Talino

ĉefurbo de Estonio
(Alidirektita el Tallinn)

Talino (estone Tallinn; ĝis la 19a jarcento ankaŭ Revel, germane Reval) estas la ĉefurbo de Estonio kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝi apartenas al la distrikto Harju kaj estas ties administra centro.

Talino
(Revel)
estone Tallinn, germane Reval, svede Lindanäs / Reval, ruse Таллин
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Tallinn
Ŝtato Estonio Estonio
Regiono Harju
Statuso de urbo Statuta urbo
Maro Balta Maro
Situo Talino
 - koordinatoj 59° 26′ 14″ N 24° 44′ 43″ O / 59.43722 °N, 24.74528 °O / 59.43722; 24.74528 (mapo)
Areo 159,2 km² (15 920 ha)
Loĝantaro 408 831 (01.04.2010)
Denseco 2 568,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1536
Urbestro Mihhail Kõlvart

(ekde 4-a de aprilo 2019)

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Malnova Urbo de Talino
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1997 (#21)
Numero 822
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Administra divido de Talino
Administra divido de Talino
Administra divido de Talino
Vikimedia Komunejo: Tallinn
Retpaĝo: www.tallinn.ee
Map

Talino situas ĉe la bordo de la Balta maro kaj estas ligita kun aliaj baltaj landoj per pramlinioj.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Proksimume 50 % el la loĝantoj estas aliaj ol etnaj estonoj.

Historio redakti

 
la historia Katarina strato

La urbo ekestis kiel komerca posteno de la malaltgermanlingva Hansa Ligo kaj de la komenco de la 13-a ĝis mezo de la 16-a jarcentoj apartenis al la regno de la germana kavalira Ordeno de Glavaj Fratoj, kies teritorio Livonio kovris grandajn partojn de la areo de la nunaj ŝtatoj Estonio kaj Latvio. Meze de la 16-a jarcento la urbo konkeris la armeo de la Reĝlando Danio, komence de la 17-a jarcento la armeo de la Reĝlando Svedio kaj komence de la 18-a jarcento la armeo de la Rusia Imperio. Dum en la 19-a jarcento la neurbaj kamparanoj en norda Livlando pli kaj pli konsciiĝis pri sia antikva estona lingvo, la urbanoj de Reval, la nuna Talino same kiel la urbanoj de la dua plej granda urbo de la regiono, restis grandparte germanaj baltoj. Nur en 1918, kiam kadre de la perturboj en Rusio sekve de la oktobra revolucio sukcesis stariĝi respubliko Estonio, kiu elektis la urbon kiel respublika ĉefurbo, la urbanoj ankaŭ estoniĝis, sed jam en 1940, kiam la ruĝa armeo de Sovetunio konkeris la tri baltajn ŝtatojn kaj do ankaŭ Talinon, estis alvenigitaj multaj ruslingvaj sovetianoj, kaj la estona identeco de la urbo daŭre restis malstabila.

 


Vidindaĵoj redakti

Esperanto en Talino redakti

 

La unuajn urbajn Esperanto-pionirojn ekde 1892 varbis reklamoj en estonaj gazetoj kaj propagandiloj disvastigitaj de la Peterburga Esperanto-Societo Espero. Villem Vaher, Hermann Stahlberg, Jaan Tenisson estis tiel varbitaj.

La komencon de memstara estona Esperanto-movado signis la apero de la unua Esperanto-lernilo estona kiel aldono al la populara ĵurnalo Postimees en Talino (1893). Ĝia vortaro Esperanto-Estona estis en 1895 represita en Nurenbergo. En 1907 J. A. Rahamagi aperus en Talino sur la scenejo kun gazetartikoloj kaj lernolibroj. Kune kun F. Krass kaj fraŭlino Marta Reichenbachen ankoraŭ dum 1907 li fondis la unuan estonan Esperanto-societon. J. A. Rahamagi en Talino aperigis kune kun kelkaj fervoruloj en 1907 hektografitan, en 1908 presitan Esperanto-gazeton Estlanda Esperantisto. La malvasthorizonta rusa polico ĵaluze ekatentis la novan movadon, kiam ekde 1907 komenciĝis intensa propagando per ekspozicioj, eldono de Esperantaĵoj, aranĝado de kursoj, de vesperfestoj kaj ekskursoj, precipe al Finnlando, kie okazis amika akcepto de la fratgentaj samideanoj.

Unua eksplicite urba Esperanto-grupo en Talino ekzistis ekde 1919, komence nomita Esperantista Unuiĝo "Espero" kaj fondita de V. Aro, Johannes Vahtkerl kaj Helmi Dresen. Talino estas naskiĝurbo de la tiam renomaj esperantistoj Elisabeth Lübek kaj Robert Gutmann. Tie loĝis kaj movadis Helmi Dresen kaj Augustin Pung.

En la epoko de aparteno al Sovetunio la urbaj esperantistoj aparte intense kunlaboris kun la latvaj kaj litovaj movadanoj, kaj alterne en la tri sovetaj respublikoj okazis la unuaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Interalie oni esperis iom pli da permeso por internaciaj kontaktoj, kiam en 1980 la konkursoj pri velado de la Somera Olimpiko 1980 okazis en Talino, dek jarojn poste la Baltia Vojo de la Kantanta Revolucio denove proksimigis estonojn, latvojn kaj litovojn, kaj la jaroj post 1990 alportis plian internaciecon, kiam interalie la svisa esperantisto Andy Künzli multajn jarojn vivis kaj laboris en Talino, kaj krome tre faciliĝis vojaĝaj kontaktoj kun la relative proksimaj urboj Helsinko kaj Stokholmo kaj la tiuurbaj esperantistoj trans la Balta Maro.

Esperantistoj redakti

 


Transportoj redakti

Balti jaam (esperante Balta stacio) estas la ĉefa fervoja stacio en Talino. Ĉiuj suburbaj, longdistancaj kaj internaciaj trajnoj eliras el la stacio.

Talino posedas la solan tramreton en Estonio.

Gefiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
La malnova kaj la nova Talino
 
Remparoj de la malnova Talino
 
Talino



Panoramo de la urbocentro en oktobro 2007