Helmi Dresen en 1936

Helmi Marie DRESEN [drezen] (naskita la 22-an de junio[jul.]/ 4-an de julio 1892[greg.] en Kolga; ekzekutita de la germanoj la 25-an de septembro 1941[1][2]) estis estona esperantistino. Esperantisto de 1912. Fratino de Hilda Dresen. Membro de la Lingva Komitato minimume en 1929[3].

En la 1920-aj ŝi gvidis Vortaran Komisionon ("Vo-Ko") de la loka klubo de Talino, kiu verkis vortaron Esperanto-Estonan (Esperanto-eesti sõnastik) kun ĉ. 12.000 kapvortoj (Tallinn (Reval): Esperanto-Asocio de Estonio, 1927, 240 p. presis M. Tamverk, Haapsalu, 18x12cm).

Per tradukoj ŝi kontribuis al la Estona Antologio aperinta en 1932.

Post sovietigo de Estonio Helmi Dresen iĝis urbestraranino de Tallinn. La 22-an de junio 1941 Tria Regno atakis Sovetion kaj baldaŭ ekokupis la ĉefurbon de Estonio. Helmi Dresen, Neeme Ruus kaj aliaj esperantistoj estis arestitaj kaj mortigitaj[4].

FontojRedakti

  1. Datumoj de Helmi Dresen ĉe geni.com
  2. Hans Jakob: Universala Esperanto-Asocio dum la tutmonda milito 1939–1945. En: Esperanto 39 (1946), n-ro 493 (januaro-februaro 1946), paĝoj 2–3.
  3. UEA-Jarlibro 1929, p. 31.
  4. Lins, Ulrich: La danĝera lingvo, p. 398