Villem Vaher

estona instruisto kaj esperantisto
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Villem VAHER (Otepää, 21-a de januaro 1873 - 1944) estis estona esperantisto kaj lernejestro.

Villem Vaher
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1873 (1873-01-21)
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 3496
vdr

Biografio

redakti

Li estis pioniro de Esperanto en Estonio, varbita de reklamoj en estonaj gazetoj kaj propagandiloj disvastigitaj de Petersburga Esperanto-Societo „Espero“.

Li estis aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por estonoj (1893) kaj de konversacia lernolibro (1930).

Eksperimente li instruis Esperanton en urba elementa lernejo de Tallinn.

Li estis prezidanto de EAE de 1922 kaj direktoro de EIE de 1925. Li gvidis kursojn kaj de 1927 regule semajne paroladis en la radiostacio Tallinn en Esperanto.

Li verkis ankaŭ lernolibron de la rusa por estonoj.

Verkoj

redakti
  • Esperanto vestlus-kursus (trad. Konversacia kurso de Esperanto., Talino: V. Vaher, 1930. - 63 p.)
  • Vene keele vestluskursus = Разговорный курс русского языка. (Nõmme: V. Vaher, 1940. - 16 p.)

Tradukoj

redakti
  • Patrina zorgo (El Fabeloj kaj folkloro - En: Estona antologio)

Vidu ankaŭ

redakti