Esperanto-Asocio de Estonio

Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) estas landa organizo de estonaj esperantistoj, fondita je 6-a de aprilo 1922 en Tartu kadre de la Unua Kongreso de Estonaj Esperantistoj.

Esperanto-Asocio de Estonio
Eesti Esperanto Ühing
Emblemo de Esperanto-Asocio de Estonio
Lando  Estonio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 6-a de aprilo 1922
Fondiĝloko Tartu
vdr

La fondintoj reprezentis 409 esperantistojn el 6 lokoj. Dum la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj EAE disvolvis vastan agadon de eldonado kaj instruado.

11-a jarkunveno de Esperanto-Asocio de Estonio en Viljandi, la 16-an kaj 17-an de aprilo 1933


En 1940 la tutan agadon finis okupacio de Sovetunio. Je la 22-a de oktobro 1988 la 4-a (neregula) konferenco de EFASE partoprenita de 56 Estonaj esperantistoj el 11 lokoj, decidis reorganizi la filion memstara EAE kun sia propra statuto, per tio fakte daŭriganta la agadon de la antaŭmilita EAE. La 20-an de januaro 1996 ĝenerala kunveno de tiu EAE deklaris denove funkcianta EAE fondita en 1922.

La organo de EAE estas Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio. Ekde sia ekesto, ĉiun trian jaron EAE organizas internacian aranĝon - la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) laŭvice okazas en Latvio, Estonio kaj Litovio.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti