Tuva lingvo

tjurka lingvo en Rusio

La tuva (tuve тыва дыл /tjuva djul/) estas unu el la tjurkaj lingvoj. Ĝin parolas ĉirkaŭ 200 000 loĝantoj de la respubliko Tuvio (en suda Siberio), kie la tuva estas unu el la oficialaj lingvoj. Ĉirkaŭ 27 000 tuvaj parolantoj troviĝas ankaŭ en Ĉinio kaj Mongolio.

Tuva lingvo
lingvo • moderna lingvo
Sayan
Parolantoj 297 000
Skribo cirila alfabeto, latina alfabeto, tuva alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 tyv
  Glottolog tuvi1240
Angla nomo Tuvan
Franca nomo touvain
vdr

La lingvo pruntas multajn radikojn el la mongola kaj iomete el la rusa. Ĝia lingva kodo estas tyv (laŭ ISO 639).

Ortografio redakti

La originala tuva ortografio estis inventita dum la frua 1930-aj jaroj de tuva Budhisma monaĥo Lopsan-Ĉimit, kiu poste estis silentigita de Stalinistoj. La alfabeto ĉefe uzis latinajn literojn kun specialaj literoj por montri la specialajn sonojn de la tuva. Kelkaj libroj estis presitaj per ĉi tia ortografio, inkluzivante abocolibrojn faritajn por instrui legpovon al plenkreskuloj.

Sub soveta rego, la alfabeto de Lopsan-Ĉimit estis ŝanĝita al la cirila, ankoraŭ uzata hodiaŭ. Tial Lopsan-Ĉimit estis forigita el la historiaj libroj. En la post-soveta epoko, tuvaj kaj aliaj studistoj nun havas renovan intereson en la historio de tuvaj literoj, kaj celas ĝustigi la historian registron.

La nuna tuva alfabeto estas iom modifita versio de la rusa alfabeto, kun tri ekstraj literoj: ң (latine "ng", [ŋ] en IFA), Өө (latine "ö", IFA-e [ø]), kaj Үү (latine "ü", IFA-e [y]). La alfabeto havas precize la saman sinsekvon de la rusa alfabeto, krom ke litero ң sekvas literon Н, litero Ө sekvas literon О, kaj litero Ү sekvas literon У. Ekzistas ne majuskla versio de ң, ĉar ĝi neniam troviĝas ĉe la antaŭo de tuvaj vortoj.

Literaturo kaj Kulturo redakti

La tuva havas riĉan tradicion de parole rakontata folkloro, kio inkluzivas multajn specojn: mallongajn proverbojn kaj enigmojn, magiajn, heroajn, kaj timigajn rakontojn, kaj eposojn, kiuj bezonas plurajn horojn por plene rakonti. Kelkaj partoj de tuvaj eposoj, kiel ekzemple "Boktu-Kiriŝ, Bora-Ŝelej", eldoniĝas, sed la arto de la tuva lingvo estas minacata de elmorto, ĉar la tradicia rakontistoj maljuniĝas, sed estas ne anstataŭataj de pli junaj lingvanoj.

Proverboj redakti

Jen kelkaj proverboj kiel ekzemploj de la tuva lingvo. La unua linio estas en la tuva cirile, la dua linio estas en la tuva latinalfabete, kaj la tria estas proksimuma esperanta tradukaĵo.

Сөглээн сөс, керткен ыяш
Sögleen sös, kertken yjash
Parolita vorto, gravurita ligno (alivorte, oni plenumu sian promeson)
Далашкан күске сүтке дүжер
Dalashkan küske sütke düzher
Hastema muso falas en la lakton (t.e. la lakto de la kato)
Даартагы чагдан бөгүнгү өкпе дээре
Daartagy chagdan bögüngü ökpe deere
Pulmo-viando hodiaŭ pli bonas ol graso morgaŭ

Gorĝkantado redakti

Tuvaj kantistoj havas unikan stilon de tradicia kantado. Unu kantanto povas kanti per du voĉoj samtempe, akordante kun si. Ĉi tion oni nomas gorĝkantado aŭ "ĥoomej" (Хөөмей). Tre fama kaj internacie konata muzikgrupo kantanta tiustile nomiĝas Yat-Kha.

Eksteraj ligiloj redakti