Ŝava alfabeto

skribsistemo por angla lingvo

La Ŝava alfabeto estas planita fonetika alfabeto por la angla lingvo. La irlanda aŭtoro kaj teatraĵisto George Bernard Shaw en 1941 priskribis, kia devus esti tia skribsistemo. Li postlasis fonduson por premii la plej bonan proponon. El la 467 proponoj venkis tiu de Ronald Kingsley Read (angle) kaj la sistemo ricevis la nomon laŭ SHAW (angle shavian).

Ŝava alfabeto

Tipo

Alfabeto
Uzata por lingvoj Angla
Inventita de Ronald Kingsley Read (angle)
Epoko ekde 1960
Idaj sistemoj Quikscript
Unikoda intervalo

U+10450..U+1047F

ISO 15924 Shaw
fonetika skribsistemo
Dum 1960 - nuntempe
vdr

En 1962 publikiĝis la teatraĵo de SHAW Androklo kaj la leono duskribe.

Signoj redakti

Literoj redakti

La sistemo havas fonemajn literojn, krome kelkajn signojn por oftaj songrupoj aŭ vortetoj. La tiel nomaj altaj literoj (kun malpendaĵo) servas por senvoĉaj konsonantoj. La profundaj literoj (kun pendaĵo) estas la renversitaj (pli ĝuste, turnitaj je 180°) formoj de la unuaj, kaj ili prezentas la respondajn voĉajn konsonantojn. Mezaltaj literoj prezentas vokalojn kaj teneblajn konsonantojn (nazajn konsonantojn plus l kaj r).

Altaj kaj profundaj literoj:
Ŝava litero                    
Unikode 𐑐 𐑑 𐑒 𐑔 𐑓 𐑕 𐑖 𐑗 𐑘 𐑙
Prononco [p] [t] [k] [θ] [f] [s] [ʃ] [tʃ] [j] [ŋ]
Nomo/ekzemplo peep tot kick thigh fee so sure church yea hung
 
                     
𐑚 𐑛 𐑜 𐑞 𐑝 𐑟 𐑠 𐑡 𐑢 𐑣
[b] [d] [g] [ð] [v] [z] [ʒ] [dʒ] [w] [h]
bib dead gag they vow zoo measure judge woe ha-ha

Literoj mezaltaj:
                   
𐑤 𐑮 𐑥 𐑯 𐑦 𐑰 𐑧 𐑱 𐑨 𐑲
[l] [r] [m] [n] [ɪ] [i:] [e] [eɪ] [æ] [aɪ]
loll roar mime nun if eat egg age ash ice
 
                   
𐑩 𐑳 𐑪 𐑴 𐑫 𐑵 𐑬 𐑶 𐑭 𐑷
[ə] [ʌ] [ɒ] [əʊ] [ʊ] [u:] [aʊ] [ɔɪ] [ɑː] [ɔ:]
ado up on oak wool ooze out oil ah awe

Ligaĵoj:
               
𐑸 𐑹 𐑺 𐑻 𐑼 𐑽 𐑾 𐑿
[ɑ:r] [ɔ:r] [eər] [ɜ:r] [ər] [ɪər] [ɪə] [ju:]
are or air err array ear Ian yew

Interpunkcio redakti

La ŝava skribo ne havas usklecon. Mezalta punkto markas la proprajn nomojn. Cetere, oni uzas la ordinaran interpunkcion.

Perla tradukilo redakti

 
Ekzempla dialogo kun shaw_chat

Thomas Thurman verkis Perlan modulon[1] kiu ebligas, surbaze de angla vortaro, transskribi anglajn vortojn aŭ tutajn frazojn per la ŝava alfabeto. La modulo eĉ faras iom da analizo por distingi inter «to read a book» kaj «the book read» ktp. Jen ekzemplo pri uzo de la modulo en dialoga programeto shaw_chat:

#!/usr/bin/perl -l
use Lingua::EN::Alphabet::Shaw;
binmode STDOUT, ":encoding(UTF-8)";
my $shaw = Lingua::EN::Alphabet::Shaw->new();
print "Tell me something, or ^D to end: ";
while(<>){
    print $shaw->transliterate($_);
}
print "Bye!";

kaj ekzempla dialoga seanco kun tiu skripto (sur la apuda bildo).

