„ La estona literaturo apartenas al la plej junaj en Eŭropo: tiu ĉi okcident-finna popoleto sur la orienta bordo de la Balta maro ektroviĝis en tiaj historiaj cirkonstancoj, kiuj por longa tempo prokrastis la estiĝon de ĝia spirita kulturo. Kiam la germanaj glavord- enanoj kaj la taĉmentoj de la dana reĝo en la komenco de la 13-a jarcento submetis la landon, ĝia popolo estis ankoraŭ sur la nivelo de sia primitiva kulturo—-la skribarto ankoraŭ ne estis konata tie ĉi. La invado de la frem- duloj metis la tutan indiĝen-popolon de la lando en la staton de submetita plebo, kaj baldaŭ, post lomgaj senesperaj bataloj por la libereco, la indiĝenpopolo de la lando, la tuta estone Kerolanta loĝantaro, estis sklavigita. Ĉar la tuta popolo senescepte estis
sklavoj de la germanlingva nobelaro, tial ankaŭ la altrudita kristanismo kapablis akceli nek ŝanĝiĝon de la kulturbazoj nek estiĝon de literaturo.” Per tiuj vortoj komenciĝas la tre interesa enkonduka artikolo pri estona literaturo kiun verkis N. Andresen kaj A. Oras por la jena antologio en Esperanta traduko. Efektive, la artikolo tiom trafe atentigas pri la sociologia kaj politika bazoj de la estona literaturo, kaj la enhavo de la volumo tiel bone literaturo de slavigita kamparanaro, ke por recenzisto restas preskaŭ nur la tasko, konsili ke oni aĉetu la verkon : tiom pli, ke ĝia lingvaĵo, krom la super- flua neologismo konspekto, estas ĉiel rekomendinda kaj taŭga al la materialo.
Klarige oni aldonu, tamen, por angla leganto, ke jen, krom kelkaj fabeloj el komenca literatura stadio, kaj kelkaj poemoj pri amo, patriotismo, kaj aliaj sentoj, oni trovas longajn pecojn el romanoj de la estona literaturo. Plej atentinda en la poemaro estas la verketaro de Anna Haava, kies amaj likoj estas majstre tradukitaj de Hilda Dresen.
La proza parto de la volumo estas la plej granda, kaj la plej tipa, ĉar la amo ja estas ĝenerala afero, nedependanta de aparta medio -la lirikoj de Anna Haava apartenas tiom al Londono aŭ Novjorko en 1933, kiom al Estonujo en la fino de la lasta jarcento : kontraŭe, la kamparana servuteco kiu fonas la enhavon de la romanoj estas aparta al kelkaj regionoj kaj kelkaj epokoj, kaj de multaj el ni estas forgesita pro kontakto kun la industria servuteco de l' maŝina epoko.
Se jen ni havas laŭvivan bildon pri la vivo de homoj sur la tero, necesas diri, ke ĝi ne multe diferencas kompare kun la vivo de homoj en grandurbo. Regas la egoismo kaj ekspluatado, la bildo mornas en batado, ebrieco, kaj bestemo, en ĝi la sovaĝa konkurenco forprenas elementan senton de deco kaj bonkoro en ĉiu; ĉu viro, virino, aŭ infano.
Verŝajne la dua volumo, kiu prezentos al ni pli modernan estonan literaturon, havos pli belan karakteron, kaj montros al ni la homon en tiu pli hela lumo, kiu, ĉu en urbo aŭ en kamparo, kapablas reliefigi lian plej bonan trajtaron. Kelkfoje mi kredas, ke la plej feliĉaj homoj sur la tero estas tiuj, kiuj vivas en kamparo, havante ekonomian sufiĉon, neĥavante konkuran ambicion por rango aŭ kulturo. Espereble la moderna estona literaturo rakontas pri tia feliĉo.
Dume, ni danku la antologian komitaton pro ĝia inda kultura laboro, kaj ĝin subtenu per multopa aĉeto de tiu ĉi volumo. ” |