Sovetunio
La Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (ruse Союз Советских Социалистических Республик [sajús savétskiĥ sacialistíĉeskiĥ respúblik], IFA: [sɐˈjus sɐˈvʲɛtskʲɪx sətsɨəlʲɪsˈtʲitɕɪskʲɪx rʲɪˈspublʲɪk]) aŭ Sovetunio aŭ, pli fidele laŭsence kaj laŭstrukture, Soveta Unio (Сове́тский Сою́з [savétskij sajús], IFA: [sɐ'vʲetskʲɪj sɐˈjʉs]) aŭ, mallongigite laŭ komencliteroj, USSR (prononco: [usosoró]; ruse СССР [esesesér]) estis ŝtato ekzistanta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon (17%) de la monda loĝata sekaĵo, parte en Orienta kaj Norda Eŭropo, parte en Meza kaj Norda Azio, kaj pro tio siatempe estis la plej granda ŝtato de la mondo.
Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Союз Советских Социалистических Республик | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • federacia respubliko • socialisma ŝtato • suverena ŝtato • komunisma ŝtato • plurkontinenta lando • supernacia unio • membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj • Permanentaj Membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj • cratonym • ŝtato • counterintelligence state • lando | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
22 402 220 km² (en la jaro 1991)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La plej alta punkto:
|
Montopinto de Komunismo (7 495 m), nun nomata Montopinto Ismail Somoni, en Taĝikio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
293 047 571 (1991)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
rusa (de-facto por internacia komunikaĝo)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
federacia socialisma respubliko
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
la 30-an de decembro 1922 per unuiĝo de kvar sovetaj socialismaj respublikoj
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
la 26-an de decembro 1991 pro disfalo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Post la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la du superpotencoj (Usono estis la alia). En Sovetunio regis la Komunista Partio kaj la sistemo de registaro estis centralizita, kvankam certajn povojn havis la 15 respublikoj, kiuj konsistigis la landon.
Sovetunio estis la gvidanto de la orient-sovetia bloko en la mondo. Ĝi estis establita la 30-an de decembro 1922 post la venko de la Ruĝa Armeo en la Rusa Enlanda Milito kiel unio inter Soveta Rusio kaj la sovetiaj respublikoj Trans-Kaŭkazo, Ukraina SSR kaj Belorusa SSR, kiuj ankaŭ estis establitaj dum la milito. Ĝi ekzistis ĝis ĝia fina dissolvo la 25-an de decembro 1991. Ĉirkaŭ 100 diversaj popoloj estis loĝantaj en la teritorioj, kiuj apartenis al Sovetunio.
Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis teran landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganujo, Mongolio, Ĉinio kaj KPDR en sudo.
Historio de Rusio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Orientaj slavoj, Rusjoj | |
Kieva Regno 800-1100 | |
Rusaj princlandoj 1100–1547 | |
Grandprinclando Vladimir-Suzdalo 1113–1236 | |
Novgoroda Respubliko 1136–1478 | |
Grandprinclando Moskvo 1276–1547 | |
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795 | |
Rusa carlando | |
Rusa carlando 1547-1721 | |
Rusia Imperio 1721-1917 | |
Ekde la revolucio | |
Rusia respubliko 1917 | |
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922 | |
Sovetunio 1917-1991 | |
Rusia federacio de 1991 | |
Etimologio
redaktiLa vorto soveto estis derivita el la rusa vorto sovet (совет), kun la signifo 'konsilio', 'asembleo', 'konsilo',[1] siavice derivita el la praslava verba radiko vět-iti ('informi'), rilata al la slava věst ('informo'), en la senco saĝeco. La vorto sovietnik signifas 'konsilanto'.[2] Kelkaj organizaĵoj en rusia historio estis nomitaj konsilio (совет). En la Rusa Imperio, la Ŝtata Konsilio, kiu funkciis el 1810 ĝis 1917, estis referencita kiel Konsilio de Ministroj.[2]
La Sovetoj kiel laboristaj konsilantaroj por la unua fojo aperis dum la Rusia revolucio de 1905.[3][4] Kvankam ili estis rapide subpremataj fare de la Imperia armeo, post la Februara revolucio de 1917, laboristaj kaj soldataj konsilantaroj aperis tra la tuta lando kaj kunhavis la povon kun la Rusia Provizora Registaro.[3][5] La Bolŝevistoj, estritaj de Vladimir Lenin, postulis, ke la tuta povo estu transigita al la Sovetoj, kaj akiris subtenon el la laboristoj kaj soldatoj.[6] Post la Oktobra Revolucio, en kiu la Bolŝevistoj kaptis la povon el la Provizora Registaro en la nomo de la Sovetoj,[5][7] Lenin proklamis la formadon de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR).[8]
Dum la Kartvela Afero de 1922, Lenin postulis ke la rusa SFSR kaj aliaj naciaj sovetaj respublikoj formu pli grandan union kiun li dekomence nomis kiel la Unio de Sovetaj Respublikoj de Eŭropo kaj Azio (ruse: Союз Советских Республик Европы и Азик Европы и Азиyuz, latinigite: Soyuz Sovyetskikh Respublik Evropy i Azii).[9] Josif Stalin dekomence rezistis al la propono de Lenin sed finfine akceptis ĝin, kaj kun konsento de Lenin li ŝanĝis la nomon al Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR), kvankam ĉiuj respublikoj komenciĝis kiel socialisma soveta kaj ne ŝanĝiĝis al la alia ordo ĝis la nova konstitucio de 1936. Krome, en la regionaj lingvoj de pluraj respublikoj, la vorto konsilio aŭ konsilia en la respektiva lingvo estis nur tre poste adaptaĵo de la ruslingva soveta kaj neniam en aliaj, ekz. Ukraina SSR.
СССР (en la Latina alfabeto: SSSR) estas la mallongigo en rusa lingvo de USSR, verkita en cirilaj literoj. La Sovetoj uzis tiun mallongigon tiom ofte ke la tutmondaj loĝantaroj familiariĝis kun ties signifo. Post tio, la plej ofta rusa mallongigo estis Союз ССР (transliterumita: Sojuz SSR) kiu esence tradukiĝas al Unio de SSR-oj en aliaj lingvoj. Krome, la rusa mallongigitforma nomo Советский Союз (transliterumita: Sovjeckij Sojuz, kiu laŭvorte signifas Sovetunion) estas ankaŭ ofte uzata, sed nur en sia nemallongigita formo. Ekde la starto de la Granda Patriota Milito maksimume, mallongigi la rusan nomon de Sovetunio kiel СС estis tabuo, ĉar СС kiel rusa cirila mallongigo estas asocia kun la fifama Schutzstaffel de Nazia Germanio, kiel SS en aliaj lingvoj.
En alilingvaj amaskomunikiloj, la ŝtato estis referita kiel Sovet-Unio aŭ Sovetunio. La rusa SFSR dominis Sovetunion ĝis tia punkto ke, por la plej granda parto de la ekzisto de Sovetunio, ĝi estis ordinarlingve, sed neĝuste, referita kiel Rusio.
Geografio
redaktiKun areo de 22 402 200 da km², Soveunio estis la plej granda lando en la mondo,[11] statuso kiu estis reteneita de la Rusa Federacio.[12] Kovrante unu sesonon de la surfaco de la Tero, ĝia grando estis komparebla al tiu de la tuta Nordameriko.[13] Du aliaj sukcedantaj ŝtatoj, nome Kazaĥio kaj Ukrainio, rangas inter la 10 plej grandaj landoj, kaj kiel la plej granda lando entute en Eŭropo, respektive. La sovetunia parto de Eŭropo estis unu kvarono de la tutlanda surfaco kaj estis la kultura kaj ekonomia centro. La orienta parto en Azio etendiĝis al Pacifika Oceano oriente kaj al Afganio kaj Irano suden, kaj, escepte ĉe kelkaj areoj en Centra Azio, estis multe malpli loĝata. Ĝi etendiĝis ĉirkaŭ 10 000 km oriente okcidenten tra 11 horzonoj, kaj ĉirkaŭ 7 200 km norde suden. Ĝi havis kvin klimatajn zonojn: nome tundro, tajgo, stepoj, dezerto kaj montoj.
Sovetunio, kiel nun Rusio, hvis la plej longan landlimon, ĉirkaŭ 60 000 km longan, aŭ unu kaj duono da cirkloj ĉirkaŭ la Tero. Du trionoj el tiu estis marbordo. La lando limis kun Afganio, Ĉinio, Ĉeĥoslovakio, Finnlando, Hungario, Irano, Mongolio, Norda Koreio, Norvegio, Pollando, Rumanio, kaj Turkio el 1945 ĝis 1991. La Beringa Markolo apartigis Sovetunion disde Usono.
La plej alta monto estis Komunisma Pinto (nun Montopinto Ismail Somoni) en Taĝikio, kun 7 495 m. En Sovetunio estis ankaŭ plimulto el la plej grandaj lagoj de la mondo; nome Kaspia Maro (kunhavita kun Irano), kaj la Lago Bajkalo, la plej granda (laŭ volumo) kaj plej profunda nesalakva lago en la mondo, kiu estas nun ankaŭ interna akvejo en Rusio.
Sovetunio posedis kaj malabundajn kaj abundajn akvoresursojn. Kun proksimume 3 milionoj da riveroj kaj proksimume 4 milionoj da enlandaj akvejoj, Sovetunio tenis la plej grandajn nesalajn, surfacajn akvoresursojn de iu ajn lando. Sed la plej multaj el tiuj rimedoj (84 procentoj), kuŝis en granda distanco de la plimulto de eblaj uzantoj; ili fluis tra maldense loĝata teritorio kaj en la arktan kaj pacifikan oceanojn. En kontrasto, areoj kun la plej altaj koncentriĝoj de la populacio (kaj tial la plej alta postulo je akvoprovizadoj) tendencis havi la plej varmajn klimatojn kaj plej altajn indicojn de vaporiĝo. Tio rezultigis apenaŭ adekvatajn (aŭ en kelkaj kazoj neadekvatajn) akvoresursojn en la lokoj de plej multa bezono.
Tamen, kiel en multaj aliaj landoj, la plej fruaj setlejoj ekestis ĉe la riveroj, kie la plimulto de la urba loĝantaro preferis vivi. Volgo, la plej longa rivero de Eŭropo, iĝis senkompare la plej grava komerca akvovojo de Sovetunio. Tri el la dudek tri urboj de la lando kun pli ol unu miliono da loĝantoj staris sur ĝiaj bordoj: Gorkij, Kazano kaj Kujbiŝev. La eŭropa parto de Sovetunio havis etendajn, tre disvolviĝintaj, kaj tre uzitajn akvoresursojn, inter ili la ŝlosilajn hidrosistemojn de Volgo, Kamo, Dnepro, Dnestro, kaj Don. La plej grandaj akvoresursoj estas oriente de Uraloj, tre interne en Siberio. El la 63 riveroj en Sovetunio pli longaj ol 1 000 kilometroj, kvar dek estis oriente de Uraloj, inter kiuj la kvar potencaj riveroj kiuj drenas Siberion dum ili fluas norden al la Arkta Oceano: nome Irtiŝo, Obi, Jenisejo, kaj Lena. La Amuro formis parton de la rivera serpentumo kaj foje eĉ estis streĉaj limoj inter Sovetunio kaj la Ĉina Popola Respubliko.
Najbaraj landoj estis konsciaj pri la altaj niveloj de poluo en Sovet-Unio[14][15] sed post la dissolvo de Sovetunio estis malkovrite ke ĝiaj mediaj problemoj estis pli grandaj ol tio kion la sovetinstancoj koncedis.[16] Sovetunio estis la dua plej granda produktanto en la mondo de malutilaj elsendoj. En 1988, totalaj elsendoj en Sovetunio estis proksimume 79% de tiuj de Usono. Sed ĉar la soveta MEP estis nur 54% de tiu de Usono, tio signifas ke Sovetunio generis 1,5 fojojn pli da poluo ol Usono por unuo de MEP.[17]
La Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986 estis la unua grava akcidento en civila atomcentralo.[18][19][20] Senparalele en la mondo, ĝi rezultigis la liberigon de granda nombro da radioaktivaj izotopoj en la atmosferon. Radioaktivaj dozoj estis disigitaj relative malproksime.[21] Kvankam longperspektivaj efikoj de la akcidento estis nekonataj, 4 000 novaj kazoj de tiroida kancero kiu rezultiĝis el la poluado de la akcidento estis raportitaj dum la akcidento, sed tio kaŭzis relative malaltan nombron da mortoj (laŭ informoj de MOS, 2005).[22] Alia grava radioaktiva akcidento estis la katastrofo de Kjŝtim.[23]
La Kola duoninsulo estis unu el la lokoj kun plej gravaj problemoj.[24] Ĉirkaŭ la industriaj urboj Monĉegorsk kaj Norilsk, kie nikelon ekzemple oni minis, ĉiuj arbaroj estis detruitaj pro poluo, dum la norda kaj aliaj partoj de Rusio estis tuŝitaj per elsendoj.[25] Dum la 1990-aj jaroj, ankaŭ homoj en Okcidento estis interesitaj pri la radioaktivaj danĝeroj de atominstalaĵoj, malfunkciigitaj atomaj submarŝipoj, kaj la prilaborado de atomrubo aŭ eluzita nuklea fuelo.[26][27] Oni sciis ankaŭ en la komenco de la 1990-aj jaroj ke la USSR estis transportinta radioaktivan materialon al la Barenca maro kaj al la Karaa maro, kion poste konfirmis la Rusa parlamento. La akcidento de la submarŝipo K-141 Kursk en 2000 en okcidento plue starigis kritikojn.[28] Antaŭe, estis akcidentoj en la submarŝipoj K-19, K-8, K-129, K-27, K-219 kaj K-278 Komsomolec.[29][30][31][32]
Historio
redaktiRusujaj Revolucioj
redaktiEn 1917, la Rusia Imperio, kies ŝtatestro estis caro, militis interalie kontraŭ la Germana Imperiestra Regno en la Unua Mondmilito komenciĝinta en 1914. Post kiam la militestroj gajnis pli kaj pli da potenco kaj en Rusio kaj en Germanio, kaj post akra batalado en la granda milito, okazis finfine la Februara Revolucio 1917 en Rusio, kiu devigis la caron eksiĝi. La rezulto de la revolucio estis demokratia respubliko, sed ĝi estis tre disfalema pro la ankoraŭa milito kaj malbona stato de la popolo. Dum unu el siaj laborvojaĝoj en 1917, Aleksandr Kerenskij vizitis la ĉefurbon de Ukrainio, Kievon, por oficiala rekono kaj establado de diplomatiaj rilatoj kun la tiama ukraina parlamento, la Ukraina Centra Rada, kaj deklaris: "Se la Rusia Imperio fariĝis malaktuala, tiam ĝia disfalo devas komenciĝi de ĉi tie (de Kievo).
Laŭ ĉeestintoj, en la tiama ĉefurbo Sankt-Peterburgo, la popolo ĝoje salutis la revolucion, politikaj malliberuloj de la unua revolucio de 1905 komencis esti amase liberigitaj, kompleta gazetara libereco estis establita por la unua fojo, la Rusa Ortodoksa Eklezio jam ne plu enmiksiĝis en la amaskomunikilojn, al diversaj popoloj estis donita la rajto je memdetermino kaj la stratoj estis disŝutitaj per floroj. Honore al ĉi tiu spektaklo, Konstantin Belmont eĉ verkis la Himnon de Libera Rusio laŭ la muziko de Aleksandro Greĉannikov (poste uzita de la blankaj elmigrintoj, ĉi ankaŭ fariĝis la son enkonduko antaŭ ĉiu novaĵelsendo de la rusa servo de Radio Liberty, kiu elsendis al disidentoj en Sovetunio), kvankam la oficiala himno estis la Marsejlezo.
En oktobro (laŭ la rus-ortodoksa kalendaro) de la sama jaro, la registaro kreiĝinta fine de la Februara Revolucio fiaskis pro la okazo de denova revolucio, la tiel nomata Oktobra Revolucio. Temis pri socialisma revolucio iniciatita de la Bolŝevikoj, radikala komunisma grupo, kies ideologio fontis el la verkoj kaj pensoj de la germana filozofo Karl Marx. La Revolucio superis la jam ekzistintan registaron kaj estigis la unuan ŝtaton de la mondo bazitan sur tiuj komunismaj ideoj. La nova lando nomiĝis Rusuja Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR) aŭ pli mallonge Rusuja Soveta Respubliko. La bolŝevikoj dissolvis la balotan organon, la Konstitucian Asembleon, en kiu ili ricevis malmultajn voĉojn, strebante al unupartia diktaturo, kaj komencis civitan militon en la lando.
Enlanda Milito kaj Kreo de Sovetunio
redaktiUnu el la promesoj, kiujn donis Lenin, la estro de la revolucio, al la rusa popolo, estis paco kaj finigo de la Mondmilito. Kiam la nova soveta Rusio faris armisticon kun Germanio kiel verigon de la promeso decembre de 1917, la orienta fronto (inter Germanio kaj Rusio) de la milito ekmalekzistis, kio signifis perdon de strategia sekureco por la aliaj nacioj militantaj kontraŭ Germanio. Usono, Francio kaj Britio, kune kun aliaj malgrandaj ŝtatoj, provis re-krei la orientan fronton per halti la Rusan Revolucion. Pro tio ili subtenis tiujn movadojn, kiuj jam kontraŭis la revolucion, i.a. defendantojn de la carismo kaj de la provizora registaro kreiĝinta kaŭze de la februara revolucio. Tiel estiĝis la Rusuja Enlanda Milito.
La plej terura krimo de la tempo de Lenin estis la bombado de Kievo per 15 mil obusoj pafitaj en nur kelkaj tagoj - de la 4-a ĝis la 7-a de februaro 1918, kaj la konkero de la urbo per kemiaj armiloj, same kiel la brutala masakro en la ĉefurbo de la Ukraina Popola Respubliko, farita de sovetiaj trupoj gvidataj de Miĥail Muravjov. La trupoj de Muravjov efektivigis amasajn subpremojn kontraŭ la ukraina intelektularo. Fariĝis danĝere paroli ukraine surstrate. Kirasita aŭto kun la slogano "Morto al ukrainoj!" veturis tra la stratoj de Kievo. en sia letero de la 9-a de februaro 1918 sendita per Antonov Ovseenko al Lenin, Muravjov fiere raportis, ke dum la bombado de la ĉefurbo de Ukrainio li detruis la domon de Gruŝevskij. Post la retiriĝo de la soveta armeo en marto 1918, ukrainaj trupoj trovis milojn da duonputriĝintaj kadavroj de civiluloj sur la stratoj kaj parkoj de Kievo. Ĉi tiu fakto pri ĉi tiu militkrimo estis sekreta en Sovetunio ĝis ĝia disfalo. Antes, después de la derrota del ejército soviético en la Batalo ĉe Kruto, fue Muravyov quien ordenó la ejecución de 30 jóvenes ucranianos capturados; antes de la ejecución, uno de ellos, Grigorij Pipskij (1896-1918), cantó el himno ucraniano, por lo que Muravyov lo mató personalmente como el último de los prisioneros, disparándole directamente en el corazón con una pistola. Estos hechos fueron clasificados en la Unión Soviética y hasta su colapso sólo eran conocidos por los emigrantes y aquellos que habían huido al extranjero.
En proksimaj regionoj ankaŭ estiĝis sovetaj respublikoj, kiuj kune batalis en la enlanda milito kontraŭ la kontraŭantoj de la Socialisma Revolucio. La celo de Usono, Francio kaj Britio, rekrei orientan fronton, estis realigita, kiam la armistico kun Germanio finiĝis marte de 1918 pro la manko de antaŭe farita fina paca traktato. Do Germanio ekis la tiel nomatan “Operacon Faustschlag”.
En marto 1918, Germanio kaj Rusio faris finan pacigon per la Traktato de Brest-Litovsk. En la malantaŭo de la landoj kontrolitaj de sovetaj fortoj, okazis grandaj kontraŭbolŝevikaj ribeloj, sed ili estis subpremitaj kun la helpo de la Ruĝa Armeo. En Rusio la plej granda estis la Tambova ribelo, en Ukrainio - Ribelo de Grigorjev kaj en Belorusio - la Slutsk Ribelo. En la dua duono de 1919, la tuta sudo de Rusio kaj plejparto de Ukrainio venis sub la kontrolon de la Blanka Armeo de Anton Denikin, sed antaŭ la fino de tiu jaro ĝi estis venkita. La ĉefa canto de la sovetaj armeija estis “La Internacia” (rusa. Интернационал) kiu fariĝis la himno de Sovetunio ĝis la final de la Dua Mondmilito, kaj de la blankuloj ĝi estis “La regimentoj marŝas” (rusa. Маршируют полки) kiu fariĝis unu el la ĉefaj kantoj de rusaj elmigrintoj. La Blanka movado estis heterogena kaj, krom subtenantoj de konstitucia monarkio en Rusio, ankaŭ konsistis el subtenantoj de respubliko kaj demokratoj. Malgraŭ tio kaj la malmulte poste okazinta finiĝo de la entuta mondmilito, la enlanda milito pluiĝis ĝis junio 1923, kiam venkis la bolŝevikoj. Kelke da tempo antaŭ la venko, la 30-an de decembro 1922, la RSFSR kunfondis kun la aliaj socialismaj ŝtatoj – Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj TSFSR – la Sovetunion, kiu baldaŭ montriĝis kiel totalisma reĝimo pleje misuzanta la ideologion de la komunismo.
La Traktato pri kreado de Sovetunio estas dokumento kiu leĝigis la kreadon de la unuiĝo de pluraj sovetuniaj respublikoj por la estigo de Sovetio. Tiel estis subskribita la Deklaro pri Kreado de Sovetunio, kiu estis konsiderata kiel politika enkonduko al la traktato.
Lenin ankaŭ komencis la politikon de Ruĝa Teroro, kiu, male al la teroro de la Blankaj armeoj, kiu reprezentis nur epizodajn krimojn de individuaj grupoj kaj certan komandon, estis la oficiala politiko de la ŝtato. Paralele al la interna milito komencita de Lenin en Rusio, la soveta gvidantaro kondukis la Sovetia-Ukrainia Militon.
Post la enlanda milito, Lenin komencis la politikon de militkomunismo, dum kiu la Ruĝa Armeo ekzekutis proksimume 100 mil homojn antaŭ 1921. Kompare, 10 jarojn antaŭ la revolucio, en la tuta Rusia Imperio nur 3 mil homoj, kiuj faris verajn krimojn kaj eĉ terorismajn agojn, estis ekzekutitaj. Post la Enlanda Milito, militkomunismon anstataŭigis nova ekonomia politiko, kiu esence estis parta reveno al kapitalismo kaj pruviĝis efika, sed kun la plifortigo de la povo de Stalin fine de la 1920-aj jaroj, ĉio ŝanĝiĝis. Post la morto de Lenin en 1924, Stalin enkondukis kulton al lia personeco, kiu poste kreskis en kulton al la personeco de Stalin, sed post lia morto la lando revenis al la kulto al Lenin, enkondukita pli frue de Stalin, kiu restis ĝis la disfalo de Sovetunio. Portretoj de la fondinto de Sovetunio kaj liaj sloganoj pendis ĉie, kaj homoj en la kondiĉoj de la totalisma reĝimo estis senigitaj de alternativo. Multaj el liaj krimoj estis kaŝitaj kaj kelkaj el liaj literaturaj verkoj estis cenzuritaj kaj ne agnoskitaj ĝis perestrojko en 1985-1991. Ekzemple, la verkoj de Lenin incitis malamon en la socio, alvokis al militoj, enhavis alvokojn al amasa torturo kaj ekzekutoj, kiuj estis parte kaŝitaj en Sovetunio. La vorto "pafi" estis plej ofte uzata en ili.
Stalinisma epoko
redaktiLa politica sistemas kreita de Lenin atingir san plej granda disvolviĝon sub Stalin, kiu esence ripetis la agojn de Lenin je pli granda skalo kun pli forta pactempa subteno de la partio. En la 1930-aj jaroj, post la Kolektivigo kaj Senkulakigo la plej gravaj krimoj de la soveta gvidantaro kontraŭ ĝiaj civitanoj estis faritaj - artefarite kreita amasa malsatego, Holodomoro kiu mortigis ĝis 10 milionojn da homoj, kaj kies diskuto estis malpermesita eĉ en privataj konversacioj, sen mencii la amaskomunikilojn, kaj minacis ekzekuton aŭ punan psikiatrion ĝis la epoko de perestrojko fine de la 1980-aj jaroj. Samtempe, la amaskomunikiloj de tiu tempo - gazetoj kaj radi en la pli posta periodo de 1970-1980-aj, 2-3 propagandaj televidkanaloj (televido disvastiĝis en Sovetunio nur dum la perestrojkaj jaroj 1985–1991, kaj antaŭ tio ĝi estis granda maloftaĵo) kaj eĉ libropresado, tute kontrolata de la ŝtato, disvastigis propagandon kun alvokoj al milito kontraŭ la okcidenta mondo kaj nur novaĵoj pri la "sukcesa konstruado de socialismo" kaj la "vojo al konstruado de komunismo". En sia parolado en la Kremlo en 1936, Stalin deklaris, ke socialismo jam estis konstruita kaj ke Sovetunio komencis konstrui komunismon. la amasoj da homoj en Sovetunio estis senigitaj de aliro al alternativaj informoj pri sia propra lando kaj la mondo ĝenerale, kaj la plej multaj signaloj de eŭropaj kaj usonaj radiostacioj estis subpremitaj per interrompiloj.
la kreado de la efektiva sistemo de koncentrejoj, la Gulago, kaj la Granda purigo - en la plej mallonga ebla tempo de 1937 ĝis 1938, la sekreta polico de NKVD ekzekutis ĉirkaŭ 700 000 homojn, La organizantoj de ĉio ĉi, krom Stalin, estis Genrich Jagoda kaj Nikolaj Jeĵov, kiuj poste mem suferis pro subpremoj. En Ukrainio, la plej fama el la sekretaj tombolokoj de viktimoj de la persekutoj post la malfermo de la arkivoj en 1991 estas la arbaro Bykivnja, kaj en Belorusio, la arbaro Kurapati.
La absurdaĵo de la subpremoj atingis la punkton, ke Stalin neis la ekziston de DNA kaj pafis sciencistojn, kiuj studis genetikon, ligante ĉi tiun sciencon kun la ideologio de la Okcidento. La praktiko de denuncon estis populara kaj subtenata de krimaj artikoloj; entute, ĉirkaŭ 4 milionoj da ili estis skribitaj en la 1930-aj jaroj en Sovetunio. Laŭ lokaj loĝantoj, en Kislovodsko, viro estis arestita de la NKVD post kiam najbaro denuncis lin pro metado de florpoto sur gazeton kun portreto de la gvidanto de la Komunista Partio. La viro estis sendita al la GULAGO kaj poste pafita.
Ankaŭ en 1939, Sovetunio eniris sekretan interkonsenton kun Nazia Germanio por dividi la mondon en influosferojn kaj ekonomie subtenis la naziojn dum iliaj invadoj de eŭropaj landoj. La lastaj trajnoj kun manĝaĵoj konfiskitaj de la loĝantaro foriris al Germanio en la nokto de la 21-a de junio 1941, ĝis Operaco Barbaroso. Ankaŭ en la vintro de 1940, milito eksplodis inter Sovetunio kaj Finnlando, en kiu Sovetunio perdis ĉirkaŭ 300 000 soldatojn mortigitajn kaj frostigitajn, kaj kelkaj el la pluvivantoj estis subpremitaj laŭ ordonoj de Stalin. En 1940 okazis la unua grava sovetia krimo - la Masakro de Katin. En oficialaj dokumentoj, Sovetunio neis sian kulpon, ŝanĝante la daton de la krimo al 1941 kaj atribuante ĝin al la nazioj, sed post la malfermo de la arkivoj en 1991, ĝi agnoskis sian implikiĝon en la ekzekuto de la elito de la pola armeo. Rusigo de ĉiuj popoloj, kiuj ne estis rusaj, ankaŭ daŭris per grandegaj subpremoj, deportadoj kaj akuzoj laŭ la artikolo pri naciismo.
Male al tio, kio okazis ekzemple en Usono kaj Eŭropo, en Sovetunio ĉio, kio okazis, estis zorge tenata strikte sekreta fare de la spionservoj kaj estis menciita nur preterpase ĉe la fino de la soveta epoko, tiel la Kremlo konservis informan vakuon, inkluzive en la landoj okupitaj de Sovetunio, kiu finiĝis nur en la 1990-aj jaroj. Kaj eĉ plej eta mencio pri la malsatego de 1932-1933 ne estis permesita ĝis 1991. Sovetunio neis ĉi tiun epizodon de sia historio, mortigis ĉiujn eblajn atestantojn de tiu evento, ĉiu, kiu skribis pri ŝi en la gazetaro aŭ eĉ parolis pri ŝi laŭte, estis torturita en psikiatriaj hospitaloj, kaj konservis ĉiajn informojn en ŝtataj arkivoj, kiuj estis konfidencaj dum 70 jaroj kaj estis plene malfermitaj nur en la 2000-aj jaroj. Gareth Jones, brita ĵurnalisto de kimra deveno, kiu vizitis Sovetunion kaj estis unu el la unuaj en la monda gazetaro, kiuj skribis pri la malsatego, de kiu Ukrainio plej suferis, kaj malkaŝe malkaŝis la utopion de Stalin, estis mortigita de sovetia spiono dum sia restado en Manĉurio. Sovetunio vendis manĝaĵojn konfiskitajn de sia propra popolo al Usono kontraŭ helpo en la konstruindustrio. En 1933, diplomatiaj rilatoj kun Usono estis establitaj. Kelkaj historiistoj komparas la Holodomoron kun la Holokaŭsto, nur male al la artefarita malsatego en Sovetunio, kiun neis la Kremlo, la Holokaŭsto ne estis kaŝita kaj estis la oficiala politiko de la nazioj.
En 1940, grupo da adoleskantoj el la Irkutska provinco, en aĝo de 10 ĝis 14 jaroj, gvidataj de la juna Aleksandr Sennikov, skribis leteron al Stalin pri la malmoraleco de liverado de greno al la nazioj kaj la komercaj rilatoj kun Germanio. Kelkaj el ili estis mortigitaj de la NKVD, kelkaj estis senditaj al la Gulag; nur tri postvivis ĝis la morto de Stalin. La 1-an de majo 1941, oficiroj de la Wehrmacht ĉeestis la paradon en Moskvo kiel honoraj gastoj. Sovetunio ne estis preta por la invado de Nazia Germanio, kaj dum la unuaj 10 tagoj de la milito Stalin kaŝis sin en sia domego en la provincoj, kaj kiam reprezentantoj de la ĉefa milita gvidantaro frapis lian pordon, Stalin timis, pensante, ke li estos pafita, sed kiam li aŭdis ilian peton pri ordonoj, li fariĝis pli aŭdaca kaj baldaŭ el la Kremlo li alparolis la partizanoj per radio kun voko al batalado. Pro malbona preparo, la okcidentaj teritorioj de Sovetunio, precipe Ukrainio, estis konkeritaj en nur tri monatoj. Rezulte de la Dua Mondmilito, Sovetunio perdis ĉirkaŭ 20 milionojn da homoj, kaj Germanio nur 6 milionojn. Batalo ĉe Stalingrado fariĝis unu el la plej grandaj kaj plej signifaj bataloj de la Dua Mondmilito Inter la rusoj, la plej vaste konata kaj plej granda kunlaborista formacio estis Rusa Liberiga Armeo. En la sovetia gazetaro, kiu estis tute sub ŝtata kontrolo ĝis la perestrojko, kiu komenciĝis en 1985, estis permesite diskuti nur la krimojn de naziismo.
Laŭ Artikolo 58 de la Krima Kodo, enkondukita de Stalin en la 1930-aj jaroj kaj valida ĝis 1991, persono estis malpermesita vojaĝi eksterlanden. La absurdaĵo de la subpremoj atingis la punkton, ke iu ajn povus esti procesigita pro "malamika valuto" se iu trovus plurajn fremdajn monerojn aŭ biletojn sur li, post kio ili estis konfiskitaj de la OGPU, kaj poste de la NKVD, kaj la persono estis ekzekutita aŭ, en la pli posta periodo, malliberigita. Sovetiaj limgardistoj pafis ĉiun, kiu provis transiri la limon eĉ en la malfrua periodo de la ekzisto de la ŝtato. La esceptoj estis registaraj oficistoj kaj ŝtate aprobitaj kulturaj personoj, kiuj rajtis vojaĝi eksterlanden.
Fino de Sovetunio
redaktiPost la Dua Mondmilito, Sovetunio efike okupis la landojn de Orienta Eŭropo - Pollando, Slovakio, Hungario, Rumanio, post lasi nur Aŭstrion sen interveno kontraŭ la armita neŭtraleco de ĉi tiu lando, finfine kreante Feran Kurtenon kaj deklarante malvarman militon al la mondo. Litovio, Latvio kaj Estonio estis perforte integrigitaj en Sovetunion en 1939 kaj 1945 kaj estis efike sub okupado dum duonjarcento (en Sovetunio, la baltaj ŝtatoj estis nomataj "niaj eksterlandoj" ĉar homoj el la tuta Sovetunio ofte iris al Litovio por varoj kaj servoj, kiuj ne estis haveblaj en la resto de Sovetunio) sekreta disidenta movado, kiu aperis en Sovetunio, kies membroj estis torturitaj en psikiatriaj hospitaloj. Post la morto de Stalin, sub la regado de Nikita Ĥruŝĉov fine de la 1950-aj jaroj, okazis "degelo" - cenzuro kaj subpremo multe malstreĉiĝis kaj centoj da miloj da eks-kaptitoj de la gulaga sistemo revenis hejmen post longa malliberigo, inter ili estis eĉ herooj de la Dua Mondmilito kondamnitaj de Stalin pro falsaj akuzoj. Tamen, la agnosko de la soveta gvidantaro pri siaj krimoj estis parta kaj sumiĝis al kritiko de la longa regado de Stalin sen revizio de la tuta sistemo. Ĝis la mezo de la 1950-aj jaroj, militoj okazis sur la teritorio de landoj aneksitaj al Sovetunio, la ĉefaj okazantaj en okcidenta Ukrainio, kie la sovetajn okupaciajn fortojn kontraŭstaris la URA - Ukraina Ribela Armeo, la Arbaraj fratoj en la baltaj landoj kaj la formacioj de belarusaj naciaj unuoj gvidataj de Miĥail Vituŝko. Post la Dua Mondmilito, Sovetunio aktive subtenis la politikan reĝimon en Nord-Koreio, same kiel ĝi subtenis komunistajn fortojn en Nord-Vjetnamio.. En 1957, Sovetunio lanĉis la unuan artefaritan sateliton de la Tero, Spuntik-1, kreitan de la ukraina sciencisto Sergej Korolov. Li kreis ĝin malgraŭ la fakto, ke la totalisma maŝino detruis lian vivon kaj li estis devigita labori sub torturo fare de la sovetiaj sekretaj servoj.
En Sovetunio, nur la oficiala kaj profunde cenzurita versio de la historio de ĉi tiu ŝtato kaj la mondo kiel tuto estis konata. Alternativaj informfontoj estis detruitaj. En La 24-an de majo 1964 KGB-agento Viktor Pogruĵalskij eĉ tute detruis Vernadskij Nacia Biblioteko de Ukrainio en Kievo, kiu enhavis librojn priskribantajn la tutan historion de Ukrainio antaŭ la alveno de la Rusia Imperio, do la antikva historio de ĉi tiu lando estas konata nur el rusaj fontoj. En 1968 Sovetunio kaj ankaŭ laŭjure la orientaj blokaj landoj sub ĝia kontrolo invadis Ĉeĥoslovakion, kio kaŭzis protestojn en Sovetunio, kiuj tamen estis subpremitaj de la spionservoj, kaj la malmultaj kontraŭuloj de la soveta invado estis malliberigitaj.
Laŭ la oficiala versio, Jurij Gagarin fariĝis la unua persono kiu vizitis la kosmon kaj mortis pro la katastrofo, sed ekzistas versio ke li estis sekrete torturita de la KGB en mensa malsanulejo pro konflikto kun Breĵnev, probable li ne volis mensogi al la publiko. La filino de Gagarin diris, ke la fama filmaĵo de ŝia patro promenanta en kosmovesto estis filmita post la oficiala dato de lia alveno sur la Teron. Kaj ekzistas versio, ke Gagarin tute ne flugis en la kosmon, ĉar lia intervjuo pri la sensacioj de flugado en la kosmo forte kontraŭdiras tion, kion diris la sekvaj sovetiaj kosmonaŭtoj. En la 1970-aj jaroj, ĉiu povus esti arestita de la KGB pro posedo de malpermesita libro en sia hejmo, ekzemple libro de aŭtoro ne aprobita de la Kremlo, kiel ekzemple "Hunda Koro" de Bulgakov, kiu estis distribuita per la Samizdato-sistemo (ruse: Самиздат). En Sovetunio eĉ ĵazo estis malpermesita, kaj la esprimo "hodiaŭ vi dancas laŭ ĵazo kaj morgaŭ vi perfidos vian patrujon" (rusa. Сегодня ты танцуешь джаз - а завтра Родину продашь) fariĝis populara. La milito en Afganio, komencita de Sovetunio kaj daŭrinta de 1979 ĝis 1989, estis ankaŭ unu el la kialoj de la kolapso de ĝia ekonomio kaj posta disfalo. Fine de la 1980-aj jaroj, Rusio armee subtenis banditojn en Abĥazio kaj provis apartigi la regionon de Kartvelio, kio baldaŭ eskaladis en plenskalan militon. Falo de la komunismaj reĝimoj kaj Germania reunuiĝo efikis al la politika situacio en Sovetunio.
Dum la perestrojko-jaroj, en 1989, surbaze de la libro, kiu estis malpermesita dum la plej granda parto de la ekzisto de Sovetunio kaj rajtis esti publikigita nur fine de la 1980-aj jaroj, oni faris filmon nomitan "Hunda Koro". Laŭ iuj kritikistoj, ĝuste ĉi tiu filmo influis la masojn, kiuj unuafoje post multaj jardekoj ricevis alternativajn informojn, malsamajn ol la pozicio de la Kremlo, kaj ludis rolon en la disfalo de Sovetunio. En multaj sovetaj respublikoj naciismaj movadoj kreskis, plendoj por sendependiĝo multiĝis. En marto kaj majo 1990, la baltaj respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio) proklamis sendependiĝon de Sovetunio. En aŭgusto Kartvelio proklamis foriron el Sovetunio. Pro tiuj okazaĵoj konservativaj politikistoj publike kondamnis Gorbaĉov.
En 1990 Kongreso de Popolaj Deputitoj de USSR abolis unupartiismon kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 17-an de marto 1991 okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) rifuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto 1991.
Tamen la 19-an de aŭgusto en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto Komunista Partio de Sovetunio perdis politikan potencon.
La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ankaŭ konata kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu interkonsento la tri ŝtatestroj jesis disfalon de Sovetunio[33] kaj proklamis kreon de KSŜ.
La 25-an de decembro 1991 sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov anoncis sian eksiĝon. La flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kiu faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (interalie Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.
Ŝtatestroj kaj politiko
redaktiJen la estroj de la Komunisma Partio, kiuj fakte, sed ne ĉiam ankaŭ laŭkonstitucie, estis la ŝtatestroj de Sovetunio:
- Vladimir Iljiĉ Lenin
- Iosif Stalin
- Nikita Ĥruŝĉov
- Leonid Breĵnev
- Juri Andropov
- Konstantin Ĉernenko
- Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov
La Ĉefministro de Sovetunio (en rusa: Глава Правительства СССР) estis registarestro de Sovetunio. Tiu posteno havis kvar diferencajn nomojn tra ties ekzistado: Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj (1923–1946), Prezidanto de la Konsilio de Ministroj (1946–1991), Ĉefministro de Sovetunio (Januaro - Aŭgusto 1991) kaj Prezidanto de la Komitato pri Operacia Administrado de la Soveta Ekonomio (Aŭgusto - Decembro 1991).
La Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio (ruse Съезд Советов СССР) estis la supera regorgano de Sovetunio ekde ĝia formado la 30an de decembro 1922, ĝis la sankciado de la Soveta konstitucio de 1936. La Kongreso de la Sovetoj estis integrita de reprezentantoj de la sovetoj de ĉiuj sovetuniaj respublikoj sub la sekvaj normoj: en la municipo- 1 membro el 25 mil voĉdonantoj, el la provincaj sovetoj (teritoriaj, regionaj) kaj respublikaj - 1 membro el 125 mil loĝantoj. La delegitoj de la Kongreso de la Unio estis elektitaj en la Kongresoj de la Sovetoj provincaj, aŭtonomaj aŭ respublikaj.
Vidu Sovetologio
Komunisma Partio
redaktiApartigo de povo kaj reformo
redaktiJustica sistemo
redaktiHomaj rajtoj
redaktiEksterlandaj rilatoj
redaktiAdministracia dividado
redaktiRespublikoj de Sovetunio
redaktiUSSR konsistis el uniaj respublikoj, tiuj laŭ la konstitucio estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan rajton eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis rajton interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejojn, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membris dum pluraj jaroj en UN, samrajte kun Sovetunio.
Armeo
redaktiLa Ruĝa Armeo estis kreita de Lev Trockij en 1919 kaj subtenis la Ruĝan Teroron kaj subpremis ribelojn en Rusio, atakante Ukrainion, Belarusion, Kartvelion, Armenion, Pollandon, Litovion, Estonion... kie Sovetrusio efike kreis marionetajn registarojn (la unua tia estis la registaro de Sovetunio en Ĥarkivo), kvankam formale la landoj kiuj estis parto de USSR estis respublikoj. en 1946 ĝi estis renomita al la Soveta Armeo.
Simboloj
redaktiKonata simbolo de Sovetunio (kaj entute de la komunismo) estas la rikoltilo kaj martelo, kiuj ankaŭ troviĝas sur la sovetaj blazono kaj flago (vd. supre). Krome, la ruĝa koloro ankaŭ estas simbola por la maldekstra ideologio kaj per tio ankaŭ por Sovetunio.
Popola artisto de Sovetunio estis honora titolo atribuita al civitanoj de Sovetunio. Titolo Heroo de Sovetunio estis atribuitaj al unuopuloj, urboj kaj eksterlandanoj kiuj speciale servis al Sovetunio. La Ordeno de la Honora Insigno (ruse Орден «Знак Почёта») estis grava civila premio de Sovetunio.
Himno
redaktiAlia simbolaĵo pri Sovetunio estas ĝia himno. Sovetunio havis dum sia ekzisto du himnojn entute:
- de 1922 ĝis 1944: La Internacio
- de 1944 ĝis 1991: “Гимн Советского Союза” (vd. Nacia himno de Sovetunio)
Kulturo
redaktiSocialisma realismo estas stilo de realisma arto kiu estis evoluigita ĉefe en Sovetunio kaj iĝis domina stilo en diversaj aliaj socialismaj landoj. Socialisma realismo estas karakterizita per la klarigita bildigo de komunistaj valoroj, kiaj ekzemple la emancipiĝo de la proletaro, en realisma maniero. Kvankam ligita, ĝi ne devus esti konfuzita kun socia realismo, pli larĝa speco de arto kiu realisme prezentas temojn de socia temo. Socialisma realismo estis la hegemonia formo de arto en Sovetunio de sia evoluo en la komenco de la 1920-aj jaroj ĝis sia fina falo de populareco en la fino de la 1960-aj jaroj. Anatolo Lunaĉarskij kreis sistemon de estetiko bazita sur la homa korpo kiu iĝus la ĉefa komponento de socialisma realismo dum la venontaj jardekoj. Li kredis ke "la vido de sana korpo, inteligenta vizaĝo aŭ ĝentila rideto estis esence viv-plifortiga."[34] Li konkludis ke arto havis rektan efikon al la homa organismo kaj sub la ĝustaj cirkonstancoj tiu efiko povis esti pozitiva. Prezentante "la perfektan personon" (nova soveta homo), Lunaĉarskij kredis ke arto povas eduki al civitanoj pri kiel esti la perfektaj sovetianoj.[35]
La Akademio pri Sciencoj de Sovetunio aŭ Akademio pri Sciencoj de USSR (ruse Академия наук СССР [Akademija nauk SSSR]) inter la jaroj 1925 kaj 1991 estis la supera Akademio de Sciencoj en Sovetunio. Ĝis la jaro 1936 ĝi havis sian sidejon en Sankt-Peterburgo — tiam laŭ decido de la Supera Soveto ĝi estis translokita al Moskvo. La nuna Rusia Akademio de Sciencoj estas ĝia oficiala posteula organizaĵo.
Sporto
redaktiĈar sporto en Sovetunio estis tute kontrolita de la ŝtato kaj estis profunde politike influita, ĝi ne estis serioze agnoskita en la mondo. Ankaŭ, pro la invado de Afganio kaj la trudado de sankcioj, la Olimpikoj de Moskvo en 1980 efike malsukcesis. Ordinaraj homoj, kiuj provis paroli kun eksterlandaj atletoj, estis arestitaj kaj pridemanditaj de la KGB, kelkaj estis malliberigitaj pro akuzoj de "spionado" eĉ se la persono simple staris apud fremdulo.
Heredo
redaktiEkzemple, en Rusio kaj Belorusio, la heredaĵo de Sovetunio kaj la fakto, ke iamaj komunistaj partiaj figuroj (kiel Putin, iama KGB-kolonelo) daŭre regis dum multaj jaroj post la disfalo de Sovetunio, kaŭzis la aperon de novaj aŭtoritatismaj reĝimoj, kiuj alprenis diktatorajn trajtojn. Ukrainian, service, pro la malforta organizado de la socio kaj la neefikeco de la ekonomia sistemo, fariĝis unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo.
Esperanto en Sovetunio
redaktiKomence de la 1920-aj jaroj, estis proponoj adopti Esperanton kiel laborlingvon de la Ligo de Nacioj. Dek delegitoj subtenis la proponon, sed la franca delegito Gabriel Hanotaux voĉdonis kontraŭ ĝi. Li ne ŝatis la fakton, ke la franca lingvo perdis sian pozicion kiel internacia lingvo, kaj li vidis Esperanton kiel minacon. Tiu ĉi lingvo antaŭe estis populara por studado en la Rusia Imperio, kaj en Sovetunio Esperanto estis aktive disvastigita en la 1920-aj jaroj; ĝi estis vaste studata kiel la "lingvo de la monda revolucio", estis aktive uzata de korespondantoj, radioelsendoj estis faritaj en ĉi tiu lingvo, kaj eĉ la surskriboj sur poŝtaj kovertoj estis dublitaj en ĉi tiun lingvon.
La esperanto-movado aktive disvolviĝis, kiel en aliaj landoj, sed Stalin fermis la programon ĉar ĝi faciligis komunikadon kun aliaj landoj, kaj Sovetunio celis izoli sin de la ekstera mondo, kaj ĉiu, kiu studis la lingvon, estis submetita al subpremo kaj akuzoj pri spionado. Simila situacio estis en Nazia Germanio, kie esperanto estis deklarita lingvo kreita de judo.
La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovetunio, kiu funkciis ekde 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev. La Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) estis junulara Esperanto-organizaĵo, kiu agis en Sovetunio ekde 1966.
Vladimir Samodaj, en sia artikolo Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj,[36] detaligas siajn personajn demarŝojn por krei esperantlingvan specifan gazeton aŭ suplementon de la fremdlingva bulteno "Moskvaj Novaĵoj", por kiu li laboris ekde 1971. Spite la enkalkulon de esperantistoj Anatolo Gonĉarov kaj Boris Kolker, el 1973 al 1977, tio ne okazis pro financaj malhelpoj kaj lastmomente pro specifa tipografio. Finfine aperis en marto 1978 suplementoj al la anglalingva "Moscow News" ĝis marto 1983. En aprilo 1989 aperis ununura numero de memstara "Moskvaj Novaĵoj". En tiu epoko jam aperis esperantlingvaj dokumentoj en "Novosto" organizita de Dmitrij Perevalov.
Post jaroj de malpermeso pri organizita Esperanto-movado en Sovetunio, la 4-an de marto 1979 en Moskvo rajtis fondiĝi Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kiu kunordigis la Esperanto-movadon en Sovetunio ĝis 1989. De la komenco en ĝi aktivis multaj ukrainaj esperantistoj. La 29-an de januaro 1980 en Kievo okazis fonda kunveno de suborganizaĵo en Ukraina SSR, en kiu 47 partoprenantoj. reprezentantoj de la ukraina Esperanto-movado, sukcese decidis pri fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE).
Devizoj kaj frazoj en Sovetunio: babilanto estas trovaĵo por spiono, en Sovetunio ne estas sekso, pioniro estas ĉiam preta, preta por laboro kaj defendo, tuta potenco al Sovetoj, Lenin vivis, Lenin vivas, Lenin vivos, la partio estas nia stiristo, la partio diris: "Estas necese! ", Komsomol respondis: "Jes!" kaj aliaj.
Referencoj
redakti- ↑ En ukraina рада (rada); en belarusa савет/рада; en uzbeka совет; en kazaĥa совет / кеңес (sovet / kenges); kartvele საბჭოთა (sabch′ota); en azerbajĝana совет; en litova taryba; en rumana soviet (en moldova cirila alfabeto: совиет); en latva padome; en kirgiza совет; en taĝika шӯравӣ / совет (šūravī / sovet); en armena խորհուրդ / սովետ (xorhurd / sovet); en turkmena совет; en estona nõukogu.
- ↑ 2,0 2,1 Klein, Henri F. (1920). "Soviet". En Rines, George Edwin (eld.). Encyclopedia Americana.
- ↑ 3,0 3,1 Pons & Service 2010, p. 763.
- ↑ Mccauley 2014, p. 487.
- ↑ 5,0 5,1 “Soviet Union”, Encyclopædia Britannica.
- ↑ “April Thesis”, Encyclopædia Britannica.
- ↑ "The causes of the October Revolution", BBC.
- ↑ Service 2005, p. 84.
- ↑ Fischer 1964, p. 608; Lewin 1969, p. 50; Leggett 1981, p. 354; Volkogonov 1994, p. 421; Service 2000, pp. 452–455; White 2001, p. 175.
- ↑ "How Soviet pollution destroyed the Aral Sea", BBC News. (en-GB)
- ↑ Televida dokumenta filmo el CC&C Ideacom Production, "Apocalypse Never-Ending War 1918–1926", parto 2a, elsendita en Dana DR K la 22an de Oktobro 2018.
- ↑ "Russia" – Encyclopædia Britannica. (el Retarkivo {{{1}}}). Alirita en 29a de Julio 2013.
- ↑ . The Former Soviet Union: Physical Geography. Towson University: Department of Geography & Environmental Planning. Arkivita el la originalo je 15a de Septembro 2012. Alirita 24a de Marto 2016 .
- ↑ "Study Says Pollution in Arctic Could Originate From Soviet", The New York Times, 6 December 1982. (en-US)
- ↑ Mathews, Jessica, "The Union of Soviet Socialist Pollution", 22a de Marto 1991. (en-US)
- ↑ "The Grim Pollution Picture in the Former Soviet Union", HuffPost, 19a de Februaro 2016. (angle)
- ↑ (1a de Septembro 1994) “New data on air pollution in the former Soviet Union”, 'Global Environmental Change' 4 (3), p. 201–227. doi:10.1016/0959-3780(94)90003-5. Bibkodo:1994GEC.....4..201S.
- ↑ Chernobyl disaster facts and information (angle) (17a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 20a de Februaro 2021. Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ Chernobyl | Chernobyl Accident | Chernobyl Disaster - World Nuclear Association. Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ "Unsealed Soviet archives reveal cover-ups at Chernobyl plant before disaster", Reuters, 26a de Aprilo 2021. (angle)
- ↑ Simmons, Michael, "Radiation high over Europe after Chernobyl disaster – archive, 1986", The Guardian, 3a de Majo 2021. (en-GB)
- ↑ Chernobyl: the true scale of the accident (angle) (5a de Septembro 2005). Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2018. Alirita 7a de Oktobro 2021 .
- ↑ (2006) “The Chernobyl Accident 20 Years on: An Assessment of the Health Consequences and the International Response”, 'Environmental Health Perspectives' 114 (9), p. 1312–1317. doi:10.1289/ehp.9113. Bibkodo:2006EnvHP.114.1312B.
- ↑ One of the Murmansk Region's most polluting facilities shuts down after more than seven decades (en-US) (4a de Januaro 2021). Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ "How Norilsk, in the Russian Arctic, became one of the most polluted places on Earth", NBC News, 10a de Decembro 2021. (angle)
- ↑ Broad, William J., "Russians describe extensive dumping of nuclear waste", The New York Times, 27a de Aprilo 1993. (en-US)
- ↑ Raymer, Steve, "Nuclear Pollution Plagues Former Soviet Union : Environment: A map marking non-military explosions shows scope of 'national disaster.'", Los Angeles Times, 15a de Marto 1992. (en-US)
- ↑ (Decembro 2002) “Implementing Russia's International Environmental Commitments: Federal Prerogative or Regional Concern?”, 'Europe-Asia Studies' 54 (8), p. 1223–1240. doi:10.1080/0966813022000025862. 156340249.
- ↑ . Russia's 'slow-motion Chernobyl' at sea (angle) (1a de Septembro 2020). Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ . Armed With Nuke Payload, How Dangerous Is Russia's Nuclear-Armed Submarine Resting In Arctic Ocean? (en-US) (10a de Oktobro 2023). Arkivita el la originalo je 19a de Novembro 2023. Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ "Wastes of War: Rotting Nuclear Subs Pose Threat", 16a de Novembro 1998.
- ↑ The Terrifying History of Russia's Nuclear Submarine Graveyard (en-US) (17a de Januaro 2021). Alirita 19a de Novembro 2023 .
- ↑ Соглашение о создании Содружества Независимых Государств. Arkivita el la originalo je 2007-04-30. Alirita 2009-11-01 .
- ↑ Ellis, Andrew. Socialist Realisms: Soviet Painting 1920–1970. Skira Editore S.p.A., 2012, p. 21
- ↑ Ellis, Andrew. Socialist Realisms: Soviet Painting 1920–1970. Skira Editore S.p.A., 2012, p. 21
- ↑ Vladimir Samodaj, Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 481-490.
Vidu ankaŭ
redakti- Komunumo de sendependaj ŝtatoj
- Rusia revolucio de 1917
- Ruĝa Armeo
- Sovetaj Aerfortoj
- KPSU
- Unua mondmilito
- Matrosribelo de Kronstadt
- Samizdato
- Atingoj de socialismo
- Rusa Enlanda Milito
- Soveta-japana baza traktato
- Soveta-germana kooperado
- Soveto de la Naciecoj
- Kolektivigo en la Sovetunio
- Sovetunio en la Dua Mondmilito
- Sovetologio
- KGB
- SVRR
- GULAG
- Malvarma milito
- Sheila Fitzpatrick
- Popoloj de Sovetunio
- Historio de Rusio
- Dissolvo de Sovetunio
- Ekziligoj en Sovetunio
- Post-sovetaj ŝtatoj
- Aparaĉiko
- Ĉefministro de Sovetunio