremis aŭ absorbis pli fruajn tribojn de mon-kmeraj kaj aŭstroneziaj lingvoj. Malgraŭ kontinuaj politikaj konfliktoj inter Siamo kaj Vjetnamio, laosoj sukcesis krei sian propran identecon kaj pli-malpli konsistan lingvon el malsamaj dialektoj.

Dialektoj redakti

La laŭa lingvo havas multajn dialektoj, sed ili ĉiuj estas interkompreneblaj. La isarna lingvo ankaŭ divideblas al variaj dialektoj, sed ankaŭ ili estas interkompreneblaj kaj inter si, kaj kun laŭaj dialektoj de Laoso. Aldone, estas sennombraj malgrandaj dialektoj, parencaj al la laŭa, kiujn parolas triboj devenantaj de kontraŭvole enmigrintaj laosoj en centra Tajlando.

La plej grandaj dialektoj estas:

Aldone, dialektoj de laŭa (aŭ tre proksime rilataj lingvoj, depende de kiel oni preferas difini ilin) aperas ĉe multaj malgrandaj etnoj de Tajlando, kiel njoa lingvo, fu-taja lingvo, saeka lingvo, taj-dama lingvo, taj-dona lingvo ktp. Kvankam etne tiuj popoloj estas tajoj, la laosa registaro difinas ilin kiel Lao Loum (ລາວລຸ່ມ), "plataj laosoj". Malgraŭ aparta deveno, la siama lingvo estas tre simila al la laŭa je multaj gramatikaj ecoj kaj havas multajn samajn bazajn vortojn, sed malsamoj en vortuzado limigas interkomprenon.

Skribo redakti

Dum sia historio, la laosoj utiligis kelkajn maldamajn abugidajn skribsistemojn. La moderna laŭa skribo devenas de la kmera alfabeto, kiu, siavice, baziĝas sur la barata brahmio. Ĝi estis komence simila al la taja alfabeto, sed, pro multaj ortografiaj reformoj, okazitaj fare de reĝaj dinastioj, malproksimiĝis de ĝi. La laŭa alfabeto estas pli kongrua kun moderna lingvo, havas malpli da literoj kaj pli emas skribi vortojn ne laŭ etimologio, sed laŭ moderna prononco. Konsonantoj en la laŭa skribo havas tonajn klasojn kaj la skribo faciligas markigon de tonoj per tonaj markoj. Ekzistas oficiala sistemo pri latinigo de la laŭa lingvo, kiu estas iom nekonsista kaj baziĝas sur franca ortografio. Laos-parolantaj popoloj de Isarno kaj aliaj partoj de Tajlando plej ofte ne regas la laŭan skribon kaj uzas tajan alfabeton kaj tajan sistemon de latinigo por skribi laose.

Numeraloj estas skribataj kaj per numeroj, kaj per vortoj (1 kaj unu), sed numeroj estas pli komunaj. En plejparto de okazoj laosoj utiligas arabajn ciferojn, sed tradiciaj laŭaj ciferoj, devenantaj de brahmio, ankaŭ estas instruataj kaj uzataj.

La lasta ortografia reformo en la laŭa skribo okazis en la 1970-aj jaroj, kiam oni forigis literon ຣ (ro) kaj anstataŭigis ĝin per ລ (lo). Tamen, multaj laosoj daŭre pronancas kaj skribas vortojn kun ຣ, aparte olduloj kaj tiuj, kiuj elmigris el la lando antaŭ la 1970-aj.

Vortaro redakti

Plejparto de vortoj en la laŭa lingvo estas denaskaj laŭaj. Tamen, post enkonduko de budhismo, multaj terminoj venis al la laŭa el la palia lingvo, aparte tiuj de religia vortaro kaj komunikiĝo en sangho. La kmera lingvo vaste influis la laŭan dum tempoj de la Kmera Imperio, kiu kontrolis multajn partojn de nuna Laoso. Aparte, multaj kmeraj vortoj envenis en la laŭan terminaron de juĝo kaj kulturo. El tiuj vortoj, multaj estis pruntitaj, siavice, fare de kmeroj el sanskrito tra barataj negocistoj.

Formala lingvo havas pli grandan nomon de pruntovortoj, aparte de palia, sanskrita kaj kmera devenoj, ol la popola parola lingvo. La palia kaj sanskrita lingvoj rolas en la laŭa (kaj en multaj aliaj aziaj lingvoj) same, kiel la latina kaj la greka rolis en Eŭropo. Formala lingvo ofte utiligas specialajn pronomajn formojn kaj specialajn formalajn frazajn finaĵojn ແດ (dè, [deː]) aŭ ເດີ (deu, [dɤ]). Negativaj esprimoj havas formalan finaĵon ດອກ (dok, [dɔːk]). Jenaj frazoj estas en formala formo:

  • ຂອບໃຈຫຼາຍໆເດີ(khop chai lai lai deu, [kɔːp tɕaj laj laj dɤ]) Grandan dankon al vi
  • ຂ້ານ້ອຍບໍ່ໄດ້ດອກແດ (khanoy bo dai dok deu, [kʰaːnɔːj bɔː daj dɔːk dɤ]) Mi ne povas

Gramatiko redakti

Granda plimulto de laŭaj vortoj estas unusilabaj. Laŭaj vortoj ne havas fleksiojn, kiuj markus deklinaciojnverbajn tensojn, kaj por marki tiujn ecojn ekzistas apartaj vortetoj. La laŭa estas preskaŭ ekskluzive SVO-lingvo, kvankam laosoj emas preterlasi la subjekton. La laŭa lingvo untiligas pronomojn pli ofte ol la parenca siama lingvo kaj ol plimulto de aliaj aziaj lingvoj.

Substantivoj redakti

Substantivoj ne markiĝas je genro, deklinaciogramatika nombro. Ĉiu substantivo povas esti singulara aŭ plurala depende de kunteksto. La laŭa lingvo havas nek difinitajn, nek nedifinitajn artikolon. Por esprimi pluralon aŭ kvanton de iu objekto la laŭa lingvo ofte uzas mezurajn vortojn (laose ລັກສະນະນາມ, laksaʔnaʔnaːm). Ekzemple, la frazeron 'du seĝoj' en la laŭa oni dirus proksime al 'seĝo du peco'.

Agaj verboj facile konvertiĝas al substantivoj per antaŭ-vorteto ການ (kan, [gaːn]) Por konverti abstraktajn verbojn kaj adjektivojn (iom simile al esperanta sufikso -ec-) oni uzas antaŭ-vorteton ຄວາມ (khwam, [kʰwaːm]):

  • ເດີນທາງ (deunthang, [dɤntaːŋ]) veturi -> ເດີນທາງ (kan deunthang, [gaːn dɤntaːŋ]) veturo
  • ຄິດ (khit, [kʰit]) pensi -> ຄວາມຄິດ (khwam khit, [kʰwaːm kʰit]) penso
  • ດີ (di, diː) bona -> ຄວາມດີ (khwam di, kʰwaːm diː) bono, boneco

Kiel en multaj lingvoj de Azio, pronomoj estas ofte preterlasataj en neformala laŭa aŭ anstataŭigataj per kromnomoj aŭ familiecaj terminoj ('frato', 'onklo', 'avo' ktp.) depende de sekso kaj aĝo de alparolato kaj formo de ŝia/lia rilato kun la parolanto. Pronomoj, kiam ili uziĝas, ankaŭ havas multajn variantojn depende de lingvotavolo - ekde rojala (nur uzita por paroli kun reĝojn kaj membroj de reĝa familio, nun preskaŭ ne uzata krom je ŝerca senco) ĝis vulgara kaj eĉ ofenda. Ju pli formala estos iu parolo, des malpli da pronomoj estos preterlasitaj kaj des pli formalaj formoj estos uzataj. Pronomoj transformiĝas al plurala formo per antaŭ-vorteto ພວກ (pʰuak), ekzemple ພວກເຈົ້າ (pʰuak jao) "vi (plurala)". Aĝo kaj socia statuso de la alparolato estas ĉiam markita per la lingvo. Se iu persono parolas al pli juna viro, ŝi/li prefiksas lian nomon per ບັກ (bak, [bak]), kaj por pli juna inoj uziĝas antaŭ-vorteto ອີ (i, [iː]). Por pli maljunaj viroj kaj inoj oni uzas, laŭorde, vortetojn ອ້າຍ (ai, [aj]) kaj ແອື້ອຍ (èw, [ɛːw]). Ege pli maljunajn homojn oni afable adresas kiel "onklino", "onklo", "patro", "patrino", "avo", "avino" ktp, eĉ se ili ne rilatas al la familio de la parolanto.

