Oseta lingvo

lingvo, parolata en Osetio; ano de orienta irana lingvaro

La oseta lingvo (osete ирон æвзаг [iRON avĴAG]) estas parolata ĉefe en Nord-Osetio (jure rusa lando)[2] kaj Sud-Osetio[3] (kie ĝi estas rekonita oficiala lingvo), signifaj diasporoj ekzistas ankaŭ en Moskvo, Peterburgo, Toronto kaj kelkaj aliaj grandaj urboj de la mondo. Entute estas ĉirkaŭ 500 mil parolantoj[2] (laŭ aliaj pritaksoj, estas eble ne pli ol 400 mil fluparolantoj).

Oseta lingvo
ирон æвзаг [iRON avĴAG]
Mapo
lingvo • moderna lingvo
orienta irana lingvaro • skita lingvaro
Parolata en Rusio, Kartvelio, Sud-Osetio[1], Turkio
Parolantoj 599 250
Denaskaj parolantoj 600 000
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 10 000
Skribo Cirila alfabeto kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Irana lingvaro
Orient-irana lingvaro
Nord-orient-irana lingvaro
Oseta lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nord-Osetio, Sud-Osetio
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 os
  ISO 639-2 oss
  ISO 639-3 oss
  Glottolog osse1243
Angla nomo Ossetian
Franca nomo ossète
Vikipedio
vdr

La lingvo apartenas al la irana grupo de la hindoeŭropaj lingvoj (orient-irana grupo, al kiu apartenas ankaŭ la paŝtua (aŭ puŝtua) en Afganio, la jagnoba en Taĝikio kaj kelkaj aliaj). Multaj iranistoj uzis la osetan lingvon por deĉifri nomojn de eminentaj scitoj, kiuj restis en antikvaj priskriboj de la regiono. Ekzistas firmaj etimologiaj kaj historiaj pruvoj de iamaj kontaktoj de osetlingvanoj kun slavaj, finno-ugraj kaj tjurkaj gentoj. Multo venis al la lingvo jam de la kaŭkazia ĉirkaŭaĵo.

Gramatiko redakti

La osetaj sonsistemo, vortprovizo kaj eĉ gramatiko estis grave influitaj de la ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj. Tiel en la lingvo aperis 9 kazoj (malgraŭ la ĝenerala tendenco de iranaj lingvoj simpligi deklinacion), vortoj къух (proksimume "kuĥ") kaj къах ("kaĥ") por brako kaj gambo paralele kun la hindoeŭropaj арм ([arm] mano) kaj фæд ([fad] piedo). En la sonsistemo aperis specife kaŭkaziaj glotaj okluzivaj konsonantoj, formante triopojn "voĉa-senvoĉa-glota": d - t - t', b - p - p', d - t - t', dz - c - c' ktp. Same stranga por hindoeŭropa lingvo estas uvula sono [q], renkontebla interalie en la araba qalbī ("mia koro") kaj Qaddafi, en pluraj tjurkaj lingvoj (ne en la turka mem) kaj en la ajmara.

 
La kovrilo de la plej fama poemaro de K'osta ĤETAGUROV: "Oseta Liro". Literoj de la unua alfabeto fare de ŜOGREN (Sjögren)

En la literatura varianto de la oseta lingvo estas 35 fonemoj: 7 vokaloj, 2 duonvokaloj kaj 26 konsonantoj.

La akcento estas dinamika; ĝi estas ĉiam sur la unua silabo, krom en la kazoj kiam en ĝi estas "malforta" vokalo (æ aŭ ы) — tiukaze la akcento estas sur la dua silabo. Vortoj formas sintagmojn en la oseta, kaj akcenton havas ĉiu sintagmo, ne ĉiu vorto. La digora dialeko (vidu "Dialektoj") havas pli komplikan akcentadon.

La oseta havas restojn de la gramatikaĵoj por marki difinitecon: en la digora dialekto restis difinita artikolo i ("la"), dum en la irona dialekto akcento povas veni al la unua silabo kun malforta vokalo (kvazaŭ antaŭ ĝi estus ankoraŭ unu malforta silabo, kiu estis la artikolo iam), se temas pri difinita objekto, pri kiu la parolantoj scias.

La oseta havas riĉan kaj vivan vortforman sistemon, kreante novajn vortojn ĉefe per kunmeto de radikoj kaj aldono de sufiksoj (multe pli malofte prefiksoj). Malgraŭ abundo de rusaj pruntoj, la oseta estas relative purisma lingvo, kompare al la aliaj minoritataj lingvoj de Rusio, kun sufiĉe multaj neologismoj trafe kreitaj per propraj morfemoj.

Sistemo de skribo redakti

Ĉi tiuj tabeloj montras la osetan alfabeton, unue la modernan cirilan kaj due la malnovan latinan:

Moderna cirila alfabeto
Letero А Ӕ Б В Г (Гу) Гъ (Гъу) Д Дж Дз Е З И Й К (Ку) Къ (Къу) Л
a ӕ б в г (гу) гъ (гъу) д дж дз е з и й к (ку) къ (къу) л
IFA a ə b v ɡ ɡʷ ʁ ʁʷ d d͡ʒ d͡z e z~ʒ i j k kʷʼ l
Letero М Н О П Пъ Р С Т Тъ У Ф Х (Ху) Хъ (Хъу) Ц Цъ Ч Чъ Ы
м н о п пъ р с т тъ у ф х (ху) хъ (хъу) ц цъ ч чъ ы
IFA m n o p r s~ʃ t u, w f χ χʷ q t͡s t͡sʼ t͡ʃ t͡ʃʼ ɨ
Latina alfabeto (uzita de 1923 ĝis 1937)
Letero A Æ B C Ch Č Čh D Dz E F G Gu H Hu I J K Ku
a æ b c ch č čh d dz e f g gu h hu i j k ku
IFA a ə b ts tsʼ t͡ʃ t͡ʃʼ d d͡z d͡ʒ e f ɡ ɡʷ ʁ ʁʷ i j k
Letter Kh Khu L M N O P Ph Q Qu R S T Th U V X Xu Y Z
kh khu l m n o p ph q qu r s t th u v x xu y z
IFA kʷʼ l m n o p q r s~ʃ t u, w v χ χʷ ɨ z~ʒ

Dialektoj redakti

Estas nur du dialektoj en la oseta: la digora, en kiu parolas proksimume unu sesono de la tuta popolo, kaj la irona. Digoroj kaj ironoj iom malfacile komprenas unu la alian, sed post iom da praktiko problemoj malaperas.

Digoroj ofte komprenas kaj ĝis iu grado parolas la ironan, sed ne male.

 
La unua numero de osetlingva ĵurnalo «Rastdzinad», 14-a de marto 1923

Sociolingvistoj konstatas, ke plej ofte parolantoj de la diversaj dialektoj elektas la rusan por kompreni unu la alian.

La irona dialekto redakti

La irona havas tri subdialektojn: la norda (plejmulto de parolantoj), la kudara (plejmulto el loĝantoj de Sud-Osetio, ankaŭ ne-osetoj) kaj la ksanaĉisana (disvastiĝinta ĉe bordoj de rivero Ksani, sed cedanta nun al la kudara).

La digora dialekto redakti

En la unuaj jaroj de la sovetia potenco la digora estis konsiderata aparta lingvo. En ĝi estis publikigitaj lernolibroj, literaturaj verkoj ktp., sed en la 1930-aj jaroj la digora literatura tradicio estis nomita "kontraŭrevolucia" kaj ekde tiam neniam vidis novan disfloron. Lastatempe la laboro en tiu direkto reaktiviĝis: eldonatas la semajngazeto Digora kaj la literatura revuo Iraf en la digora, aperis la ŝtate subtenata Digora Teatro. La Konstitucio de Nord-Osetio agnoskas la osetan lingvon "en ambaŭ ĝiaj formoj — la irona kaj la digora", kio iĝis fakte nova jura agnosko de la digora post multaj jaroj de neglekto.

Kutime digoroj estas trilingvaj — ili bone parolas sian dialekton, la rusan kaj la literaturan osetan.

 
Parto de paĝo kun oseta teksto en latinida alfabeto. El libro pri folkloro eldonita en 1935

La literatura formo de la oseta redakti

La literatura oseta lingvo (lingvo de radio, televido, instruado ktp.) formiĝis surbaze de la irona dialekto (kun kelkaj leksikaj pruntoj el la digora).

 
Oseta teksto en kartvelida alfabeto. Antaŭparolo de libro pri folkloro eldonita en Stalinir (nun Cĥinval), eldonjaro 1940

Ĝis nun restas nesolvita la problemo pri ortoepio (prononc-reguloj) de la literatura oseta lingvo: antaŭe agnoskitaj reguloj baziĝas sur fakte malpopulariĝinta prononc-normo, kiu tamen plu estas uzata kaj instruata en Sud-Osetio. En Nord-Osetio oni prononcas la literaturan lingvon fakte laŭ la plej disvastiĝinta (plej uzata) maniero. Temas pri regulaj diferencoj kiel en la vorto цæдис ("unio"), kiu estas prononcata:

  • [caDIS] laŭ la malnova literatura normo (plu instruata en Sud-Osetio kiel normo) kaj en kelkaj vilaĝoj laŭ la loka prononcado;
  • [saDIŜ] laŭ la nova literatura normo de la Nordo (kaj ankaŭ laŭ la uzata en plejmulto de lokoj prononco);
  • [ŝaDIS] laŭ la plej populara prononco de Sud-Osetio (ankaŭ prononco de Cĥinvalo, la ĉefurbo).

Kvankam en la literatura lingvo aperas du tagĵurnaloj («Rastdzinad» en la nordo kaj «Ĥurzarin» en la sudo), kvankam oni eldonas librojn kaj instruas la lingvon en mezlernejoj, sociologiaj sondoj montras altan nivelon de analfabeteco inter la parolantoj de la oseta (ne pli ol 20% de osetparolantoj kapablas skribi la lingvon laŭ la reguloj). Tion influis vastiĝo de uzo de la rusa lingvo, interalie en edukado. Nun okazas preparado por refondo de dulingva instruado, kun agnosko de la fakto, ke en Vladikavkaz por multaj junaj osetoj la unua kaj pli bone parolata lingvo jam estas la rusa. Jam kelkaj eksperimentaj klasoj studas laŭ la nova programo, kun pli profunda lernado de la oseta kaj studado de apartaj studobjektoj en la oseta.

Literaturo - Beletro redakti

La fondinto de la oseta literatura tradicio estas konsiderata talenta poeto K'osta Ĥetagurov (Xetægkaty, elp. ĥetagkati). Inter verkoj de K'osta estas multaj popolaj fabloj kaj legendoj, kiujn li rerakontis rime. Preskaŭ samtempe kun Ĥetagurov, en la komenco de la 20-a jarcento verkis kelkaj aliaj osetlingvaj verkistoj (Arsen Kocojev, Seka Gadijev ka.), kies verkoj hodiaŭ iĝis klasikaj.

La oseta literaturo spertis sian disfloron inter la du mondmilitoj, malgraŭ la fakto, ke literaturo tiam estis neeviteble ideologia. Lastatempe oni parolas pri krizo de oseta literaturo kaj libroeldonado; eldonkvanto de novaj literaturaĵoj malofte estas super 500.

En Esperanto redakti

En Esperanto aperis la poemo La patrin' de l'orfoj, en kiu Xetægkaty priskribas tipan familian tragedion en Osetio pri impona kostega funebraĵo malgraŭ la financaj limigoj de la familio[2]. La fondon de la osetlingva vikipedio influis Vikipedio en Esperanto, kies aktivulo Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005[4][5].

Esploroj redakti

La esplorado de la oseta lingvo ekhavis sian fundamenton en la 18-a jarcento, kiam vojaĝantoj verkis siajn impresojn pri vizitoj en Osetion. Inter ili N. Vitsen, I. A. Guldenstedt, J. Reineggs. La plej grava kontribuo iĝis verko de la germana orientisto von Klaprot Vojaĝo en Kaŭkazio kaj Kartvelio (eldonita en 1812). Von Klaprot estis la unua por eldiri supozon pri genealogia ligiteco inter la oseta kaj la alana lingvoj kaj difinis la digoran idiomon kiel dialekton de la oseta lingvo, sed ne aparta lingvo.

Inter la plej famaj esplorintoj de la oseta lingvo estas:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Sud-Osetio estas fakte memregata teritorio kun administracia centro en Cĥinvalo, sed ĝia statuso kiel sendependa ŝtato estas agnoskita nur de kelkaj aliaj neagnoskitaj ŝtatoj kaj de Rusio (2008).
  2. 2,0 2,1 2,2 (eo) Xetaegkaty Leuany fyrt K'osta, La patrin' de l' orfoj, elosetigis Sacha Giordano, Literatura Foiro, n-ro 312, Aŭgusto 2021, p. 22
  3. Noto: Sud-Osetio estas teritorie kartvela, sed de facto sendependa de la karveloj ekde 1991. Ĝia sendependeco estas agnoskita nur de Rusio, Sirio kaj aliaj kvar ŝtatoj (Nikaragvo, Venezuelo, Nauro kaj Tuvalo), ne de Kartvelio, nek de Unuiĝintaj Nacioij aŭ Eŭropa Unio.
  4. «Википедия полезна для каждого участника». Снова о проекте os.wikipedia.org // Ossetia.ru, julio 2005.
  5. Осетинской Википедии 10 лет en ossetia.ru, arkivigita en aprilo 2016, kun intervjuo de Slavik Ivanov kaj vasta mencio de la esperantlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti