La Kuŝana Imperio (1-a jarcento a.K. - 3-a jarcento p.K.) estis ŝtato, kiu enspaciĝis ambaŭflanke de afganaj montaroj de Centra Azio (Fergano) ĝis meza Gangovalo.

Kuŝana imperio
1-a jarcento a.K. – 375
historia lando • imperio
Geografio
Kushana Imperio, ĉirkaŭ 150
Kushana Imperio, ĉirkaŭ 150
Ĉefurbo:
Bagram
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La imperion fundis kuŝana tribo de la Yuezhi, gento devenata el Ŝinĝango. Ili eble rilatis kun Toĥariaj triboj.

Pro ilia meza situo en Azio ili havis diplomatian kaj komercajn rilatojn kun Romio, la Persa imperio kaj la Ĉina imperio, dum multaj jarcentoj. Ĝi havis gravan interkulturan rolon inter la civilizoj irana, helena, hinda kaj ĉina, kaj ties pluraj religioj. Interalie en ĝi oni kiel unua fojo faris bildojn de Budho, faro kiu poste disvastiĝis en ĉiuj partoj de la mondo.

Deveno redakti

Kuŝan devenas de la ĉina vorto Guishuang kaj la unua tribo estis Yuezhi. Ili parolis toĥaran lingvon. Orienta tribo de la nuntempa Ŝinĝango, kiu antaŭis ekde okcidento per la Xiongnu rivero (-176--160).

La kvin triboj estis: Xiumì, Guishuang, Shuangmi, Xidun kaj Dumì.

La Jueĝi alvenis al greka reĝlando Baktrio (Norda Afganio kaj Taĝikio) en 135 a.K. kaj poste al Induso kaj konkeris ĝis la hinda urbo Pataliputro.

Multkultura imperio redakti

 
Vima Takto

Dum la 1-a jarcento, la Kuiŝhuang-oj, Jueĝi-a tribo, superfortis sur la aliaj triboj kaj kunigis ilin. La nomo Guishuang aliiĝis al Kuŝan.

Per milito, la Kuŝana tribo antaŭiris suden, la Gandharan regionon (nun regiono de Peŝavaro lime inter Pakistano kaj Afganio), ili fondis Kapishi (Begram en nuna Afganio), Pushklavati (nunas Peŝavaro, Pakistano) kaj Mathura (Barato).

La Kuŝanoj adoptis helenajn kutimojn de Baktrio kaj ankaŭ la grekan alfabeton. Oni stampis monerojn kun grekaj kaj Kharoshthiaj literoj.

En posta epoko, la kuŝanoj adoptis la hindan kulturon kaj religiojn, ĉefe budhismon, sed ankaŭ hinduismon. La unua imperiestro, Kujula Kadfises, praktikis la ŝivaismon.

Heraios redakti

 
Kuŝana imperiestro Kaniŝka la 1-a

Heraios, la unua imperiestro Kuŝana, estis eble greka. Eble patro de Kujula Kadfises.

Kujula Kadfises redakti

Li imitis stampi monerojn de la antaŭa Baktria Reĝlando, el kiuj kelkaj kupraj moneroj, aliaj kun portreto de Cezaro Aŭgusto, romia imperiestro. Dum la 1-a jarcento, la Kuŝana Imperio estis invadita de la partoj. La parta estro Gondofares, fondis la Indo-Partan reĝlandon. Poste la kuŝanoj konkeris la teritorion.

Kaniŝka la 1-a redakti

Plia imperiestro, dum 28 jaroj, havis du ĉefurbojn: Purushapura (Peŝavaro, norda Pakistano) kaj Mathura (norda Barato). Ankaŭ somera ĉefurbo Kapishi (nuna Begram). Tie ĉi oni renkontis la Begram-Trezoron.

La Kuŝana Imperio atingis maksimuman etendon. Ekde la Arala Maro al nunaj Uzbekio, Afganio, Pakistano kaj norda Barato. Ĝi kunigis la markomercon de la Hinda Oceano kun la surtera Silka Vojo, tra la valo de rivero Induso, loko de antikvaj kulturoj. Ĝi havigis la komercon inter Ĉinio kaj Romio. Temis pri epoko de kultura interŝanĝo kiun disvolvis la greka kulturo kaj la adoro al Budho en Centra Azio. La budhajn tekstojn oni tradukis en Sanskriton.

Kontaktoj kun Romio kaj Ĉinio redakti

Dum la 2-a jarcento estis la epoko de Hadriano (117 - 137) kaj Antonino Pia (138 - 161). Ĉinio vivis dum la regado de la imperiestroj Han He (89-106) kaj Han Huan. Lokaksema, kuŝana monaĥo, tradukis la budhajn tekstojn al la ĉina lingvo. Li vivis en Loyang kaj Nanjing urboj.

Malapogeo redakti

En la 3-a jarcento ekis por Kuŝana Imperio periodo de dekadenco. La unuan Kuŝanan imperion anstataŭis la dinastio de la Malgrandaj Kuŝanoj. Mortis Vasudevo la 1-a, la imperio dividiĝis en du regionoj, orienta kaj okcidenta. Inter 224 kaj 240 la Sasanidoj konkeris Baktrion kaj nordan Hindujon.

Ekde 270, la Kuŝanoj perdis la Gangovalon. Kidara, en la 4-a jarcento, konkeris la Kuŝanan imperion. Li fondis la Kidaritan reĝlandon. La restaĵojn de Kuŝana imperio, konkeris la Hunan tribon en la 5-a jarcento.

Listo de la imperiestroj redakti

  • Heraios (ĉ. 1 - 30), unua Kuŝana reĝo.
  • Kujula Kadfises (ĉ. 30 - ĉirkaŭ 80)
  • Vima Takto, (ĉ. 80 - ĉirkaŭ 105) aŭ Soter Megas aŭ "Savinto Granda"
  • Vima Kadfises (ĉ. 105 - ĉirkaŭ 127) unua Kuŝana imperiestro.
  • Kaniŝka la 1-a (127 - ĉirkaŭ 147)
  • Vasiŝka (ĉ. 151 - ĉirkaŭ 155)
  • Huviŝka (ĉ. 155 - ĉirkaŭ 187)
  • Vasudeva la 1-a (ĉ. 191 - 225), lasta Kuŝana imperiestro.
  • Kaniŝka la 2-a (ĉ. 226 - 240)
  • Vashiŝka (ĉ. 240 - 250)
  • Kaniŝka la 3-a (ĉ. 255 - 275)
  • Vasudeva la 2-a (ĉ. 290 - 310)
  • Ĉhu (ĉ. 310? - 325?)
  • Ŝaka la 1-a (ĉ. 325 - 345)
  • Kipunada (ĉ. 350 - 375)

Eksteraj ligiloj redakti