René de Saussure

svisa esperantisto kaj profesia matematikisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri René de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Saussure.
Portreto de René de Saussure, antaŭ la jaro 1909.
Karikatura bildkarto de René de Saussure, el ĉirkaŭ 1912.

René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno[1]) estis svisa esperantisto kaj profesia matematikisto, kiu skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko laŭ lingvista vidpunkto. Lia ĉefa verko estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto ("Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto"), defendanta Esperanton kontraŭ kelkaj Idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco.

Li estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand de Saussure enmetis neŭtran mencion al Esperanto en sian libron "Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko" dum 1913.

En 1907 li proponis la adopton de spesmilo kaj prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (Vidu Lingwo Internaciona). En 19191920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekto" de Esperanto.

De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.

Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenita, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio.

Lia traduko de la rakonto de C.F. Ramuz, Aline, aperinta unue en 1911 (vd sube), estas rete reeldonita en junio 2006 de Monda Asembleo Socia (MAS): http://mas-eo.org/article99.html

Laŭ la Enciklopedio de EsperantoRedakti

René de SAUSSURE (sosür) (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn E-isto, kiu kunlaboris al „Tra la Mondo“, „La Revuo“, „E“ kaj „Oficiala Gazeto“, red. de „Int. Scienca Revuo“, kaj de „Svisa Espero“. Trad. „Aline“ de Ramuz, 1911, „Adele Kamm“ de Seipel, 1914, „La devo“ de Naville, 1910. Elpensis la monsistemon „spesmilo“ (v.). Forlasinte E-n, eldonis la lingvo-projekton „Antido“, tiun ĉi mezan solvon inter E kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.

M. C. Butler skribis pri li en „The Encyclopedia Britanica“ (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de Esperanto malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.

Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure.

 
 Saussure, - la pura, klara Mens',

La projektinto, projektonto,
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens'. 
— Kolomano Kalocsay, Rimportretoj

FontojRedakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.

Eksteraj ligilojRedakti