Ferdinand Hirt & Sohn

eldonejo

Ferdinand Hirt & Sohn (aŭ "Ferdinand Hirt und Sohn"), Salomonstr. 15, Leipzig estis unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, kies antaŭulo, la eldonejo Ferdinand Hirt en Breslaŭo fondiĝis en 1832. En 1873 la filo de Ferdinand Hirt, Arnold Hirt, fondis propran eldonejon sub la nomo "Ferdinand Hirt und Sohn" en Lepsiko.

Emblemo de la Esperanto-fako de Hirt & Sohn

Hirt kiel Esperanto-eldonejo redakti

Ekde 1911 ĝi eldonadis ankaŭ Esperanto-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de Bernhard Kötz fondis Esperanto-fakon, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la 1920-aj jaroj.

Ĝi eldonis inter aliaj la historio-verkojn de Edmond Privat, Originalan Verkaron de L.L. Zamenhof (red. Johannes Dietterle), la Enciklopedian Vortaron de Eugen Wüster kaj aliajn librojn, entute ĉirkaŭ 50 diversajn volumojn. Multaj tradukaĵoj el diversaj naciaj lingvoj apartenis al libroserio Internacia Mondliteraturo.

Ĝi kunlaboris kun la viena firmao Rudolf Foltanek.

Pro la politika kaj ekonomia premo en nazia Germanujo, Hirt & Sohn fermis la Esperanto-fakon fine de 1937 aŭ komence de 1938. La Praktiko (7a jaro 1938, n-ro 2 (74 - Feb.), p. 11) raportas: "... pro la nuna situacio en Germanujo la firmo decidis ĉesigi la funkcion de sia Esperanto-fako, kaj la libro-stokojn transdonis al la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago, kune kun ĉiuj eldonistaj rajtoj kaj devoj. Tiuj libroj estas de nun vendataj ĉe la eldonejo de La Praktiko, kaj ankaŭ ĉe ĉiuj aliaj vendejoj de Esperantaj libroj."

Esperanto-libroj redakti

Esperanto-libroj eldonitaj de la eldonejo:

1911–1920 redakti

1921–1925 redakti

1926–1930 redakti

1931–1932 redakti

  • 1932: Degen, Arthur: Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch: für den täglichen Gebrauch

Bibliografio redakti

  • Dietterle, [Johannes]: «Internacia Mondliteraturo por la tutmonda Esperantistaro», en: Corriere Balcanico-Esperantista 2-a jaro 1922, n-ro 9 (15), p. 1. (Eldono Bari, 1922-09-30. Prezento de la eldonprojekto «Internacia Mondliteraturo» ĉe Hirt en Leipzig kaj alvoko prezenti tradukojn aŭ tradukproponojn por ĝi).
  • Reinhard Haupenthal (2011). “Ferdinand Hirt kaj filo”, La Ondo de Esperanto (eo) (2 (196)), p. 20. 

Fontoj redakti