Alfabeto

literaro; norma aro de literoj, kiuj reprezentas fonemojn

Alfabeto estas negranda[noto 1] ordigita aro da literoj, kiuj iel reprezentas fonemojn de iu lingvo en ties aktuala aŭ pasintepoka stato. Alfabeto estas esenca parto de sonskribaj sistemoj, diference de ideografio, kie la ideogramoj signas nociojn, kaj logografio, kie logogramoj signas morfemojn kaj vortojn.

La alfabeto de Esperanto, preslitera kaj manskriba, laŭ FE, §1

Avantaĝo de la alfabetaj skribsistdemoj estas facila lerneblo[noto 2]; malavantaĝo, ke vortoj iĝas pli longaj skribe ol pere de ideogramojlogogramoj.

Se ĉiu litero de alfabeto reprezentas nur unu fonemon, kaj al ĉiu fonemo de la koncerna lingvo respondas unu litero, tiam la alfabeto estas fonema alfabeto. Ekz-e tia estas la alfabeto de Esperanto. Tamen tiaj idealaj alfabetoj estas tre maloftaj.

Multaj alfabetaj skribsistemoj esprimas nur parton de fonemaro. Ekz-e la klasika latina alfabeto konfuzis /i/ kaj /j/; /u/ kaj /v/; ĝi malhavis rimedojn por indiki longecon de vokaloj, kiu ja havis fonologian valoron (ekz-e malus: ['malus] estas «malbona», dum ['ma:lus] estas «pomarbo»). La konsonantaj alfabetoj ŝemidaj malhavas vokalliterojn.

Inverse, en silabaroj unu litero prezentas tutan silabon (plurajn fonemojn). Simile la cirilaj literoj ‹ю›, ‹я› povas prezenti duopojn da fonemoj — respektive /ju/, /ja/.

Multaj nacilingvaj skribsistemoj uzas fremdan alfabeton, estiĝintan por prezenti alian fonologion. Ekz-e multaj eŭropaj lingvoj uzas latinan alfabeton; en multaj landoj islamaj oni adaptas la alfabeton araban. Ĉe tio oni ŝanĝas sonvaloron de multaj literoj, uzas kromsignojn kaj plurliterajn grafemojn. Ekz-e en la franca oni uzas ‹ch›, ‹gn›, ‹ou›, ‹eu› por respektive /ʃ/, /ɲ/, /u/, /œ/ aŭ /ø/; oni precizigas la sonvaloron de vokalliteroj per diakritoj, ekz-e ‹é› = /e/ sed ‹è› = /ɛ/.

La malsimplaj grafemoj kaŭzas alian devion de la ideala fonema alfabeto: abundon da alografoj. Ekz-e en la franca langotordilo Si six scies scient six cyprès, [si si si si si siprɛ] chaque scie scie son cyprès (se ses segiloj segas ses cipresojn, tiam ĉiu segilo segas sian cipreson) la 6 unuaj silaboj sonas egale kiel [si]. Tio malambiguigas homofonojn, sed malfaciligas la ortografion.

Etimologio redakti

Alfabeto devenas de la greka ἀλφάβητος /alfábētos/, kunmetita el la nomoj de la du unuaj grekaj literoj ἄλϕα alfa kaj βῆτα beta; ĝi tamen funkcias kiel ĝenerala termino por diversaj liter-aroj, ne nur la greka.

Simile formita estas la esperanta vorto aboco (de A B C), tamen ĝia signifo varias ĉe diversaj aŭtoroj. Por iuj ĝi estas nomo de la alfabeto de Esperanto; laŭ ReVo ĝi estas latina alfabeto; laŭ PIV ĝi estas sinonimo de alfabeto.

Tradicia klasifiko redakti

Tradicie oni jene klasifikas la alfabetojn:

La klasifiko de P. T. Daniels redakti

Alian klasifikon proponas la skolo de Peter T. Daniels, tre influa en Anglalingvujo (tiun klasifikon senrezerve kaj senalternative adoptas la angla Vikipedio kaj la vikipedioj ĝin paŭsantaj).

Laŭ tiu skolo, alfabeto estas «la fina ŝtupo en la evoluo de skriboj, kiu alstrebas redukti la skrib-bildaron al eta aro da signoj: po unu signo, nomata „litero“, por ĉiu fonemo». T.e. nur la alfabetoj de konsonanta-vokala skrobsistemo meritas la prestiĝan nomon alfabeto.

Por la liter-aroj de «subevoluintaj» skribsistemoj P.T. Daniels proponas neologismajn nomojn abĝado kaj abudido:

Al tiu skolo oni riproĉis «eŭropocentrismon». Skribis Florian Coulmas[1]:

Ĉiuj ŝemidaj konsonantaj alfabetoj (consonantal alphabets) estas samtipaj, atentantaj (kiel sugestas la nomo) la konsonantojn plie ol la vokalojn, kiujn lastajn oni indikas fakultative kaj sekve ne inkludas en la aron da bazaj simboloj. El tiu evidenta fakto … iuj konkludas, ke la antikvaj ŝemidaj skribistoj malatentis la vokalojn, kaj, eĉ pli malĝuste, ke la ŝemidaj alfabetoj estis mankaj (defective). Tiuj du opinioj ambaŭ estas eraraj. Kiel estis montrite ĉi-supre, ĉiuj sonskriboj, kiom ajn rafinitaj kaj zorgantaj pri la fonetikaj detaloj, preteratentas multajn fonetikajn apartaĵojn. Praktika skribsistemo ne celas doni precizan fonetikan transskribon; ĝia celo estas ebligi al leganto interpreti skribaĵon. Sekve de speciala rolo de konsonantoj en la ŝemida vortoformado, la konsonantoj ĉefas, kvankam la vokaloj nepre ne malgravas. Ŝemidaj alfabetoj aspektas «mankaj» (defective) nur kiam oni mezuras ilin per la greka-latina etalono de tio, kion oni opinias «plena» alfabeta skribsistemo.

Malvastigo de la termino alfabeto ne sukcesis. Ĝi malakordas kun la komunlingva kaj tradicia signifo de tiu vorto en Esperanto kaj internacie, en diversaj lingvoj de la mondo. Oni plu parolas pri la hebrea, araba alfabetoj, ankaŭ en la angla Vikipedio.

Alfabetoj de la mondo redakti

En la subaj – nekompletaj – listoj de alfabetoj la mallongigo kv signifas alfabeton kun vokaloj, kaj Mm signifas, ke ekzistas distingo inter majuskloj kaj minuskloj.

Grekidaj alfabetoj redakti

Ĉiuj ĉi tiuj alfabetoj baziĝas sur la grekan:

La internacia fonetika alfabeto (kv) ankaŭ baziĝas sur la greka; ĝi tamen ne estas uzata kiel skribsistemo de specifa parolata lingvo, sed por priskribi la prononcon de ĉiuj lingvoj. Tial ĝiaj literoj reprezentas ne fonologiajn fonemojn, sed fonetikajn parolsonojn.

Memstaraj alfabetoj redakti

Ĉi tiuj alfabetoj estas memstaraj kreaĵoj:

Duskribismo redakti

 
Dualfabeta signalo en araba kaj hispana el kolonia epoko en Tetuano.

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[2] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj aŭ eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio precipe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas precipe funkcia.

Bibliografio redakti

André Cherpillod 2017 : Promenante tra la Lingvoj, eldono La Blanchetière. Courgenard, ISBN 978-2-36620-046-1

Notoj redakti

  1. Laŭ la «Ginis-libro de la rekordoj», el la nuntempe ekzistantaj alfabetoj plej multe da literoj, nome 72, havas la alfabeto de la kmera lingvo.
  2. Por komparo: da ĉinaj signoj estas pli ol 106 000.

Referencoj redakti

  1. Florian Coulmas: Writing Systems. An Introduction to their Linguistic Analysis. Cambridge Textbooks in Linguistics. Cambridge: Cambridge University Press 2003, p. 113.
  2. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti