Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dekdu Poetoj estas esperantlingva antologio aperinta en 1934 kun poemoj de Hendrik Adamson, Hilda Dresen, Nikolaus Hovorka, Nikolai Kurzens, Georgo E. Maŭra (Gaston Waringhien), L. N. Newell, Amalia Núñez Dubús, Brian Price-Heywood, Alfred Schauhuber, Ezra Clark Stillmann, Ferenc Szilàgyi kaj Ludwig Totsche (Lajos Tárkony). Instigis, redaktis kaj komentis tiun ĉi kolekton Kálmán Kalocsay. Eldonis ĝin Literatura Mondo.

Dekdu Poetoj
Dekdu Poetoj
Dekdu Poetoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1934
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 126
vdr

Recenzoj redakti

 
 Kiel literaturan emblemon de sia nacio aperigis la samideanoj de kelkaj landoj antologiojn kiuj prezentu la plej valorajn legindaĵojn de iliaj poetoj kaj verkistoj. Inverse estas la procedo koncerne la poemoj originale verkitajn en Esperanto. Tiun deziron plenumas la nova libro enhavanta 105 poemojn de 12 poetoj el 7 nacioj. Sed tamen oni povas bedaŭri ke mankas Grau Casas, Hohlov, Schwartz, Miĥalski. La elekto farita de Kalocsay estas tre bona kaj tiu libreto estas tre rekomendita al ĉiuj amantoj de poemoj. 
— 1935, Historio de Esperanto III, paĝo 871

Eksteraj ligiloj redakti