Hilda Dresen

estona esperantisto

Hilda Helene DRESEN, (pseŭdonimo Hido) (naskiĝis la 11-an de majo 1896 en Kolga, Harjumaa, Rusia imperio, mortis la 5-an de februaro 1981 en Tallinn, Sovetunio) estis esperantista poetino, estonino, sovetianino, radiotelegrafistino, fratino de Helmi Dresen.

Hilda Helene
Hilda Dresen en 1934
Hilda Dresen en 1934
Persona informo
Aliaj nomoj Hido
Naskiĝo 11-a de majo 1896
en Kolga, Harjumaa
Morto 5-a de februaro 1981
en Tallinn
Tombo Pärnamäe Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioEstonioSovetunio
Familio
Frat(in)oj Helmi Dresen • Agnes Dresen
Parencoj Eduard kaj Elisabeth Dresen (gepatroj)
Hugo Johannes, Bruno Adolf kaj Ervin Richard Rees (fratoj)
Helmi Marie kaj Agnes Antoinette (fratinoj)
Okupo
Okupo radiotelegrafistino
Konata kiel Esperanta poetino kaj tradukistino
vdr
Fratinoj Helmi, Hilda kaj Agnes Dresen en 1923
Esperantistoj de Tallinn en renkontiĝo kun Julio Baghy en 1935; la tria dekstre sidas Hilda Dresen

Esperanta poetino kaj tradukistino redakti

Dresen estis esperantisto de 1913 kaj kunlaborinto de la literatura periodaĵo Literatura Mondo. Ŝi ektradukis en 1922 kaj tiuepoke estis la plej aktiva verkistino de Esperantujo. Ŝi ankaŭ estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Lajos Tárkony (tiuepoke ankoraŭ sub la nomo Ludwig Totsche) juĝas en Enciklopedio de Esperanto en 1934:

"Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo. Pri ŝia vasta kulturo atestas ŝia plurlingva literatura orientiĝo. (Ŝi tradukis el la estona, liva, rusa, germana lingvoj.) Ŝiajn tradukojn ampleksas la jenaj volumoj: Marie Under: Elektitaj Versaĵoj (1929), J. Barbarus: Horizontoj (1931), Estonaj Kantoj (1931), Estona Antologio (1932)."

Dresen ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poem-antologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas ŝin kaj ŝian poezion tiel :

 
 Ŝi rigardas sin plie tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas neproporcie pli multaj kaj ankaŭ pli konataj: kiu ne rememorus la belegan Visnapuu-tradukon:
Orflava estas park', orflava estas koro,
Du paŝoj en pereo ora.
Orflava estas voj', orflava estas koro,
Jen paro en pereo ora. -
sed laŭ mia sento, ŝia talento montriĝas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia.
Melankolio estas la grundtono de ŝia poezio. melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco. Ĝi simils al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo. 

En 1975 aperis ŝia traduko de la estona nacia eposo Kalevipoeg. En la lastaj du jardekoj de ŝia vivo oni nomis ŝin "patrino de la estonaj esperantistoj".

Verkoj redakti

  • Vintra luno; Norda naturo; Printempe; Subite; Paduso; Betulo; Supren; Vizaĝoj; Surstrate; Ĝena penso; Sensenteco... (En Dekdu Poetoj, 1934)
  • Adamson kaj lia verko
  • Norda Naturo (1967)
  • Zamenhof

Tradukoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • 1993: Ojalo, Jaan. Fratinoj Dresen. En: Iltis-Forumo 1993, n-ro 5, p. 89-96 (kun fotoj de Helmi Dresen kaj Hilda Dresen)
  • 1981: Auld, William. Ni ne trovos ŝian anstataŭanton (nekrologo pri Hilda Dresen, 1896-1981). En: Esperanto (UEA) 74-a jaro 1981, n-ro 2 (feb.), p. 25-28. Repr. en Auld, William. Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj prozaĵoj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1997, p. 46-50.

Eksteraj ligiloj redakti