Taĝikio

lando en Centra Azio

Taĝikio ankaŭ nomata TaĝikujoTaĝikistano (elp.[taˈd͜ʒiːkɪsta[ː]n]; taĝike en cirila alfabeto Тоҷикистон, Toĝikiston, en persa alfabeto جمهوری تاجیکستان), oficiale Respubliko Taĝikistano, taĝike: Ҷумҳурии Тоҷикистон/Ĝumhurii Toĝikiston) estas lando sen maraliro en Centra Azio, kun surfaco de 143 100 km², havante pli ol 9 milionojn da loĝantoj[1][2]. Ĝi estas membro de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) kaj eksa respubliko de Sovetunio. Ĉefurbo estas Duŝanbo.

Ҷумҳурии Тоҷикистон
Respubliko Taĝikistano

La flago de TaĝikioFlago de Taĝikio

La ŝtata blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Surudi milli
Nacia devizo: neniu
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Duŝanbo
Oficiala(j) lingvo(j) taĝika lingvo, rusa lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) la taĝika
Plej ofta(j) religio(j) Islamanoj (plejmulto), kristanoj, ateistoj, judoj ka.
Areo
 % de akvo
143,100 km²
0,3 %
Loĝantaro 7 163 506 (2005)
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Horzono +5 (somere +6)
Interreta domajno tj
Landokodo TJ
Telefona kodo 992
Plej alta punkto Montopinto Ismail Samani
Plej malalta punkto Sirdarjo
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento Emomalii Raĥmon
Ĉefministro Okil Okilov
Nacia tago 9-a de septembro
Sendependiĝo 9-a de septembro 1991 (de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto Somoni (TJS)
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

En antikvaj tempoj la lando estis parto de Baktrio (vidu ankaŭ: Aleksandro la Granda, Kuŝana imperio).

En la 13-a jarcento Ĝingis-Ĥano konkeras Taĝikion kaj la reston de Centra Azio, kiu fariĝas parto de la Mongola Imperio.

Inter 1860 kaj 1900 Taĝikio estas dividita, la nordo sub la carisma rusa regado dum la sudo estas aneksita de la Buĥara Emirlando.

En 1921 Norda Taĝikio fariĝas parto de la Turkestana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (ASSR), kiu ankaŭ inkluzivis Uzbekion, Kirgizion, parton de norda Turkmenio kaj suda Kazaĥio.

En 1929 la taĝika ASSR fariĝis memstara respubliko de Sovetunio, disde Uzbekio.

1991- Taĝikio sendependiĝis de Sovetunio kaj Rahmon Nabiyev, komunista gvidanto, fariĝis la unua sendependa ŝtatestro (1930–1992)

En 1992 Emomali Rahmon estis elektita. kiel prezidanto de la parlamento post kiam Rahmon Nabiyev estis devigata eksiĝi. Sekvis samjare kontraŭregistaraj manifestacioj kiuj kondukis al interna milito, Li subtenis la intervenon de rusaj fortoj por venki islamismajn kaj demokratiajn rivalojn en la interna milito, kiu finiĝis en malkomforta politika kompromiso en 1997. Ekde tiam li sciis plifirmigi sian potencon kaj kontrolon per subpremo de la opozicio, fortigita de rusoj, ĉinoj kaj okcidentanoj kiuj subtenis la landon kiel bufroŝtato kontraŭ la talibanoj kaj aliaj islamismaj grupoj en Afganio kaj ĉirkaŭaĵo[3].

Armitaj konfliktoj tamen sporade okazis ankaŭ post la jaro 1997.

LoĝantaroRedakti

La ĉefa popolgrupo konsistas el taĝikoj (79,9% en 2000). Aliaj grupoj estas popoloj parolantas lingvon apartenantan al la irana lingvaro (multe influitaj de la taĝika kulturo kaj lingvo), sed ankaŭ rusoj, uzbekoj, kirgizoj kaj aliaj.

SanoRedakti

Pro revenantaj naturaj katastrofoj, senarbarigo, erozio kaj sekaj periodoj, nur 24% de la kampara loĝantaro estas sekura de nutraĵoj[4]. En 2010, la malriĉa indico en la lando estis 46,7%[5].

La ĉefaj sanorilataj riskofaktoroj en Taĝikio estas dietaj riskoj, alta sangopremo kaj alta korpomasa indico[6].

La tradicia dieto en Taĝikio tendencas esti alta en graso, salo, sukero, kaj malalta en antioksidantoj.

Oni kredas, ke ĝis 2.000.000 taĝikaj civitanoj vivas kaj laboras eksterlande, ĉefe en la Rusa Federacio. Tiaj niveloj de migrado al Rusio (lando kun granda prevalenco) povas rezultigi pliigitan nombron da HIV en Taĝikio.

KlimatoRedakti

Dise tra Taĝikio ekzistas diversaj klimataj donitaĵoj kaj temperaturoj. Taĝikio havas kontinentan klimaton kaj, en la pli malaltaj regionoj, subtropikan klimaton. Estas multe da duondezerto kaj dezerto. La temperaturo forte dependas de la alteco de la tereno.

En Duŝanbo temperaturo en la dua duono de majo povas jam esti sufiĉe alta (26 °C) kun UV-indesko inter 8 kaj 10[7]. Pro la klimata ŝanĝiĝo la temperaturoj altiĝis de 1,2-1,90 С en urboj. Pro la sama kialo ankaŭ la glaĉeroj en la lando ŝanĝiĝis kaj oni taksas ke ili perdis dum la lastaj 50-60 jaroj 20% en sia volumo kaj 30% en sia surfaco[5].

NaturoRedakti

Estas kvar naturrezervejoj kaj 13 aliaj protektitaj areoj aŭ naciaj parkoj[2].

PolitikoRedakti

Taĝikio estas prezidenta respubliko kaj la prezidento Emomali Rahmonov elektas la ĉefministron.

ReligiojRedakti

La plej granda religio de Taĝikio estas Islamo kiu estis forta unuiga forto en la batalo de Taĝikio kontraŭ sovetia regado kaj dum la interna milito. Ĝia efiko kreskis en la 2000-aj jaroj. Alkoholo kaj tabako ne plu estis vendataj en iuj lokoj kaj la uzo de kaptukoj oftiĝis. Malpermesitaj ekstremismaj movadoj ankaŭ akiris subtenon, precipe inter junuloj ĉar ili kreas esperon al senespera junularo sen perspektivoj kaj trafita de malriĉeco kaj pro la malstabileco de la ŝato en la du jardekoj post la soveta epoko[8][1]. En 2009, la konstruado de la plej granda moskeo en Centra Azio komenciĝis en Duŝanbo[9]. Islamaj movadoj komencis aperi en Taĝikio en la 1970-aj jaroj, sed ne estis signifaj antaŭ la falo de Sovetunio en la 1990-aj jaroj[10].

Religia leĝo de 2009 signife restriktis liberecon de penso kaj religio[11]: la praktiko de religio sen ŝtata permeso estas malpermesata[12]

En 2011 ekestis nova leĝo kiu malpermesas al neplenaĝuloj partopreni religiajn servojn, religiajn eventojn kaj religian instruadon de ne registritaj religiaj komunumoj. Gepatroj, kiuj provas transdoni religiajn valorojn kaj kredojn al siaj infanoj, atendas altegaj monpunoj kaj eĉ riskas enkarcerigon. Do konkrete, pro la nova leĝo, nur tiuj infanoj kaj gejunuloj kiuj ĉeestas ŝtatan agnoskitan kristanan aŭ islaman lernejon (madraso), povas ricevi religian instruadon[13].

Kulturo, lingvoj kaj Esperanto-movadoRedakti

La taĝika kulturo estas historie forte ligita al la persa kulturo. Maljunaj persaj poetoj Omar Ĥajam, Aliŝer Navoi kaj Abol-Gasem Ferdoŭsio (inter alie sia Ŝahnameo) ankaŭ estas konsiderataj kiel parto de la kultura heredaĵo de Taĝikio. Vidu ankaŭ taĝikaj poetoj. Alexandre Akilov[14] kaj Eraj Olimov[15] estas nuntempaj pentirstoj. Amri Aminov estas skulptisto de Unesco por la Paco[16]. Konataj kantistinoj estas inter alie Nigina Amonkulova, Maniĵa Davlatova kaj Ŝabnami Surajo.

La domo de Centra Azio en Parizo regule okazigas renkontojn, koncertojn, konferencojn, ekspoziciojn, teatron kaj dancojn.

Monda heredaĵo de UneskoRedakti

La pra-urba loko de Sarazm eniris en julio 2010 la liston Monda Heredaĵo de Unesko kiel "arĥeologia ejo atestantan la evoluon de homaj setlejoj en Centra Azio, de la 4-a jarmilo antaŭ Kristo ĝis la fino de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo". Ĝi estas la unua Monda Naturheredaĵo en Taĝikio. Alia heredaĵo en la sama listo estas la Nacia Parko de Pamiro.

Programo Memoro de la Mondo (Unesko)Redakti

En 2013 la manuskripto de Obejd-e Zakani (perse:عبيد زاکانى) kun la titolo Kulliyyāt, konservita en Taĝikio, estis inkluzivita de Unesko en la programo Memoro de la mondo, kune kun Ghazāliyyāt (Kolekto Ghazal) de la irana poeto Ḥāfeẓ Shirāzi. La du manuskriptoj datiĝas el la 14-a jarcento.

Listo de nemateria kultura heredaĵo de UneskoRedakti

La Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko listigis la 12-an de januaro 2016 ankaŭ :

LingvojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Taĝikio.

La plej parolataj lingvoj en Taĝikio estas la taĝika, la rusa kaj la uzbeka.

EsperantoRedakti

En Taĝikio ekzistas bona tradicio de Esperanto-movado. Kvankam ĉefe pro la ekonomia situacio la movado nun stagnas, la lokaj esperantistoj penas okazigi Esperanto-eventojn, renkontiĝojn, kursojn de la lingvo ks.

En 2005 maljuna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenite de UEA, gvidis kurson de Esperanto en Kabula Universitato (Afganio) al kiu aliĝis ĉirkaŭ 150 personoj[21].

Viktor But, poligloto kiu ankaŭ lernis Esperanton en Duŝanbo, fifamiĝis kiel armilvendisto.

Natalja Kazimova, blinda taĝika kantistino kiu kantis en Esperanto[22] dum la Universala Kongreso de Esperanto en Firenze, Italio.

EkonomioRedakti

Nacia valuto: taĝika somonio (taĝike cомонӣ)

Eksporto: krom nutraĵoj (fruktoj, legomoj), la ekonomio plejparte baziĝas ĉefe sur eksporto de naturaj resurcoj (aluminio, kotono, hidorelektro, silko, ...)

Pokapa GNP: 1200 USD.

Malriĉeco: Taĝikio estas la plej malriĉa lando de la eksa Sovetunio, kaj unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo. Laŭ la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolviĝo. Ĉirkaŭ 44,4% de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco[23].

Taĝikio plifirmigis siajn ligojn kun Ĉinio por konstrui infrastrukturon. Ĉinaj firmaoj investas en oraj minejoj kaj la nafta kaj gasa industrioj[1].

Akvo estas la plej grava rimedo de la lando, grava en la produktado de kotono. Taĝikio posedas pli ol 40% de akvorezervoj en centra Azio kaj 60% de la hidroelektra potencialo de la regiono. Unu el la plej altaj akvobaraĵoj de la mondo estas tiu en la rivero Wash kiu traluas la landon oriente de Norak. Plia akvobaraĵo (Rogun) estas planata kiu estos la plej alta en la mondo. Ĝi servos al hidroelektra centralo. La produktita elektro egalus al tri nukleaj centraloj kaj estos kredeble kapablaj ĉesigi la malabundecon de elektro en la lando kaj vendi la troan kapaciton al Afganio kaj Pakistano[24].

En 2009, interkonsento estis atingita inter Taĝikio, Pakistano kaj Afganio por plibonigi kaj konstrui 1 300 km da fervojoj kiuj ligas la tri landojn kun la havenoj de Pakistano. La proponita itinero pasus tra la Aŭtonoma Provinco Gorno-Badakhshan en la orienta parto de la lando[25].

La internacia flughaveno de Duŝanbo estas flughaveno proksime de la ĉefurbo Duŝanbo. Kun malmultaj esceptoj, la flughaveno nur servas en Azio .

KomunikilaroRedakti

GazetaroRedakti

Jumhuriyat (eo: respubliko), Khalq Ovozi kaj Narodnaya Gazeta estas ŝtatposedataj taggazetoj eldonitaj respektive en la taĝika, la uzbeka kaj rusa lingvoj.

La kritikaj gazetoj Ozodagon kaj Payk estis malpermesitaj.

BBC raportas ke Taĝikio fariĝas malpli libera por akiri sendependajn novaĵojn: sociaj retejoj kiel Odnoklassniki, Facebook kaj YouTube ne alireblas[26][27].

TelevidoRedakti

Televido estas la plej populara komunikilo. Ekzistas pli ol 12 privataj televido-stacioj. En Duŝanbo elsendas SMT, privata, sendependa televida stacio[27].

RadioRedakti

En kamparaj regionoj radio estas ofte la sola fonto de informoj. Radio Taĝikio (ŝtatposedata) grupigas Radion Taĝikio, Radion Sado-i Dushanbe, la kulturan reton Radio Farhang kaj la Voĉon de Taĝikio (celas eksterlandan publikon)[27].

InformagentejojRedakti

Avesta, Khovar kaj Asia-Plus estas agentejoj kiuj ankaŭ iom informas en la angla.

GeografioRedakti

Taĝikio estas la plej malgranda ŝtato en Centra Azio. Unu el la plej altaj montaroj en la mondo, Pamiro kaj Altajo, kuras tra la lando. Taĝikio ne havas aliron al maro. Ĉirkaŭ 93% de ĝia teritorio estas montara[2] de kiu 2/3 estas alta montaro (ĉirkauŭ 3 000 metroj kaj eĉ pli alta). En la orienta parto de la lando troviĝas en la montaro Pamiro kie situas la plej alta monto de la lando, la montopinto Ismail Somoni (7 495 m).

La plej granda el la lagoj (380 km²) kaj la plej fama estas la salakva Lago Karakul [taĝike: Қарокӯл] je 4 200 metroj.

Taĝikio havas komunan limon kun Afganio, Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio. Taĝikio havas du eksklavojn en Kirgizio kaj unu en Uzbekio — ili formiĝis dum disdivido de fekunda Fergana valo inter la centr-aziaj respublikoj laŭ la etna principo.

Tertremoj oftas: ĉirkaŭ 160 tertremojn jare, 50 el kiuj estas severaj. Centoj da kanjonoj trairas la montarojn kun riveroj kurantaj tra ili.

Teritoria organizadoRedakti

ProvincojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Taĝikio.
 
Mapo de Taĝikio
 
provincoj de Taĝikio. Pri la numeroj vidu la apudan tabelon.







Taĝikio dividiĝas en du provincojn (вилоятҳо/vilojatho respektive ولایتها; inter parentezoj la respektiva ĉefurbo:

en unu aŭtonoman provincon (вилояти мухтор/vilojati muĥtor respektive ولایت مختار):

kaj en unu regionaron rekte administratan de la centra registaro (Ноҳияҳои тобеъи ҷумҳурӣ respektive ناحیه‌های تابع جمهوری):

  • la eksa provinco Karotegin (Kofarnihon) kaj la ŝtata ĉefurbo Duŝanbo, kiu havas specialan statuson (шаҳр/ŝahr respektive شهر).
Administra unuo ISO 3166-2 ĉefurbo areo (km²) loĝantaro (2006) n-ro
Sugd TJ-SU Ĥuĝand 25 400 2 060,900 1
registaraj regionoj TJ-RR Duŝanbo 28 600 1 531 300 2
Ĥatlon TJ-KT Kurgontepa 24 800 2 463 300 3
Monta Badaĥŝano TJ-BG Ĥorug 64 200 218 400 4

Fonto: Statistika jarlibro, Duŝanbo, 2006 (ruse)

UrbojRedakti

La 6 plej grandaj urboj estas (stato komence de la jaro 2005):

  1. Duŝanbo 543 107 loĝantoj
  2. Ĥuĝand (de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod ) 144 865 loĝantoj
  3. Kulob (ruse Kuljab) 78 786 loĝantoj
  4. Kurgonteppa (ruse Kurgan-Tjube) 60 084 loĝantoj
  5. Istaravŝan (ĝis 2002 Uroteppa; ruse Ura-Tjube) 52 851 loĝantoj kaj
  6. Konibodom 50 359 loĝantoj.

LiteraturoRedakti

(angla) Tajikistan, a country study (Taĝikio, landostudo), Kongresa Biblioteko de Usono.

Vidu ankaŭRedakti

Historio de Centra Azio

Eksteraj ligilojRedakti

Informoj pri Taĝikio en la vikio de UEA esperante

Belaj kaj interesaj fotoj de taĝikio

Aliaj fotoj pri Taĝikio

Lingvaj situacio kaj leĝaro en Taĝikio (france)

Intervjuo donita de Saidnabi Saidilhomzoda al Slavik Ivanov pri la Kabula kurso de Esperanto eo ru

(taĝike) Avesta

(angla) Khovar

(franca) La domo de centra Azio en Parizo

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Tajikistan country profile (Taĝikio landa profilo), BBC News, la 31-an de julio 2018, alirite la 26-an de decembro 2019
  2. 2,0 2,1 2,2 (angla, rusa, taĝika) Tajikistan in Figures 2015 (pdf)
  3. (angla) Tajikistan profile - Leaders, BBC News, la 26-an de aprilo 2016
  4. (angla) "Tajikistan". WFP (Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj)
  5. 5,0 5,1 (angla) Tajikistan country profile, paĝo 14, en: National review towards a «green» economy in tajikistan, UNDP, Dushanbe, 2012.
  6. (angla) "Global burden of diseases, injuries, and risk factors study 2010 - Tajikistan" (pdf), The Global Burden of Disease Study, 2010.
  7. (nl) Het klimaat van Tadzjikistan (klimato de Taĝikio), Klimaatinfo.nl
  8. (angla) Khayrullo Fayz, Tajikistan youth turn to radical Islam, BBC News, Uzbeka servo, la27-an de septembro 2017, alirite la 24-an de decembro 2019.
  9. (angla) Khayrullo Fayz,Tajikistan begins Central Asia's biggest mosque (Taĝikio komencas la plej grandan Moskeon), BBC News-centra azia servo, la 23-an de oktobro 2009, alirite la 24-an de decembro 2019.
  10. (angla) Religio, Kongresa Biblioteko de Usono
  11. (franca) Le cadre juridique de la liberté religieuse et son application effective (la jura kadro de la religia libereco kaj sia efektiva aplikado), franca observejeo de la religia libereco.
  12. (angla) Mushfig Bayram, Tajikistan, Amendments impose even tighter state control, Forum18, Oslo.
  13. (germana) Tadschikistan: Acht Jahre Gefängnis für Eltern, die eigene Kinder religiös erziehen (ok jaroj da enkarcerigo por gepatroj kiuj religie edukas siajn infanojn), Katholiches, la 24-an de novembro 2011, alirite la 24-an de decembro 2019.
  14. (franca) L'âme du Tadjikistan dans la peinture d'Alexandre Akilov (la animo de Taĝikio en la pentro-arto de Aleksandro Akilov), Sputnik France, la 5-an de oktobro 2015.
  15. (franca) Taĝika pentristo Eraj Olimov, Carola74, la 10-an de junio 2015.
  16. (franca) Nomination de M. Amri Aminov en tant qu’Artiste de l’UNESCO pour la Paix (nomumo de Amri Aminov kiel Unesko-artisto por la paco), Unesko. la 17-an de septembro 2008, alirtie la 26-an de decembro 2019.
  17. http://www.unesco.org/culture/ich/fr/RL/la-musique-shashmaqom-00089?RL=00089
  18. http://www.unesco.org/culture/ich/fr/RL/le-chant-epique-gorogly-01028
  19. https://ich.unesco.org/fr/RL/l-oshi-palav-plat-traditionnel-et-ses-contextes-sociaux-et-culturels-au-tadjikistan-01191
  20. https://ich.unesco.org/fr/RL/le-chakan-art-de-la-broderie-en-republique-du-tadjikistan-01397
  21. Novaj kursoj de Esperanto en Afganio, Libera Folio, la 15-an de decembro 2005.
  22. Floréal Martorell, "Historio de la Esperanto-muziko (3)" (PDF), paĝo 15, L'Esperanto, n-ro 6, nov-dec 2010, FEI, alirite la 26-an de decembro 2019
  23. (angla) Population living below national poverty line (2000-2007), UNDP: Human development indices - Table 3: Human and income poverty
  24. (angla) Tajikistan: Italians Picked for Rogun Dam Contract, Eurasianet, la 1-an de julio 2016, alirite la 26-an de decembro 2019.
  25. (angla) "Iran, Afghanistan,Tajikistan sign agreement on road, railway construction" (Prezidanto Zardari prezidas konsilan kunvenon de PPP), Teheran Times. la 25-an de marto 2012, arĥivite de la originalo la 12-an de aŭgusto 2014.
  26. (angla) Reporters without borders (Raportistoj sen landlimoj)
  27. 27,0 27,1 27,2 (angla) Tajikistan profile - Media, BBC News, la 9-an de oktobro 2018.