Variaĵoj redakti

Por la angla lingvo redakti

Reed poste plu prilaboris la sistemon kaj liveris la rezulton sub la nomo rapidskribo (angle Quikscript). Paul Vanderbrink proponas modifitan version Arkivigite je 2019-03-21 per la retarkivo Wayback Machine de la ŝava skribo — sen averti, ke temas pri konsiderinde ŝanĝita dizajno.

Por Esperanto redakti

 
La adapto Starlinga de la ŝava alfabeto: literoj k ligaĵoj
 
«Mia penso» de L.L. Zamenhof en la Starlinga-Ŝava alfabeto

Estas pluraj adaptoj de la ŝava alfabeto por skribi Esperanton. Neniu el ili serioze celas anstataŭigi la tradician esperantan skribon novlatinan; en ĉiu okazo temas pri intelekta ludo.

La adapto Starlinga redakti

Ĝan Ŭesli Starling kaj aliaj en 19961997 adaptis la ŝavan alfabeton al Esperanto, pretigante tiparon kaj publikigante broŝuran priskribon[2]. La celon de tiu adapto la broŝuro priskribas jene:

Mi supozas ke ĝi servos bone ĝian celon: ke ĝi estu facila kaj pli rapida skribmaniero por preskaŭ ajna Esperantisto kiu tion deziras. Ankaŭ, kaj eble pli realisme, kiel sekreta skrib-maniero inter junuloj.

Ĝ.Ŭ. Starling kredas, ke la esperanta alfabeto estas fonema, kaj tial lia adapto estas izomorfa al la tradicia; nur la signobildoj estas ŝanĝitaj. Interalie, li kredas ke ŭ = /w/, tio evidentas en lia adapto kaj eĉ en la esperantigo de lia nomo (Ŭesli).

La originala angla versio de la ŝava alfabeto havas 48 signojn, la literaro de Esperanto havas nur 28. Kaj la plej oftaj literoj (aŭ parolsonoj) anglaj ne nepre estas tiaj en Esperanto. Ĝan Starling tre racie ŝanĝis la valorojn de 9 signobildoj, por doni al la pli oftaj literoj de Esperanto pli simplajn formojn; aŭ por ebligi kreon de pli elegantaj ligaĵoj. Interalie li permutis la signifojn de   kaj   (w kaj j, respektive j kaj ŭ). Efektive, la pli oftaj vortofinaj -aj kaj -oj en tia atribuo aspektas pli elegante (kaj facile kombiniĝas en ligaĵojn).

Ĉi-sube emfazitaj per graseto estas sonvaloroj malsamaj de la angla alfabeta.

Ŝava litero                            
Unikode 𐑨 𐑚 𐑔 𐑗 𐑛 𐑧 𐑓 𐑜 𐑡 𐑣 𐑙 𐑦 𐑢 𐑠
Tradicia ortografio a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ
 
                           
𐑒 𐑤 𐑫 𐑵 𐑩 𐑐 𐑮 𐑕 𐑖 𐑑 𐑪 𐑘 𐑝 𐑟
k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z


