Franz Anton Schiefner

rusa lingvisto

Franz Anton (von) SCHIEFNER (ruse: Антон Антонович Шифнер/Anton Antonoviĉ Ŝifner; naskiĝinta la 18-an de junio 1817 en Talino, mortinta la 16-an de novembro 1879 en Sankt-Peterburgo) estis ruslanda orientalisto kaj filologo; origine li estis germanlingvano el Baltio.

Franz Anton Schiefner, filologo treege multflanke

VivoRedakti

Post studoj de jursciencoj inter 1836 kaj 1840 en Sankt-Peterburgo li aliorientiĝis pri filologio. Tiufake li studis en Berlino kaj ekde 1846 denove en Sankt-Peterburgo. Fokuso lia kuŝis pri orientalaj lingvoj. Multajn jarojn li instruiis klasikajn lingvojn ĉe gimnazio peterburga kaj iĝis en 1852 membro, en 1863 eĉ bibliotekisto ĉe la akademio. En 1866 oni nomumis lin vera ŝtatkonsilisto. Lia unua specialaĵo estis la esplorado de la tibeta lingvo por kies konatiĝo gravegis liaj eseoj publikigitaj ĉe "Bulletins" de la peterburga akademio (vol 8 k.a.).

Liaj tekstkritikaj eldonoj, nome de la tāranātha-a Historio de budismo en Hindujo (Sankt-Peterburgo 1868; germana eldono samloke en 1869) kaj liaj tradukoj en germanan lingvon (ekz. de tibeta biografio de Budho) altvaloris kaj por lingviko kaj por historio religia. Dua fokuso de liaj studoj videblis en la lingvaroj malnovuralaj kaj siberiaj, speciale ankaŭ por la finna lingvo. Tradukis li ankaŭ la nacian epopeon Kalevala kaj publikigis li ritman pritrakton de la Heroaj legendoj de la tataroj el la regiono de Minusinsko (Heldensagen der Minussinischen Tataren, Sankt-Peterburgo 1859).

Laŭ komisio de la akademio peterburgo li eldonis el la postlasitaĵoj de Matthias Alexander Castrén diversajn aĵojn, ekz. Nordische Reisen und Forschungen (1853–62) por kiu li mem pritraktis kaj sciencege komentis la de Castrén kolektitajn lingvoatestaĵojn. Same gravis liaj laboraĵoj sur tria tute izolita lingvaro, nome de Kaŭkazo. Ankaŭ ĉi-tie Schiefner plejofte kontentiĝis pr rolo de interpretisto de fremdaj esploroj: li prilaboris la de generalmajoro Uslar kolektitan materialon por la gazeto "Abhandlungen der Petersburger Akademie". Pri aliaj kaŭkazaj lingvoj li eldonis ankaŭ proprajn verkojn, ekz. pri la lingvoj tuŝa (Sankt-Peterburgo 1856), la avara (1862, 1872 kaj 1873) aŭ pri la uda. (1863). Schiefner krome interesiĝis pri la hindeŭropa oseta lingvo (Ossetische Sprichwörter, ĉe "Mélanges russes", Sankt-Peterburgo 1862).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 756 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti