Seka Gadijev (osete Гæдиаты Секъа; naskiĝis en 18551857 en vilaĝo Ganis, mortis la 3-an de aŭgusto 1915 en Vladikavkaz) estas elstara oseta verkisto kaj poeto, unu el la fondintoj de osetlingva beletro.

Seka Gadijev
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1854 (1854-11-30)
en Ganisi
Morto 21-an de julio 1915 (1915-07-21) (60-jaraĝa)
en Vladikavkazo
Lingvoj oseta vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nur kiam Seka estis 18-jara, li lernis legi kaj skribi en la kartvela kaj eklaboris ĉe la kartvela ortodoksa preĝejo en sia vilaĝo. Tiam li komencis legi po multe, konatiĝis kun pluraj verkoj de tiutempaj kartvelaj verkistoj. Ekde la 1870-aj jaroj li ekverkis poeziaĵojn. En siaj verkoj li plej ofte montris tragikan vivon de osetaj malriĉuloj, subpremataj de altranguloj kaj nobeluloj. Li riĉe uzis popolan parolarton, diversajn legendojn kaj folkloraĵojn.

Li estis inter la unuaj, kiuj aŭdacis kritiki "malbonajn tradiciojn" de la popolo: sangan venĝon, pagon kontraŭ fianĉino, tradiciajn festenojn kun drinkado ka.

Lian nomon portas grava strato en Vladikavkaz.