Ligaĵoj
       
la kaj aj

La diftonga adaptaĵo de Sergio Pokrovskij redakti

Tamen en sia studaĵo[3]Sergio Pokrovskij kontestas la opinion, ke la esperanta alfabeto estas tute fonologia. Laŭ li, la litero ŭ en la normalaj vortoj esperantaj aperas nur en la diftongoj kaj (la esceptaj vortoj kiel la liternomo ŭo, la interjekcioj ŭa kaj kŭaks fonologie ne estas «normalaj vortoj», kiel klarigite en la indikita studaĵo; el la vortoj kun nur poŭpo ricevis rimarkindan uzatecon, kvankam ĝi ja sentiĝas fremda, kaj estas forpuŝata de la senproblema pobo). Tial pli ĝusta fonologia priskribo postulas ke ĉiun el la son(kombin)oj /aŭ/ kaj /eŭ/ oni traktu kiel unu neanalizindan fonemon; kaj sekve, la duliteraj «aŭ» kaj «eŭ» estas devioj de la fonologia principo: ilin devas reprezenti po unu litero. La litero ŭ estas, laŭ tiu interpreto, diakritilo simila al h en la surogata skribo ch, sh, jh, ĝi transformas la vokalojn a kaj e en diftongojn, por kiuj la latina alfabeto malhavas taŭgan literon; sed la interesaĵo de la ŝava alfabeto konsistas en tio, ke tiajn literojn oni povas en ĝi trovi.

Do, eblas uzi la apartajn literojn 𐑲 ( ) por kaj 𐑱 ( ) por , forprenante la literon 𐑘 ( ), kiu lasta en la Starlinga adapto respondis al ŭ kaj w. Tiu solvo[4] konformas al la interna strukturo de la lingvo, sed devias disde la teorio prezentita en la Fundamento. Aliflanke, post la forigo de 𐑘 (yea) rompiĝas la malregula paro reprezentanta la duonvokalojn en la angla kaj en la Starlinga versioj de la Ŝava skribo, kaj tio ebligas uzi por /j/ apartan (neparan) literon 𐑰 (eat). Tio forigas tri malregulaĵojn de la ŝava alfabeto (alta litero por voĉa parolsono; eksterliniaj literoj por la duonvokaloj — dum la ceteraj sonorantoj /lrmn/ = 𐑤𐑮𐑫𐑵 estas mezliniaj; kaj malregula konsisto de la simetria paro, kiu ne estas formita laŭ la kontrasto «senvoĉa — voĉa»).

Alia afero sugestata de la trajteca sistemo estas enkonduko de aparta litero por /dz/, kiu formu paron kun la vidva ekfrota sono /ts/ = c = 𐑔. Evidente, tia litero devas esti 𐑞 (they).

Ĉi-suba bildo prezentas la ideale fonologian adapton de la ŝava alfabeto kun la diftongoj kaj sen aparta litero por ŭ; ĝin sekvas kelkaj ekzemplaj vortoj kaj ĉiuliteraĵo por tiu alfabeto:

 
Diftonga adapto de la Ŝava alfabeto al Esperanto

Reale la diferenco disde la Starlinga adapto estas tre malgranda.

Disponeblas specimenaj tekstoj en tiu adaptaĵo de la Ŝava alfabeto[5][6][7].

Tiparoj redakti

La sekvaj tiparoj disponigas plenan unikodan signaron por la ŝava alfabeto:

Literaturo redakti

La respondo Arkivigite je 2013-09-29 per la retarkivo Wayback Machine fare de Ĝan Ŭesli Starling al Pejno Simono.

Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 15 : Ŝavaj ŝokaĵoj verkita de Pejno Simono.

Eksteraj ligiloj redakti

Programeto en sed por traduki normajn literojn de Esperanto en la unikodan HTML-prezenton ŝavan.

La Bulonja Deklaracio en la alfabetoj kutima kaj Ŝava (paralelaj tekstoj).

Vidu ankaŭ redakti

Esperanta alfabeto

Referencoj redakti

  1. Thomas Thurman: Lingua::EN::Alphabet::Shaw — aŭtomata transskribo de anglaj vortoj el la alfabeto latina en la ŝavan.
  2. Ĝan Ŭesli Starling: Lerno-libreto por skribi per la Ŝava alfabeto en Esperanto
  3. Sergio Pokrovskij: «Duonvokaloj kaj diftongoj» (disponebla en HTML kaj en PDF).
  4. Sergio Pokrovskij: La Ŝava alfabeto por Esperanto. La teksto de la studaĵo en HTML.
  5. Unuel: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia. La ŝava-diftonga transskribo en PDF kaj en HTML.
  6. Luyken: Pro Iŝtar. La ŝava-diftonga transskribo en PDF kaj en HTML.
  7. Transskribo de la Fundamento de Esperanto.