Cirila alfabeto

alfabeto uzata por slavaj kaj aliaj lingvoj

La cirilaj alfabetojcirila alfabetaro estas familio da alfabetoj devenantaj el kirilico kaj uzataj por skribi en kelkaj lingvoj. La plej vaste parolata inter ili estas la rusa lingvo. La cirilajn alfabetojn (kiel la sola oficiala alfabeto aŭ unu el oficialaj alfabetoj) oni uzas por la lingvoj belorusa, bulgara, kazaĥa, kirgiza, makedona, mongola, rusa, serba (kaj aparte montenegra), taĝika kaj ukraina, kiuj estas oficialaj lingvoj en respektivaj ŝtatoj.[1] Krome, en la neagnoskitaj ŝtatoj Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉednestria Moldava Respubliko oni uzas la cirilajn alfabetojn por respektive la lingvoj abĥaza, oseta kaj moldava (en Moldavio por la sama moldava lingvo oni uzas la latinan alfabeton). La cirilaj alfabetoj estas uzataj en plejmulto da minoritataj lingvoj de Rusio, multaj el kiuj estas regione oficialaj.[1] En Serbio, en la regiono Vojvodino, unu el oficialaj lingvoj estas la rusina lingvo, kies alfabeto ankaŭ estas cirila. Pli frue cirila alfabeto oficiale estis uzata ankaŭ en la lingvoj uzbeka, turkmena, kirgiza kaj azerbajĝana, en 1990-aj en respektivaj regnoj oni ŝanĝis la alfabetojn de siaj oficialaj lingvoj al la latinaj, sed dume la cirilaj estas plu uzataj neoficiale. Kazaĥio planas ŝanĝi la alfabeton al la latina en 2025.[2]

Cirila alfabeto

Tipo

Alfabeto
Epoko ekde mezo de la 10a jarcento
Deveno

Fenica skribo
 → Greka alfabeto
  → Glagolico
   → Cirila alfabeto

Parencaj sistemoj Latina alfabeto
Kopta alfabeto
Armena alfabeto
Glagolico
Unikoda intervalo

U+0400–U+04FF Cyrillic
U+0500–U+052F Cyrillic Supplement
U+2DE0–U+2DFF Cyrillic Extended-A
U+A640–U+A69F Cyrillic Extended-B
U+1C80–U+1C8F Cyrillic Extended-C

ISO 15924 Cyrl
skribsistemo
Dum 9-a jarcento - nuntempe
vdr

Ekde la aliĝo de Bulgario al la Eŭropa Unio, cirila alfabeto estas unu el la tri oficialaj eŭropuniaj alfabetoj, post la latina kaj la greka.[3]

Distribuo de la cirilaj alfabetoj:
  •  La cirila alfabeto estas la sola oficiala alfabeto.
  •  La cirila alfabeto estas unu el oficialaj alfabetoj.
  • Nomo redakti

    La alfabeton plejverŝajne kreis kaj disvastigis la disĉiploj de la sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodo, sed ne tiuj mem, do la nomo de la alfabeto ne estas indiko al la aŭtoro, sed nur omaĝo al la sankta Cirilo. La nomo povas perpleksigi homojn, ĉar ĝi ne indikas lingvon, de kiu devenas la alfabeto (komparu kun “latina alfabeto”, “greka alfabeto”, “armena alfabeto”). Oni fojfoje nomas la tutan alfabetaron “la rusa alfabeto”, ĉar la rusa estas la plej vaste parolata inter lingvoj, kiuj uzas cirilan alfabeton. Sed nomi la alfabetaron tiel estas maljuste, ĉar la unua cirila alfabeto ne estis kreita en Rusio. Nomi la alfabetaron “la bulgara alfabeto”, kiel proponis, ekzemple, la bulgara verkisto Stefan Canev,[4] eble estus pli juste, sed preferinde uzi la nomon “la cirila alfabeto”, ĉar alfabetoj bulgara kaj rusa estas nur du el la tuta aro.

    Historio redakti

    Kirilico redakti

     
    La epitafo fare de bulgara caro Samuilo — la plej frua specimeno de kirilico, en kiu oni indikis la daton (993)[5]

    En 862[6]863[7] laŭ peto de la Moravia princo Rostislavo la bizancia imperiestro Miĥaelo la 3-a sendis sanktan Cirilon en Moravion kiel misiisto. Kun li tien iris lia frato sankta Metodo. Anticipe Cirilo kreis alfabeton por la slava lingvo kaj en Moravio la fratoj instruis skribi kaj legi en la slava lingvo. Krome, Cirilo tradukis Biblion kaj diservajn librojn en la slavan lingvon. Tiel estas skribite en “Biografio de sankta Cirilo”[8], atribuinta al unu el disĉiploj de sanktaj Cirilo kaj Metodo. La fratoj naskiĝis en Tesaloniko, kie tiam loĝis multaj slavoj. Cirilo kaj Metodo posedis la slavan lingvon (tiam la slavaj lingvoj ne tiom diferencis inter si, kaj en Moravio oni komprenis la sud-slavan lingvon de la fratoj).

     
    La vorto “glagolica” skibita glalolice

    Sed aperis la problemo: jam en la 10-a jarcento ekzistis du slavaj alfabetoj, kirilico kaj glagolico, kiun el ili kreis sankta Cirilo? La alfabetojn oni uzis samtempe kaj samloke, fojfoje en sama manuskripto troviĝas literoj de ambaŭ. La nomoj de alfabetoj aperis pli malfrue. La alfabetoj aspektas tre malsame, sed krome ne tre diferencas, la nomoj de la literoj kaj ilia ordo en alfabetoj estas proksimume samaj. La konsistoj malsamas, sed ne tre. La kirilico evidente devenas de la greka unciala skribo, glagolico similas al nenio.

     
    La alfabeta preĝo, atribuita al bulgara episkopo Konstantino de Preslav, disĉiplo de sanktaj Cirilo kaj Metodo

    Ekzistas opinio, ke kirilico estas pli frua, kaj Cirilo inventis ĝin. La glagolicon oni opinias kripta skribo, kiu aperis poste. Laŭ aliaj du opinioj, unu el la du alfabetoj (aŭ kirilico, aŭ glagolico) ekzistis antaŭ Cirilo, kaj tiu inventis la duan. Nun dominis la opinio, ke Cirilo inventis glagolicon, kaj kirilicon en la fino de la 9-a jarcento inventis liaj disĉiploj en Bulgario, el tiuj ofte la inventon oni atribuas al sankta Klemento de Ohrid.[9]

     
    La Evangelio de Miroslav, Serbio, ĉ. 1180

    Kirilico devenas de la unciala greka skribo, ĝi enhavas la tutan grekan alfabeton (24 literojn), sed kelkaj literoj (Ѯ, Ѱ, Ѳ, Ѵ, kiuj oni ne uzis por slavaj vortoj, nur por vortoj, prenitaj el la greka) estis transmetitaj de sia kutima loko en la fino de la alfabeto. Por slavaj fonemoj, kiuj ne ekzistas en la greka, oni aperigis novajn literojn. Kelkaj el ili estis ligaturoj. La literojn Ш kaj, eble, Ж oni prenis el glagolico. Kiom da literoj estis en la unua varianto de kirilico oni ne scias precize, da ili estis pli ol 40. La literojn oni uzis ankaŭ por kalkulado, same kiel en la greka, kaj tiuj literoj, kiuj mankas en la greka, ordinare ne havis nombrajn valorojn. Oni fojfoje eĉ uzis la literon Ҁ (se eblas nomi ĝin litero), kiu signifis neniun fonemon, sed ja havis la valoron 90.[10]

    Antaŭ 18-a jarcento redakti

    En Bulgario kirilicon estiĝis vaste uzata en la tempo de la caro Simeono la 1-a (la Granda, lian regadon oni nomas la ora epoko) kiu regis ekde 893 ĝis 927. Kirilico atingis Serbion, kaj en la fino de 10-a jarcento aperis en Rusjo.[noto 1] Kun kirilico iris la lingvo Slavono, kiu fariĝis ne nur eklezia lingvo, sed ankaŭ lingvo de skriba kulturo. Sed ĝi estis influata de lokaj slavaj lingvoj kaj malsame ŝanĝiĝis en diversaj slavaj popoloj, kio koncernas ankaŭ la alfabeton.[11] Krome, iom post iom oni komencis skribi en siaj propraj lingvoj, kaj diversaj cirilaj alfabetojn komencis evoluigi paralele, kvankam influante unu la aliajn.

     
    Specimeno de la skribo de la Evangelioj de Ostromir, 1556-1557, skribita ustave.

    Dekomenca skribmaniero de cirilaj manuskriptoj tre similis al tiu de la greka unciala skribado de la 9–11-aj jarcentoj. Oni uzis majusklan skribon. Literojn oni skribis aparte per rekta longaj strekoj, je la sama distanco inter si, rekte laŭ linioj, ĉiu litero estis skrupule desegnita kaj kvazaŭ enskribita en kvadraton, el kiu nemultaj elementoj de la litero povis elstari. Tiun skribmanieron oni nomas ustavo (slavone оуставъ). Kaj sudaj kaj orientaj slavoj skribis per ustavo. Detaloj de la skribmaniero diferencis depende de loko kaj tempo de skribado: literoj fariĝis iom longformaj, aperis deklino de ili dekstre aŭ maldekstre, la skribmaniero povis dependi de la vasteco de la pinto de skribilo. Sed ĝenerale ĝis de 15-a jarcento restis la sama ustavo. En la komenco de 14-a jarcento sudaj kaj en la fino de la sama jarcento orientaj slavoj komencis skribi per duonustavo, kiu estis pli rapida, ne tiom skrupula skribmaniero, kaj en 15-jarcento duonustavo forpuŝis ustavon. La limo inter ustavo kaj duonustavo ne estas strikta. Ambaŭ tiuj skribmanieroj estis uzataj por “alta” skribo, por ekleziaj libroj, kronikoj ktp. Oni skribis ustave kaj duonustave sur pergameno kaj pli malfrue (15–17-aj jarcentoj) ankaŭ sur papero. Kiam oni komencis presi librojn, oni uzis duonustavan fasonon de literoj.[12]

     
    La alfabeto sur betulŝelo, Novgorod, 10251050

    En mezepoko oni skribis ne nur grandajn librojn, sed ankaŭ leterojn, notojn, testamentojn ktp. Sed tiujn lastajn oni ne tiom zorge konservas, kiel belajn kaj multekostajn librojn, do nun ili ne multas. La escepto estas betulŝelaj dokumentoj de 11–15 jarcentoj, kiujn oni trovis en diversaj lokoj en Rusio, Ukrainio kaj Belorusio, sed plejparte en Novgorodo (En Novgorodo ĝis la 2019 estis trovitaj ne malpli ol 1102 kaj en la apuda urbo Staraja Russa – ne malpli ol 48, en ĉiuj aliaj lokoj ne pli ol cento.[13] Tio ne signifas, ke nur novgorodanoj scipovis skribi; la kialo estas malordinara eco de la novgoroda grundo, en ĝi organikaj materialoj bone konserviĝas. Verŝajne oni skribis por ĉiutagaj bezonoj sur iu malmultekosta materialo ĉie, sed ne ĉie konserviĝis forĵetitaj skribaĵoj). Inter tiuj dokumentoj estas literoj (inkluzive amleterojn[14]), komercaj kaj juraj dokumentoj (kun iliaj malnetoj), preĝoj, ekzercoj de lernantoj, eĉ malgranda vortareto rusa-karela[15]. Tekstojn oni ne skribis per inko (eble skribis ankaŭ per inko, sed inko ne konserviĝas engrunde), sed gratis per specialaj iloj sur betulŝelo. La skribo estas majuskla, kun strekoj longaj kaj rektaj, per tio ĝi similis al ustavo, sed literojn ne estas skribitaj same skrupule.

     
    Skoropis' fare de Aleksej Miĥajloviĉ, 1657.

    Aperis pli rapida skribo ol ustavo kaj duonustavo, ĝin oni uzis por ĉiutagaj oficialaj aŭ privataj bezonoj, sed ankaŭ por libroj. Tiu skribmaniero komencis formiĝi en fino de la 14-a jarcento el la duonustava, en la 16-a ĝi jam estis skribmaniero plene aparta de la duonustava. En la rusa oni nomas tiun skribmanieron skoropis' (скоропись). En ĝi mankas la grekaj literoj (Ѯ, Ѱ, Ѳ, Ѵ), diakritaj signoj por aspiracio kaj akcento, la ortografio ĝenerale estis pli simpla. La literoj fariĝis pli rondaj, malaperis longaj rektaj strekoj de ustavo, sed aperis parafoj. Literoj estis apartigitaj, ilia formo dependis de najbaraj literoj. Ofte oni uzis ligaturojn. Tiu ĉi skribmaniero evoluigis en la nuntempan manieron de permana skribo.[16]

     
    Patro nia skribita cirile en la rumana

    Krom slavaj popoloj kirilicon uzis ankaŭ rumanoj, kiuj prenis ĝin de bulgaroj. Ĝi estis uzata ekde 1415-aj jarcentoj ĝis 1862. La plej malnovan dokumenton oni datigas 1392. Dum la transiro al la latina alfabeto en 19-a jarcento oni uzis la alfabeton, kiu enhavis latinajn kaj cirilajn literojn. La cirilan alfabeton, kiun oni uzis en Moldava Soveta Socialisma Respubliko kaj uzas nun en neagnoskita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko por la moldava lingvo, devenas ne de la rumana kirilico, sed de la rusa alfabeto.[17]

     
    La unua libro, presita per la civila fasono.

    Ekde 18-jarcento ĝis nun redakti

    Al la komenco de 18-a jarcento duonustavo, kun komplika ortografio, troŝarĝita per superliniaj signoj, jam estis arkaika kaj ne taŭga por novaj bezonoj. En la komenco de 1707 estis faritaj desegnaĵoj por 32 literoj, superfluajn literojn oni strebis forigi el la alfabeto. Ekzistas supozoj ke la aŭtoro estis la rusia caro Petro la Granda mem. La nova fasono estis simila al la tiamaj latinaj fasonoj. La tiparon oni fandis en Amsterdamo laŭ la desegnaĵoj de la caro, kaj el Amsterdamo oni invitis tri tipografojn por laboro kaj instruado. 1-an de januaro 1708 Petro la Granda ordonis ekde nun presi librojn por civilaj bezonoj per tiuj novaj literoj. 17-an de marto 1708 laŭ ordono de la rusia caro Petro la Granda estis presita la unua libro, lernolibro pri geometrio, por kiu oni uzis novan fasonon por presado. La fasonon oni poste nomis “civila fasono” aŭ “amsterdama fasono”.[18] Ĝis 1710 Petro multfoje ŝanĝis fasonon kaj enhavon de la nova alfabeto.[19]

