O
19-a litero de la Esperanta alfabeto kaj parto de aliaj latinbazitaj alfabetoj
O o
O (minuskle o) estas la 19-a litero de la esperanta alfabeto kaj la 15-a litero de la latina alfabeto.
SignifojRedakti
- O estas simbolo por oksigeno je kemio.
- Granda O kaj malgranda o estas la simboloj uzataj por priskribi asimptotan superan baron por la grandeco de funkcio per la alia, kutime pli simpla, funkcio.
- O(n) estas perpendikulara grupo, konsistanta el ĉiuj n×n ortonormalaj matricoj.
- En Esperanto o estas la vortklasa finaĵo por substantivoj, vidu artikolon O-karaktera radiko.
- Ŝakprogramoj kiuj uzas la normon PGN uzas la grandliteron O por ŝaknotado, duobla ripeto 0-0 (por reĝflanka aroko) kaj triobla 0-0-0 (damflanka aroko).