Esperanta brajlo

La esperanta brajlo estas brajla alfabeto por legado, skribado kaj presado en Esperanto.

Esperanta brajlo

Tipo

Alfabeto
Uzata por lingvoj Esperanto
Epoko ekde 1902
Deveno

Brajlo
 → Esperanta brajlo

Parencaj sistemoj Esperanta alfabeto
Unikoda intervalo U+2800–U+283F
Brajla alfabeto.gif
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Blinduloj, kiuj ellernis Esperanton, ekzistis jam en 19-a jarcento, sed mankis speciala brajlo por la lingvo. Helène Giroud, la instruistino en blindlernejo, ellernis Esperanton somere 1895 kaj poste instruis kelkajn siajn gelernantojn, sed lerni ŝi devis nur buŝe. Oni ja povis uzi brajlon, ekzemple, uzante h-sistemon. Harald Thilander, esperantisto ekde la jaro 1900, kiun oni nomis “profeto en la popolo blindulara”, uzis brajlon.[1][2]

En 1902 Théophile Cart, jam fame konata franca lingvisto, sin turnis al la blindula problemo pro la okula malsano de sia fileto. Li komencis la unuan Esperanto-kurson en la blindulejo de Laŭzano (Svisio). Kun siaj lernantoj li uzis brajlan alfabeton, en kiu por ĉapelitaj esperantaj literoj oni uzis la signojn de la neekzistantaj en Esperanto literoj. Liaj lernantinoj Fanny Ducret, Helena Gal kaj Roza Vogt mane skribis la unuajn ekzemplerojn de la gramatiko kaj ekzercaro. Li montris tiujn ekzemplerojn al profesoro Jean Jacques Monnier en Ĝenevo, kiu tute malaprobis la alfabeton. Sed Thilander proponis al Cart alian alfabeton, en ĝi la ĉapelitaj literoj oni faras el iliaj sen-ĉapelaj variantoj per aldono de sesa (dekstra malsupra) punkto, kaj ŭ ankaŭ similas al u, sed alimaniere; estas same, kiel en la ordinara esperanta alfabeto. Profesoro Monnier plene aprobis la alfabeton de Thilander. Kaj novembre 1902 en Lingvo Internacia aperis la artikolo kun desegno de ĉiuj literoj de la nuna brajla esperanta alfabeto, en kiu oni deklaris, ke tiuj literoj estis proponitaj fare de svedaj esperantistoj, kaj la propono “estis interkonsentita la 23-an de septembro lasta, en Genevo, de S-oj Thylander kaj H. G. Andersson por Svedoj, Th. Cart por Francoj, J. J. Monnier kaj la direktantino de blinddomo Recourdon en Lausanne por Svisoj”.[3]

Estis malmultaj postuloj pri ŝanĝoj, sed finfine la alfabeto fariĝis komune akceptita. En ĝi oni presis kaj presas librojn kaj gazetojn. Cart skribis poste en artikolo: “Eble tia energia agado malplaĉos al kelkaj. Sed ili pripensu: se ni ne estus agintaj tiamaniere, oni verŝajne ankoraŭ hodiaŭ diskutus pri la plej bona alfabeto kaj ni havus nenian brajlan libron, nenian gazeton kaj la blinduloj atendus ankoraŭ la aperon de la unua kajero de "Esperanta Ligilo"”.[2]

La alfabeto[4]Redakti

Bazaj literojRedakti

En la esperanta brajlo literon kun ĉapelo estas farita el la sama litero sen ĉapelo per aldono de la sesa (dekstra malsupra) punkto, do c= , ĉ= . Tial ĵ=  estas la sama, kiel la litero w en la angla/franca brajlo. La litero w ĉeestis en la esperanta brajlo, sed havas alian signon. La litero ŭ=  estas reflektita laŭ vertikalo la litero u= .

La baza alfabeto estas jena:

 
a
 
b
 
c
 
ĉ
 
d
 
e
 
f
 
g
 
ĝ
 
h
 
ĥ
 
i
 
j
 
ĵ
 
k
 
l
 
m
 
n
 
o
 
p
 
r
 
s
 
ŝ
 
t
 
u
 
ŭ
 
v
 
z

Pliaj literojRedakti

La esperanta brajlo enhavas kelkajn neesperantajn latinajn literojn, nome q, w, x, y, ä, ö, ü:

 
q
 
w
 
x
 
y
 
ä
 
ö
 
ü

Aliaj latinaj literoj oni povas ricevi per supersignoj. Ili ne estas unusignifaj:

 
◌́[*]
 
◌̀, ◌̄
 
◌̃
 
◌̂, ◌̌
 
◌̈, ◌̇
 
◌̊, ◌̆
 
◌̧, ◌̨, ◌, ◌̩
 
◌̸, ◌̵, ktp.

[*] El la literoj ö kaj ü tiu ĉi signo faras la literojn ő kaj ű.

Tiu ĉi supersignoj koncernas esperantajn tekstojn kun alilingvaj nomoj. Se oni enŝovas tutan pecon en neadaptita neesperanta brajlo, oni indikas ĝin per la kodo    komence kaj fine.

InterpunkciojRedakti

 
Spaceto
 
,
 
'
 
.
 
?
 
!
 
;
 
:
 
*
 
/
   
...
 
-
  

Mallongigon oni indikas per apostrofo  , kiu malsamas kun ordinara punkto  .

Paraj interpunkciojRedakti

   
duoblaj citiloj '...'
     
unuoblaj citiloj "..."
   
krampoj (...)
     
kvadrataj krampoj [...]

Citiloj en Esperanto povas esti tre diversaj, oni ilin presas laŭ kutimoj de la lando, en kiu teksto estas presita. Tio ne koncernas la esperantan brajlon.

MarksignojRedakti

La sekvaj signoj povas marki parton de teksto por ke oni legu ĝin alimaniere:

 
ciferoj
 
majusklo
 
emfazo
     
emfazo de peco
     
alternativa emfazo de peco
     
teksto en alia brajlo

Por skribi nombrojn oni uzas signojn, kiuj ordinare estas literoj. Temas pri la dek unuaj senĉapelaj literoj en la alfabeto, kiuj prezentas sekvajn parojn:

 
a
1
 
b
2
 
c
3
 
d
4
 
e
5
 
f
6
 
g
7
 
h
8
 
i
9
 
j
0

Se vorto komenciĝas per la signo  , do tiu vorto estas nombro, kaj sekvaj signoj estas ne literoj, sed ciferoj. Ekzemple, la nombron 153 oni skribas kiel     . Por disigi la entjeran parton kaj la onan en reeloj oni uzas komon  . Ekzemple, la nombron 3,14159 oni skribas kiel         . En longaj nombroj oni povas disigi la ciferojn po tri per apostrofo, do 100.000,00 (en la angla maniero estas 100,000.00) oni skribas kiel            .

Por fari literon majusklo oni metas antaŭ ĝi la signon  . Majusklojn oni uzas nur en propraj nomoj, sed ne komence de frazoj. En pli simpligita formo de la brajlo (grade 2) oni uzas la signon   anstataŭ  .

Por emfazi vorton oni antaŭ ĝi metas la signon  . Tiel oni povas emfazi 1–3 vortojn, metante la signo antaŭ ĉiu. Sed por longaj pecoj da teksto oni uzas alian metodon: antaŭ la emfazata peco oni metas la signojn    kaj post ĝi – la signon  . La alternativo estas antaŭ kaj post la emfazata peco meti po du sekvaj signoj   .

Se oni ene de esperanta brajla teksto enmetas pecon en alia brajlo (alilingvan aŭ fakan), do oni markas ĝin, metante antaŭ kaj post tiu peco po du signoj   .

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (1933) Enciklopedio de Esperanto (PDF) (esperante), Budapeŝto: Literatura Mondo. Vidu la artikolojn pri Giroud Helene (p.322), Thilander Harald Josias Eusebius (p.968), kaj pri Blinduloj (p.86).
  2. 2,0 2,1 Kreitz, Joseph. (1972) “1. La komencoj”, Historio de la Esperanto-Movado inter la Blinduloj en tri brajlaj volumoj (esperante). Barcelono: Imprenta Braille de la Organizacion Nacional de Ciegos.
  3. (Novembro, 1902) “Skribsistemo Braile por blinduloj”, Lingvo Internacia (eo) (11(83)), p. 153. 
  4. World Braille Usage (angle) (PDF), p. 177–178. Unesko (2013). Alirita 2019-12-30.