Internacia Fonetika Alfabeto

alfabeta notacio de fonetiko

La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA. La IFA intencas esti norma alfabeto por la fonetika skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive de kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.

Internacia Fonetika Alfabeto
fonetika alfabeto
Komenco aŭgusto 1888 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Priskribo redakti

La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. Ankaŭ la kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, samas al la IFA-vokalliteroj.

La restantaj simboloj, kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribataj per tiuj literoj en aliaj lingvoj. /c/ estas palatala plozivo, kiel en la indonezia lingvo. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu fonemo, evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana ktp.

La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.

Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.

Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.

IPA-numeroj redakti

Ĉiu IFA-litero havas propran numeron, por ne estu konfuzo inter similaj signoj (ekzemple, ɵ kaj θ, ɤ kaj ɣ, or ʃ kaj ʄ) dum presado de manskribaĵoj. Diversaj grupoj havas diversaj intervaloj de numeroj.[1]

Numerojn havas ne nur fonemoj, sed ankaŭ aliaj signoj. Ekzemple, la vasta antaŭa nerondigita vokalo [a] havas la numeron 304, la diakrita signo de centrigo [◌̈] havas numeron 415, do , do la vasta centra nerondigita vokalo [ä] havas IPA-numeron 304 415.

La alfabeto redakti

Konsonantoj redakti

Pulmonikaj Bilabialo
 
Labial-
dentalo

 
Dentalo
 
Alveolaro
 
Post-
alveolaro

 
Retro-
flekso

 
Palatalo
 
Velaro
 
Uvularo
 
Faringalo
 
Epiglotalo
 
Glotalo
 
  Nepulmonikaj kaj pluaj simboloj
Nazalo m ɱ n ɳ ɲ ŋ ɴ  Klaketo  ʘ ǀ ǃ ǂ ǁ
Plozivo p b t d ʈ ɖ c ɟ k ɡ q ɢ ʡ ʔ  Injektivo  ɓ ɗ ʄ ɠ ʛ
Frikativo ɸ β f v θ ð s z ʃ ʒ ʂ ʐ ç ʝ x ɣ χ ʁ ħ ʕ ʜ ʢ h ɦ  Ejektivo 
   Alproksimanto    β̞ ʋ ɹ ɻ j ɰ Ceteraj lateraloj  ɺ ɫ
Trilo ʙ r ʀ Duoblartikulacia
alproksimanto 
ʍ w ɥ
Frapeto ѵ ɾ ɽ Duoblartikulacia
frikativo 
ɕ ʑ ɧ
Laterala frikativo ɬ ɮ Afrikato  ts dz
Laterala alproksimanto l ɭ ʎ ʟ Duoblartikulacia
plozivo 
k͡p ɡ͡b ŋ͡m

Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombraj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.

Vokaloj redakti

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu
Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i y ɨ ʉ ɯ u
ɪ ʏ ʊ
Mezmalvasta e ø ɘ ɵ ɤ o
ə
Mezvasta ɛ œ ɜ ɞ ʌ ɔ
æ ɐ
Vasta a ɶ ɑ ɒ

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Supersegmentaĵoj redakti

ˈ Ĉefakcentita silabo
ˌ Duarange akcentita silabo
ː Longeco
ˑ Duone longa sono
˘ Mallongegeco
. Silaba limo
| Malgranda akcentogrupo (silabareto)
Granda akcentogrupo (intonacio)
Kunligilo (manko de aparteco)

Tonoj kaj akcentoj redakti

e̋ aŭ ˥ Altega tono
é aŭ ˦ Alta tono
ē aŭ ˧ Meza tono
è aŭ ˨ Malalta tono
ȅ aŭ ˩ Malaltega tono
ě Altiĝanta tono
ê Malaltiĝanta tono
Tona malaltigo
Tona altigo
Tutfraza tona altigo
Tutfraza tona malaltigo

Diakritiloj redakti


Diakritaj signoj
n̥ d̥ Senvoĉa b̤ a̤ Spire voĉa t̪ d̪ Dentala
s̬ t̬ Voĉa b̰ a̰ Knare voĉa t̺ d̺ Langopinta
tʰ dʰ Aspiracia t̼ d̼ Langolabiala t̻ d̻ Langlamena
ɔ̹ Pli rondigita tʷ dʷ Bilabialigita Nazaligita
ɔ̜ Malpli rondigita tʲ dʲ Palataligita Nazala konsonantofino
Antaŭigita tˠ dˠ Velarigita Laterala konsonantofino
Malantaŭigita tˁ dˁ Faringita Sen aŭdebla konsonantofino
ë Alcentrigita Velarigita aŭ faringita
Mezigita kaj alcentrigita Malvastigita
ɹ̩ Silabnuklea Vastigita
Nesilabnuklea Antaŭigita langobazo
ə˞ Ro-eca Malantaŭigita langobazo

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Referencoj redakti

  1. IPA-numeroj en la paĝaro de IPA: IPA number chart

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti