Fergano

urbo en Uzbekio

Fergano (uzbeke Fargʻona, antaŭe per cirila alfabeto Фарғона, perse فرغانه [Farġāna], ruse Фергана [Fergana], ĉine 费尔干纳 [Dàjuān]) estas urbo en la oriento de Uzbekio. Komence de la jaro 2020 en la urbo vivis 288 850 loĝantoj, en la tuta urba aglomeraĵo 513 449. La urbo situas 300 kilometrojn sudoriente de la urbo Taŝkento en la sudo de la Fergana Valo, nomata laŭ la urbo, kaj estas ĉefurbo kaj kultura centro de la samnoma regiono Fergano. Ĝi provizore en Esperanto nomatas Fergano, ĉar la nomigo de la valego Fergana Valo, simila al la nomigo en multaj aliaj lingvoj, jam pli longe kutimiĝis kaj la urbonomo jen respondas, kvankam tiu urba nomo pli apogiĝas je la imperia rusa ol la loka uzbeka lingvo.

FerganoFargʻonaФарғона
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Uzbekio
Provinco regiono aŭ provinco Fergano
Poŝtkodo 712000–712200 • 150100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 288 850  (2020) [+]
Loĝdenso 3 021 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 71° 47′ O (mapo)40.38638888888971.786388888889Koordinatoj: 40° 23′ N, 71° 47′ O (mapo) [+]
Alto 590 m [+]
Areo 95,6 km² (9 560 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Fergano◇Fargʻona◇Фарғона (Uzbekio)
FerganoFargʻonaФарғона (Uzbekio)
DEC
Fergano◇Fargʻona◇Фарғона
FerganoFargʻonaФарғона
Situo de FerganoFargʻonaФарғона

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fergana [+]
vdr
situo de la urbo en mapo de la Fergana Valo


Klimato redakti

Jare pluvas/naĝas en Fergano preskaŭ 193 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter junio-septembro iom malpli. La averaĝa temperaturo estas 14 °C, ĝi varias laŭ la monatoj inter 9-20 °C. Inter julio-aŭgusto foje oni mezuras pli ol 40 °C, inter oktobro-aprilo ofte frostas, eĉ inter novembro-februaro la temperaturo foje falas sub −20 °C.