Pronomo Latinigo IFA Signifo
ຂ້ອຍ khoy kʰɔːj Mi (neformala, ĝenerala)
ຂ້ານ້ອຍ khanoy kʰaːnɔːj Mi (formala)
ເຮົາ hao haw ni
ເຈົ້າ chao tɕaw vi (singulara, ĝenerala)
ທ່ານ thaan tʰaːn vi (singulara, treege formala)
ເຂົາ khao kʰao li/ŝi (formala, ĝenerala)
ລາວ lao law li/ŝi (tre neformala)
ເພິ່ນ peun pʰɤn li/ŝi (tre formala)
ມັນ man man ĝi (pri objekto aŭ animalo, treege ofenda se uzata pri persono)

Adjektivoj kaj adverboj redakti

En la laŭa lingvo estas neniu kardinala distingo inter adjektivoj kaj adverboj, kaj vortoj en tiu kategorio facile ludas ambaŭ rolojn. Duobligo de radiko ofte uziĝas por emfazo de intenseco. En norma lingvo ne pli ol unu vorto en frazo povas esti duobligata. Plej ofte adjektivoj sekvas substantivojn. Adverboj povas kaj sekvi verbojn, al kiuj ili apartenas, kaj stari antaŭ ili depende de la vorto. Plej ofte ne uziĝas iuj vortetoj por ligi substantivon kun adjektivo.

  • ສາວງາມ (sao ngam, [saːw ŋaːm]) Bela ino
  • ສາວງາມໆ (sao ngam ngam, [saːw ŋaːm ŋaːm]) Tre bela ino
  • ສາວງາມທີ່ໄວ (sao ngam thi wai, [saːw ŋaːm tʰiː vaj]) Ino kiu rapide iĝas bela
  • ສາວງາມທີ່ໄວໆ (sao ngam thi wai wai, [saːw ŋaːm tʰiː vaj vaj]) ino kiu tre rapide iĝas bela

Komparativoj havas formon "A X ກວ່າ B" (kwa, [gwaː]) - A estas pli X ol B. Superlativo esprimatas kiel "A X ທີ່ສຸດ" (thisut, [tʰiːsut]) - A estas plej X.

  • ສາວງາມກວ່າດອກໄມ້ (sao ngam kwa dok mai, [saːw ŋaːm gwaː dɔːk] ) La ino estas pli bela ol floro
  • ສາວງາມທີ່ສຸດ (sao ngam thisut, [saːw ŋaːm tʰiːsut]) La ino estas la plej bela

Ĉar adjektivoj kaj adverboj uzeblas kiel predikatoj, ekzistas ankaŭ vortetoj, kiuj ŝanĝas verbojn:

  • ສາວຊີງາມ (sao si ngam, [saːw siː ŋaːm]) La ino estas estonta bela
  • ສາວງາມແລ້ວ (sao ngam lèw, [saːw ŋaːm lɛːw]) La ino jam estas bela

Verboj redakti

Laŭaj verboj (ກະຣິຍາ, kaligna káʔrīɲáː) ne ŝanĝiĝas laŭ tenso, modo aŭ responda pronomo. Tenso estas nur montrita per temp-referencaj vortoj kiel "hieraŭ", "sekvan jaron", "nun" ktp, aŭ per certaj partikuloj. Substantivoj kun prefiksoj ການ (kan kaːn) aŭ ຄວາມ (khwam kʰuáːm) estas fakte substantivigitaj verboj. Ili ree iĝas verboj se oni forigas la prefikson.

Ligverboj redakti

Referencoj redakti