Ve (cirila alfabeto)

cirila konsonanta litero; respondas al la Esperanta litero V

Ve (В в, kursive: В в) estas litero de cirila alfabeto. Ĝi estas la tria litero en ĉiuj slavaj kaj en plejmulto da neslavaj cirilaj alfabetoj. En diversaj lingvoj la litero В ordinare signifas la voĉan lip-dentan frotsonon [v], tamen povas esti variantoj.

Ve
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
А Б В Г Ґ Д Ђ
Ѓ Е Ѐ Ё Є Ж З
Ѕ И Ѝ І Ї Й Ј
К Л Љ М Н Њ О
П Р С Т Ћ Ќ У
Ў Ф Х Ц Ч Џ Ш
Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
Neslavaj literoj
Ӑ Ӓ Ә Ӛ Ӕ Ғ Ҕ
Ӻ Ӷ Ԁ Ԃ Ӗ Ӂ Җ
Ӝ Ԅ Ҙ Ӟ Ԑ Ӡ Ԇ
Ӣ Ҋ Ӥ Қ Ӄ Ҡ Ҟ
Ҝ Ԟ Ԛ Ӆ Ԓ Ԡ Ԉ
Ԕ Ӎ Ӊ Ң Ӈ Ҥ Ԣ
Ԋ Ӧ Ө Ӫ Ҩ Ԥ Ҧ
Ҏ Ԗ Ҫ Ԍ Ҭ Ԏ Ӯ
Ӱ Ӳ Ү Ұ Ҳ Ӽ Ӿ
Һ Ԧ Ҵ Ҷ Ӵ Ӌ Ҹ
Ҽ Ҿ Ӹ Ҍ Ӭ Ԝ Ӏ
Arĥaikaj literoj
Ҁ Ѻ Ѹ Ѡ Ѿ Ѣ
Ѥ Ѧ Ѫ Ѩ Ѭ
Ѯ Ѱ Ѳ Ѵ Ѷ
     Ԫ      
            Ԙ
Listo de cirilaj literoj
vdr
La litero В en la aboco fare de Jelizawieta Böhm

En la lingvoj rusa kaj bulgara la litero в ordinare signifas la sonon v, sed se se В estas la lasta litero en vorto aŭ staras tuj antaŭ senvoĉa konsonanto do ĝi mem senvoĉiĝas kaj signifas la la senvoĉan lip-dentan frotsonon [f]. Se la litero В troviĝas antaŭ palataliga vokalo do ĝi signifas palataligitan [vʲ].

En la modela ukraina lingvo se la litero В estas la lasta litero en vorto do ĝi signifas voĉan labial-velaran alproksimanton [w].

En la lingvoj serba kaj belorusa la litero В ĉiam signifas la sonon [v].

En la tuva lingvo la litero В signifas la lip-dentan alproksimanton [ ʋ].[1]

En la lingvoj mongola kaj kalmika la litero В signifas la sonon [w].[2][3]

En la esperanta alfabeto al la cirila litero В respektivas ĝenerale la litero V, sed foje Ŭ.

Historio redakti

La cirila litero В (same kiel la cirila litero Б) devenas de la greka litero beto (Β β), kiu en la tempo de creado de la cirila alfabeto nomiĝis greke vita kaj signifas la sonon [v].

En Slavono ĝia nomo estas вѣдѣвѣди (vedevedi), kio signifas "scii". En kirilico la litero В aspektas kiel   kaj inter la cirilaj ciferoj havas valoron 2, en glagolico al ĝi respektivas la litero  , kiu havas la valoron 3.[4]

Kodoj redakti

Signo В в
Unikoda nomo CYRILLIC CAPITAL LETTER VE CYRILLIC SMALL LETTER VE
Enkodigo dekume deksesume dekume deksesume
Unikodo 1042 U+0412 1074 U+0432
UTF-8 208 146 D0 92 208 178 D0 B2
HTML В В в в
Nomita referenco en HTML В в
KOI8-R kaj KOI8-U 247 F7 215 D7
CP855 236 EC 235 EB
Windows-1251 194 C2 226 E2
ISO 8859-5 178 B2 210 D2
MacCyrillic 130 82 226 E2


Referencoj redakti

 
Ve (cirila)

Rusa prononco de la nomo de la cirila 'В'

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
  1. Ager, Simon (ed.). Tuvan. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-11.
  2. Ager, Simon (ed.). Kalmyk. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-11.
  3. Ager, Simon (ed.). Mongolian. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-11.
  4. La artikolo В en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.