Arsen KOCOJEVosete Коцойты Арсен — (naskiĝis 15 jan 1872 apud Vladikavkaz, mortis 4 feb 1944 en Vladikavkaz) estas grava oseta verkisto, unu el la fondintoj de osetlingva beletra tradicio.

Arsen Kocojev
Persona informo
Коцойты Арсен
Naskiĝo 15-an de januaro 1872 (1872-01-15)
en Gizel
Morto 4-an de februaro 1944 (1944-02-04) (72-jaraĝa)
en Vladikavkazo
Lingvoj oseta vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistotradukisto vd
Aktiva dum 1900– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kritikistoj nomas lin "artisto de viv-tragedio": rakontoj de Arsen KOCOJEV estas plej ofte tragediaj. En pluraj rakontoj okazas mortigo, ofte neklarigeble kruela sensenca mortigo, postulita de la antikva montara leĝo de "sanga venĝo". Verkisto ankaŭ multe kritikis la malklerecon de sia popolo, la detruan kaj malriĉigan rolon de superstiĉoj.

Kocojev ne nur verkis mem, sed ankaŭ tradukis. Bona konanto de la rusa lingvo, li tradukis prozajn verkojn de Puŝkin, kunlaboris en ruslingvaj gazetoj (inter ili en la jaro 1912 — en la fama "Pravda" de Lenin kiel provlegisto).

Arsen KOCOJEV ankaŭ multe influis la disvolviĝon de osetlingva ĵurnalismo. En 1910 kaj poste li eldonis 14 numerojn de revuo "Æfsir" ("Spiko"): tiu revuo estis inter la unuaj osetlingvaj. Poste, jam dum soveta potenco, li gvidis revuojn de Sud-Osetio, kiuj ekfloris en la unuaj jaroj de Sovet-Unio.

Pro la senlaca kleriga kaj literatura laboro Arsen KOCOJEV estis distingita per la ordeno "Honor-Signo", unu el la plej valoraj ordenoj de Sovet-Unio.

Omaĝe al KOCOJEV estas nomitaj stratoj en Vladikavkaz kaj Beslan.

Ligoj redakti