Lingvo>Elemento>Finaĵo>Vortklasa finaĵo


Finaĵo kiu povas transformi radikon en vorton

En la Universala Vortaro la radikoj aperas sen vortklasa finaĵo, kaj ankaŭ en pluraj Oficialaj Aldonoj estas same. La tuta demando pri radikokarakteroj, bazaj formoj, bazaj finaĵoj k.s., estas teoria demando sufiĉe kompleksa. En BRO la Akademio la unuan fojon entreprenis metode difini tiajn bazajn formojn por la elementoj, kaj en la ĉi-posta listo tiuj bazaj formoj de BRO estas cititaj ĉe la koncernaj elementoj. Ankaŭ en la Akademia Vortaro por ĉiu radika finaĵbezona elemento estos elektita finaĵhava bazformo, por kiu estos verkita difino


  • Bazformfarantaj :

En la vortaro ĉiu normala radiko aperu kiel kutime sub kapvorto kun vortklasa finaĵo. Tiu kapvorta formo nomiĝas bazformo.

Bazformo estu unu el la sekvaj tri alternativoj:

I-formo (la radiko + I-finaĵo) A-formo (la radiko + A-finaĵo) O-formo (la radiko + O-finaĵo)

Tiel, poste

Radikoj prezentindaj I-finaĵe nomiĝos I-karakteraj radikoj Radikoj prezentindaj A-finaĵe nomiĝos A-karakteraj radikoj Radikoj prezentindaj O-finaĵe nomiĝos O-karakteraj radikoj

La senco kaj kialo de la divido en tri kategoriojn estas la fakto, ke la radikoj ne kondutas ĉiuj tute samamaniere en la vortfarado. Unuj radikoj sekvas unujn vortfarajn skemojn, aliaj sekvas aliajn skemojn. La elekto de bazformo estu ĝenerala indiko al la leganto pri la efektiva konduto de la koncerna radiko en derivado, pluformado kaj kunmetado.

Por elekti taŭgan bazformon oni decidu, al kiu el la ĉi-poste montrotaj modeloj la koncerna radiko kaj ĝiaj diversaj formoj aliĝas en la efektiva lingvouzo, kaj al kiu el la modeloj la radiko kaj ĝiaj formoj aliĝu laŭ instruo de la vortaro.

Ne malofte pli ol unu bazforma elekto estas ebla, ĉar la diversaj formoj de la radiko estas analizeblaj kaj klarigeblaj egale trafe kaj ĝuste per pli ol unu el la ĉi-sekvaj modeloj. La bazformo estas en tiaj okazoj principe libere elektebla.

Laŭ René de Saussure, la finaĵoj o, a, i kaj e estas ne nur simplaj vortoj (kiel -ist-, ekster, kat), kiel postulas la 11-a fundamenta gramatika regulo, sed ili entenas en si men nur unu ideon (t.e., -o entenas la ideon substantivan; -a, la ideon adjektivan; -e, la ideon adverban kaj -i la ideon verban) kontraŭe la vorto kat- kiu entenas en si mem aliajn ideojn, nome la ideojn best, ul kaj o.