„ La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli interesaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj. ”
„Pro Iŝtar rakontas la konspiradon de idolservantoj kontraŭ la anoj de la Jehova-Kulto. Sekvas dramo en kiu ĉiuj homaj pasioj furioze interbatalas. Tri personoj konsistigas la kernon de l' temo : Omar, Lemuel kaj Zalmuna. Omar, meditema viro, luktanta kun kruela sorto, atakata de perfidaj fanatikuloj kaj fine pereanta pro amo kaj malamo de insida fivirino Zalmuna. Lemuel patriarka maljunulo severa protektanto de sia religio kaj senindulga venĝanto de krimoj, Zalmuna ĉefpastrino de la diino Iŝtar, amas Omaron, la hebreon, kiun ŝi ĉirkaŭvolvas per sia reto kaj persekutas per diablaj intrigoj. Ankaŭ ŝia amo fine mortigas ŝin kiam ŝia vivo fuŝite disrompiĝas. Pro Iŝtar havas alian interesan flankon. Facile estas rimarki ke la batalo inter la Idolkulto kaj la Eternuladorantoj estas trafa aludo al la ateista kaj religiema mondperceptoj de nia epoko. Luyken estas vera verkisto. Li estas moralfilozofo kun profunda religiemo kaj vasta teologia scio. Li estas tamen tro predikisto kaj liaj romanoj impresas arkaike. Pro Iŝtar estas la plej sukcesa el liaj kvar romanoj, la aliaj Paŭlo Debenham, Mirinda Amo, Stranga Heredaĵo ne plu estas legataj. ”