Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Elisabeth LÜBEK, estonino, instruistino. Naskiĝis en la 6-a de decembro 1896 en Talino. Multe propagandis Esperanton en la lernejaj sferoj. Instruis la lingvon en la Rusa Popola Universitato 1917-18, en la instruista seminario 1924 kaj de 1922 en la 2-a Urba Elementa Lernejo (ĉiuj en Talino). Ano de la ekzamena komisiono. Funkciulo de Esperanto-Societoj. Kunlaboris al la Esperanto-Estona Vortaro de VoKo (Vortara Komisiono gvidita de Helmi Dresen, 1927) kaj por la Estona Antologio (1932).

Elisabeth Lübek
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1896 (1896-12-06)
en Talino
Morto 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (102-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr