Brajlo de IFA

norma brajligo de la Internacia Fonetika Alfabeto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo IPA Braille en la angla Vikipedio.

Ekzemplo de Brajlo de IFA

Brajlo de IFA estas moderna normo por kodi Internacian Fonetikan Alfabeton (IFA) per brajlaj literoj.

La plej frua brajla sistemo por IFA aperis en 1934 en Londono fare de Merrick kaj Potthoff. Ĝi konformis al la tiama tipografia IFA. Dum la evoluo de IFA ĝi malmoderniĝis, aperis apartaj neinterkonvenaj sistemoj. En 2008 Robert Englebretson publikigis la perlaboritan version de la sistemo farita de Merrick kaj Potthoff.[1][2] La sistemo estas konforma al IFA de 2005. En 2011 la novan sistemon aprobis Brajla administracio de Nord-Ameriko (angle Braille Authority of North America, BANA).[3]

Brajlo de IFA ne samas kun brajla skribo de iu lingvo, do oni devas apartigi skribitan per IPA tekston disde ordinara teksto per kvadrataj krampoj aŭ per oblikvoj.

Simplaj literojRedakti

26 latinaj literoj estas samaj, kiel en la angla brajlo:

                         
a b c d e f ɡ h i j k l m
                         
n o p q r s t u v w x y z

Krome, estas sekvaj literoj:

                   
ɑ ɛ ɔ ø œ ɪ ʊ ʌ ə æ
                  
⠐ ⠂
ʔ ɲ ŋ ʃ ʒ ɹ ð ː ˑ

DigrafojRedakti

Aliaj literoj de IFA oni skribas per brajlaj digrafoj kaj trigrafoj. En digrafo la komenca signo   kun kelkaj simplaj literoj kvazaŭ aldonas al ili la voston de la tipografiaj literoj de retrofleksoj, krome, la komenca   kun simpla litero povas signifi vokalon, kiuj tipografie estas skribita kiel tiu litero renversita (laŭ tiu ĉi modelo estas faritaj digrafoj ankaŭ por la vokaloj ⟨ɤ⟩ el ⟨o⟩ kaj ⟨ɯ⟩ el ⟨u⟩, sed ne el ⟨m⟩).

                       
⠲ ⠙ ⠲ ⠇ ⠲ ⠝ ⠲ ⠗ ⠲ ⠼ ⠲ ⠎ ⠲ ⠞ ⠲ ⠵
ɖ ɭ ɳ ɽ ɻ ʂ ʈ ʐ
                    
⠲ ⠁ ⠲ ⠡ ⠲ ⠑ ⠲ ⠜ ⠲ ⠓ ⠲ ⠕ ⠲ ⠥
ɐ ɒ ɘ ɜ ɥ ɤ ɯ

Simile, en digrafo la signo   servas por fari malgrandan majusklan varianton de sekva post ĝi simpla litero (kaj faras la signojn ⟨ɟ⟩ el ⟨j⟩ kaj ⟨ʢ⟩ el ⟨ʔ⟩).

                 
⠔ ⠃ ⠔ ⠛ ⠔ ⠓ ⠔ ⠚ ⠔ ⠇ ⠔ ⠝
ʙ ɢ ʜ ɟ ʟ ɴ
              
⠔ ⠪ ⠔ ⠗ ⠔ ⠼ ⠔ ⠽ ⠔ ⠆
ɶ ʀ ʁ ʏ ʢ

La signo   estas uzata por aldoni supran voston aŭ buklon k.s., kaj krome, por fari la signojn ⟨ɞ⟩ el ⟨ɛ⟩ kaj ⟨ʡ⟩ el ⟨ʔ⟩.

                         
⠦ ⠃ ⠦ ⠙ ⠦ ⠔ ⠚ ⠦ ⠛ ⠦ ⠔ ⠛ ⠦ ⠓ ⠦ ⠫ ⠦ ⠚
ɓ ɗ ʄ ɠ ʛ ɦ ɧ ʝ
                          
⠦ ⠇ ⠦ ⠉ ⠦ ⠵ ⠦ ⠧ ⠦ ⠽ ⠦ ⠍ ⠦ ⠼ ⠦ ⠜ ⠦ ⠆
ɬ ɕ ʑ ʋ ʎ ɰ ɺ ɞ ʡ

La signo   estas uzata por frikativojn, skribataj per grekaj literoj, (⟨ɸ⟩ estas farita el ⟨f⟩, ⟨β⟩ el ⟨b⟩, ⟨ɣ⟩ el ⟨g⟩, ⟨θ⟩ kaj ⟨χ⟩ el respektive la signoj   kaj  , kiuj memstare ne uzatas).

              
⠨ ⠋ ⠨ ⠃ ⠨ ⠹ ⠨ ⠛ ⠨ ⠯
ɸ β θ ɣ χ

La signo   estas uzata por trastrekitaj signoj de vokaloj:

        
⠴ ⠊ ⠴ ⠕ ⠴ ⠥
ɨ ɵ ʉ

La signo   estas uzata por aliaj hokoj, strekoj kaj turnoj.

                       
⠖ ⠉ ⠖ ⠗ ⠖ ⠧ ⠖ ⠍ ⠖ ⠓ ⠖ ⠇ ⠖ ⠺ ⠖ ⠆
ç ɾ ɱ ħ ɫ ʍ ʕ

La signo   estas uzata por klaketoj. Malsame al ordinara IFA, ne ekzistas la diferenco inter la novaj kaj malnovaj signoj por ili.

              
⠯ ⠏ ⠯ ⠹ ⠯ ⠞ ⠯ ⠱ ⠯ ⠇
ʘ ǀ ǃ ǂ ǁ

Ligaturoj, ĉu veraj aŭ ĉu skribitaj per la signo ͜ oni faras per la signo  , do la signoj ⟨t͜ʃ⟩ and ⟨ʧ⟩ ambaŭ estas    . Tio koncernas ankaŭ la historiajn ligaturojn ⟨ɮ⟩ (   ) kaj ⟨ɚ⟩ (   ). Ejektivoj aspektas kiel ligaturoj de litero kun la apostrofo  , do ⟨tʼ⟩ estas    .

Diakritaj signojRedakti

Diakritajn signojn oni skribas per du ĉeloj. La unua indikas lokon: supre, meze aŭ malsupre. Ekzemple, tildon ⟨~⟩ oni skribas kiel  , do     estas la naza ⟨ã⟩,     estas la knara ⟨a̰⟩, kaj     estas la faringita ⟨s̴⟩. La signon   oni uzas por fari ligaturon, do litero kun meza diakrita signo estas kvazaŭ ligaturo. Meza diakrita signo povas esti nur tildo kaj apostrofo. Per la antaŭa signo oni distingas tildon de la litero ⟨ð⟩, kaj same okazas al kelkaj aliaj diakritaj signoj.

Loko de kelkaj diakritaj signoj ne gravas, ekzemple la ringeton same signifas senvoĉecon ĉu supre, ĉu malsupre ⟨l̥ ŋ̊⟩, sed oni ja povas indiki la lokon. Se estas kelkaj diakritaj signoj oni skribas ilin laŭ ordo de la plej malsupra al la plej supra.

Supersignaj literoj oni skribas per la signo   kaj necesa litero, do:

    — ⟨◌ʰ⟩,     — ⟨◌ʲ⟩,     — ⟨◌ˡ⟩,     — ⟨◌ⁿ⟩,     — ⟨◌ʷ⟩,      — ⟨◌ˠ⟩,      — ⠖⠆ ⟨◌ˤ⟩ k.a., kvankam ne por ĉiuj literoj tio eblas.[noto 1] Aliaj diakritaj signoj estas jenaj:

                               
⠐ ⠄ ⠠ ⠫ ⠈ ⠫ ⠠ ⠦ ⠈ ⠦ ⠠ ⠒ ⠈ ⠒ ⠠ ⠻ ⠐ ⠻ ⠈ ⠻
◌͡◌ ◌ʼ ◌̥ ◌̊ ◌̬ ◌̌ ◌̤ ◌̈ ◌̰ ◌̴ ◌̃
                           
⠠ ⠯ ⠠ ⠹ ⠠ ⠖ ⠹ ⠠ ⠶ ⠠ ⠕ ⠠ ⠪ ⠠ ⠬ ⠠ ⠤ ⠈ ⠉
◌̼ ◌̪ ◌̺ ◌̻ ◌̹ ◌̜ ◌̟ ◌̠ ◌̄
                             
⠈ ⠭ ⠠ ⠎ ⠠ ⠱ ⠠ ⠣ ⠠ ⠜ ⠐ ⠗ ⠈ ⠙ ⠠ ⠆ ⠠ ⠾ ⠈ ⠷
◌̽ ◌̙ ◌̘ ◌̞ ◌̝ ◌˞ ◌̚ ◌̩ ◌̯ ◌̆
                
⠈ ⠉ ⠈ ⠌ ⠈ ⠡ ⠈ ⠠ ⠌ ⠈ ⠠ ⠡
◌̄ ◌́ ◌̀ ◌̋ ◌̏
                    
⠈ ⠦ ⠈ ⠩ ⠈ ⠊ ⠈ ⠔ ⠈ ⠢ ⠈ ⠑ ⠈ ⠲
◌̌ ◌̂ ◌᷄ ◌᷅ ◌᷆ ◌᷇ ◌᷈

Tonoj kaj akcentojRedakti

La signo   markas tonojn kaj akcentojn.

              
⠸ ⠃ ⠸ ⠆ ⠸ ⠳ ⠸ ⠿ ⠸ ⠇
ˈ◌ ˌ◌ | ◌‿◌
           
⠸ ⠮ ⠸ ⠫ ⠸ ⠙ ⠸ ⠴
                
⠸ ⠈ ⠉ ⠸ ⠉ ⠸ ⠒ ⠸ ⠤ ⠸ ⠠ ⠤
˥ ˦ ˧ ˨ ˩
                    
⠸ ⠌ ⠸ ⠡ ⠸ ⠊ ⠸ ⠔ ⠸ ⠑ ⠸ ⠢ ⠸ ⠲
˩˥ ˥˩ ˧˥ ˩˧ ˥˧ ˧˩ ˨˦˨

Interpunkcioj kaj ŝanĝo de brajloRedakti

Interpukcioj en brajlo de IFA estas nur jenaj:

        
⠸ ⠕
. , -

Por indiki tekston de IFA oni uzas kvadratajn krampojn aŭ oblikvojn, markitajn per la signo  :

        
⠘ ⠌ ⠘ ⠷ ⠘ ⠾
/ [ ]

La signo   (inter la krampoj de IFA) signifas, ke la sekvan ĉelon oni legu ne laŭ la brajlo de IFA, sed laŭ brajlo de la tuta teksto, ekzemple, laŭ la esperanta brajlo. La sama signo dufoje    markas komenco de la peco ne laŭ la brajlo de IFA skribita, la finon de tiu peco oni markas per la signoj   . Ekzemple, tiel oni povas skribi rondajn krampojn por indiki nedevigitan fonemon en prononco de vorto (rondaj krampoj mankas en la brajlo de IFA).

       
⠰ ⠰ ⠰ ⠆
(ne-IFA) (komenco de ne-IFA) (fino de ne-IFA)

NotojRedakti

  1. Tial ne eblas skribi en la brajlo de IFA la supersignoj ⟨ ᶞ ⟩ kaj ⟨ ᵑ ⟩, ĉar la signokombinaĵoj     kaj     jam signifas respektive la diakritajn signojn ⟨ ◌̃ ⟩ kaj ⟨ ◌̊ ⟩. Eblas elturniĝoj kaj pliaj interkonsentoj, sed la problemo restas. La signojn por la sekvaj literoj ⟨ɑ æ c d ð e ə i ɪ ŋ ʊ x ː⟩ oni uzas kiel diakritajn signojn, do el ili ne eblas fari supersignojn.

ReferencojRedakti

  1. Englebretson, Robert (2009). “An overview of IPA Braille: an updated tactile representation of the International Phonetic Alphabet”, Journal of the International Phonetic Association (en) (PDF) 39 (1), p. 67–86. doi:10.1017/s0025100308003691. 
  2. Englebretson, 2008, IPA Braille: An Updated Tactile Representation of the International Phonetic Alphabet, CNIB
  3. IPA Braille (BANA)