    Petro la 1-a ne tute memstare elpensis la novan fasonon, ion similan renkonteblis en la teritorio de Ukrainio ekde la komenco 17-a jarcento. La caro nur ordigis kaj oficialigis tiun uzadon. En la Rusia enciklopedia vortaro de 1870-aj estis skribite, ke unuafoje civilajn literojn uzis Petro Mogila (metropolito de Kievo en 16321647), kaj definitive enkondukis ilin Petro la 1-a.[20]

    La uzado de la duonustava fasono estis limigita nur por diservaj libroj, aliaj oni devis presi per la nova fasono. Poste, en 18–19-aj jarcentoj, laŭ modelo de la civila fasono estis reformitaj aliaj cirilaj alfabetoj. Nur la rumana cirila alfabeto ĝis la fino konservis duonustavon — oni ŝanĝis ne fasonon, sed la alfabeton. Sed en transiraj alfabetoj lastajn cirilajn literojn oni presis laŭ la civila fasono.

    En la bulgara lingvo redakti

     

    La civila alfabeto estis adaptita al la bulgara lingvo en la 18-a jarcento. Aperis diversaj variantoj de la alfabeto, kiuj enhavas ekde 28 ĝis 44 literojn. La plej populara en 1870-aj fariĝis la alfabeto kun 32 literoj, proponita de Marin Drinov. Dum la reformo de 1945 oni forigis el alfabeto la literojn Ѫ kaj Ѣ, do la moderna bulgara alfabeto enhavas 30 literojn.

    En la serba lingvo redakti

    La moderna serba alfabeto
    А а Б б В в Г г Д д
    Ђ ђ Е е Ж ж З з И и
    Ј ј К к Л л Љ љ М м
    Н н Њ њ О о П п Р р
    С с Т т Ћ ћ У у Ф ф
    Х х Ц ц Ч ч Џ џ Ш ш

    La serban alfabeton reformis en la 19-jarcento Vuk Karadžić. La nova alfabeto sekvis la principon: “Skribu tiel, kiel vi diras, legu tiel, kiel estas skribite”. Lia reformo movis la literaturan serban lingvon de Slavono al la ĉiutaga parola lingvo. Karadžić forigis superfluajn literojn, kiuj ne plu signifis iujn apartajn fonemojn en tiama serba lingvo, kaj aldonis novajn. En lia alfabeto restis la 24 literoj de kirilico:

    А а Б б В в Г г Д д Е е Ж ж З з
    И и К к Л л М м Н н О о П п Р р
    С с Т т У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш

    El la latina alfabeto li prenis la literon Ј ј, el la rumana cirila alfabeto — la literon Џ џ, faris la du ligaturojn Љ љ kaj Њ њ, la literoj Ћ ћ kaj Ђ ђ devenis de la arkaika litero djerv Ꙉ, kiu ĉeestis en la loka varianto de kirilico. 19 kirilicajn literojn Karadžić forigis:

    Ѥ ѥ Ѣ, ѣ І ї Ѵ ѵ Ѹ ѹ Ѡ ѡ Ѧ ѧ Ѫ ѫ Ы ы
    Ю ю Ѿ ѿ Ѳ ѳ Ѕ ѕ Щ щ Ѯ ѯ Ѱ ѱ Ъ ъ Ь ь Я я

    La reformo de la serba alfabeto estis oficiale agnoskita en 1868, je kvar jaroj post la morto de Vuk Karadžić.

    En la makedona lingvo redakti

    La moderna makedona alfabeto
    А а Б б В в Г г Д д Ѓ ѓ Е е Ж ж
    З з И и Ѕ ѕ Ј ј К к Л л Љ љ М м
    Н н Њ њ О о П п Р р С с Т т Ќ ќ
    У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Џ џ Ш ш

    La moderna makedona alfabeto estis oficiale agnoskita 3-an de majo 1945. La makedona alfabeto enhavas 31 literojn, kompare kun la serba alfabeto en ĝi mankas la literoj Ђ kaj Ћ; kaj ĝi aldone enhavas la literojn Ѕ ѕ, Ѓ ѓ kaj Ќ ќ.[21] Ѕ estas malnova litero de kirilico, malaperinta el preskaŭ ĉiuj cirilaj alfabetoj, Ѓ kaj Ќ aperis en la verko de 1903 “Pri makedonaj aferoj” (За македонцките работи) fare de Krste Misirkov en la formoj Г’ kaj К’,[22] en la unufoje eldonita revuo “Vardar” en 1905 li jam uzis la literojn Ѓ kaj Ќ.[23] Krome, estas uzataj la simboloj Ѐ, ѐ kaj Ѝ, ѝ, sed neniujn specialajn fonemojn ili signifas, servas por distingo de homonimoj kaj oni ne rigardas ilin kiel apartaj literoj.

    En la rusa lingvo redakti

    La moderna rusa alfabeto
    А а Б б В в Г г Д д Е е
    Ё ё Ж ж З з И и Й й К к
    Л л М м Н н О о П п Р р
    С с Т т У у Ф ф Х х Ц ц
    Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь
    Э э Ю ю Я я

    Jam Petro la 1-a dum la enkonduko de la civila fasono forigis multajn superfluajn literojn. La decido ne estis definitive: li mem kaj post li oni jen forigis iun literon, jen revenigis ĝin, jen denove forigis, kaj eĉ enkondukis novajn. Fine okazis la alfabeta reformo de 1918, kaj la alfabeto fariĝis preskaŭ nuna, nur la literon Ё oni oficialigis nur en 1942.

    Post ĉiuj reformoj estis forigitaj la sekvaj literoj:

    Ѣ, ѣ І ї Ѵ ѵ Ѹ ѹ Ѡ ѡ Ѧ ѧ Ѫ ѫ
    Ѩ ѩ Ѭ ѭ Ѿ ѿ Ѳ ѳ Ѕ ѕ Ѯ ѯ Ѱ ѱ

    Aperis du novaj literoj Э э kaj Ё ё, Э aperis jam antaŭ Petro la 1-a, kaj la literon Ё proponis Jekaterina Daŝkova en 1783 sed ĝi fariĝis oficiale aparta litero nur en 1942,[24] kaj ĝis nun uzi la literon Ё ne estas devigite, oni ĉiam ĝin uzas nur en porinfanaj eldonoj kaj en eldonoj por tiuj, kiuj lernas la rusan.

    En la ukraina lingvo redakti

    La moderna ukraina alfabeto
    А а Б б В в Г г Ґ ґ Д д
    Е е Є є Ж ж З з И и І і
    Ї ї Й й К к Л л М м Н н
    О о П п Р р С с Т т У у
    Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ
    Ь ь Ю ю Я я

    Laŭ influo de la rusa post la enkonduko de la civila fasono ankaŭ el la ukraina skribo malaperis la superfluaj literoj, Ѵ ѵ, Ѡ ѡ, Ѿ ѿ, Ѕ ѕ Ѯ ѯ, Ѱ ѱ. En la 19-a jarcento ekzistas provoj fari la ortografion laŭ fonema principo, laŭ ekzemplo de la reformo fare de Karadžić en la serba lingvo. Al tio en la rusia parto de Ukrainio malhelpas limigoj de uzado de la ukraina; la ukazo, subskribita en 1876 fare de Aleksandro la 2-a en la germana urbo Bad Ems, malpermesis importadon de ukraine skribita literaturo kaj tre limigis la eldonadon, interalie devigis uzi nur rusan alfabeton.[25] En la aŭstria parto estis propono ŝanĝi alfabeton al la latina, kaj konservativaj subtenantoj de la cirila alfabeto volis neniun reformon de tiu, sed la skribo iom post iom evoluis. La ukazo de 1876 estis nuligita en 1905. Jam ekzistis la moderna alfabeto, kion oni povas rimarki en la “Vortaro de ukraina lingvo” de 19071909 fare de Boris Hrinĉenko. En 1933 oni forigis la literon Ґ ґ, sed en 1990 ĝi revenis en sian lokon.

    Kompare kun la rusa alfabeto en la ukraina mankas la literoj Ё ё, Ъ ъ, Ы ы, Э э kaj anstataŭ ĉeestas Ґ ґ, Є є, І і kaj Ї ї, do la kvanto da literoj en ambaŭ alfabetoj estas sama. En la ukraina skribo oni uzas ankaŭ apostrofon.

    En la belorusa lingvo redakti

    La moderna belorusa alfabeto
    А а Б б В в Г г (Ґ ґ) Д д
    Е е Ё ё Ж ж З з І і Й й
    К к Л л М м Н н О о П п
    Р р С с Т т У у Ў ў Ф ф
    Х х Ц ц Ч ч Ш ш Ы ы Ь ь
    Э э Ю ю Я я

    En la moderna belorusa lingvo ekzistas du ortografioj, sed ili havas preskaŭ la saman alfabeton (nur en la Belorusa klasika ortografio estas la litero Ґ, sed uzado de ĝi ne estas devigita[26]).

    La moderna belorusa alfabeto formale ekzistas ekde la oficiala aprobo de la gramatiko fare de B. Taraŝkeviĉ en 1918. En 1920-aj ekzistis proponoj aldoni la literojn є, ј, и, ӡ kaj ǯ, sed tiuj ne estis aldonitaj. En 1933 okazis reformo de la ortografio, sed ĝi apenaŭ tuŝis la alfabeton.

    Kompare kun la rusa alfabeto en la belorusa mankas la literoj И и, Щ щ, Ъ ъ kaj anstataŭ ĉeestas І і kaj Ў ў. Se oni kalkulas ankaŭ Ґ ґ, do la kvanto da literoj en ambaŭ alfabetoj estas sama. Krome, oni foje rigardas la digrafojn Дж kaj Дз apartaj literoj. En la belorusa skribo oni uzas ankaŭ apostrofon.

    En aliaj lingvoj de eksa Sovetunio redakti

    En 19201930-aj en Sovetunio oni komencis latinigon de alfabetoj. Oni intencis latinigi ĉiujn alfabetojn, inkluzive la rusan,[27] sed agis malrapide kaj komencis de tiuj lingvoj, kiuj antaŭe uzis arabajn alfabetojn aŭ tute ne havis skribsistemon. En 1927 surbaze la antaŭ nelonge aperinta latina alfabeto por la azerbajĝana lingvo estis kreita la universala tjurka alfabeto (Nova Tjurka Alfabeto — NTA) el 34 literoj, al kiu oni povis aldoni aliajn literojn por fari alfabeton por ĉiu tjurka lingvo.[noto 2] Kiam oni komencis uzi ĉi tiun alfabeton por netjurkaj lingvoj, la vorto "tjurka" el la nomo de la alfabeto malaperis.[28] Antaŭ 1936 jam estis latinigita plejmulto da lingvoj de Sovetunio, inkluzive la lingvoj komia kaj jakuta, kiuj antaŭe havis cirilajn alfabetojn.[29] Sed en 1936 oni haltigis la latinigon. Komenciĝis la renversa projekto: ciriligo. Por ĉiuj ĵus latinigitaj lingvoj oni kreis cirilajn alfabetojn. Oni eĉ denove ciriligis la komian, kiu jam havis cirilan alfabeton de Molodcov, sed oni anstataŭis tiun per fakte la rusa alfabeto kun du aldonaj literoj. En 1941 la plejmulto da lingvoj estis ciriligitaj, nemultajn el latinigitaj oni ciriligis poste: la kurdan en 1946, la ujguran en 1947 kaj la dunganan en 1953. Ne ekzistis la universala cirila alfabeto simila al NTA/NA, kaj ĉiun lingvon oni ciriligis aparte.[30] El la lingvoj, uzataj en Sovetunio en 1953, restis ne ciriligitaj nur la lingvoj armena, estona, finna, germana, jida, kartvela, latva, litova kaj pola. La armena kaj la kartvela siatempe ankaŭ ne estis latinigitaj, la aliaj jam antaŭ longe havis latinajn alfabetojn. Post la disfalo de Sovetunio la oficialajn alfabetojn oni ŝanĝis al la latinaj por la lingvoj uzbeka, karakalpaka, turkmena, kirgiza kaj azerbajĝana (la lasta estas oficiala lingvo ankaŭ en rusia Dagestano, kaj tie ĝia oficiala alfabeto estas cirila). En Moldavio la oficiala alfabeto ankaŭ estis ŝanĝita al latina, sed en la neagnoskita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko oni uzas la cirilan alfabeton por la moldava. Kazaĥio planas ŝanĝi la alfabeton al la latina en 2025.[2]

    En la mongola lingvo redakti

    La mongola cirila alfabeto
    А а Б б В в Г г Д д
    Е е Ё ё Ж ж З з И и
    Й й К к Л л М м Н н
    О о Ө ө П п Р р С с
    Т т У у Ү ү Ф ф Х х
    Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ
    Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

    La mongola lingvo jam ekde 12–14-aj jarcentoj havis sian propran alfabeton. Trans la ujgura skribo ĝi devenas de la araba alfabeto, sed evoluis en tute memstaran alfabeton. Per ĝi oni skribas vertikale, de supro al malsupro (verŝajne, laŭ influo de la ĉina skribo), kaj tion apenaŭ eblas ŝanĝi (malsame al la ĉina skribo). Krome, kleraj homoj ofte skribis fakte en la mezepoka mongola lingvo, kiu estis komuna por ĉiuj mongolaj lingvoj kaj unuigis ilin, sed estis malfacile komprenebla por malklera homo.

    Laŭ la influo de Sovetunio en Mongolio okazis la latinigo, kaj poste, en 1940-aj, la ciriligo. La mongola alfabeto estas sama kiel la rusa alfabeto, kun la du aldonitaj literoj, Өө kaj Үү. Post 1990 aperis proponoj reveni al la tradicia alfabeto, sed ili ne estis aprobitaj, aŭ, pli ĝuste, estis aprobitaj parte. La mongolan tradician alfabeton oni instruas en lernejoj, kaj uzas ĝin por sigeloj kaj reklampaneloj, sed la plej vaste uzata estas la mongola cirila alfabeto.

    La cirila alfabeto redakti

    Literoj de diversaj
    cirilaj alfabetoj
     
    Cirila alfabeto
    Slavaj literoj
    А Б В Г Ґ Д Ђ
    Ѓ Е Ѐ Ё Є Ж З
    Ѕ И Ѝ І Ї Й Ј
    К Л Љ М Н Њ О
    П Р С Т Ћ Ќ У
    Ў Ф Х Ц Ч Џ Ш
    Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
    Neslavaj literoj
    Ӑ Ӓ Ә Ӛ Ӕ Ғ Ҕ
    Ӻ Ӷ Ԁ Ԃ Ӗ Ӂ Җ
    Ӝ Ԅ Ҙ Ӟ Ԑ Ӡ Ԇ
    Ӣ Ҋ Ӥ Қ Ӄ Ҡ Ҟ
    Ҝ Ԟ Ԛ Ӆ Ԓ Ԡ Ԉ
    Ԕ Ӎ Ӊ Ң Ӈ Ҥ Ԣ
    Ԋ Ӧ Ө Ӫ Ҩ Ԥ Ҧ
    Ҏ Ԗ Ҫ Ԍ Ҭ Ԏ Ӯ
    Ӱ Ӳ Ү Ұ Ҳ Ӽ Ӿ
    Һ Ԧ Ҵ Ҷ Ӵ Ӌ Ҹ
    Ҽ Ҿ Ӹ Ҍ Ӭ Ԝ Ӏ
    Arĥaikaj literoj
    Ҁ Ѻ Ѹ Ѡ Ѿ Ѣ
    Ѥ Ѧ Ѫ Ѩ Ѭ
    Ѯ Ѱ Ѳ Ѵ Ѷ
         Ԫ      
                Ԙ
    Listo de cirilaj literoj
     
    vdr
      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de cirilaj literoj.

    La cirila alfabeto estas uzata por diversaj lingvoj. Kiam ne aperas prononcindiko, por iu litero en iu lingvo, tio signifas ke la litero ne estas uzata en la menciita lingvo. Iuj literoj estas uzataj en ĉiuj lingvoj, aliaj nur en kelkaj aŭ eĉ en nur unu lingvo.

    Maj min belorusa bulgara makedona mongola rusa serba
    kun latinaj ekvivalentoj
    ukraina
    А а [a] [a] [a] [a] [a] A A [a] [a]
    Б б [b] [b] [b] [p] [b] B b [b] [b]
    В в [v] [v] [v] [ŭ] [v] V v [v] [v]
    Г г [h] [g] [g] [g] [g] G g [g] [h]
    Ґ ґ [g]
    Д д [d] [d] [d] [t] [d] D d [d] [d]
    Ѓ ѓ [dj]
    Ђ ђ Đ đ [dj]
    Е е [je] [e] [e] [je] [je] E e [e] [e]
    Ё ё [jo] [jo] [jo]
    Є є [je]
    Ж ж [ĵ] [ĵ] [ĵ] [ĉ] [ĵ] Ž ž [ĵ] [ĵ]
    З з [z] [z] [z] [ts] [z] Z z [z] [z]
    I i [i]
    Ѕ Ѕ [dz]
    И и [i] [i] [i] [i] I i [i] [a]
    І і [i]
    Ї ї [ji]
    Й й [j] [j] [j] [j] [j]
    Ј ј [j] J i [j]
    К к [k] [k] [k] [k] [k] K k [k] [k]
    Л л [l] [l] [l] [l] [l] L l [l] [l]
    Љ љ [lj] Lj lj [lj]
    М м [m] [m] [m] [m] [m] M m [m] [m]
    Н н [n] [n] [n] [n] [n] N n [n] [n]
    Њ њ [nj] Nj nj [nj]
    О о [o] [o] [o] [o] [o] O o [o] [o]
    Ө ө [o]
    П п [p] [p] [p] [p] [p] P p [p] [p]
    Р р [r] [r] [r] [r] [r] R r [r] [r]
    С с [s] [s] [s] [s] [s] S s [s] [s]
    Т т [t] [t] [t] [t] [t] T t [t] [t]
    Ќ ќ [cj]
    Ћ ћ Ć ć [cj]
    У у [u] [u] [u] [u] [u] U u [u] [u]
    Ў ў [ŭ]
    Ф ф [f] [f] [f] [f] [f] F f [f] [f]
    Х х [ĥ] [ĥ] [ĥ] [ĥ] [ĥ] H h [ĥ] [ĥ]
    Ц ц [c] [c] [c] [c] [c] C c [c] [c]
    Ч ч [ĉ] [ĉ] [ĉ] [ĉ] [ĉ] Č č [ĉ] [ĉ]
    Џ џ [ĝ] [ĝ]
    Ш ш [ŝ] [ŝ] [ŝ] [ŝ] [ŝ] Š š [ŝ] [ŝ]
    Щ щ [ŝt] [ŝĉ] [ŝĉ] [ŝĉ]
    Ъ ъ « ŝva » sono [d] [e] [e]
    Ы ы [a] [a] [a]
    Ь ь [b] [b] [c] [b] [b] [b]
    Э э [e] [e] [e]
    Ю ю [ju] [ju] [ju] [ju]
    Я я [ja] [ja] [ja] [ja] [ja]
    a.[a] guturalo, kiel y en la pola kaj ĉeĥa, ы en la rusa
    b.[b] мягкий знак (mjagkij znak), (mola signo) indikas ke la antaŭa konsonanto estas palatala
    c.[c] sensona
    d.[d] « ŝva » sono kiel a en angla about, e en germana Gabe
    e.[e] (sensona), твёрдый знак (tvjordij znak), malmola signo

    Duskribismo (digrafio) redakti

    Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[31] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio precipe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas precipe funkcia.

    Notoj redakti

    1. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
    2. Ne konfuzu kun la komuna tjurka alfabeto, kiu estas same latina kaj same havas 34 literojn, kaj estis proponita en Turkio en 1991.

    Referencoj redakti

    1. 1,0 1,1 Roman Mutin, La cirila alfabeto, revuo Kontakto, 277 (2017:1), TEJO, p. 8
    2. 2,0 2,1 О переводе алфавита казахского языка с кириллицы на латинскую графику (ruse). Управление делами Президента РК (2017-10-25). Alirita 2019-12-18.
    3. Orban, Leonard. Cyrillic, the third official alphabet of the EU, was created by a truly multilingual European. Eŭropa Unio (2007-03-24). Alirita 2019-12-18.
    4. Стефан Цанев. Български хроники, том 4, Sofia, 2009, p. 165
    5. Борисова, Л. П.. (2002) В пространстве филологии. Юго-Восток, p. 85.
    6. Каждан, А. П.; Литаврин Г. Г.. (1998) Очерки истории Византии и южных славян. Sankt-Peterburgo: Алетейя, p. 157. ISBN 5-89329-083-7.
    7. Бернштейн, С. Б.. (1984) Константин-Философ и Мефодий (PDF), Moskvo: Московский университет, p. 78.
    8. “Biografio de sankta Cirilo” (ruse kaj slavone).
    9. Иванова, Т. А. (1998) Старославянский язык (PDF), Sankt-Peterburgo: Издательство Санкт-Петербургского университета, p. 31–32. ISBN 5-288-02012-4.
    10. Иванова, Т. А. (1998) Старославянский язык. Sankt-Peterburgo: Издательство Санкт-Петербургского университета, p. 29. ISBN 5-288-02012-4.
    11. Иванова, Т. А. (1998) Старославянский язык. Sankt-Peterburgo: Издательство Санкт-Петербургского университета, p. 11. ISBN 5-288-02012-4.
    12. La artikoloj УСТАВ fare de О. А. Князевская kaj ПОЛУУСТАВ fare de А. Г. Шицгал en la enciklopedio «Краткая литературная энциклопедия» Moskvo: Советская Энциклопедия. (en diversaj tomoj)
    13. Laŭ la plena datumbazo de betulŝelaj dokumentoj, kontrolita je 2019-12-21. Oni ne tuj post la trovo aldonas dokumenton al datumbazo.
    14. La dokumento № 752 en la datumbazo de betulŝelaj dokumentoj.
    15. La dokumento № 403 en la datumbazo de betulŝelaj dokumentoj.
    16. Образы русского письма. Скоропись. Alirita 2019-12-21.
    17. Laŭ la rumana Vikipedio.
    18. La artikolo Амстердамская азбука en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.
    19. Кашевский, П.А.. (2017) Шрифтовая графика. Minsko: Вышэйшая школа, p. 144–145. ISBN 978-985-06-2903-6.
    20. (1873–1879) “Гражданскія буквы”, Березин И.Н.: Русский энциклопедический словарь (JPG) 5 (ruse), Sankt-Peterburgo: Тип. т-ва «Общественная польза», p. 804.
    21. The Macedonian Language in the Balkan Language Environment.
    22. За македонцките работи en la malnova ortografio.
    23. La revuo Списание „Вардар“ en la malnova ortografio.
    24. НАРОДНЫЙ КОМИССАРИАТ ПРОСВЕЩЕНИЯ РСФСР. Приказ от 24 декабря 1942 г. № 1825 «О применении буквы „ё“ в русском правописании»
    25. Эмский указ, la teksto de la ukazo (ruse).
    26. Саўка З., Вячорка В., Санько З. Ф., Бушлякоў Ю.: Беларускі клясычны правапіс. Збор правілаў: сучасная нармалізацыя. Вільня—Менск, 2005, с. 33
    27. Луначарский А. В. (1930). “Латинизация русской письменности”, Культура и письменность Востока (ru) (6), p. 20–26. 
    28. (2013) “НОВЫЙ АЛФАВИТ”, Granda Rusia Enciklopedio 23 (ruse), p. 244–245.
    29. Яковлев Н. Ф. (1936). “О развитии и очередных проблемах латинизации алфавитов”, Революция и письменность (ru) (2), p. 25–38. 
    30. Языковая политика СССР в 20 – 30-е годы (ruse) (DOC). Arkivita el la originalo je 2009-08-23. Alirita 2020-01-06.
    31. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti