Kálmán Kalocsay

hungara Esperanta poeto, tradukisto
(Alidirektita el Kolomano Kalocsay)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kálmán KALOCSAY ([ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai]; Esperantigite, kvankam tre malofte uzate, certe ne de la aŭtoro mem, Kolomano KALOĈAJO) (naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó, mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.

Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay en 1921
Persona informo
Aliaj nomoj C. E. R. Bumy
Kopar
Alex Kay
K. Stelov
Malice Pik
Peter Peneter
Naskiĝo 6-a de oktobro 1891
en Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-a de februaro 1976
en Hungario Budapeŝto, Hungario
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Subskribo Kálmán Kalocsay
Okupo
Okupo infectious disease physician • poeto • tradukistoesperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton vidu suben
Verkis en Esperanto ekz.:Plena Gramatiko de Esperanto
Parnasa Gvidlibro
vdr
Kovrilpaĝo de la faksimila eldono de 1978 de Streĉita Kordo, ĉefverko de Kalocsay.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj – spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj, kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstruja Nacia Biblioteko.

Ido redakti

Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."

Verkaro redakti

Poemaro redakti

Redaktitaj libroj redakti

Novelo redakti

Mia penso [1], aperis en Norda Prismo 1957/4 p. 182-185. (samtitola kun la poemo Mia penso de Zamenhof)

Prilingvaj, prozaj kaj miksitaj verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de Rendszeres eszperantó, 1966

Tradukoj redakti

 
Titolpaĝo de La Brita Esperantisto 2-1987 kun bildigo de busto pri Kálmán Kalocsay.

Tradukoj el Esperanto redakti

  • Ezopa Saĝo – ĉine 1980
  • En nacia vesto – en 19 lingvoj, Budapest 2004
  • Johano la brava en la ĉina kaj E. dua eld: 1997

Aliaj redakti

  • Kalendaro. Kálmán Kalocsay. Chapecó: Fonto, 2021. 37+25p. 20 cm. Kvarversaĵoj prenitaj el la nica literatura revuo.

Kopirajtoj redakti

Ŝajnas, ke Ada Csiszár administris la kopirajtojn de Kalocsay post lia morto, kvankam mankas publikaj informoj pri la jura bazo por tio. Oni ne scias, kio okazis pri la kopirajtoj post la morto de Csiszár en 2007, do reeldoni verkojn de Kalocsay nun estas malfacile.

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Kálmán Kalocsay » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»