Voĉa velara frikativo

La voĉa velara frikativo estas voĉa konsonanto uzata en diversaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ɣ] (la greka litero gamo); en SAMPA, G.

Voĉa velara frikativo
ɣ
Priskribo de la signo de la IFA greka minusklo ĥio
IPA-numero 141
Kodoj
HTML, dekume ɣ
Unikodo, deksesume U+0263
X-SAMPA G
Kirshenbaum Q
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[ɣa ʔaɣa]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

Priskribo redakti

  • Ĝia artikulacio estas frikativa.
  • Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la palata velo, ĝi estas velsono.
  • Ĝi estas voĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado redakti

En la norma Esperanto la parolsono [ɣ] ne ekzistas. Tamen iuj lerniloj por ruslingvanoj (mis)rekomendas la sonon [ɣ] kiel surogaton por [h]. Tio estas nepre evitinda: dum la (por la rusa orelo tre simila) ĉeĥa glota frotsono voĉa [ɦ] estas tolerebla surogato por /h/, la sono [ɣ] por multaj alilingvaj esperantistoj estas nerekonebla.

Vidu ankaŭ redakti